-- 作者:Guozhu
-- 发布时间:2016/10/22 1:22:12
-- 入世花甲诗抄Je Mia Diamanta Jubileo
此主题相关图片如下:
☆Je Mia Diamanta Jubileo --- laux cxinesko Shuidiaogetou* Guozhu (2016-10-22) Post pen\' senlaca kaj diligenta, post hardado negxa, pluva kaj venta, venas jubileo verde diamanta kaj monumenta. Lukt\' sesdekjara --- rekord\' eventa.
Temppaso sxajnas nur momenta; sed har-nigro jam farigxis argxenta. Kun brava fervor\' mi marsxu kun obstino sur voj\' senpenta, Cxiam al nova task\' eminenta! Shuidiaogetou 水调歌头 Preludo de Akva Melodio [2-95-8] cxina fiksforma poemo el du strofoj kun 9 kaj 10 versoj respektive de 55, 65, 665, 55/333, 47, 665, 55 silaboj laux rimarangxo de xa, xa, xxa, xa / xxa, xa, xxa, xa (x = senrima)
|
-- 作者:Guozhu
-- 发布时间:2016/10/22 1:29:05
--
☆ Soneto al Amikoj Hodiaux por mi estas dato bela, pro esperantisteco sesdekjara, kun verda koro dumvive fidela. Mi donas listojn pri laboro fara. Mi verkis kaj tradukis senripoze, devkonscie per kaj por Esperanto, kultivis gxardenon verse kaj proze, gxis la jubileo de diamanto. Multaj intimaj amikoj trans maro salutas okaze de l\' jubileo. Mi kore dankas pro la solidaro, kiu kunigas nin per sam-ideo, pro via zorgo al peno fruktdona, al dulingva tajpad\' plurmiliona! Guozhu (2016-10-22)
|