-- 作者:vejdo
-- 发布时间:2016/12/11 14:41:56
--
Verda persistanto omaĝe al 60-jariĝo de esperantisteco de Miĉino (Guozhu) —laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo* Multegas ĉinoj en la mond’ sed Miĉino ’stas nura, li aktivas en E-rond’ kun granda volont’. Tempdaŭro de sesdek jaroj prezentas liajn spurojn de abelecaj faroj — beletraj varoj. Miĉino — verkanto lerta — skribas esperante kaj ĉine kun fido certa per mano sperta. Poemojn kaj prozojn vere li ja verkis abunde kun flua tekst’ leĝere stila libere. Miĉino — la pioniro de ĉinesko — kultivas, akvumas kun aspiro idojn en milo. Sub lia zorgo amema kreskas ĉinesk’ prospere en ĝardeno poema — trezoro gema. Miĉino — bona orator’ — propagandas kaj pledas nian lingvon kun fervor’ sen ajna langvor’. Ĉie ajn ŝancon kaptas li por disvastigi l’ lingvon konvinki kun emoci’ kaj granda pasi’. Aĥ, amik’ kaj kara mentor’, li meritas respekton kaj saluton de ador’ pro sia labor’! *Sopir-al-sudo (ĉine: Yijiangnan): ĉina fiksforma poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo xa,xa,a (x=senrima).
|