以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=10) ---- 栗栖継的演讲(22) Prelego de Kurisu Kei (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=2934) |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2007/8/23 1:00:36 -- 栗栖継的演讲(22) Prelego de Kurisu Kei Hazarde aux konsekvence(偶然か、それとも必然的に)mi tralegis tiam en la maja n-ro de “Tosyo”(Libro), monatrevuo, kiun eldonas jam supre menciita eldonejo Iwanami propagandocele , artikolon de japana verkisto s-ro KOBAYASI Ky?zi titolitan “Bunte pri Cxinio”(中国雑感), en kiu li skribas, ke en Cxinio, kiun li vizitis antaux du jaroj cxefaronte televidan teamon(テレビの取材班を率いて), furoras(はびこっている)koruptado kvazaux malsano nekuracebla(骨がらみの病気), tiel ke tie oni povas plenumi nenion, nenio estas plenumebla ne koruptante koncernajn funkciulojn, cxu de la registaro, cxu de la komunista partio, cxu de kulturaj institucioj. Mi do supozis laux tiu artikolo, ke ankaux la eldono de “Akipelago Gulag” en cxina traduko estis nun ebla tial, ke koncerna funkciulo aux koncernaj funkciuloj estis korputita aux koruptitaj de la eldonejo aux la tradukinto. Kaj sekve ankaux “7000 tagoj en Siberio” en cxina traduko de s-ro Shi Chengtai, povus eldonigxi, se la eldonejo aux s-ro Shi Chengtai mem farus tion sama nun someron..... Sed laux retposxta letero, kiun mi ricevis antaux kelkaj tagoj, li elektis alian vojon, nome sercxi en Hongkongo helpe de tiea esperantisto eldonejon pretan eldoni tiun verkegon en lia cxina traduko. Versxajne li jam sukcesis en tio. Vi ja scias, ke kvankam Hongkongo nun apartenas al Cxinio, tie oni ankoraux gxuas pli da libero ol en Cxinio propra(中国本土).. Krom tio laux Shi Chengtaj la libro estas eldonebla malplikoste ol en Cxinio propra, tiel ke la jam sendita al li monsumo (170,000 enoj) suficxos por tio. Mi forte esperas , ke cxi-foje la cxina eldono de “7000 tagoj” realigxos, kvankam ne en Cxinio propra sed en Hongkongo. Se tiel efektive okazos, estigxos problemo, kiel uzi la monsumon, kiun poste kolektigxis en la Fonduso Shi Chengtai. Mi ankoraux ne havas la tempon konsiligxi pri tio kun s-ro Shi Chengtai, sed mi intencas proponi al li, kompreneble post konsiligxo kun de la kontribuintoj, ke li cxinigu aliajn valorajn kaj aktualajn verkojn el Esperanto, kaj kiuj tiel aux alimaniere helpus demokratigon de Cxinio. Ekzemple “Maskerado cxirkaux morto” de Tivadar en SOROS . En gxi la auxtoro, juda advokato kaj esperantisto en Budapesto, vive priskribas, kiel li povis transvivi per sia sagxo okupacion de Nazi-Germanio kaj la militon kun sia tuta familio ( la edzino kaj du filoj) kaj kun multaj gejudoj, kiujn li vivoriske helpis diversmaniere... Mi intencas donace sendi al li ankaux tiun libron samkiel siatempe la libron “7000 tagoj en Siberio”. Mi kredas, ke li konsentos. Se tio realigxus, la monsumo, kiu kolektigxis kaj kolektigxos poste por la Fonduso Shi Chengtai, estus bonege uzita. Nu, mi kredas, ke mi gxis nun menciis suficxe la kialojn, ke mi ankoraux restas esperantisto. Esperanto ja alportis al mi multe da profito, kvankam gxi ne estas plejparte materia sed mensa. 我相信,我已经向各位讲清楚了足够的理由:我为什么我为什么始终不渝地还要当世界语者。世界语带给了我许多好处,尽管这些好处绝大部分都只是精神上而非物质上的。 Sed mi povas aldone mencii unu kazon, ke Esperanto alportis al mi ankaux materian profiton. Nome en 1975 aperis en mia japana traduko “La dangxera lingvo”, kiu detale priskribas, kiel Esperanto, kiel dangxera lingvo estis persekutita en cxiuj despotaj landoj ekde Cara Rusio, tra Nazi-Germanio kaj Stalina Soveta Unio gis orienteuxropaj landoj post la milito escepte de Jugosklavio, kie Esperanto gxuis relativan liberon, kaj kiun kun verkis mia germana amiko s-ro Ulrich Lins en Esperanto, kiel volumo de la prestigxa Nova Libro de Iwanami(岩波新書)kaj mi ricevis por gxi suficxe multe da tantiemo(印税), cxar la eldonkvanto estis kvindek mil ekzempleroj, kvankam la prezo estis malalta (230 enoj). Kaj mi poste auxdis de s-ro Ulrich Lins, ke li povis per la tantiemo ecx acxeti auxton! Mi finas. Koran dankon, estimataj kaj karaj geauxskultintoj, pro via atenta auxskultado! (Fino) |
-- 作者:易绍敏 -- 发布时间:2007/8/25 21:32:00 -- Koran dankon al nia kara kaj estimata sinjoro instruisto: GouZhu!(nia propra E-majstro!)Tio ci vere estas la plej sincera kaj senpaga helpado por ni E-junuloj!Tio ci ankau estas tre tre malfacila afero!pri lerni kaj uzi Esperanton,ni ja havas multajn kaj grandajn diferencojn!bedaurinde! sed nuntempe nur estas tia ,ke ni pene lernas kaj uzas E-ton ,kaj senlace kaj senhalte!Car "EM en Cinio" vere estas granda kaj nobla afero,ankau gi estas justa afero!ni E-tistoj: ni estas servu por nia patrinlando,nia epoko,nia socio ;ankau ni estas servu por niaj cinaj popoloj!Tio ci estas nia devo,nia la sankta misio! Tial,ni kore dankas vin!nia kara kaj estimata majstro,en ci tie ni korodiras jene:Sanon al vi!Cion bonan al vi ! ...... |