以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=10)
----  当代奇迹 Pensiga Penseo  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=5260)

--  作者:Guozhu
--  发布时间:2008/6/15 13:01:40
--  当代奇迹 Pensiga Penseo


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
Guozhu:
PENSIGA PENSEO

--- okaze de la apero de la jubilea n-ro 200 de <Penseo>
(2008-06-15)

当代奇迹  发人深省
——《Penseo三色堇》出刊二百期纪念

(2008-06-15)

1.La Graveco de Esp-revuoj
Estas netroiga aserto, se ni dirus, ke eldonado de esp-revuoj okupas la primaran gravecon en kaj por nia Esp-movado. Kiel ni cxiuj scias, la unua esp-revuo <La Esperantisto> naskigxis je 1889-09-01, do, pli juna ol la fama <Unua Libro> de Esperanto nur je du jaroj. Dank\' al esp-revuoj estigxis Esp-movado. Aux, alivorte dirite: Sen esp-revuoj ne povas esti Esp-movado. Tial, ni povas rimarki, ke eldonado de esp-revuoj dauxras fakte tra la tuta historio de Esp-movado, malgraux cxia malfacilo, cxu politika aux ekonomia.

1.世界语刊物的重要性
如果我们说,世界语刊物对于我们的世界语运动有着头等的重要性,此言当不为过。众所周知,世界上第一份世界语刊物《世界语者La Esperantisto》创刊于1889年9月1日,比世界语《第一书》的问世,只晚了两年。正因为有了世界语刊物,才有了世界语运动。或者,换句话说:没有世界语刊物就没有世界语运动。所以,我们注意到,世界语刊物的出版贯穿于世界语运动的始终,而不管有多少政治或经济上的困难。

2.Cxinaj Esp-revuoj
En la historio de cx. centjara cxina Esp-Movado, aperis pli ol centoj da diversaj esp-revuoj en diversaj lokoj, tempoj sub diversaj kondicxoj.
* La plej frua cxina esp-revuo <La Novaj Tempoj> aperis je 1907-06-22 en Parizo.
* La plej nova esp-revuo <Tra la Mondo> naskigxis je 2007-01-01.
* La plej bedauxrinda cxina esp-revuo estas <El Popola Cxinio>, post rekordtena eldonado de 507 numeroj dum 50 jaroj, subite malaperis gxia papera eldonado ekde 2001.
* La plej rimarkinda el la centoj da cxinaj esp-revuoj sendube estas <Penseo>.
Se la centoj da cxinaj esp-revuoj aperintaj dum la pasinta jarcento jam formigxis granda gxardeno, ni povas diri, ke Penseo nur estas vere malgranda floro en tiu Centflora Gxardeno. Tamen, tiu malgranda floro allogas per distingeblaj trajtoj, neforvisxeblaj atingoj kaj aparta historia pozicio.

2.中国世界语刊物
在近百年的中国世运历史中,在各个不同地点,不同时间,不同条件下出版过的世界语刊物,数目当超过数以百计。
* 中国最早的宣传世界语的刊物,是《La Novaj Tempoj 新世纪》华文周刊。这份刊物于1907年6月22日,创刊于法国巴黎。
* 最新的一份世界语刊物《Tra la Mondo 环游世界》,创刊于2007年元旦。
* 最令人遗憾的中国世界语刊物《El Popola Cxinio 中国报道(EPCx)》(1950-05/2000-12),共出了50年,累计507期,其纸张版竟从2001年起突然消失。
* 在数以百计的中国世界语刊物之中,最值得注意的,无疑是小刊《Penseo 三色堇》。
如果把百年之中中国E刊看作是百花园,《Penseo 三色堇》只不过是这百花园中的一朵小花而已。但它这朵小花却有着自己鲜明的特色、独特的地位、不可磨灭的成绩。

3.Koncize pri Penseo
* Fondita en julio de 1990, beletra revuo tute en Esperanto, cxiumonate je 4 pagxoj en A4-formato;
* Honorita de Grabowski-premio en 1994-09-04;
* Regula eldonado cxiumonate, nur kun interrompigxo de 16 monatoj (1995-09/ 1996-12). Reaperis ekde 1997 per n-ro 63, kaj en junio de 2008 aperas la jubilea n-ro 200.
* en 1997 aperis gxia elektronika versio en interreto, kaj tiu rekordo pruvis ke Penseo estas la plej frua enretigita inter cxiuj cxinaj esp-revuoj.
* krom papera kaj elektronika versio, ekzistis ankaux aldonaj specialaj kromnumeroj por pli longaj tekstoj, Penseanoj kiel ligilo inter cxinaj legantoj kaj abonhelpa fonduso. Eldonigxis en la nomo de Penseo ankaux certaj brosxuroj beletraj.
* Kiel cxefredaktoro s-ano Shi Chengtai funkciis gxis n-ro 106 kaj li mem redaktis n-rojn de 1 gxis 62, s-ano Lin Liyuan laboris en Kantono por enkomputiligi, komposti, presi kaj dissendi.
Kiel respondeca redaktoro s-ano Guozhu redaktis n-rojn de 63 gxis 100 (1997-01/ 2000-02) en Wuhan per softvaro nomata Huaguang, kiu subtenas cxapelitajn literojn, speciala laborgrupo faras presadon kaj distribuadon.
S-ano Mao Zifu redaktis 6 n-rojn de 101 gxis 106 per softvaro Word.
Ekde n-ro 107 (septembre 2000) cxefredaktas s-ano Vejda kaj la revuo aperas bonritme en PDF-versio kaj cxiujn n-rojn oni povas nun libere legi kaj elsxuti en interreto. 
<
http://www.elerno.cn/penseo/penlisto.htm> (La kompleta kolekto)
<
http://www.gazetejo.org/eo/search/node/Penseo> (PDF-ajxoj ekde n-ro 107)


--  作者:Guozhu
--  发布时间:2008/6/15 13:05:00
--  

3.Penseo 概述
* 创刊于1990年7月,是一份全世界语的纯文学刊物,每月出16开4面。
* 1994-09-04 出满50期后,获 Grabowski 奖。
* 正常出刊62期后,于1995-09至1996-12中断了16个月,1997-01复刊(从第63期起),到2008年6月出至200期纪念特刊。
* 从1997年起出了电子版并且上网。在中国世界语刊物中,Penseo是最早上网的刊物。
* 除了纸张版和电子版外,还出过发表长篇稿件的增刊,出过通联版Penseanoj,有过资助读者的基金,还以Penseo的名义出过若干文学书稿。
* 石成泰任主编至第106期,并编了第1期至第62期,由林力源在广州市录入电脑、印刷、寄发 / 其后有两位责任编辑国柱和Mao Zifu。第63期至第100期(1997-01/2000-02)由国柱用“华光”软件在汉编辑,由一个工作小组印刷和发行。/第101期至第106期(2000-03/2000-08)由Mao Zifu 用word编辑。/ 第107期(2000-09)至今(第180期,2006-10号)魏以达主编,PDF电子版,正常出刊,如今可以在网上阅读和下载:
<
http://www.elerno.cn/penseo/penlisto.htm> (从第一期起的全文合刊本)
<
http://www.gazetejo.org/eo/search/node/Penseo> (从第107期起的PDF电子版)

4.Trajtoj de Penseo

4.1.Eldonata de Cxinaj Plebaj Esp-istoj.
Penseo estas malgranda revuo eldonata de cxinaj esp-istoj per la komuna forto de popolamasoj. Kvankam tia agmaniero ekzistis jam delonge kiel malnova tradicio en la centjara historio de cxina Esp-movado, versxajne ofta vidajxo ne menciinda; tamen, ni devas koni la fonon ke la tempo de gxia eldonado estas en moderna epoko, kaj la loko, kie gxi publikigxas, estas Cxinio. Ni devas scii, ke en la nova Cxinio, publikigxas ne nur malgrandaj esp-revuoj de popolamasoj, sed ankaux grandaj esp-revuoj oficiale eldonataj de registara forto. Ekzistas vere granda diferenco inter tiuj du specaj, la popolamasa kaj registara, esp-revuoj. Kun malsamaj kondicxoj, malsamaj fruktoj, malsamaj influoj ili vole-nevole kusxas sub kompara ekzameno far legantoj.
Revuo eldonata de registaro havas favorajn kondicxojn: oficiala registra n-ro, sxtate pagitaj profesiaj laborantoj en bone ekipitaj oficejo, necesaj monoj por pagi al presejo kaj posxtejo; unuvorte, gxi havas cxion necesan.
Kontraste, al revuo eldonata de popolamasoj mankas cxio favora. Sen mono, sen domo, sen homo, gxi devas labori el nenio. Fronte al nenio kiel starto, iuj s-anoj tamen kuragxas pensi, kuragxas agi, kaj neimageble! ili fine sukcesis ne nur komencon, sed ecx persistas gxis hodiaux. Tio neimagebla vere indas nian miron, admiron kaj pensadon.

4.《Penseo三色堇》的特点

4.1.《Penseo 三色堇》的第一个特点是民间本色
它是由中国世界语者,以民间的力量出版的一份小刊。
这本来是百年世运一惯的传统,司空见惯的事情,不值一提。可这份小刊,时间是在现代,地点是在中国。现代中国,不仅仅有民间出版的世界语小刊,还有官方出版的世界语大刊。民间小刊与官方大刊的区别,就在于条件不同,成绩不同,影响也不同。不论出版人主观上是否愿意,在读者心目中必然会对这两类刊物进行比较。
官方出版的刊物,有正式的刊号,有国家付工资的专职脱产的工作人员,有国家的资金作后盾。所需的条件,可以说是应有尽有。
而民间的小刊,没有官方出版物所拥有的这一切优越条件。论到出刊的财力、物力、人力,可以说是一无所有。
以一无所有为起点,居然敢想,居然敢干,居然干成,居然坚持至今,这不能不令人难以置信,又不能不令人刮目相看,令人深思。

4.2. Agmaniero
La agmaniero, kiun Penseo praktikas, estas laux la fama principo ke
cxiu faras laux sia plejeblon, cxiu prenas laux sia bezono.
Cxiuj laborantoj de Penseo senescepte estas volontuloj, kiu nur havas la devon oferi, sed rajtas ricevi nenian rekompencon, ecx grosxan .
Cxiuj legantoj pagis nenion por abonado. En la komenca tempo iuj legantoj spontanee sendis monon subvencii por la sendkosto de la papera versio de Penseo. Poste, cxar Cxina Posxto kvarfoje plialtigis la posxtan sendpagon kaj tiu por la internacia posxtajxo plialtigxis je kelkdekoj da obloj kaj farigxis netolerebla sxargxo. Penseo do aperas cxefe en elektronika versio libere legebla en interreto, nature la retanoj-legantoj nun rajtas pagi nenian elspezon.
Ke "cxiu faras laux sia povo, cxiu prenas laux sia bezono", tio ja estis la plej alta idealo strebita de la homa socio sed neatingebla dum longa tempo ecx post sanga lukto de milionoj da homoj, tamen estas ofte videbla realo en cxina Esperantujo. Ekz-e unue en multaj agoj de Estimata veterano Tikos dum la jaroj de la t.n. Granda Kultura Revolucio (1966-1976), poste imitaj agoj de multaj esp-revuoj tra la tuta Cxinio. Tiu fenomeno respegulas la noblan karakteron, bonvirtecon kaj animstaton de cxinaj esp-istoj.

4.2.《Penseo 三色堇》的第二个特点是其运作方式
《Penseo 三色堇》所执行的运作方式是:各尽所能,各取所需。
所有的工作人员都是志愿者,只有付出,没有分文报酬。
所有的读者都无需付订费。初期有许多读者自发地寄了钱来赞助《Penseo 三色堇》纸张版的邮寄发行费用。到后来,由于中国邮政四次上调邮资,国际邮费上涨达数十倍,成为不堪承受的重负。小刊改以电子版为主要形式,这时的网民读者就更不用另付什么费用了。
“各尽所能,各取所需”本是人类社会所追求的最高理想境界,千百万人为之流血奋斗而长期不能够实现,可是在中国世界语者中间,一直不乏范例。先有敬爱的方老Tikos在文革期间的一系列活动,后有全国各地许多世界语刊物也都效仿实行。这也反映了中国世界语者高尚的情操、道德品质、思想境界。


--  作者:Guozhu
--  发布时间:2008/6/15 13:07:02
--  

4.3. Laborlingvo
Penseo aperas ekskluzive nur en Esperanto, dum la ceteraj centoj da cxinaj esp-revuoj kun pli malpli multe da parto en la cxina lingvo. Tio koncernas la legantaron al kiu la revuo frontas. Penseo celas diskonigi beletrajn verkojn de (antikva) Cxinio, gxi frontas al fremdaj legantoj tra la mondo, kiuj ne scipovas cxinan lingvon. Dume ceteraj revuoj en la cxina Esperantujo frontas al enlandaj legantoj, servante al la cxina Esp-Movado, tial ili ofte uzas la cxinan lingvon.

4.3.《Penseo 三色堇》的第三个特点是其文别
它是全世界语的。而其他的数以百计的中国世界语小刊,几乎都或多或少地要使用汉语。
这和刊物要面向的读者群有关。《Penseo 三色堇》以介绍中国(古代)文学作品为己任,面向的是国外不懂汉语的各国读者。而中国一般的世界语小刊大多是面向国内,为推进世界语运动服务,所以要使用汉语。

4.4. Beletra enhavo
Enhavo de Penseo estas destinita pri beletro, sed ne pri Esp-Movado.
Beletra esp-revuo estas rara ecx en internacia sfero, kaj en Cxinio aperas kaj vivdauxras nur tiu cxi unika; dume alia <Esp-a Literaturo>, kies titolo estis el manskribo de Bakin, cxesis aperi post 3 n-roj.

4.4.《Penseo 三色堇》的第四个特点是其内容
它的内容是纯文学的。而不是谈论世界语运动的。
国际上出版的纯世界语文学刊物,本来就不多,中国出版的,只有这一种幸而得以坚持了下来。另有一本《世界语文学》,得到过巴金题写刊名,只出了三期就终止了。

4.5 Monata eldona periodo
Penseo aperas cxiumonate en 4 pagxoj de A4-formato, do malsama ol tiu dumonata aux en alia eldona periodo.
La nomo Penseo aperis plej frue en 1983. Siatempe estis revuo <La Penseo>, dumonata, tajpita, ofseta n-ro en 4 pagxoj de A4-formato. Shi Chengtai redaktis en Helonhjiang, presis en Huangshi. <La Penseo> inauxgurigxis ekde la februaro de 1983, kaj cxesis je n-ro 19 en februaro de 1986. Cxar gxia enhavo ankaux estis beletra, tial ni povas tigardi gxin pra-Penseo.

4.5.《Penseo 三色堇》的第五个特点是其周期
它是月刊。每期为16k,4p,有别于早期的双月刊或者别的周期。
Penseo 三色堇这个名称,最早出现于1983年。当时的刊名为 La Penseo, 是双月刊,打字,胶印,16开,4面。黑龙江(石成泰)编,黄石印刷发行。
1983-02创刊,1986-02出到第19期时终止。全世界语,纯文学小刊。可以看成是pra-Penseo(现在Penseo的前身)。

4.6 Progresa kompil-tekniko
Penseo estas redaktata kaj kompostata per komputilo, do esence diferenciga disde la malnovaj revuoj en monotipa, mimeografita kaj ofseta presado. Kaj la komputila redaktado de Penseo mem travivis malsamajn periodojn de softvaro Huaguang, Word kaj pliposta Acrobate (por PDF-versio). 
En 1990 la komputilo gxenerale uzata ankoraux ne kapablis doni al ni normalajn cxapelitajn literojn de Esperanto, tamen ni ja aspiris ke nia eldonajxo estu kun aspekto de oficiala Esperanto-teksto. Kion fari? En la unuaj jaroj de Penseo s-ano Lin Liyuan faris la cxapeligon per manlaboro. Li unue eltrancxis multe da "cxapeletoj" kaj poste gluis ilin al la koncernaj lokoj sur la neta tajpajxo. Tia peniga manlaboro dauxris tri jarojn, kaj ni ektrovis ke la softvaro Huaguang de kompanio Fangzheng povas doni cxapelitajn literojn kiujn ni bezonas. Ni do komencis lerni apliki tiun softvaron, kiu nun auxdigxas jam kiel vera arkaikajxo. Sed la malnovaj n-roj de Penseo antaux n-ro 100 ja estis redaktita per tiu softvaro Huaguang. Por manipuli tiun softvaron, oni devas parkere memori multege da malfacile memoreblaj ordonoj al la komputilo. En Wuhan nur Guozhu ellernis tion dum la aliaj s-anoj ne kapablis fari lauxvican dejxorsxangxon. Guozhu do unuope redaktis gxis n-ro 100. S-ano Mao Zifu dauxrige redaktis de 101 gxis 106. Ekde n-ro 107 s-ano Vejda redaktas per Acrobate kaj la revuo aperas nun nur en PDF-formato en interreto.

4.6.《Penseo 三色堇》的第六个特点是其编印的技术
它是用电脑编辑排版打印的,有别于早期铅印、油印、胶印的版本。本身又经历了“华光”和Word,以及 Acrobate (PDF文件格式)不同的时期。
1990年时我们使用的电脑,还不能够写出正规的世界语带帽字母。为了在书面上给人以一种正规的世界语文本的效果,最开始时是由力源同志用手工的方法,在打印好了的清样上,把一个一个剪好了的小“帽子”粘贴到相应的字母上面。这种辛苦的操作法持续了三年。后来我们发现方正公司的“华光”书版软件可以打出我们需要的世界语带帽字母,于是下决心学、用这种软件。这种软件现在听起来已经像是古董。而Penseo的第100期之前各期就是用这种“华光”编成的。使用这种软件,要背记许多命令。在武汉只有国柱一人能操作,编到100期后还是没有人能够换班。从第101期起到106期由毛自赋改用Word来编辑。而魏以达同志接手以后,刊物主要以PDF电子文件的形式出版,使用的是 Acrobate 软件了。


--  作者:Guozhu
--  发布时间:2008/6/15 13:11:50
--  


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
4.7 Granda Honoro
El cxiuj cxinaj esp-revuoj, Penseo gxis nun ankoraux estas la unika lauxreato de Grabowski-premio.
Grabowski-premio fondigxis ja por kuragxigi literaturan verkadon kaj tradukadon en kaj per Esperanto. Tio gxuste estas la enhavo de Penseo. Kaj, ekde la numero 1 gxis 50, bonorde iradis la distribuado de Penseo en kaj ekster Cxinio, tial, je 1994-09-04 kiam aperas la n-ro 51, Penseo estis honorita per Grabowski-premio. Ekde tiam tiu honoro cxiam aperas indike cxe la titolpagxo de Penseo.

4.7.《Penseo 三色堇》的第七个特点是其荣誉
它是中国世界语刊物中唯一获得过国际上 Grabowski 奖的小刊。
国际上设立 Grabowski 这个奖项,旨在鼓励用世界语进行文学创作和翻译。这正是 Penseo的内容。而且从创刊到50期,刊物在国内外的发行也很正常,所以在1994年9月4日出到第51期时,荣获了这项奖。从那时起,Penseo的刊头上也一直标明了这一荣誉称号。

4.8 En Interreto
Penseo aperis en Interreto suficxe frue jam en 1997. La unuafojan enretigon faris s-ano Trigo sub helpo de hispana retamiko Pedro Macon. Pri tio Trigo verkis karan rememoron. Sed tiam li enretigis nur la plej novajn n-rojn (ekde n-ro 63) sinkrone kun la apero de papera versio. Krome, ni scipovas enretigi nur la tekstan parton, sen belegaj ilustrajxoj kiujn speciale faris s-ano Cxinson por Penseo, tio ja estas granda bedauxro.
Kiam s-ano Vejda cxefredaktas la revuon, li decidis fabriki la elektronikan version en PDF-fromato, kiu povas redoni sensxangxe la kompletan aspekton de la revuo. Nun internacie aperas tiaaspekte nur <Esperanto> de UEA kaj <Monato>.
En 2003 s-ano Vejda enretigis la kompletan kolekton de Penseo (
http://www.elerno.cn/penlisto.htm). Tio estas alia gxojinda rekordo. Ion similan ni ankoraux ne povas vidi cxe alilandaj esp-revuoj.

4.8.《Penseo 三色堇》的第八个特点是上网
早在1997年 Penseo就已经上网。第一次上网是在西班牙网友 Pedro Macon的帮助下完成的。彭争鸣曾写过一篇有关的回忆(见《湖北世运》第26期上写的文章《PENSEO上网:一次成功的越界合作》。<
http://h-ea.cn/hea-bulten/bul-26.htm>)。
当时只将最新的(63期起)刊物发在网上,电子版与纸张版同步。但我们当时只会上传文字部分的内容,所有的排版和黄启生同志专门为小刊所作的精美插图,在网上都看不到了,至为遗憾。
到魏以达同志任主编后,他制作的电子版文件为PDF格式,能够反映与纸张版完全相同的形式与内容。这是又一大改进。这样的形式,目前国外只有国际世协会刊esperanto和 <Monato一月间>可以达到。
到2003年时,魏以达还将历年来《Penseo 三色堇》的合订本,全文搬到了网上(
http://www.elerno.cn/penlisto.htm)。这是又一个值得高兴的纪录,目前在国外的世界语刊物中,尚无可相比的。

4.9. Akiro de vasta prizorgoj
Sen oficiala registra numero, laux cxina legxo oni povas rigardi Penseon nelegxa revuo. Tamen, tiu malgranda revuo akiris multe da favoraj subtenoj kaj prizorgoj enlande de multaj veteranoj kiel ekz-e de Jxlezo kaj aliaj.
Internacie, laux komento de William Auld, Penseo estas la unuika el cxinaj esp-revuoj, kiu vicigxis inter la dek plej gravaj revuoj de Esp-literaturo. [noto]
Kiam Penseo portempe cxesigxis aperi, multaj legantoj sendis leterojn aux retposxtajxojn pridemandi. Ekz-e en n-ro 68, ni ja povas legi leteron de William Auld datitan je 1996-10-31:
"...Mi estas malgxoja pri la aktuala sorto de Penseo --- cxu mi neniam povos bindigi la duan kvindekon? Mi bone komprenas tamen la problemojn rilate al gxia eldonado, kaj mi tre esperas, ke vi povos solvi ilin. Gxi faris multon por stimuli verkadon precipe inter cxinaj esperantistoj."

4.9.《Penseo 三色堇》的第九个特点是其备受关注
按照国内法规,Penseo只能算是个没有刊号的非法出版物,但是这样一个小刊,得到了以叶籁士前辈为代表的许多中国世界语者的关心和支持。
在国际上,它是中国世界语刊物中唯一被William Auld评为“十大要刊”之一的小刊。[注]
当它被迫暂时休刊时,许多读者都深表关注,来函来电询问。在Penseo 第68期上,我们可以读到William Auld写于1996-10-31的信件:
...Mi estas malgxoja pri la aktuala sorto de Penseo --- cxu mi neniam povos bindigi la duan kvindekon? Mi bone komprenas tamen la problemojn rilate al gxia eldonado, kaj mi tre esperas, ke vi povos solvi ilin. Gxi faris multon por stimuli verkadon precipe inter cxinaj esperantistoj.

Cxiu el la suprediritaj trajtoj de Penseo, se ni rigardus aparte unuope, estas ne mirinda. Tamen, kiam ili bonsxance  kolektigxis samtempe en unu sama revuo, tio farigxas mirinda kaj admirinda rekordo; kaj ni povas facile kompreni kial Penseo distingigxis fine kiel sukcesinto de maratono el la centoj da esp-revuoj.
《Penseo 三色堇》的以上这些特点,若是单独地分开来看,每一项都并不算稀奇。可是以一个小刊,能够同时具备这样一些特点,就很不容易,也就很自然地会从为数众多的世界语刊物中脱颖而出了。


--  作者:Guozhu
--  发布时间:2008/6/15 13:15:28
--  


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
5.Atingoj
Post sia fondigxo Penseo havas jenajn atingojn:
5.1. baki novicojn
Baki beletrajn novicojn por cxina Esp-Movado, interalie distingigxis juna poeto Mao Zifu, kiu pasxis al la internacia scenejo gxuste el la revueto Penseo. Nun Mao Zifu jam farigxis komitatano de EVA.

5.《Penseo 三色堇》的成果
回想《Penseo 三色堇》出刊十多年来的成果。主要有以下几点:
5.1.育人
培养了中国的世界语文学人才。其中的佼佼者为毛自赋。毛自赋是从《Penseo 三色堇》走向国际舞台的,现在已经是国际世界语作家协会(EVA)的执委。

5.2. enkonduki cxineskon
Kvankam la unuaj cxineskoj aperis jam delonge en 1972, en la kaosa jardeko de la Granda Kultura Revolucio, tamen, antaux ol apero de Penseo en 1990, preskaux neniu esp-isto ekster Cxinio povas informigxi pri tio. Ekde sia unua n-ro Penseo devkonscie vartis, kulturis kaj diskonigis cxineskojn al la mondo, kaj, nur dank\' al la persistema laboro de Penseo, necxinaj legantoj havis la sxancon koni pri la kresko de cxineskoj. La amplekso de Penseo ordinare estas en 4 pagxoj, sed, en decembro de 2007, Penseo eldonis sian n-ron 194 kiel specialan n-ron de cxinesko en 18 pagxoj (p.773 - p.790), omagxe al la Unua Seminario pri Cxinesko, siatempe sensacia evento en la cxina Esp-Movado.

5.2.引入了cxineskoj
虽然说cxineskoj的起步最早是在文革期间的1972年,然而在1990年 Penseo 创刊之前,国外读者对此还是一无所知的。《Penseo 三色堇》从第一期起,对就有意识地对cxinesko不遗余力地培育,持之以恒地向国外推荐和介绍,使国外读者能够知道、看到、读到cxineskoj,见证它的成长。《Penseo 三色堇》的篇幅,通常每期为4面,可是出版于2007年12月的第197期,是献给cxinesko的特刊,报道了第一届世界语中国词牌学术研讨会,篇幅多达18面(p.773 - p.790),反映了中国世运中的这一盛事。

5.3. fenestro de cxina kulturo
Kial Penseo limigis sian amplekson nur je mizere malmulta nombro de 4 pagxoj? Tio devenis de la inspiro de D-ro Zamenhof, kiu volis eldoni (paperan) revueton sendeblan "en koverto" por cxirkauxiri la barojn aux gxenojn politikan aux ekonomian. Kaj, en gxia naskojaro 1990 ni vidis ankoraux nenian elektronikan revuon. Tamen, ekde la komenco, Penseo tre atentas por konigi al la mondo la verkojn de gravaj verkistoj el cxina literaturo. Dank\' al malsamaj stiloj de la cxefredaktoroj, efike kompletigantaj unu al la alia, nun ni kun gxojo rimarkas, ke verkoj de cxinaj verkistoj cxu antikvaj kaj modernaj cxiuj trovis por si koncernan lokon en Penseo. Por multaj necxinaj legantoj, Penseo jam farigxis vera fenestro de cxina kulturo.

5.3.中华文化的窗口
《Penseo 三色堇》为何将自己的篇幅定为4面呢?这是源自柴门霍夫博士的一个灵感。柴门霍夫博士曾经设想过出版一种可以“装在信封”里发行的刊物,以绕开政治和经济上的麻烦。再者,《Penseo 三色堇》于1990年创刊时也没有见到有电子版的网上刊物。
《Penseo 三色堇》的篇幅虽然有限,然而从创刊伊始,就却一直注意介绍中国文学中的重要作家和代表作品。由于不同主编风格的互补,古代和现代的作家和作品都在《Penseo 三色堇》中有自己相应的位置。可以说《Penseo 三色堇》小刊在国外读者心目中,已经成为中华文化的窗口。

5.4. modelo de sinoferemo
La plej signifoplena frukto de Penseo estas persisti en la bona tradicio senegoisme sinoferi de la cxina Esp-Movado.
Fondo kaj funkciigo de Penseo realigxis en la tempo kiam merkata ekonomio jam regas cxinan socion. Mankas al ni cxio necesa por eldonado de la revuo: salajrita profesia laboranto, financa subteno kaj oficejo. Dank\' al kunlaboro de cxinaj esp-istoj tra la tuta lando ni sukcese realigis la dauxran eldonadon de Penseo, tiel ni persistis en sanaj tendencoj, starigis modelon en la cxina Esp-Movado. Penseo ekzistas kiel inda dauxriganto de la bona tradicio praktikita de la malnova revuo <La Mondo> sub redaktado de Jxelezo kaj Zhang Qicheng en la 30-aj jaroj de la pasinta jc, de <El Cxinaj Esperantistoj (ECxE)>, kiun estimata veterano Tikos lancxis per la komuna forto de cxinaj esp-istoj en la Granda Kultura Revolucio. Samtempe, Penseo ankaux komencis la imitindan agmanieron, kiun praktikas cxiuj novaj cxinaj esp-revuoj ekdonataj de la popolamaso en la nova epoko, ekz-e <Agadu>(1998-06/2001-03), <Esperanto Aktivas>(2001-10/2005-08) kaj <Tra la Mondo> (2007-). De tiuj agadoj oni havas pli fortan memfidon pri la brila estonteco de la cxina Esp-Movado.
Okaze de la apero de la jubilea n-ro 200, mi humile dedicxas al gxi malgrandan poemon.

5.4.奉献精神的楷模
《Penseo 三色堇》最有意义的成果是坚持了中国世运中无私奉献的优良传统。《Penseo 三色堇》创办于市场经济统治社会的背景下,办这个刊物的条件可以说是“一无所有”(始终没有一个专职工作人员,也始终没有一分钱的办刊经费,没有办公场所),在靠了全国世界语者的通力合作,居然存活、坚持出版至今。这就在中国世运中树立了正气,树立了榜样。它上承叶籁士张企程上世纪三十年代办《La Mondo》,文革期间方老Tikos串连的“好世之徒”们办《El Cxinaj Esperantistoj(ECxE)》的优良传统,下启了当代中国民间世界语小刊如《Agadu》(1998-06/2001-03), 《Esperanto Aktivas》(2001-10/2005-08) ,一直到2007年初创刊的《Tra la Mondo》的运行模式。增添了人们对中国世运前途的信心。


--  作者:Guozhu
--  发布时间:2008/6/15 13:18:35
--  


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
在《Penseo 三色堇》出刊200期之际,国柱谨献上小诗一首:

Gloron al Penseo
--- okaze de la apero de jubilea n-ro 200

Penseo kreskas de burgxono
prospere al cxarma mirfloro.
Frukto de cxina verda koro,
senlaca persisto sindono.

Sen domo, sen homo, sen mono,
mirakle estigxis trezoro.
Merite fierinda gloro:
Grabowski-premio sur krono.

Kaj gxi farigxis breviero
per ret-versio senkompara,
disponebla sur etagxero.

Post peno, laboro multjara
aperas ducenta numero ---
jubileo ne-ordinara!


这纪录也有人做
—赞《Penseo 三色堇》
没有正式刊号,小刊名三色堇,没有人员编制,没有分文资金。
继承光荣传统,依靠奉献精神,一九九零创办,坚持出刊至今。
荣获格氏大奖,十名要刊跻身,不断与时俱进,全文网上查询。
出刊二百之际,小诗赞三色堇:创造当代奇迹,端赖忠贞绿心!


--  作者:Guozhu
--  发布时间:2008/6/15 13:23:25
--  

[Noto]
Januare 1994, William Auld publikigis artikolon titolitan <Vartejoj> en la fama <Fonto> (n-ro 157, p.11). Li rekomendis laux lia selekto dek plej gravajn literaturajn revuojn el esp-revuoj aperintaj en pasintaj cent jaroj (6 renomaj malnovaj kaj 4 novaj)
1.La Revuo (1906-1904)
2.Literatura Mondo (1922-1926/ 1931-1938/ 1947-1949)
3.Norda Prismo (1955-1974)
4.La nica literatura revuo (1955-1962)
5.Literatura Foiro (1970-)
6.Fonto (1980-)
7.La Ondo de Esperanto (Sezonoj, Rusujo)
8.Survoje (Ukrainio)
9.Penseo (Cxinio, 1990-)
10.La Gazeto (Francio,1985-)

------------------
[注]
1994年元月,William Auld在《Fonto》n-ro 157,p.11上写了一篇题为《Vartejoj》的文章。他从百年来全世界出版的世界语刊物中,选了十种他认为是最重要的文学刊物(六种资深的大刊,四种新秀):
1.La Revuo (1906-1904)
2.Literatura Mondo (1922-1926/ 1931-1938/ 1947-1949)
3.Norda Prismo (1955-1974)
4.La nica literatura revuo (1955-1962)
5.Literatura Foiro (1970-)
6.Fonto (1980-)
7.La Ondo de Esperanto (Sezonoj, Rusujo)
8.Survoje (Ukrainio)
9.Penseo (Cxinio, 1990-)
10.La Gazeto (Francio,1985-)


--  作者:Guozhu
--  发布时间:2008/6/15 13:49:24
--  
本文已经被湖北省世界语协会网站全文转载
http://h-ea.cn/guozhu1/gz0805b.htm