-- 作者:Guozhu
-- 发布时间:2006/8/20 3:21:36
--
异彩纷呈去来今 ——序成泰《绿心独白》 成泰从海边回来以后,并没有闲居作琐记,而是开始用电脑整理自己的文稿。因为素材丰富,很快就得到两大本文集:全E语的《Vento ne sen spuro风过留痕》和汉语的《绿心独白》。看到两份文集的目录,国柱为成泰由衷高兴,认为是得其所哉! 更为中国世运额手称庆,因为这是我们中国世运原创领域中为数不多的成果,弥足珍贵的。其实我知道,这还远非《成泰全集》的目录,但给人的印象,已经是琳琅满目了。 有一句诗,说是“论才不觉九州宽”。然也! 中国近百年的世运中,由于特定的历史社会背景,用世界语直接从事原文创作者,屈指可数;有成就,有影响者,更是凤毛麟角。与国际世运中的差距极大。概言之,前期只有S.J.Zee,写过不多的诗,为国争光;再就是 Cicio Mar,写过一本短篇小说集 Forgesitaj Homoj。全都是新中国成立之前、甚至是二战之前的陈年往事,算不上当局功劳的。往下数,就是Armand Su。因为用世界语写作,被外国人叹服,顶礼膜拜,称之为“升起在东方地平线上的新星”。于是,‘大革命’来到时,在劫难逃,被捉将官里去,坐了十五年的牢。出狱时已经瘫痪,不久就英年早逝了。不过,Armand Su的作品,几乎全是诗歌。用世界语坚持写小说,写书评,写随笔,且能成功,成名,成集者,成泰也! 成泰不仅有此三成(成功,成名,成集), 还有三多(多产,多情,多友)的特点. 他的写作多产,是因为他参加的世界语活动领域广,写作特勤而快,每于世界语活动之中或之后,往往在第一时间,就有作品问世。1989年他访日归来,写了系列组诗。1992年我们同访蒲松龄故居,他写了散文在Penseo即时发表。1997年,当有假洋鬼子从大洋彼岸写了《春梦了无痕》,在有影响的《读书》杂志上攻击世界语,诅咒百年中国世运是无痕春梦时,是成泰最早写了反驳的文章,义正词严地交涉,迫使《读书》杂志编者不得不同意也在该刊上发表。事后成泰自豪地告诉我:当了一回保家卫国的“八路军”。他又善于作长文章。宏篇巨论,旁证博引,知识性强。 如用汉语写成的“世界语文学与中国世界语者”,“"谈歌德的一首诗及其世译”,读来令人畅快,犹恨其少。又如E语的Kalocsay en Cxinio, Esperanto en Bakin, Brilinta Verda Stelo (pri Jaricx)等文,惊动国际,都被UEA会刊 esperanto发表。 所谓多情,是说他所写的文章,笔端常带感情,浩歌弥激烈。所以可读性很强,能够超越时空。他又写有Kiso系列小说,写了“爱泉潺潺流不尽”,望穿秋水地盼望“诗坛红装放异彩”……捷克著名世界语女作家Eli Urbanova的 HETAJRO DANCAS一书出版以后,因为风格Senklisxe, senprude kaj sentabue,引起轰动。Fonto连珠炮似的于1996发表了四篇评论,作者均为大名鼎鼎的腕级明星:Auld, Berveling , Beeker以及 Shi Chengtai(唯一的中国人!) 所谓多友,是说他既有东北人的豪爽,又有当单位一把手学来的智者的社交本领,因而能够与上至院士下到小青年komencantoj为友, 为Penseo向他们约稿。成泰自己也为院士写书评。他与国外的许多世界语友人,都有文字往来。这些交往,也往往给我们的世界语运动带来意想不到的灵感。比如请Auld 为我们编译的世界语版《李白诗选》写序言和供稿(这本书因为在中国找不到愿意出版的地方,后来由日本于1997年出版,中国人若没有外汇反而买不到也读不到了)。1997年湖北世协为李奈西老人出版《Brava Johano勇敢的约翰》,成泰其实是最早的发起者, 他还提供了原版彩色插图(在匈牙利第一版只印了五册!),圆了鲁迅先生当年的梦。 成泰在日本访问时,日本爱友向他赠送了珍贵的Nica Literaturo和 Literatura Mondo的合订本,希望他更多更好更快地出成果。 这样一些令世界语者感兴趣的人和事,在他的文集中都有反映。成泰的许多文章,国柱一般都即时读过。但事后因为它们都分散在许多本世界语刊物里,不易查找,甚至不能够读到(如在国外刊物上发表的)。因而每每总有不能够一卷在手,把卷快读的遗憾。如今有了结集的希望,实在是当代中国世运中的一大幸事。 1999年8月成泰花甲之际, 国柱写了一首双语的回旋曲生日贺诗。 其中的 Subsorcxas, en tirkest\' Satana, Sekreta cxineskar-livero (撒旦藏密籍, 异彩待纷呈) 两句说的是国柱的一个愿望:希望成泰于1994年写的一本cxineskoj原文诗集Ovra Burgxono,一如世界语文学史上有名的Sekretaj Sonetoj一样,能见天日,大受欢迎。如果能够配上中国古典插图,珠联璧合,定将是世界语文坛上的一件盛事。盛事兆盛世。在成泰第一(二)本文集成册之际,国柱衷心祝愿成泰: 过去的异彩,不应该无痕;Vento ne sen spuro. 今天的异彩,温故而知新;du kolektoj de Verkoj de CT. 明天的异彩,盼早日纷呈,OB de Satano也! (Guozhu.2002-09-02)
[此贴子已经被作者于2006-8-20 3:23:13编辑过]
|
-- 作者:Guozhu
-- 发布时间:2006/8/20 3:25:22
--
KOLEKTO BUNTA, RIKOLTO ABUNDA ---Antauxparolo al la Esearo VENTO SED KUN SPURO de Shi Chengtai Post reveno el la sudo cxe marbordo, Chengtai komencis, anstataux skribi "Notojn de Senokupa Logxado", ordigi siajn verkojn per komputilo. Cxar la materialoj estas abundaj, tial li rapide rikoltis du kolektojn: VENTO SED KUN SPURO en Esperanto kaj VENTO NE SEN SPURO en la cxina lingvo. Vidante la enhavolistojn de la du libroj, Guozhu sentas koran gxojon por Chengtai, ke li faras meritan laboron! kaj samtempe ankaux pli grandan gxojon por la cxina Esperanto-movado, ke gxi rikoltas fruktojn malofte haveblajn en tereno de originala verkado en Esperanto, do valora kaj kara rekordo! Nature, mi bone scias, ke tio ankoraux ne estas la tuto de la Plena Verkaro de Shi Chengtai(Sceto), tamen ili jam impresas abunda kaj bunta. Estis tia verso, ke por sercxado de talento ecx ne vastas kontinento. Vere trafa esprimo! En la cxirkaux-jarcenta historio de cxina Esperanto-movado, pro la specifa historia fono de socio, tiuj, kiuj sin okupas per originala verkado en Esperanto, estis tre malmultaj, el ili, kiuj akiris certan atingon kaj influon, estis ankoraux raraj. Tiuflanke ekzistas granda distanco inter la cxina kaj internacia Esperanto-movado. Ni povas resumi tiel koncize: En la unua tempo estis nur S.J.Zee, kiu versis ne multe da poemoj kaj akiris gloron por nia Patrio; sekve estis Cicio Mar, kiu verkis originalan novelaron Forgesitaj Homoj. Tio okazis senescepte kiel paseo antaux la fondigxo de la nova Cxinio aux antaux la Dua Mondmilito, do nenial estis rigardata kiel merito de auxtoritatoj. Se ni rigardu pli posten, jen estis vico de Armand Su. Per sia verkado Armand Su akiris admiron kaj adoron de fremduloj, kiuj lauxdis lin "nova stelo levigxanta cxe la orienta horizonto", kaj, konsekvence, li ne povis elsavi sin el la fatalo en la t.n. "Granda Kultura Revolucio", kiam li estis arestita, enkarcerigita kaj kondamnita al 15 jaroj da malliberigo.Kiam li eliris de la prizono, li jam suferis paralizon, kaj post nelonge forpasis en meza agxo. Tamen, verkoj de Armand Su preskaux cxiom da estis poemoj. Kaj tiu, kiu persistis en verkado de eseoj, noveloj, poemoj kaj recenzoj, kaj povis rikolti sukceson, famon kaj kolektojn, estas nur s-ano Shi Chengtai! Verkado de Shi Chengtai karakterigxis ne nur per kunigo de sukceso,famo,kolekto, sed ankaux per abunda je kvanto, ricxa sento kaj kun multaj amikoj. Kial li rikoltis abundon, cxar li partoprenis en vastaj Esperanto-aktivadoj, li verkis kaj diligente kaj rapide. Ofte ankoraux dum aux tuj post la aktivado, lia verkajxo jam aperis je la unua tempo. En 1989, kiam li revenis post vizito al Japanio, li versis serion da poemoj. En 1992, post kiam ni kune vizitis al la vilagxo de Pu-familio, kie trovigxas la malnova domo(muzeo) de Pu Songling, la auxtoro de la fama majstrajxo Notoj Pri Strangajxoj de Liaozhai, Shi Chengtai verkis prozon kaj akurate publikigis en la pagxo de PENSEO. En 1997, kiam iu "falsa fremdulo" el la transa bordo de oceano skribis artikolon "Senspura Printempa Songxo" publikigatan en renoma revuo LEGADO por kalumnii kontraux Esperanto kaj malice malbeni ke la centjara cxina Esperanto-movado restas nur senspura printempa songxo, estas Shi Chengtai, kiu donis la plej fruan rebaton al la atakinto. La refuto argumentas tiel juste kaj gxuste, ke la redaktoro de LEGADO vole-nevole devis konsenti ke la verkajxo de Shi Chengtai ankaux aperu en la pagxo de la sama revuo. Post la evento, Shi Chengtai diris al mi kun memfiero, ke li plenumis cxifoje la taskon de "La Okavoja Armeo" defendi nian patrujo-Esperantujon. Shi Chengtai ankaux tre lertas verki longan eseon aux recenzon, kiu koloras per erudiciaj citajxoj kaj allogaj scioj, ekz-e "Esperanta Literaturo kaj Cxinaj Esperantistoj", "Pri Iu Poemo de Goeto Kaj Gxia Traduko" kc. Legante tiajn verkojn, oni gxuas grandan plezuron kaj nur bedauxras pri ilia sxajne malmulta kvanto. Estas ankaux aliaj ekzemploj de originalaj verkoj de Shi Chengtai: "Baghy kaj Kalocsay en Cxinio","Brilinta Verda Stelo (pri Jaricx)" ks., cxiuj estis publikigitaj en pagxoj de ESPERANTO, la organo de UEA. Dume simila verko "Erosxenko en Cxinio" aperis en la beletra monata revuo FONTO. Kial ni diras ke lia verko karakterigxas per ricxa sento, tio aludas ke li verkas ofte per plumo je abundaj sentoj kvazaux patosa kanto, tial liaj verkajxoj povos transiri kaj tempon kaj spacon, kun alloga legebleco. Li verkis ankaux serion da Kiso-noveloj, interalie "La Apostoligxa Kiso" kun fono de Esperanto-movado tre placxis al W.Auld kaj poste eniris la novelan kolekton "Tempo Fugxas" kiun W.Auld redaktis por memoro je la argxenta jubileo de la revuo MONATO. Shi Chengtai verkis eseon "Senfine Fluas la Amo-fonto", kaj soife atendas ke "Brilos Versoj de Poetinoj en Esperanta Poezio"...Post kiam aperis "Hetajro Dancas" verkita de fama cxehxa verkistino Eli Urbanova,cxar sxia stilo (verki)"senklisxe, senprude kaj sentabue" vekis sensacion en Esperantujo, la revuo FONTO publikigis en 1996 salvon da kvar recenzoj, kies auxtoroj cxiuj estas famkonataj steluloj: Auld, Berveling, Beeker kaj Shi Chengtai (la unika cxino el la kvaropo)! Ke li havas multajn amikojn, tio dankas ne nur al la naturdotita sengxena malkasxemo de cxina nordorientulo, sed ankaux al la kapablo interkomunikigxi en socia vivo, kiun li akiris dum li funkciis kiel estro de sia institucio. Tiel li povas amikigxi supre kun akademianoj kaj malsupre kun junaj komencantoj, kaj varbi ties kontribuajxojn por PENSEO. Ankaux Shi Chengtai mem verkis recenzojn por akademianoj. Li havis intiman interrilaton kun multaj fremdaj Esperantistaj amikoj je komuna sxato kaj laboro pri beletro, kaj tia interamikigxo tre ofte portis al nia Esperanto-movado neatenditan inspiron, ekz-e peti ke W.Auld verku antauxparolon kaj kontribuu al la Esperanta eldono de "Poemoj de Li Bai" kiun ni kompilis kaj tradukis. Cxar tiu libro ne povis trovi en Cxinio eldonejon kiu konsentis gxin presi, poste, gxi aperis en Japanio je 1997. Tiel, por multaj cxinoj gxi farigxis neakirebla pro la nepagipoveco. En 1997, Hubei-a Esperanto-Asocio eldonis la libron dulingvan "Johano La Brava" de Petofi/Kalocsay kun nova cxinigo de veterano Ilin (Li Naixi). Fakte la plej frua iniciatinto ja estis Shi Chengtai, kaj li ankaux liveris la originalajn kolorajn ilustrajxojn( kies unua eldono en Hungario aperis nur en 5 ekzempleroj!) kaj tiel realigis la siatempe multjaran songxon de s-ro Lusin. Kiam Shi Chengtai vizitis Japanion en 1989, japanaj Esperantistaj amikoj donacis al li trezorajn kompletojn da LA NICA LITERATURA REVUO kaj LITERATURA MONDO, kun espero, ke li pli rapide donu pli multajn kaj pli bonajn fruktojn. Pri tiuj personoj kaj anekdotoj, kiuj interesas Esperantistojn, oni povas legi en la kolekto(j) de Shi Chengtai. Gxenerale, mi ja akurate legis multe da liaj verkoj, sed ili poste farigxis malfacile troveblaj pro tio ke ili aperis dissemite en multaj Esperantaj revuoj, kaj, tiuj se aperintaj en fremdaj revuoj, por ni ecx farigxis nevideblaj. Tial mi ofte sentis la bedauxron ke mi ne povas teni en mia mano lian volumon por plezura apreca legado. Nun ni fine vidas la eblecon ke liaj verkoj grupigxos en kolekto(j)n, tio estas gxojinda afero por nia cxina Esperanto-movado! En auxgusto 1999, okaze de la 60-jara naskigxtago de Shi Chengtai, mi donacis al li dulingvan Rimgratulon, interalie legigxis ke Subsorcxas, en tirkest\' Satana, Sekreta cxineskar-livero. Tiuj versoj esprimas mian fortan deziron, ke lia originala poemaro OVRA BURGXONO kiun li verkis 1994 en formo de cxineskoj, iam povus ekvidi radion de la suno kaj gxuos, same kiel la Sekretaj Sonetoj en historio de Esperanta literaturo, varman bonvenigon de legontoj. Kaj, se gxi povus aperi adaptita per ilustrado de erotikaj bildoj en antikva Cxinio, tio certe vekos sensacion en nia rondo de Esperanta literaturo kaj auxguras prosperon en bona erao. Okaze de la pretigo de libroforma kolektigxo de verkoj de Shi Chengtai, mi, Guozhu, kore bondeziras al li, ke la briloj estintaj restu ne sen spuro, la briloj estiantaj estu renovigataj, la briloj estontaj aperu pli frue! (2002-09-02 Guozhu verkis cxine, kaj 2003-03-28 reverkis Esperante.)
[此贴子已经被作者于2006-8-20 3:26:36编辑过]
|