以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=10) ---- 栗栖継的演讲(18) Prelego de Kurisu Kei (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=2930) |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2007/8/23 0:50:22 -- 栗栖継的演讲(18) Prelego de Kurisu Kei Sed mi ne rapidas eldoni mian propran esearon, cxar pli grave eksxajnis al mi eldoni plifrue, gxustatempe antaux la Universala Kongreso de Esperanto okazonta cxi-somere en Pekino, la verkegon “7000 tagoj en Siberio” de Karlo Stajner, auxstro-devena kroata verkisto, kiun cxinigis s-ro Shi Chengtai laux gxia esperanta traduko. Estas nepre necese aperigi gxin cxe komerca eldonejo, por ke gxi vendigxu en librobutikoj tra tuta Cxinio, tiel ke multaj cxinoj povu konatigxi kun cxi tiu monumenta verko,en kiu la auxtoro vive kaj objektive priskribas siajn travivajxojn en sovetuniaj koncentrejoj sub la regado de Stalin. Sed trovigxas por tio jena obstaklo(ネック): la eldonejo, kiu pretas eldoni gxin, postulas ke la tadukinto mem prenu sur sin la devon pagi la tutan eldonkoston, kiu egalas al 5,000 usonaj dolaroj. Kial tiom multe? cxar unue la libro estas tre ampleksa (laux la esperanta traduko ecx 494-pagxa) kaj due la eldonejo devas pagi al la registaro por akiri eldonkodon ISBN ecx la duonon de la tuta eldonkosto, cxi-kaze la sumon, kiu egalas al 2,500 usonaj dolaroj. Sen eldonkodo neniu libro en Cxinio povas aperi en librobutikoj. Kion do fari? Por s-ro Shi Chengtai, kiu nun estas pensiulo, estas neniel eble trovi tian grandan monsumon. Ecx se li laborus ankoraux nun, tio estus tute neebla. Tion permesus al si en Cxinio nur personoj, kiuj farigxis ricxuloj dank’al la sistemo de merkata ekonomio. Ankaux mi, japana olda kaj malricxa pensiulo, tion neniel povus permesi al mi. Tamen felicxe la esperanta sekcio(エスペラント部会)de la Societo por Japana-Cxina Amikeco per Korespondado(日中友好文通の会, esperanta mallongigo SJCxAK), kies fondon en 1979 mi iniciatis kaj kies prezidanto(会長)mi gxis nun restas, havis je sia dispono ankoraux 136,972 enojn el 200,000 enoj, kiujn siatempe donacis al gxi bedauxrata(故)NAKAHIRA Kozox(中平孔三), ano de SJCxAK kaj antauxmilite aktivulo de JPEU, (Japana Prolet-Esperantista Unio), la posteulo de PEA (Proleta Espernto-Asocio) jam menciita, sekve mia iama kunbatalanto en la proleta Esperanto-movado. Ili estas suficxe granda monsumo. Mi do pensis: cxu mi ne povus gxin utiligi kiel instigilon(呼び水) por ebligi la eldonon de la cxina traduko de “7000 tagoj en Siberio”? Mi do ellaboris cirkuleron (回状を作成した)tiusencan kaj dissendis al cxiuj anoj de la esperanta sekcio. Felicxe cxiuj ne nur ne kontrauis sed ecx aprobis mian ideon. Mi rondigis (半端をなくした)tiun nombron per mia propra kontribuo je 15,000 enoj. Ankaux s-ino M. A, kiu farigxis mia helpantino kortusxite de la prelego, kiun mi faris en junio lastjare en la “Maljunula Universitato”(老人大學), kiu havas sian sidejon en la maljunulejo , kie mi vivas, kontribuis 20,000 enojn, tiel ke la monsumo atingis gxuste 170,000 enojn.Estu lauxdata sxia malavara ago, kontribui ecx 20,000 enojn malgraux ,ke sxi ne estas esperantistino! |