以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=10)
----  第十三位是阿丑 Acxov  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=4295)

--  作者:Guozhu
--  发布时间:2008/3/13 0:13:17
--  第十三位是阿丑 Acxov


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
Acxov

Acxov kun burokrat-odoro
sur segxo de CxEL sidas.
Sed cxu movadon inde gvidas
peneme por patruja gloro?

Pli emas li cxasi por oro,
malkasxe nur monon avidas.
Acxov kun burokrat-odoro
sur segxo de gvidanto sidas.

Pave kun malsincera koro
intence amason ne vidas.
Ecx en oficflugo ne bridas
malcxipan pugon je fetoro.

Acxov kun burokrat-odoro.

写这一首诗的灵感来自Kalocsay的rimportreto XIII以及成泰的帖子“公仆”。第十行是信史:阿丑在羊城会议上的行为,有目共睹。


--  作者:Guozhu
--  发布时间:2008/3/13 0:15:28
--  

Kalocsay在写他的rimportreto诗集时,对第十三首的对象留了空缺。
XIII

Do, kiun trafos malfelicxo
Pro la rondel-numer\' dektria?
Cxagrena estus fato tia
En Esperanta hom-malricxo.

Minacas ja la supersticxo
Per morto, sorto tragedia.
Do, kiun trafos malfelicxo
Pro la rondel-numer\' dektria?

Jen solvo! Estu la dedicxo
Nun al la verslegant\' pasia,
Cxar --- li cxe l\' Rondo Familia
Ecx ne naskigxis. Sen naskigxo

Neniun trafos malfelicxo.

--- Kalocsay: Rimportreto XIII

而我们比他幸运。我们有非常合适的人选来坐这第十三号交椅。所以我们的第十三首诗歌的主角不必空缺。又因为阿丑们喜欢特权,我们就给他们一个特权:不必按字母顺序排列,永远坐在第十三号席位上。
有道是“铁打的衙门流水的官”。这官员姓什么并不重要。方老Tikos遇见过,李奈西老遇见过,苏阿芒遇见过,我们也遇见过。阿丑们没有固定的姓名,只有共同的特点:不爱世界语却要来当(错位了的)领导,自己把自己太当官做。他们的人品和表现是一样的:不per世界语,更不por世界语,只是mangxi世界语。当他明天调离这个岗位后,他会把Esperanto抛到九霄云外。我们当然也不会记住他们的姓名。
有人说,写好文章的诀窍是“把合适的字放在合适的位置上”,也有人说一个好的用人制度是能够“把合适的人选放在合适的岗位上”。正因为体制有问题,所以CEL不能够做到“把合适的人选放在合适的岗位上”,所以造成群众有意见。而阿丑并不认为某些引起群众反感的言行有什么不对(因为在官场上是司空见惯)。“公仆屁股”只是一个例子而已。


--  作者:Guozhu
--  发布时间:2008/3/13 0:17:27
--  

400 公仆屁股 2007-12-30 15:21:24
http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=24&id=3820

Mesagxo de Sceto (2007-12-05) pri epizodo en la 7-a Cxina Kongreso de Esperanto (CxKE).

PUGO DE LA "SERVISTOJ DE POPOLO"

Nemalmultaj cxinaj sxtatoficistoj, cxu kun alta aux nealta rango, ofte emas nomi sin "servisto de popolo". Kaj, sub multjara edukado de la Partio, ili havis la komunan konsenton ke "Servi al la popolo" estas sia plej alta misio. Do, probable ne ekzistas ia escepto por tiuj kiuj profesie laboras nun en la pekina sxtata Esperanta institucio; precipe hodiaux, kiam tre popularigxis la alvoko de la Parto pri "batali kontraux koruptigxo kaj akceli al bonvirta konduto de sxtatoficistoj" kaj la instrukcio far HU Jintao pri la "Ok honoroj kaj ok hontoj", ecx tiuj kun granda emo pavi kiel burokrato, ankaux devas vole nevole iom sin bridi.
Laux gxenerala jugxo, Esperanta institucio estas jamen-o (oficejo) de klara akvo. En la rondoj de Esp-istoj, la plejparto da homoj estas honestaj inletektuloj. Por cxeesti Esp-ajn kunvenojn ili cxiam emas redukti la elspezojn. Cxifoje, dum la preparado de la 7-a CxKE, s-anoj de Guangdong-a Esp-Asocio (GEA, LKK de la 7-a CxKE) cerbumadis cxiamaniere por sxpari elspezon. Kiam ili antauxmendis flugbiletojn por la gvidantoj de CxEL, ili kiel eble sercxi rabatajn biletojn kaj bonorde arangxis cxion. Sed okazis io ne( aux jes)kutima. Estas du estroj (iu aganta vicprezidanto de CxEL kaj la cxefsekretario de CxEL) sentas malkontenton , opiniante ke flugo per rabata bileto en ordinara kajuto estas ofendo al ilia honora rango. Ili telefonis al gvidanto de GEA, insiste postulas ke ili flugu ekskluzive nur en la luksa kajuto de honorindaj gastoj. La gvidanto de LKK bonkore persvadis admone. Sed la du gvidantoj de CxEL mem trovis la telefon-numeron de la koncerna aviada kompanio, nuligis la antauxmenditajn biletojn kaj sxangxe mendis por si la sidlokojn en la unuaranga kajuto. Sed tiukaze la aviada kompanio redonis nur duonan pagon, kaj la prezo de la bileto por la unuaranga kajuto estas ne nur senrabata, ecx kun plia krompago de duona bileto, do multe da disipo damagxis al LKK nur pro ilia pavemo de altranguloj.
De tiu epizodo mi sentas ke tre malfacile estas agi en la spirito de "batali kontraux koruptigxo kaj akceli al bonvirta konduto de sxtatoficistoj" alvokata de la CK de CxKP! Cxu ili, la du fiagemaj gvidantoj de CxEL ankaux rajtas nomi sin "servistoj de popolo" kaj ke ili laboras "por servi al popolo"?
Esperantistoj estas "kiuj esperas". Do ni esperu, ke tiuj du estroj, la vicprezidanto kaj la cxefsekretario de CxEL, kiuj rigardas sin mandarenoj sidantaj multe pli superaj ol plebanoj, cxu vi ankaux iam refoje lernu la instruon pri "la ok honoroj kaj ok hontoj"!
Leginte mian mesagxo, mia amiko Micxino versis suban cxineskon:

Micxino:
Malcxipa Pugo
--- laux cxinesko Flirta Kanto
(2007-12-05)
Pugo, pugo,
ecx en ofic-flugo
ankaux rangojn havi
ne forgesis pavi.
Vipa, vipa
drasx\' al luks\' malcxipa.

调笑令·公仆屁股
(2007-12-05)
屁股,屁股,
只因属于公仆,
哪怕短暂出差,
不忘官架谱摆。
摆谱,摆谱,
岂是“为民服务”?


--  作者:Guozhu
--  发布时间:2008/3/13 0:18:39
--  

苏阿芒诗歌选读

Al Eksterlandaj Gastoj

Kiam vi ripozas en hotelo sxika,
kun cxiaj servoj kaj traktad\' amika.
Kiam kun dignaj cxinoj vi bankedas,
gustumas cxion, kion vi nur petas.
Cxu vi scias sur la sama tero,
esperantisto ankaux en la karcero,
ke li --- poeto verda kaj fidela
atendas morton en loko plej malhela.

......
   --- el <Poemoj de Armand Su> p.119