-- 作者:Guozhu
-- 发布时间:2007/9/24 2:10:12
-- 插图聊斋故事(26):《冯木匠》Ĉarpentisto Feng
国柱译聊斋《冯木匠》篇 得小诗邀爱友同赏: 好事从天降,美女投入怀。默不发一言,欢毕女遂去。 自此夜夜至,两人情日密。工满冯欲归,女已候于野。 跟随到其室,家人莫之睹。始知其非人。数月精神减。 延师欲镇驱,卒无少灵验。世缘有定数,缘尽才分手。 这是典型的聊斋情爱故事。这样的故事,发生在月明如昼的夜晚,定为三五或二八之时。我们现在也正好在月圆之夜,读这样的聊斋故事,岂不是很有趣味吗? 此主题相关图片如下:
§412. Feng Mujiang 冯木匠
ĈARPENTISTO FENG Provincestro Zhou Youde rekonstruigis la malnovan domon de eksa princo oficejo de provincestro. Metiistoj kaj konstruistoj estis kunvokitaj por komenci la laboron. Cxarpentisto Feng Minghuan dejxorante tranoktis en la domo. Nokte, kiam Feng jxus kusxigxis dormi, li ekvidis ke la ajxura fenestro duone malfermigxis, kaj la luno brilis tiel hela kiel taglumo. De malproksime li vidis sur la malalta muro rugxan birdon. Dum li atente rigardis, la birdo jam flugis malsupren al la tero. Post nelonge, knabino sxovis sian duonan korpon gvati. Feng suspekte pensis cxu sxi estus amorantino de kolego? Sed, atente auxskultante, li rimarkis ke cxiuj kolegoj senescepte endormigxis. Kun kirlo da tumultaj emocioj, li kasxe esperis ke la knabino misiris al li. Post momento, la knabino efektive eniris trans la fenestro kaj rekte jxetis sin en lian sinon. Ekstaze, Feng tenis sin silenta. Post la intimajxoj, la knabino foriris. Kaj, ekde tiam, sxi alvenis cxiunokte. Komence, Feng ankoraux kasxis sian nomon, sed poste, li malkasxe diris cxion al sxi. La knabino diris: "Mi iris al vi tute ne pro misiro, fakte pro amo!" kaj ambaux farigxis pli kaj pli intimaj cxiutage. Poste, plenumigxis la servodauxro de Feng kaj li devis reveni al sia hejmo. La knabino jam atendis lin en kamparo. Hejmvilagxo de Feng estis ne malproksima de la prefektuja cxefurbo. La knabino do kuniris sekvante lin. Kiam sxi eniris lian hejmon, neniu el liaj familianoj povis vidi sxin. Nur tiam Feng konsciis ke sxi ne estas homo. Post kelkaj monatoj, Feng kolapsis pli kaj pli malvigla kaj sentis pli grandan timon. Li petis ekzorciston ekzorci, sed senefike. Iuvespere, la knabino venis en pompa tualeto, sxi diris al Feng: "Homoj interrilatas laux antauxdestino. Vi ne povas forpusxi tiun, kiu devas veni, aux nek povas reteni tiun, kiu devas foriri. Nun, adiaux al vi!" Dirinte, sxi foriris.
|