以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=10) ---- 《亮剑》选译 el Glavomontro (8) (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=3122) |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2007/10/6 8:24:35 -- 《亮剑》选译 el Glavomontro (8) Kun soifa peto en siaj okuloj Maljuna K rigardis al Tian Yu, esperante ke sxi plenumu sian promeson. Somnambule Tian Yu iris al la komodo, eltirinte la tirkeston sxi prenis porcikuponon de 20 gxin-oj kaj 500 yuan-ojn kaj transdonis al Maljuna K. Tian Yu kvazaux ne rimarkis la foriron de Maljuna K. Sxi subite ellasis korsxira vekrion:“Pacxjo, panjo, ne forlasu min sola! Mi petas vin……”Sxi ekfalis paralize sur plankon, kun pluve disflugantaj larmoj…… Li Yunlong jxus vekigxis de ebrieco. Li volas hejmen reveni kaj iom ripozi kusxante. Antaux ol eniri salonon li jam auxdis rakonton de Maljuna K. Post momento da auxskultado, lia vizagxo paligxis, lia korpo ektremis, li farigxis statuo koaguligxinta tie …… Jxetinte rigardon al Maljuna K, li diris nur koncize: "Bonvole sekvu min!" kaj rekte iris en la salonon. Preninte de komodo porcikuponojn de 10 gxin-oj kaj sendistinge manprenon da monoj, ecx sen rigardo al tio li enpusxigis tion en manojn de Maljuna K. Per mansvingo li sugestis al Maljuna K ke li foriru. Poste, li sen kapreturno ascendis sxtuparon, eniris sian litcxambron kaj ekkusxigxis en la lito. Ridige restis tie Maljuna K, kaj dum longa momento ne povis rehavi al si klaran penson. --- Esperantigis Guozhu el la cxina romano GLAVOMONTRO, verkita de Du Liang, eldonita de Kultura Eldonejo de PLA 2005, *vovo: konusforma vaporumita mangxajxo gxenerale el milia aux maiza faruno. (Cx. p.412)
|