以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=10) ---- 栗栖継的演讲(14) Prelego de Kurisu Kei (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=2926) |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2007/8/23 0:40:53 -- 栗栖継的演讲(14) Prelego de Kurisu Kei Mi jene rezonis: La unua, la parodio de proklamoj, kiujn siatempe publikigis Kominterno al “cxiuj subpremitaj salamandroj de la mondo” estis prenita kiel kiujn publikigis siatempe Kominterno al “cxiuj subpremituloj de la mondo”, estis prenita kiel moko al Kominterno des pli, ke gxin subskribas Molokov, imitajxo de Molotov, la dekstra mano de Stalin (parenteze Molokov estas kreita el la cxehxa vorto mlok, kiu signifas salamadron). Tia nigra humorajxo(ブラック?ユーモア)ne estis komprenebla(通じなかった)por la tiamaj sovetaj cenzuristoj. Kaj ankaux la dua estis rigardita kiel sakrilegio(冒涜)kontraux Soveta Unio, kiu estas sankta por gxiaj gvidantoj kiel la patrujo de monda socialismo. Estas do neniel permeseble, ke iu cxehxa verkistacxo(ヘボ作家) kuragxu subakvigi tiun sanktan Sovetan Union, ecx se en sciena fikcio! Kiel ili estis etanimaj kaj maltoleremaj!((狭量気でが小さくて非寛容な)! Mi jam rakontis al vi ankaux, ke en la komenco de la 50-aj jaroj mi debutis kiel esperanta tradukisto per publikigo de kelkaj japanaj noveletoj en mia esperanta traduko en “Literatura Mondo”, cxar cxi tiu estis prestigxa esperanto-literatura revuo kaj kiam iu verko, cxu origina cxu traduka, estis en gxi publikigita, gxia auxtoro estis rekonita kiel verkisto aux tradukisto (japane作家あるいは翻訳家の登竜門). Sed bedauxrinde mi ne povis dauxrigi tion pro kelkaj kauxzoj, i.a. pro neceso akiri cxiutagan panon per diligenta japanigo de literaturaj verkoj cxehxaj. Kaj en tio mi sukcesis kaj mi farigxis suficxe bone konata kiel profesia tradukisto el la cxehxa literaturo. Sed tradukado ne kontentigis min des pli,ke farigxi verkisto, precipe verkisto dulingva, esperanta kaj japanlingva, estis mia revo ekde kiam mi ankoraux estis tre juna, nome cxirkau la tempo,kiam mi esperantigadis “Krabsxipon”. Mi publikigis en la februara n-ro 1935 de “Marsxu”, popolfronta esperanta revuo en Kobeo, japanligvan artikolon titolitan “Cxirkaux la esperanta literaturo”(エスペラント文学をめぐって), en kiu mi pledis la neceson verki dulingve, japane por la japana publiko kaj esperante por la neeksterjapana publiko, se estus nur eble. Kaj miakaze mi sentis, ke mi jam kapablas verki esperante preskaux samkiel japane. |