以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=10) ---- 苏轼帖(03)前赤壁赋 La Unua Vizito (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=42626) |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2015/3/28 14:51:27 -- 苏轼帖(03)前赤壁赋 La Unua Vizito 此主题相关图片如下: La Halo de Du Rimitaj Prozoj 黄州东坡赤壁二赋堂 ☆ Printempe de la 3-a jaro de Yuanfeng-erao, Song-dinastio(1080 p.K.), miskulpigite Su Shi estis ekzilita al Huangzhou (en nuna Hubei-provinco). Kiel degradito li vivis tie 4 jarojn. Su Shi verkis faman ci-on (fiksforma poemo) <Sopiro al Antikvuloj Cxe la Rugxa Klifo > kaj du fu-ojn (rimitaj prozoj) pri sia vizitoj al la Rugxa Klifo. La loko farigxis vizitindejo dank\' al liaj tiuj verkajxoj. En Qing-dinastio, oni ecx konstruis halon speciale por la du fu-oj. La tri grandaj idegramoj sur nomtabulo estis skribita dela tiama premiero Li Hongzhang(1823-1901),Meze en la halo staras ligna muro gxis plafono. Sur la fronto de la muro estas gravurita la verkajxo <La Unua Vizito al la Rugxa Klifo>. Sur la dorso de la muro estas gravurita la verkajxo <La Dua Vizito al la Rugxa Klifo>, ambaux skribitaj de famaj kaligrafoj. Nun la du verkajxoj ambaux eniris lernolibrojn de mezlernejo de Cxinio. La subaj esp-igoj estas faritaj de s-ro Wang Chongfang. 北宋元丰三年(1080年)春,著名文学家苏轼(号东坡)因乌台诗案贬来黄州,前后生活了四年。苏轼写下了流传千古的一词(《念奴娇·赤壁怀古》)两赋(前、后《赤壁赋》)和其他名篇佳作,后人因此将赤壁和苏东坡的名字联在一起,名日东坡赤壁,成为名胜地。 黄州东坡赤壁有二赋堂,始建于清代,匾额系李鸿章(1823-1901)所题。堂中央,一木壁顶梁而立,木壁前后分别刻有前、后《赤壁赋》,字大如拳。前为楷书,豪迈俊逸,清代黄州教渝程之祯所书;后为魏书,古朴苍劲,近代书法家李开先所书。赤壁赋如今已经进入中国的中学课本。以下两个世译均由王崇芳老师所作。 此主题相关图片如下: [此贴子已经被作者于2015-3-28 14:54:17编辑过]
|
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2015/3/28 14:57:45 -- UNUA VIZITO AL LA RUGxA KLIFO* En la auxtuno de la jaro renxu (1082), je la deksesa de la sepa monato, mi plezurecele veturis per boato kun kelkaj amikoj al la Rugxa Klifo. Blovis frida zefiro, kvieta estis la akvo. Mi levis pokalon kaj tostis al miaj amikoj, kaj ni skandas la odon pri la plenluno kaj kantis la versajxon pri belulino. Post iom da tempo la luno levigxis super la orientan monton kaj kvazaux vagis inter Cxerpilo kaj Bovpasxtisto**. La rivero vaste etendigxis, kovrite de blanka vapornebulo, kaj la lumo sur la akvo kunfandigxis kun la cxielo. Ni lasis nian boaton flosi, kien gxi volis, kiel fragmita folio sur la senlima akvomaso, kaj ni sentis nin tial liberaj, kvazaux ni rajdus sur facila vento, nin portanta al iu nekonata loko, kaj tiel malpezaj, kvazaux ni forlasus cxi-homan mondon kaj farigxus flugpovaj senmortuloj. La vino gajigis nin, kaj ni ekkantis, batante la takton sur la boatrandoj. Jen la kanto: Frapu la lunon rebrilantan en la akvo, kontraux lum’ fluanta; Cxar senlima, forta sopiro min tiras foren. Foren al mia kara, kiu estas tie en la alia fino de cxielo. Iu el la amikoj, kiu estis bona flutisto, ludis akompanon al nia kanto. La tonoj gxemis kaj singultis, kvazaux li estus plendanta, sopiranta, ion rakontanta. La sxvebanta postsono tirigxis kiel silka fadeno, kiu ne rompigxis, gxis gxi vekis al dancado la drakojn, sin kasxantajn en mallumaj kavernoj, kaj elvokis larmojn el vidvino, forlasita en sia soleca boato. Malgxoja en la koro, mi rektigis min sidante kaj demandis gravmiene mian amikon, kial lia muziko estas tiel trista. Li respondis: “La luno estas bela, la steloj estas disaj, la korvoj kaj la pigoj flugas sudden…” Cxu tiuj cxi versoj ne estas de Cao Cao***? Rigardu okcidenten al Xiakou kaj orienten al Wuchang. Jen, kiel interplektigxas la montoj kaj riveroj, kaj kiel imponaj ili sin prezentas en sia malhela verdo. Cxu cxi tie ne estas la loko, kie Cao Cao siatempe estis venkita de juna Zhou Yu****? Kiam li venkopleninte Jinzhou kaj konkerinte Jiangling, venis orienten laux la fluo de la rivero, liaj batalsxipoj sin intersekvis en vico mil liojn longa, kaj liaj flagoj kaj standardoj vualis la cxielon. Kiam li enversxis al si vinon vizagxe al la rivero kaj skandis sian poemon kun lanco en la mano transverse, li estis la heroo en sia tempo. Sed kie do li estas nun? Kompare kun li, ni estas nur fisxkapistoj kaj arbohakistoj sur la riveraj insuloj, kun fisxoj kaj salikokoj kaj cervoj kile kunuloj; ni veturigas nian boaton, tiel etan kiel folio, kaj tostas unu al alia trinkante vinon el botelkukurbaj cxerpiloj. Ni estas nenio alia ol efemeroj, kiuj cxi mondon vizitas tre mallongajn horojn, kaj ni estas tial malgrandaj, kiel greneroj en la vasta maro. Mi malgxojis, ke nia vivo estas pasema, kaj envias al cxi potenca rivero, kiu fluas senfine. Mi dezirus krocxigxi al flugpova senmortulo kaj migri en la senlima spaco, aux brakumi la belan lunon por vivi kun gxi eterne. Sed ve! Sciante, ke tio ne estas facile atingebla, mi konfidas cxi tonojn, kiuj esprimas miajn sentojn, al la vento trista.” “Cxu ankaux vi iam pripensis la akvon kaj la lunon?” mi diris. “Akvo cxiam fluas, sed neniam forigxas; la luno cxiam Kreskas kaj malkreskas, sed nek pligrandigxas nek malgrandigxas. Se vi rigardas la sxangxigxeman aspekton, la universo pasas en palpebruma dauxro; sed se vi rigardas la sensxangxan aspekton, cxiuj estajxoj inkluzive de ni mem estas nepereeman. Nu, kial do via envii? Cetere, cxiu estajxo en cxi mondo havas sian posedanton, kaj ecx unu hareton, kiu ne estas mia, mi neniel povas preni al mi. La solaj esceptoj estas la frida zefiro sur la rivero kaj la hela luno inter montoj. La antauxa, kaptite de niaj oreloj, farigxas muziko, kaj la dua, renkontite de niaj okuloj, sxangxigxas al koloro. Cxi tiujn du ni povas libere servigi al ni kaj gxui por cxiam. Ili estas neelcxerpeblaj trezoroj, liveritaj al ni de la Kreinto, kaj ni cxiuj povas partopreni en ilia gxuado.” Mia amiko gxojigxis kaj ekridis. Ni lavis la pokalojn kaj ree enversxis al ni vinon. Post kiam ni finis la pladojn kaj fruktojn. La pokaloj kaj tereloj estis lasitaj en malordo. Kaj ni cxiuj kusxigxis dormi en la boato, apogante la kapon unu sur alia, kaj ne rimarkis la lumigxon jam cxe la orienta horizonto. ------- *La Rugxa Klifo— konata kiel loko, kie estis batalkampo en la epoko de Tri Regnoj (220—280), situas en la nuna gubernio Jiayu, prov. Hubei. elcxinigis Wang Chongfang (Penseo 5) |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2015/3/28 14:59:38 -- 壬戌之秋,七月既望,苏子与客泛舟游于赤壁之下。清风徐来,水波不兴。举酒属客,诵明月之诗,歌窈窕之章。少焉,月出于东山之上,徘徊于斗牛之间。白露横江,水光接天。纵一苇之所如,凌万顷之茫然。浩浩乎如冯虚御风,而不知其所止;飘飘乎如遗世独立,羽化而登仙。 |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2015/3/28 15:02:01 --
《前赤壁赋》作于苏轼一生最为困难的时期之一——黄州编管期间。1079年,他因所作诗文语涉讪谤,被逮入狱,备经严勘,几经死地。次年被贬黄州,过着“半犯人”的管制生活,壬戌?1082?而作此赋。他在黄州所作的诗中曾经描写过此时的困苦心情:“我谪黄冈四五年,孤舟出没烟波里。故人不复通问讯,疾病饥寒疑死矣。”受这种政治斗争的严重打击和直接刺激,升起在苏轼心底的主体情绪,便是那忧患人生的浓浓苦闷。这在他同时期所写的《念奴娇·赤壁怀古》中有过明显的袒露:大江东去的澎湃浪涛,冲刷走了千古风流人物的辉煌业绩;而现实环境中的我,更是“早生华发”和深慨于“人生如梦”了。不过,《前赤壁赋》似乎 并不如此低沉。文章一开始,就给我们描绘了一幅秋江月夜泛舟图:秋气是爽的,“清风徐来,水波不兴”;秋意是浓的,“白露横江”;秋水是旺的,“水光接天”。全无半点秋之悲凉肃杀之意。江水浩渺辽阔,诗人意兴盎然,“纵一苇之所如,凌万倾之茫然:浩浩乎如冯虚御风而不知其所止,飘飘乎如遗世独立,羽化而登仙”。怡然之情,溢于言表,感情激荡,不能自已。由此可见,诗人在此佳境中,那曾经骚动不安的灵魂,终于得到了片刻的宁静,倍觉顺畅和舒坦,无怪乎又“饮酒”又觉得“乐甚”,要“扣弦而歌之”了。 然而,透过文章中诸如“诵明月之诗,歌窈窕之章”,我们不难捕捉到作者隐藏在内心深处的深层情感。因为“明月之诗、窈窕之章”正是《诗经·陈风·月出》中的“月出皎兮,皎人?美人?僚?美好?兮,劳心悄?忧?兮”。“皎人僚兮”即美人是好的,“劳心悄兮”即我心是苦的。一出口,吟诵的不是别的,偏偏是“明月”诗,这是为何?这正说明苏轼此时内心深处的情感是与“明月”诗所表达的情感是相通的。这一点,无须多言,看一看苏轼之歌“桂棹兮兰浆,击空明兮溯流光,渺涉兮余怀,望美人兮天一方”就可清楚。“渺渺兮余怀,望美人兮天一方”也即我愁苦,在盼望美人。为什么要盼望美人,其中有深意。原来,这个美人就是指宋神宗。王安石罢相以后,一些人兴起文字狱,说苏轼诗中讥刺新法,要处死他,神宗不同意,把他贬官到黄州。他因此既怨恨诬陷他的人,又盼望神宗能起用他为国效力,因此,这里的盼望美人,正是在喻指自己的报国之思。美人不可见,报国无门,其郁闷也只好唱之于歌了。长歌当哭,以乐写哀,可见,这种种苦闷情绪深深地印在苏轼心中,挥之不去,纵有清风明月的美景良辰,到底意难平。 文章至此,表面上是写游之乐,实则已露悲苦之意 著名学者周汝昌先生在谈及东坡词时曾曰:“东坡一生经历,人事种种,使之深悲;而其学识性质又使之达观乐道。读东坡词常使人觉其悲欢交织,喜而又叹者,殆因上述缘故而然欤?”我们完全可以把这段话用来说明苏东坡的这篇《前赤壁赋》。勿庸讳言,人生多苦闷,古人所谓“不如意事,十常八九”,杜甫也曾感叹:“文章憎命达”,“儒冠多误身”。可见,“文章”往往同“命达”相左,“儒冠”多半与“误身”为伍,因而,他们苦恼尤多、苦闷尤甚也就不足为奇了。然而,苏轼之所以成为苏轼,东坡之所以成为“自首忘机”的“东坡老”,不光是在于能“入乎其内”地深刻感受到人类无法逃避的忧患意识?并把它表现出来?,更在于他具 “出乎其外”的过来人的超然一面。在借客人之口倾诉了 一腔哀怨愤懑之后,并没有让这种情感的洪水泛滥成灾,而是以一种智慧、一种超拔、一种饱经沧桑的充实和自信、一种光明的理性、一种坚定的成熟、抑制住这种情感洪流的狂奔,终于使自己战胜了烦恼,心境复归于清明澄澈。 “客亦如夫水与月乎?逝者如斯而未尝往也;盈虚者如彼,而卒莫消长也。盖将自其变者而观之,则天地曾不能以一瞬;自其不变者而观之,则物与我皆无尽也,而又何羡乎?”这里,作者不偏不离,仍然扣住水和月展开了富于哲理的议论。江水日夜不停地流去,但千万年来它却还是那样无穷无尽;月半盈满,月初虚损,但千万年来,它却既无消损,又无增长,这就是“变”中有“不变”。反过来说,若从“变”的角度看,则人固如“蜉蝣”一般短暂,而天地万物又何尝不是每时每刻均在变化,若以“不变”的角度看,则天地万物固然是生生世世无穷无尽,而“我”呢,亦同万物一样,也是“无尽”的。可以看出,这种理论既有辩证法的因素,也有老庄相对主义的成分,然而,这些其实都不重要,重要的是作者高瞻远瞩的识见和达观从容的情怀。“物与我皆无尽也”,这里的“我”既是“大我”,也是“小我”。“大我”即指整个人类,作为“个体”而言,每一个人如同天地间每一具体物体,都是极为短促的;然而就整个人类而言,又同整个宇宙一样,将是永恒存在的。言外之意,你我作为人类一员,既然参与着整个人类的生命活动,则又何羡于天地之无穷呢?此“我”又指“小我”,个人既是短暂的,同时又是永恒的,因为在这一特定的历史时刻,你我都是活生生的人;由我们的存在而感知,享受到了天地万物的存在与乐趣,这岂非是“抓住了现实便抓住了永恒”、“一霎那之间留住了永恒”吗?因此,结论也是“而又何羡乎?”明确地告诉客人“哀吾生之须臾,羡长江之无穷”不仅不必要,而且完全是杞人之忧、自寻烦恼。既然“物我一致”,既“一瞬”又“无穷”,那么,“吾生须臾”不仅不能成为“哀”的原因,相反,却更应该成为珍惜生命的理由。这里,隐含着时不我待、珍惜生命之意。为此,在“物各有主”亦即生命活动受到严重限制,无法“自由扩张”的情况下,人们必须正视“物各有主”的现实,不纠缠于这种现实给自己带来的苦闷,不做不自量力的挣扎和无谓的牺牲,抛弃虚妄与焦虑,“苟非吾之所有,虽一毫而未取”——有所不为而后有所为,才能实现自己的人生价值;才能“江上之清风,与山间之明月,耳得之而为声,目遇之而成色”;才能倍感“造物者之无尽藏”之美好。一句话,才会更加珍惜生命,热爱和理解生活。由此可见,作者的世界观并非是完全超然地对待自然界的变化,而是努力从自然规律中寻求“随缘自娱”的生活意义。 “客喜而笑,浅盏更酌,肴核既尽,杯盘狼藉,相与枕籍乎舟中,不知东方之既白。”在“苏子”的这番言论指点下,客人终于破涕为笑,解愁为乐了。由于此时的“喜”已非开头那种单纯的山水之乐,而是冲破了忧患意识的阴霾而得来的欢快情绪,所以显得分外欣慰和轻松。三杯下肚,放枕便睡,睡即入梦,竟至一觉醒来,“不知东方之既白”。至此,“客”与“苏子”合二为一,新的苏轼诞生了。昨日之我,于今已去,今日之我,更生于后,这是否定之否定后的苏轼,这是肉体和灵魂都得到再生和提升的苏轼,这是“一蓑烟雨任平生”的苏轼。这是更加觉悟和更加成熟的苏轼。 综观全文,通篇都在写风月,却处处关合人事。开始写风月,是写自己纵情山水之乐;中间写风月,是写自己悲天悯人之情;后文写风月,是写自己对现实人生的感悟和理解。一方面纵情山水,怡然自乐,渴望“挟飞仙以遨游,抱明月而长终”;一方面又神游故国,“望美人兮天一方”,寓君臣报国之思。这说明作者在“出世”与“入世”,亦即“进”与“退”、“仕”与“隐”之间的抉择上独自徘徊困惑的心态。然而,苏轼既不同于一般的“入世”者,也不属于一般的“出世”者。他向往“入世”,唱出了“望美人兮天一方”,唱出了“江山如画,一时多少豪杰”的心声,但在现实条件与环境不允许的情况下,他并不屈心抑志,固执于“入世”,而是有清风明月足矣;他似乎要“出世”,想“遗世独立”,“羽化而登仙”,但他知道“不可骤得”——“出世”之不可能。因此,他一生并未“出世”,也没有说要“出世”。文章中那些貌似“出世”的内容,其实是对“入世”的思想的一种反拨。同样,他的“入世”思想,也因这些所谓的“出世”内容思想的出现,显得冲淡平和了许多,这也许就是苏轼的独特、深刻之处吧 |