-- 作者:Guozhu
-- 发布时间:2007/11/9 16:09:22
-- 陶渊明:桃花源记 Preter Persikfloroj
此主题相关图片如下:
Tao Yuanming (365-428) Pri la Persikflora Ruro Dum Taiyuan-erao de Jin-dinastio (376-398), iu de Wuling 1) vivtenis sin per fisxkaptado. Iutage li, veturante laux rojo, forgesis kiom malproksimas de li la trapasita vojo. Subite li renkontis persikarbaron longan je kelkcentoj da paŝoj ambaŭ flanke, inter kiu ne troviĝis alispeca arbo, nur herboj freŝis, falantaj petaloj buntis. La fiŝisto tre miris, dezirante trapasi la arbaron, kaj antaŭen veturis plu. Trapasinte la arbaron, li atingis fonton ĉe monto kun groto, el kiu ŝajne radiis lumo. Li forlasis la boaton,eniris tra la truo. Komence mallarĝis la truo, li apenaŭ trairis, sed iris plu dekojn da paŝoj, kiam la truosubite larĝiĝis, kaj antaŭ li aperis vasta tero, sur kiu estis ordaj domoj, ebena kampo, belaj lagetoj, morusarboj kaj bambuoj.Vojoj interkruciĝis, aŭdigis krioj de kokoj kaj bojoj de hundoj. Tie laboris homoj, kiuj, aŭ viroj aŭ virinoj, vestis sin kiel tiuj ekster la montotruo. Maljunuloj kaj infanoj aplombe ĝojis. Tieaj homoj vidis la fiŝiston, surpriziĝante demandis lin, de kie venas li, kiu respondis ilin. Iu invitis la fiŝiston gasti ĉe sia hejmo, kaj regalis lin per vino kaj kokaĵoj. Vilaĝanoj, informante la alvenon de la fiŝisto, unu post alia vizitis lin por pridemandi. Kaj ili diris, ke la prapatro kun edzino kaj najbaroj alvenis ĉi tien por rifuĝi de tumulto dum Qin-inastio 2), kaj de kiam ili ne eliris de ĉi tie, fore de la ekstera mondo. Ili pridemandis, kia periodo estas nun ? Ili eĉ ne sciis, ke troviĝis Han-dinastio, kaj des pri Wei- kaj Jin-dinastioj 3). La fiŝisto detale respondis al ili; ĉiuj suspiris. La vilagxanoj unu post alia invitis la fisxiston gasti cxe sia hejmo, ankaux per vino kaj frandajxoj regalis lin. la fisxisto gastis tie kelkajn tagojn. Kiam li adiauxis al tieaj homoj, kiuj ripete admonis lin: "Neniel informu al aliaj pri ni!" Forigxinte de ili, li trovis sian boaton, kaj revenis laux la antauxa vojo, cxie li faris signojn. Kiam li atingis urbon Wuling, li parolis pri cxio al la prefekto, kiu sendis homojn sekvi lin por reveni tien. la fisxisto vane sercxis la signojn, perdis la vojon. S-ro Liu Ziji, noblulo en urbo Nanyang 4), informigxis pri tio, gxojplene intencis viziti tien, tamen ne sukcesis, kaj baldaux li malsane mortis. Poste neniu vizitis plu tien. ***** Notoj*** 1)Wuling (vuling)- urbonomo, la nuna urbo Jiujiang (ĝjuĝjang) de provinco Jiangxi (ĝjangŝji); 2)Qin-dinastio (ĉjin) dum 221a.K-206 a.K.; 3)Han-dum 206 a.K. -220; Wei (vej)- dum 20-265; Jin (ĝjin)- dum 265-420; 4)Liu Ziji (lju ziĝji) : ermito en Jindinastio;Nanyang(nan-jang):urbonomo, en la nuna provinco Henan. Elĉina : Shi Chengtai
[此贴子已经被作者于2007-11-9 16:20:30编辑过]
|