-- 作者:Guozhu
-- 发布时间:2009/4/20 5:07:24
--
Ĉar Wei havis multajn boparencojn, ŝatis ekskurson kaj aktivadon en grupo, li konis multajn belulinojn. Wei citis nomon de unu el tiuj belulinoj kaj demandis al la servisto:"Ĉu ŝi estas tiel bela ?" "Nekompareble!" diris la servisto. Wei do citis ankoraŭ aliajn kvar aŭ kvin nomojn por kompari ilin kun la belulino de Zheng, sed ĉiam ricevis negativan respondon. Siatempe la bofratino de Wei, la sesa filino de la princo de Wu, estis senkompare ĉarma kiel feino, kies beleco superis ĉiujn siajn gekuzojn. Wei do demandis:"Ĉu estas komparebla kun ŝi la sesa filino de la princo de Wu?" Sed la servisto ankoraŭ respondis:"Nekompareble!" Ege surprizite Wei manklakis dirante:"Ho, ĉu ekzistas tia belulino en la mondo?" Wei ordonis pretigi akvon, lavis la vizaĝon kaj kolon, portis kaptukon, ŝmiris la lipojn kaj iris al la domo de Zheng. Kiam Wei venis la lokon, okaze Zheng foriris. Wei eniris la domon kaj vidis servoknabon balaanta, servistinon ĉe la pordo kaj neniun alian. Wei demandis al la servoknabo pri la belulino, sed tiu nur neis ridetante. Wei ĉirkaŭrigardis la domon kaj vidis parton de ruĝaj vestoj sub la pordoklapo. Li aliris kaj esploris. Li trovis knabinon kaŝita post la pordoklapo, do elkondukis ŝin al hela loko kaj vidis ŝin multe pli bela ol li aŭdis. Wei ekamis ŝin pasie, prenis ŝin en siajn brakojn kaj intencis perforti. Sed ŝi rezistis. Wei forte premis ŝin. En kriza momento, ŝi petis:"Mi obeos vin, sed lasu min retrovi mian spiron." Kiam Wei ne uzis la forton, ŝi rezistis denove. Tio ripetiĝis plurajn fojojn. Wei kaptis ŝin per tuta fortp kaj alpremis ŝin al si krude. Ŝi senfortiĝis, ŝvitis pluve. Pensante ke ŝi ne povos eskapi la perforton, ŝi forlasis la reziston, sed draste paliĝis. "Kial vi tiel malĝojas?" Wei demandis. Kun longa veo ŝi respondis:"Ho ve, vere kompatinda estas Zheng la sesa!" "Kion signifas via diro?" Wei demandis. "Kun forta korpo de pli ol ses futoj Zheng tamen ne povas protekti sian virinon---ĉu li ankoraŭ rajtas nomi sin viro? Vi estas juna kaj riĉa, posedas plurajn belulinojn kaj vidis multajn knabinojn kiel mi. Sed Zheng, malriĉa kaj humila, havas nur min kiel solan amatinon. Kun abundo ĉu vi volas prirabi aliulon en mizero? Zheng estas malriĉa,ne povas vivi memstare. Li akiris vestojn kaj manĝaĵojn de vi, sekve ĉiam estas sub vi. Se li povus vivteni sin ne tiel mizere, li ne falus en la nunan staton." Wei estis kvalira kaj justama. Aŭdinte la vortojn, li tuj lasis ŝin. Li reordigis sian baskon kaj respektoplene petis ŝian pardonon:"Mi ne kuraĝos." Post nelonge, Zheng revenis. La du viroj babilis gaje. De tiam Wei liveris al Ren ĉiujn vivbezonaĵojn. Ren ofte vizitis al Wei, kaj eliris kun li jen per kaleŝo, jen per ĉevalo, jen per palankeno aŭ simple piedire. Wei pasigis preskaŭ ĉiun tagon kun ŝi, sentante grandan ĝojon. Ili fariĝis tre intimaj geamikoj kaj ŝi donis al li ĉion escepte de amoro. Pro tio Wei pli amis kaj respektis ŝin, avaris al ŝi nenion kaj ne forgesis ŝin ĉu en drinkado ĉu en manĝado. Konante lian amon, foje Ren diris al Wei:"Mi hontas akcepti vian tro multan favoron, sed mi, sentaŭga, neniel povas rekompenci vian grandan komplezon, kaj, mi ankaŭ ne devas perfidi Zheng, tial mi ne povas kontentigi ĉiujn viajn dezirojn. Mi naskiĝis en Shaanxi kaj kreskis en la ĉefurbo. Miaj familianoj estas aktoroj. Multaj el miaj kuzinoj estas kromedzinoj de altranguloj kaj riĉuloj. Pro tio mi bone konas la bordelojn kaj similajn domojn en la ĉefurbo Chang\'an. Se vi ŝtas, sed ne sukcesis akiri belulinon, mi povas helpi vin kaj per tio iom rekompencos vian favoron." "Bonege!" kun ĝojo Wei akceptis ŝian proponon. Vestovendistino nomata Zhang la Dekkvina en la foiro havis kreme glatan haŭton kaj tre plaĉis al Wei. Li demandis al Ren, ĉu ŝi konas la vendistinon. "Ŝi estas mia kuzino." respondis Ren. "Mi povos facile kontentigi vin." Post ĉirkaŭ dek tagoj ŝi kondukis la knabinon al Wei. Post kelkaj monatoj, Wei enuis. Ren diris: "Knabinoj en foiro estas facile akireblaj. Mi ne povas elvolvi mian kapablon de servo. Prove menciu aliajn ĉarmajn knabinojn malfacile akireblajn, mi volonte faros por vi plej grandan klopodon." "En la Tago de Malvarma Manĝado antaŭ tagoj," diris Wei. "mi ekskursis kun kelkaj amikoj al la Templo de Mil Feliĉoj kaj vidis orkestron aranĝitan de generalo Diao Mian en la halo. Tie troviĝis lerta ludanto de ŝeng-o(blovinstrumento), knabino en la aĝo de ĉ. 16 jaroj kun du bukloj ĉe la oreloj. Ŝi havas ravan aspekton---vere amindan! Ĉu vi konas ŝin?" "Ŝi estas favoratino de la generalo." Ren respondis."Ŝia patrino estas mia kuzino. Mi provu." Wei danke riverencis al ŝi. Ŝi promesis doni helpon. Ren do frekventis al la domo de la generalo Diao. Pasis pli ol unu monato. Wei urĝe demandis ŝin pri la afero. Ŝi postulis de li du rulojn da silkaĵoj por subaĉeto. Wei donis tiom. Post du tagoj, dum Ren kaj Wei estis en kunmanĝado, la generalo sendis sian intendanton kun nigra ĉevalo inviti Ren al lia domo. Informiĝinte pri la alvoko, Ren diris al Wei ridetante:"Sukcesis mia plano!" Okazis tiel: Ren unue malsanigis la knabinon, al kiu nenia kuracilo helpis. En granda ĉagreno la patrino de la knabino kaj la generalo intencis peti konsilon de sorĉistino. Sed Ren anticipe subaĉetis la sorĉistinon kaj postulis ke ĉi tiu sugestu ke la loĝloko de Ren estas taŭga por forigi la malfeliĉon. Kiam la sorĉistino estis alvokita por kuraci la malsanan knabinon, ŝi diris laŭ plano de Ren al la generalo:"La knabino ne devas plu resti en sia hejmo, sed transloĝiĝi al domo sudoriente por ricevi vivigan medion." La generalo kaj la patrino de la knabino esploris la sugestitan lokon kaj trovis, ke tie estis la loĝejo de Ren. La generalo do petis ŝian konsenton akcepti la knabinon en la hejmo. Ren afekte rifuzis, preteksante malvastecon de sia loĝejo. La generalo insiste petegis, nur tiam Ren konsentis. la generalo do veturigis la knabinon per kaleŝo al la domo de Ren, akompanatan de ŝia patrino kun vivbezonaĵoj. Atinginte la loĝejon de Ren, la knabino tuj resaniĝis. Post kelkaj tagoj, Ren sekrete kondukis Wei enveni al ŝi. Post unu monato, la knabino gravediĝis. Tiam ŝia patrino ektimis kaj rapide revinigis la knabinon al la generalo Diao. Tiel finiĝis la afero.
Iun tagon, Ren demandis al Zheng:"Ĉu vi povos pruntepreni kvin aŭ ses mil monerojn? Mi profitigos vin." "Jes."Zheng respondis kaj eliris pruntepreni ses mil monerojn. Ren diris al li:"Iru al la foiro. Se vi vidos ke oni vendas ĉevalon kun cikatro sur la postaĵo, aĉetu ĝin!" Laŭ ŝia instruo Zheng iris al la foiro kaj vere vidis iun kondukanta ĉevalon por vendi. Sur ĝia maldekstra postvango vidiĝis cikatro. Zheng aĉetis la ĉevalon kaj kondukis ĝin hejmen. Liaj bofratoj ĉiuj mokis lin:"Ĝi estas forĵetita bruto. Por kio vi aĉetis ĝin?" Poste, Ren diris al Zheng:"Estas tempo por vendi la ĉevalon. Pri ĝia prezo vi postulu 30 mil monerojn!" Zheng do kondukis la ĉevalon al la foiro por vendi. Iu proponis 20 mil monerojn. Zheng ne konsentis vendi. Ĉiuj homoj en la foiro miris:"Kial unu volontas pagi tiel altan prezon sed la alia ankoraŭ rifuzas?" Zheng rajdis sur la ĉevalo hejmen reveni. Ankaŭ la kliento sekvis lin ĝis lia pordo kaj iom post iom levis la prezon al 25 mil moneroj. Zheng ne konsentis, dirante:"Mi insistas je la prezo de 30 mil moneroj." Liaj bofratoj kolektiĝis kaj insultis lin. Vole-nevole Zheng devigite vendis la ĉevalon kontraŭ apenaŭ 30 mil moneroj. Poste, Zheng kaŝe sekvis la aĉetanton por informiĝi, kial li aĉetis tiel altpreze. Zheng trovis, ke la viro estis ĉevalisto de Zhaoying-gubernio, kie unu imperiestra ĉevalo sub lia bredo kun nigra makulo sur la postaĵo mortis jam tri jarojn. Li devis baldaŭ eksiĝi antaŭ plenumo de sia mandato kaj pagi 60 mil monerojn por la mortinta ĉevalo. Se li aĉetis la ĉevalon kontraŭ 30 mil moneroj, li jam povis ŝpari multe. Krome, se li havas la ĉevalon kiel anstataŭanton de la mortinta, li gajnos la pagon pro la trijara furaĝo, tiel li kompensos nur tre malmulte, tial li insistis en la aĉeto. Foje Ren petis de Wei vestojn pro eluziĝo de siaj malnovaj vestoj. Wei intencis aĉeti por ŝi rulon da silkaĵo, sed Ren rifuzis, dirante:"Mi volas konfekciajn vestojn." Wei alvokis komerciston Zhang Da, donis al li la taskon kaj ordonis, ke li intervidiĝu kun Ren kaj demandu ŝin, kiajn vestojn ŝi ŝatas. Vidinte Ren, Zhang Da miregis kaj poste diris al Wei:"Ŝi estas feine bela, tre eble el nobela familio, sed nun ŝtelakirita de via moŝto. En la homa mondo ne devas esti tia belulino. Tuj revenigu ŝin, ke ŝi ne okazigu plagon al vi!" Ŝia beleco eĉ atingis tian gradon. Tamen, oni ne povas kompreni, kial ŝi insiste petis konfekciajn vestojn, sed ne volas mem kudri ilin. Unu jaron poste, Zheng estis nomumita kapitano de Huaili-prefektujo en Jincheng. Tiam Zheng havis edzinon. Tage li ekskursis kun sia amatino, sed nokte li devis reveni hejmen, tial li ofte bedaŭris, ke li ne povis ĉiam kun Ren tranokti. Antaŭ ol iri al la ofico, Zheng petis Ren akompani, sed ŝi rifuzis. "Kunvojaĝo dum tagdeko aŭ monato ne taŭgas por nia sufiĉa ĝuo." Ren diris. "Estas pli bone, ke vi donu al mi vivbezonaĵojn laŭ tagoj de via foriro, kaj lasu min trankvile atendi hejme ĝis via reveno." Zheng refoje petegis, sed Ren estis pli firmvola. Tiam Zheng devis peti monhelpon de Wei. Ankaŭ Wei alvenis persvadi ŝin kaj demandis ŝin pri la kaŭzo. Post longa hezito Ren respondis: "Sorĉisto avertis al mi, ke ĉijare mi renkontos malfeliĉon en vojaĝo al la okcidento, tial mi ne volas iri tien." Sed Zheng estis en arda deziro pri ŝia kunvojaĝo kaj tute ne pensis pri io alia. Ambaŭ viroj ridegis, dirante: "Tiel saĝa knabino eĉ kredas la superstiĉan vorton de sorĉisto, strange!" Ili insiste petis ŝin kune vojaĝi. "Se la sorĉista diro fariĝos vera," diris Ren, "kaj mi mortos pro la kunvojaĝo, ĉu vi bedaŭros?" "Sensencaĵo!" la du viroj ankoraŭ persistis en sia peto, fine Ren vole-nevole konsentis. Wei pruntedonis al ŝi ĉevalon,aranĝis al ili adiaŭan festenon ĉe Lingao, kaj disiĝis mansvinge salutante. Post du tagoj ili atingis Mawei. Ren rajdis surĉevale antaŭe, Zheng rajdis surazene malantaŭe kaj ili sekvis rajdantaj servistinoj.
|