以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=10) ---- 栗栖継的演讲(20) Prelego de Kurisu Kei (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=2932) |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2007/8/23 0:54:29 -- 栗栖継的演讲(20) Prelego de Kurisu Kei En januaro cxi-jare mi cxeestis akompanate de s-ino M jxus menciita la cxiumonatan regulan kunsidon de la Esperanto-Societo de Saitama, kaj min prezentis en Esperanto. Gxin tiam interpretis japanen s-ro S, profesoro de la Universiutato de Saitama. Tiam gxuste fronte de mi(私の真正面に)sidis junulo, kiu ankaux en Esperanto diris aldone ion,kion interpretis japanan same s-ro Sasaki, kiu sidis dekstre de mi, cxar mi duonsurda ne povis bone auxdi. Mi do komprenis, ke li diris, ke lin forte impresis, ecx kortusxis tio, ke mi malgraux ke mi estas jam 93-jara oldegulo ankoraux tiel vigle agadas,multe pli vigle ol lia avino, kiu estas ankorau 84-jara aux simile (cxar mi ne memoras precize). Poste mi informigxis de s-ro T. S, la animo (中心人物)de la Esperanto –Societo de Saitama, ke tiu junulo kortusxite de tio, ke mi jam tiel oldega ankoraux vigle agadas por Esperanto, senprokraste aligxis la Japanan Esperanto-Instituton, la centron de la japana Esperanto-movado. Cxi tio siaparte min kortusxis, sed mi ne memoris lian nomon pro mia duonsurdeco, nek s-ro Tanaka nomis lin. Sed cxar en la folieto de la posxtgxirkonto, per kiu li sendis tiun monsumon por Fonduso Shi Chengtai, trovigxis lia adreso en urbo O., mi supozis, ke ankaux tiu s-ro Y. apartenas al la Esperanto-Societo de Saitama, cxar kvankam mi ne longe logxas en la gubernio Saitama kaj ankoraux ne orientigxas bone pri gxiaj urboj, sxajnis al mi, ke ankaux tiu urbo apartenas al la gubernio Saitama. Mi do demandis s-ron T pri tio per interreto kaj tiel mi unuafoje eksciis, ke tiu s-ro Y estas neniu alia ol tiu junulo, kiu sidis rekte antaux mi. Cxi tio min ege kortusxis. Nature, cxar kvankam alveno de cxiu kontribuo al la Fonduso Shi Chengtai min gxojigis kaj felicxigis, lia kontribuo alvenis gxuste en la momento, kiam la fluo de monkontribuado portempe ekstagnis. Kial mi sentas min tiel gxojas kaj felicxa cxiufoje, kiam mi ricevas kontribuon al la Fonduso Shi Chengtai? Vi eble miras, cxar gxi estas fonduso por fremdulo(他人), sed ne por mi persone. Nu, mi mem ne scias precize kial. Sed efektive tiel okazas. Eble tiun felicxan naturon (性質) mi akiris dum mia longa vivo, mem ne sciante precize de kiam. |