以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=10) ---- 栗栖継的演讲(19) Prelego de Kurisu Kei (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=2931) |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2007/8/23 0:52:19 -- 栗栖継的演讲(19) Prelego de Kurisu Kei Mi do gxin sendis per internacia posxtmandato al s-ro Shi Chengtai. Gxi estis sxangxite en usonajn dolarojn (cxar oni povas sendi monon en Cxinion nur en usonaj dolaroj) estis laux tiama valuto(為替相場))estis 1513,40 dolaroj, t.e. preskaux la triono de la tuto. Kuragxigite de tio mi decidis lancxi kampanjon Shi Chengtai kaj fondis posxtgxirkonton Shi Chengtai unue en Japanio kaj tiucele fondis Fonduson Shi Chengtai(石成泰基金)kaj samnoman gxirkonton(振替口座)por plifaciligi la monvarbadon. Gxis nun per tiu posxtgxirkonto aux kontante(現金で)kelkaj el la malvasta sfero de miaj konatoj kontribuis siajn obolojn, tiel ke la tuta sumo tiel kolektita jam atingis ecx iom pli ol 150,000 enojn. Inter tiuj kontribuintoj trovigxas ankaux s-ro Y H, kiu kontrubuis ecx 20,000 enojn el sia salajro. Li sidas nun inter vi, bonvolu do aplauxdi lin. S-ro S .T , kiu estas ano de la esperanta sekcio de SJCxAK, kontante sendis al mi ecx 20,040 enojn el sia jxus ricevita pensio. Kial tiaj nerondaj ciferoj(半端な数字)? Cxar kiel li skribas en sia letero, li volis kontribui la dekoblon de 2004, la jaro, kiam en Pekino okazas la Universala Esperanto-Kongreso, nome cxi tiu jaro. Ankaux kortusxa afero, cxu ne? gxuste hieraux mi ricevis de s-ro Shi Chengtai leteron, en kiu li skribas, ke ankaux li estis kortusxita de tiu konduto de s-ro Suzuki Takao. Mi nome informas lin pri cxiu kontribuinto. Mi estas certa, ke li estos kortusxita ankaux de tio, ke s-ro YAZIMA Hirosi tiel kontribuis sian obolon, cxar mi hieraux per interreto informis lin ankaux, kiel tio okazis. Eble ankaux vi interesigxas, kiel tio okazis. Mi do mallonge rakontu, kiel. |