以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=10) ---- 栗栖継的演讲(16) Prelego de Kurisu Kei (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=2928) |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2007/8/23 0:45:14 -- 栗栖継的演讲(16) Prelego de Kurisu Kei Sed mia verkemo nekontentigita intertempe tiom akumuligxis en mi kvazaux magmo en vulkano cxiam preta erupcii, gxis fine mi verkis unu suficxe ampleksan eseon pri tio, kion mi bone sciis kaj pri kio mi deziris informi la mondan publikon, sub titolo “Kiel Esperanto helpis al mi solvi enigmon de ‘Riporto’”. Kaj en 1995 mi partoprenis per gxi la Belartan Konkurson(文芸コンクール)de UEA(Universala Esperanto-Asocio), kiu estas la centro de la tutmonda Esperanto-movado, en la brancxo Eseo. Felicxe mi povis per gxi ricevi la unuan premion en tiu brancxo, Premion Minnaja(ミナヤ賞).Kaj tiel mi povis finfine debuti ankaux kiel Esperanto-verkisto estante jam 85-jara. Suficxe malfrue, ecx tro malfrue, cxu ne? Sed sxajnas al mi, ke mi apartenas al verkistoj, kiuj maturigxas malrapide kaj malfrue kiel malfrumatura rizo(晩生 おくて). De tiam mi publikigadas miajn eseojn, plejparte suficxe ampleksajn, en prestigxaj internaciaj Esperanto-revuoj kiel “Sennacieca Revuo” kaj “La Gazeto” en Francio “Fonto” en Brazilo. Kvankam esperantaj gazetoj kaj revuoj gxenerale ne pagas honorarion simple pro tio, ke la nombro de la esperantistoj, sekve ankaux de esperantistaj legantoj, ankoraux estas malgranda. Sed tio ne gravas por mi, cxar la konscio, ke miaj eseoj estas legataj tutmonde, alportas al mi nemezureble grandan plezuron, ecx gxuon. Miaj esperantaj eseoj tamen gxis nun ne aperis libroforme. Tion tre bedauxris mia cxina amiko s-ro Shi Chengtai(石成泰), internacie bone konata Esperanto-verkisto, kaj proponis al mi, ke mi eldonu mian esperantan esearon proprakoste(自費出版) en Cxinio, cxar tie tio eblas nur por 100,000 (centdekmil) enoj kun eldonkvanto de 600 ekzempleroj. Mi danke akceptis tiun proponon , cxar sxajnis al mi,ke kvankam mi estas malricxa kiel pregxeja muso, kiel oni diras en Euxropo, kaj japane sukanpin(素寒貧), ke tiun monsumon mi povos iel disponi eltrovi(捻出できる). Krom tio neesperantista japana jxurnalisto nomata s-ro H N bonvolis kontribui al tio ecx 20,000 (du dek mil) enojn eksciinte, ke mi eldonos mian esperantan esearon en Cxinio proprakoste, malgraux ke ni gxis nun tute ne konas unu la alian persone (一面識もない). Kortusxa afero, cxu ne? |