-- 作者:Guozhu
-- 发布时间:2006/7/26 6:29:41
--
http://www.projectebooks.com/showebook_4479.19.asp LA NOVAJ VESTOJ DE LA REGXO (El Anderson.) Antaux multaj jaroj vivis unu regxo, kiu tiel amis belajn novajn vestojn, ke li elspezadis sian tutan monon, por nur esti cxiam bele ornamita. Li ne zorgadis pri siaj soldatoj, nek pri teatro kaj cxaso, esceptinte nur se ili donadis al li okazon montri siajn novajn vestojn. Por cxiu horo de la tago li havis apartan surtuton, kaj kiel pri cxiu alia regxo oni ordinare diras : "li estas en la konsilanejo", oni tie cxi cxiam diradis : "la regxo estas en la vestejo". En la granda urbo, en kiu li logxis, estis tre gaje; cxiun tagon tien venadis multaj fremduloj. Unu tagon venis ankaux du trompantoj, kiuj diris, ke ili estas teksistoj kaj teksas la plej belan sxtofon, kiun oni nur povas al si prezenti; ke ne sole la koloroj kaj desegnoj de tiu cxi sxtofo estas eksterordinare belaj, sed la vestoj, kiujn oni preparas el tiu cxi sxtofo, havas la mirindan econ, ke al cxiu, kiu ne tauxgas por sia ofico aux estas tro malsagxa, ili restas nevideblaj. --Tio cxi estas ja bonegaj vestoj! pensis la regxo; havante tian surtuton, mi ja povus sciigxi, kiu en mia regno ne tauxgas por la ofico, kiun li havas; mi povus diferencigi la sagxajn de la malsagxaj! Jes, la sxtofo devas tuj esti teksita por mi! Kaj li donis al la ambaux trompantoj grandan sumon da mono antauxe, por ke ili komencu sian laboron. Ili starigis du teksilojn, faris mienojn kvazaux ili laboras, sed havis nenion sur la teksiloj. Tamen en la postuloj ili estis tre fervoraj kaj postuladis la plej delikatan silkon kaj la plej bonan oron. Tion cxi ili metadis en siajn proprajn posxojn kaj laboradis super la malplenaj teksiloj, kaj ecx gxis profunda nokto. --Mi volus scii, kiom de la sxtofo ili jam pretigis! ekpensis la regxo, sed kaptis lin kelka timo cxe la penso, ke tiu, kiu estas malsagxa aux ne bone tauxgas por sia ofico, ne povas vidi la sxtofon. Li estis kvankam konvinkita, ke li pro si ne devas timi, tamen li preferis antauxe sendi alian personon, por vidi, kiel la afero staras. Cxiuj homoj en la tuta urbo sciis, kian mirindan forton la sxtofo havas, kaj cxiu kun senpacienco jam volis vidi, kiel malsagxa lia najbaro estas. --Mi sendos al la teksistoj mian maljunan honestan ministron! pensis la regxo, li la plej bone vidos, kiel la sxtofo elrigardas, cxar li estas homo sagxa kaj neniu pli bone tauxgas por sia ofico, ol li! Tiel la maljuna bonkora ministro iris en la salonon, en kiu la ambaux trompantoj sidis antaux la malplenaj teksiloj kaj laboris. "Dio, helpu al mi! ekpensis la maljuna ministro, largxe malfermante la okulojn, mi nenion povas vidi!" Sed li tion cxi ne eldiris. La ambaux trompantoj petis lin alveni pli proksime kaj demandis, cxu gxi ne estas bela desegno kaj belegaj koloroj. Cxe tio cxi ili montris la malplenan teksilon, kaj la malfelicxa ministro uzis cxiujn fortojn por malfermi bone la okulojn, sed li nenion povis vidi, cxar nenio estis.
--Mia Dio! li pensis, cxu mi estas malsagxa? tion cxi mi neniam supozis kaj tion cxi neniu devas sciigxi! Cxu mi ne tauxgas por mia ofico? Ne, neniel mi povas rakonti, ke mi ne vidas la teksajxon! --Nu, vi ja nenion diras! rimarkis unu el la teksantoj. --Ho, gxi estas bonega, tre cxarma! diris la maljuna ministro kaj rigardis tra siaj okulvitroj. Tiu cxi desegno kaj tiuj cxi koloroj! Jes, mi raportos al la regxo, ke gxi tre al mi placxas! --Tre agrable al ni! diris la ambaux teksistoj kaj nomis la kolorojn kaj komprenigis la neordinaran desegnon. La maljuna ministro atente auxskultis, por povi diri tion saman, kiam li revenos al la regxo; kaj tiel li ankaux faris. Nun la trompantoj postulis pli da mono, pli da silko kaj oro, kion ili cxiam ankoraux bezonis por la teksajxo. Ili cxion metis en sian propran posxon, en la teksilon ne venis ecx unu fadeno, sed ili, kiel antauxe, dauxrigadis labori super la malplenaj teksiloj. La regxo baldaux denove sendis alian bonkoran oficiston, por revidi, kiel iras la teksado kaj cxu la sxtofo baldaux estos preta. Estis kun li tiel same, kiel kun la ministro, li rigardadis kaj rigardadis, sed cxar krom la malplena teksilo nenio estis, tial li ankaux nenion povis vidi. --Ne vere, gxi estas bela peco da sxtofo? diris la trompantoj kaj montris kaj klarigis la belan desegnon, kiu tute ne ekzistis. --Malsagxa mi ja ne estas! pensis la sinjoro, tial sekve mi ne tauxgas por mia bona ofico. Tio cxi estas stranga, sed almenaux oni ne devas tion cxi lasi rimarki! Tiel li lauxdis la sxtofon, kiun li ne vidis, kaj certigis ilin pri sia gxojo pro la belaj koloroj kaj la cxe tio cxi ili montris sur la malplenan teksilon, cxar ili pensis, ke la aliaj kredeble vidas la sxtofon. --Kio tio cxi estas! pensis la regxo, mi ja nenion vidas! Tio cxi estas ja terura! Cxu mi estas malsagxa? cxu mi ne tauxgas kiel regxo? tio cxi estus la plej terura, kio povus al mi okazi. Ho, gxi estas tre bela, diris tiam la regxo lauxte, gxi havas mian plej altan aprobon! Kaj li balancis kontente la kapon kaj observadis la malplenan teksilon; li ne volis konfesi, ke li nenion vidas. La tuta sekvantaro, kiun li havis kun si, rigardadis kaj rigardadis, sed nenion pli rimarkis, ol cxiuj aliaj; tamen ili cxiam ripetadis post la regxo : ho, gxi ja estas tre bela! Kaj ili konsilis al li porti tiujn cxi belegajn vestojn el tiu cxi belega materialo la unuan fojon cxe la solena irado, kiu estis atendata. Rava, belega, mirinda! ripetadis cxiuj unu post la alia kaj cxiuj estis tre gxojaj. La regxo donacis al la ambaux trompantoj kavaliran krucon kaj la titolon de sekretaj teksistoj de la kortego. La tutan nokton antaux la tago de la parado la trompantoj pasigis maldorme kaj ekbruligis pli ol dekses kandelojn. Cxiuj povis vidi, kiel okupitaj ili estis je la pretigado de la novaj vestoj de la regxo. Ili faris mienon, kvazaux ili prenas la sxtofon de la teksiloj, trancxadis per grandaj tondiloj en la aero, kudradis per kudriloj sen fadenoj kaj fine diris : "nun la vestoj estas pretaj!" La regxo mem venis al ili kun siaj plej eminentaj korteganoj, kaj ambaux trompantoj levis unu manon supren, kvazaux ili ion tenus, kaj diris : "Vidu, jen estas la pantalono! jen estas la surtuto! jen la mantelo! kaj tiel plu. Gxi estas tiel malpeza, kiel araneajxo! oni povus pensi, ke oni nenion portas sur la korpo, sed tio cxi estas ja la plej grava eco! --Jes! diris cxiuj korteganoj, sed nenion povis vidi, cxar nenio estis. --Via Regxa Mosxto nun volu plej afable demeti Viajn plej altajn vestojn, diris la trompantoj, kaj ni al Via Regxa Mosxto tie cxi antaux la spegulo vestos la novajn. La regxo demetis siajn vestojn, kaj la trompantoj faris, kvazaux ili vestas al li cxiun pecon de la novaj vestoj, kiuj kvazaux estis pretigitaj; kaj ili prenis lin per la kokso kaj faris kvazaux ili ion alligas--tio cxi devis esti la trenajxo de la vesto--kaj la regxo sin turnadis kaj returnadis antaux la spegulo. --Kiel belege ili elrigardas, kiel bonege ili sidas! cxiuj kriis. Kia desegno, kiaj koloroj! gxi estas vesto de granda indo! --Sur la strato oni staras kun la baldakeno, kiun oni portos super Via Regxa Mosxto en la parada irado! raportis la cxefa ceremoniestro. --Nu, mi estas en ordo! diris la regxo. Cxu gxi ne bone sidas? Kaj ankoraux unu fojon li turnis sin antaux la spegulo, cxar li volis montri, ke li kvazaux bone observas sian ornamon. La cxambelanoj, kiuj devis porti la trenajxon de la vesto, eltiris siajn manojn al la planko, kvazaux ili levas la trenajxon. Ili iris kaj tenis la manojn eltirite en la aero; ili ne devis lasi rimarki, ke ili nenion vidas. Tiel la regxo iris en parada marsxo sub la belega baldakeno, kaj cxiuj homoj sur la stratoj kaj en la fenestroj kriis : "Ho, cxielo, kiel senkomparaj estas la novaj vestoj de la regxo! Kian belegan trenajxon li havas al la surtuto! kiel bonege cxio sidas!" Neniu volis lasi rimarki, ke li nenion vidas, cxar alie li ja ne tauxgus por sia ofico aux estus terure malsagxa. Nenia el la vestoj de la regxo gxis nun havis tian sukceson. --Sed li ja estas tute ne vestita! subite ekkriis unu malgranda infano.--Ho cxielo, auxdu la vocxon de la senkulpeco! diris la patro; kaj unu a! la alia murmuretis, kion la infano diris. --Li estas tute ne vestita; tie staras malgranda infano, kiu diras, ke li tute ne estas vestita! Li ja tute ne estas vestita! kriis fine la tuta popolo. Tio cxi pikis la regxon, cxar al li jam mem sxajnis, ke la popolo estas prava; sed li pensis : nun nenio helpos, oni devas nur kuragxe resti cxe sia opinio! Li prenis tenigxon ankoraux pli fieran, kaj la cxambelanoj iris kaj portis la trenajxon, kiu tute ne ekzistis.
此主题相关图片如下:
[此贴子已经被作者于2006-7-26 6:32:15编辑过]
|