以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=10) ---- 聊斋故事:续黄粱 Dauxrigo (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=7989) |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2009/4/23 5:30:26 -- 聊斋故事:续黄粱 Dauxrigo
Kiam Zeng Xiaolian de Fujian akiris sukceson en metropola ekzameno, kune kun du aux tri novaj sukcesintoj li ekskursis al la cxirkauxurbo. Hazarde ili informigxis ke en Vajrocana-templo logxis astrologo, kaj kune rajdis tien peti auxguron. Enirinte, ili salutis kaj sidigxis. [此贴子已经被作者于2009-4-23 5:44:30编辑过]
|
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2009/4/23 5:33:09 -- Iutage, kiam Zeng hazarde venis al cxirkauxurbo, ebriulo koliziis kun lia eskorto. Laux ordono de Zeng tiu estu sxnurligite sendita al la oficejo de la cxefurba estro, kie la kulpinto estis tuj batmortigita. Timante al lia potenco, ricxuloj, kies domo aux bieno najbaris kun tiuj de Zeng, cxiuj oferis al Zeng sian fekundan ricxajxon. Ekde tiam, Zeng farigxis tiel ricxa kiel mamono. Bedauxrinde, post nelonge, la belulinoj Niaoniao kaj Xianxian sinsekve mortis unu post la alia. Zeng tre sopiris ilin tagnokte. Subite li memoris la filinon de sia orienta najbaro. Logite de sxia beleco li cxiam deziris acxeti sxin kiel sian kromedzinon, nur pro sia malricxeco li ne sukcesis fari tion. Sed nun, li jam havis suficxan rimedon. Zeng do forsendis kelkajn fortikajn lakeojn, kiuj krude restigis iom da argxento en la hejmo de la filino kaj, post momento, sxi jam estis venigita al Zeng per liana portsegxo. Laux impreso de Zeng, nun sxi aspektis ecx pli cxarma ol antauxe kiam li aspektis ecx pli cxarma ol antauxe kiam li subrigardis sxin. Do, Zeng kalkulis kun granda kontento, ke cxiuj liaj deziroj nun jam realigxis. Pasis alia jaro, Zeng rimarkis ke iuj korteganoj ofte kasxe interparolis, versxajne kritikante kontraux li. Tamen, Zeng pensis, ke ili cxiuj estis profitamaj egoistoj sen kuragxo malkasxe eldiri sian opinion. Kiel altrangulo kun aroganteco, Zeng tute ne rigardis ilin grava minaco. Tamen iu kortegano, tiel obstine honesta kiel la fama mandareno Bao, prezentis al la imperiestro akuzraporton, kies cxefa enhavo legigxis jene: "Via humila kortegano mi opinias, ke tiu nomata Zeng, origine estis nur drinkema hazardludulo, fripono en foiro. Dank\' al foja parolo li estis honorigita per Via granda favoro, ke li rajtas vesti sin en purpuro, dum lia filo — en rugxo. Gxuante tian gxisekstreman favoron, anstataux repagi per sia sinofera servado al vi, li tamen lauxdezire tiranis senbride super popolanoj. Liaj krimoj, punindaj je mortkondamnoj, ja estas tiel multaj kiel la nenombreblaj haroj. Li ecx monopoligis la rangojn de korteganoj kiel siajn varojn, kaj difinis, laux iliaj malsamaj proftdonecoj, diversajn prezojn, tiel ke nuboj da korteganoj, cxu pri civilaj aux militaj aferoj, konkure alrapidis lian domon kvazaux al foiro. Ili monavidis, kalkulante en si pri la cxaseblaj profitoj, kvazaux kolportistoj pri sia negoco; kaj tiuj, kiuj aspiris flatakiri favoron de Zeng, ja multis sennombraj. El la elstaraj kaj honestaj sxtatoficistoj, kiuj ne volis flati al aux dependi de Zeng, iuj estis degradigitaj al malgravaj oficoj, dum aliaj — pli severe punitaj — per eksigo de funkciado. Ecx tiuj, kiuj nur foje montris sian malinklinon aux unuvortan neaprobon al Zeng, ankaux estis kulpigitaj per falsaj krimoj aux ekzilitaj al sovagxaj lokoj. Pro tio cxiuj korteganoj sentis froston en sia koro, kaj imperiestro ankaux farigxis izolita. Dume tiu Zeng laux siaj fideziroj libere devoris ricxajxojn de popolanoj kaj rabprenis knabinojn kiel siajn kromedzinojn. Tiel lia malica tiraneco kaj la maljusteco kiun suferis la popolanoj dissxvebis cxien ecx sxirmante la sunon malhela ! Kiam liaj lakeoj alvenis ien, kie la guberniestro kaj prefekto devis obei al iliaj fiintencoj; kaj, nur se Zeng sendis sian subskribitan privatan leteron, la justico aux revizoro ankaux devis cedi legxrompe. Ecx la servistoj por krudaj laboroj aux malproksimaj parencoj en lia domo, okaze de sia vojagxo, ankaux kutime prenis sxtatajn veturilojn, kiujn disponigis al ili la koncernataj instancoj, kaj vente-tondre galopis cxion ignorante. Se la lokaj auxtoritatoj liveris sian servon kun iomete da malfruigxo, al ili tuj pluvis severaj skurgxoj. Tiu Zeng ja tiel tiranis kaj super popolanoj kaj super auxtoritatoj. Cxie, kie liaj sekvantoj alvenis, ecx la herboj neniigxis sub ilia tretado. Dume tiu Zeng, en sua sxvela aroganteco kaj impona favorateco, sentis neniom da rimorso. Ofte okazis tiel: Kiam iu ricevis auxdiencon en la Kortego, lin jam subfosi celis Zeng per kalumnioj malice teksitaj kaj prezentitaj al la imperiestro. Tuj post kiam Zeng revenis gravmiene serioza de la Kortega kunveno, ekauxdigxis jam lauxte dibocxaj muzikajxoj en lia gxardeno. Tagnokte Zeng nur distris sin per interbatadoj de kokoj, hundoj kaj cxiaj voluptaj amuzoj, dume li zorgis nek pri sxtataj aferoj nek pri popolanoj. Oni do sxatus demandi, cxu en la mondo estas tia premiero ! Tiel, kaj ekstere kaj interne de la Kortego oni sentis indignan miron kaj malkontenton. Se ni plu lasus tiun Zeng ankoraux libera disde la meritaj severaj punoj, estas certe ke iutage neeviteble okazos dangxeroj kiaj fiagoj far la uzurpatoroj Cao Cao kaj Wang Mang. Via humila kortegano mi tagnokte en cxagrenoj ne kuragxas resti en trankvila senfareco, kaj, riskante mian vivon mi kolektis la krimojn de Zeng kaj nun prezentis al Via Sankta Imperiestra Mosxto, por via prudenta prijugxo. Mi petas ke vi punu la premieron per senkapigo kaj konfisko de liaj ricxajxoj por forigi la koleron de la Cxielo kaj kontentigi la publikon. Se io mensoga trovigxas en miaj suprediritaj vortoj, mi volonte estu kondamnita al puno de dishakado aux boligado !" |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2009/4/23 5:34:37 -- Informigxinte pri la akuzraporto, Zeng estis tiel forte terurita kvazaux trafluigita de glacia akvo. estis felicxe, ke la imperiestro montris grandaniman indulgemon reteninte la akuzraporton netraktita. Sed la kolerigitaj korteganoj pli intense dauxrigis la sxtatakuzon kontraux Zeng, kaj ecx tiuj, kiuj iam humile tenis sin kiel discxiplo kaj flatnomis Zeng kiel sian "Kara Pacxjon", nun ankaux sxangxis sian konduton malamika. Rezulte de tio, fine publikigxis la imperiestra edikto, laux kiu cxiom da ricxajxoj de Zeng estu konfiskita dum Zeng mem estu punita per ekzilo al malproksima Yunnan-provinco. krome, oficiro ankaux estis forsendita por aresti la filon de Zeng, kiu funkciis kiel prefekto de Pingyang. Post nelonga momento, armitoj jam rapide per sigelfermaj slipoj fermis cxiajn pavilonojn kaj tenejojn en la domo de Zeng, kaj, krude insultante al Zeng, pelis lin tuj eliri. Sub senindulga forkonduko kaj pusxado de eskortantoj, geedzoj Zeng ekiris sur la vojo al ekzilo. Ili humile petis pri havigo de malbona kalesxeto por iom faciligi la longan vojagxon, sed la eskortantoj tion krude rifuzis. Post pasxado de pli ol dek lioj, la edzino kun malfortaj piedoj sxanceligxeme apenaux falis. Zeng do de tempo al tempo subtenis sxin per unu brako. Tiel post ankoraux pliaj dek lioj da pasxado, Zeng mem ankaux sentis sin elcxerpite laca. Subite li vidis antaux si altan monton cxielskrapantan, por kies surgrimpo Zeng rigardis sin tute senkapabla kaj li, de tempo al tempo tenis la manon de sia edzino kaj ambaux larmis vizagx-al-vizagxe. Sed la eskortantoj jxetis al ili kruelajn rigardojn kaj tute malpermesis ke ili iom ripozu. Vidante ke la subiranta suno baldaux falos kaj trovigxis nenia tranoktejo cxirkauxe. |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2009/4/23 5:35:58 -- Dum la animo de Zeng ankoraux estis en konsternigxo kaj dubo, jam venis du diabletoj, kiuj ligis Zeng kun du brakoj surdorse kaj pelis lin foriri. Post kelka momento ili eniris urbegon, kaj post nelonge venis al palaco, kie Zeng ekvidis en la halo malbelan regxon, kiu sidis cxe la tablo verdiktante punon aux malkondamnon al la mortintoj. Zeng antauxen trenis sin rampanta kaj mile petis lian indulgon. La regxo legis dosieron, sed, post apenaux kelkaj linioj da legado, li eksplodis per kolerego, dirante: "Jen krimulo kiu kauxzis misfortunon al siaj imperiestro kaj sxtato ! Li estu punata per fritado en boligita oleo !" Ehxoj de dekmiloj da diabloj, kvazaux tondroj. Giganta diablo tuj tiris Zeng al la sxtuparo, kie staris kaldrono alta je sep futoj, sxiegxita per ardantaj karboj kaj kun piedoj senescepte brulrugxaj. Tutkorpe tremante pro terurigxo Zeng korsxire ploris. Li vere volis forkuri, sed antaux li trovigxis nenia vojo. Kaptante per sia maldekstra mano la harojn de Zeng, kaj, per la dekstra mano lian maleolon, la diablo jxetis Zeng en la kaldronon, kaj Zeng sentis sian korpon kvazaux viandopeco, kiu jen mergigxis jen malmergigxis kune kun la ondantaj oleoj. Brulvundigxis al li kaj la hauxto kaj la karno, kun dolorego kiu trapikis lian koron. Bolantaj oleoj enversxigxis tra lia busxo tiel ke liaj internajxoj ankaux estis frititaj. Tiam Zeng aspiris nur pri morto kiel eble plej rapida, sed tion li neniel povis akiri. Proksimume post momento suficxa por unu mangxo, la diablo malmergis Zeng per forkego el la oleo kaj Zeng ree kusxis surventre en la halo. La regxo denove legis iom en la dosiero kaj kolere diris: "Tiu cxi fiulo ofte subpremis popolanojn tirane kaj maljuste, do li estu punata per sufero sur la Glavara Monto !" Kaj la giganta diablo rekaptis Zeng kondukante lin al iu monto, ne tre granda, sed suficxe apika, kun multe da akraj glavoj, similaj al dense kaj senorde kreskantaj bambuidoj. Jam antauxe kusxis kelkaj homoj kun trpikita ventro kaj intestoj krocxitaj sur la glavoj. Ili vekriis tiel mizere ke oni ecx ne kuragxis vidi aux auxdi. La giganta diablo pelis ke Zeng ascendu la glavar-monton. Zeng nur ploregis kaj retirigxis malantauxen, sed la diablo per venena aleno pikis al la cerbo de Zeng. Kun doloro Zeng petis lian kompaton. Tamen la diablo kolera ekkaptis Zeng kaj forte jxetis lin al la cxielo. Unue Zeng sentis sin trovigxanta jam super nuboj kaj poste falinta svene sur la glavaron. Akraj glavoj senorde pikis tra lia brusto, kauxzante doloregon neesprimeblan. Post ankoraux kelka momento, pro sia pezo la korpo iom post iom movigxadis malsupren kaj la truoj pikitaj de la glavoj farigxis pli kaj pli largxaj. Subite Zeng sentis sin libera defalinta de la glavaro, sed kun membroj kuntiritaj kiel falen-rauxpo. La diablo repelis Zeng iri al la regxo, kaj la regxo ordonis ke la pedelo-kasisto kalkulu: Kiom da monoj Zeng akiris tra la fia negoco vendi mandarenajn rangojn kaj malversacio aux perforta proprigo. Jen kuspbarbulo, tenante kontlibron kalkulis per abako kaj raportis: "Resume 3,210,000 taeloj !" Tiam la regxo ordonis: "Do devigu lin mem eltrinki cxiom kiom li rabakumulis !"Post momento, la oro kaj argxento de Zeng estis transportitaj al la sxtuparo, kaj amasigxis tie kiel monteto. Sekve, ili estis disfanditaj en fera kaldrono per flamoj, kaj kelkaj diablo-pedeloj alterne per cxerpilo enversxis la fanditan likvajxon en la busxon de Zeng. Kiam la likvajxo elfluis de la busxangulo, la hauxto tuj brulfendigxis fetore; kaj, kiam gxi enfluis tra la gorgxo, la internajxoj tuj boligxis broge. Dum sia vivo Zeng cxiam rigardis siajn ricxajxojn tro malmultaj, sed nun li ja bedauxris ke ili estas tro multaj por lia eltrinko. Tiel, post duontago da trinkado Zeng fine eltrinkis cxiom da siaj monoj, kaj la regxo verdiktis ke Zeng estu kondukita por renaskigxi en Ganzhou kiel virino. |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2009/4/23 5:38:36 -- Irinte kelkajn pasxojn, Zeng ekvidis framon, kie sur fera akso je futoj dika turnigxis fajreljxeta rado kies cirkonferencon oni ne sciis je kiom-miloj da lioj longa. La rado estis kun buntaj flamoj kaj la briloj limis gxis la cxielo. Komentarias la verkanto de la strangajxoj: |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2009/4/23 5:40:09 -- 福建曾孝廉,捷南宫时,与二三同年,遨游郭外。闻毗卢禅院寓一星者,往诣问卜。入揖而坐。星者见其意气扬扬,稍佞谀之。曾摇箑微笑,便问:“有蟒玉分否?”星者曰:“二十年太平宰相。”曾大悦,气益高。 |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2009/4/23 5:41:46 --
唐人传奇小说中,有一篇《枕中记》(沈既济作),内容大意是: 青年卢生,旅途中经过邯郸,住在一家客店里。道人吕翁,也住在这家客店里。卢生同吕翁谈话之间,连连怨叹自已穷困的境遇。吕翁便从行囊中取出一个枕头来,对卢生说:“你枕着这个枕头睡,就可以获得荣华富贵。”这时,店主人正在煮黄粱饭(黄色的小米饭),离开饭时间尚早,卢生就枕着这个枕头,先睡一会。不想一睡下去,立刻做起梦来。 在梦里,他娶了清河崔府里一位高贵而美丽的小姐,生活阔绰,十分体面。第二年,又考中“进士”,后来步步高升,做官一直做到“节度使”、“御史大夫”,还当了十年“宰相”,后来又受封为“燕国公”。五个儿子,都和名门望族对了亲,而且也都做了官;一共有十几个孙子,个个都聪明出众。真是子满堂,福禄齐全。他一直活到八十多岁才寿终正寝。 梦一结束,他也就醒来了。这时,他才发觉原来是一场梦,店主人煮的粱黄饭还没有熟哩。卢生想想几十年荣华富贵,竟是短暂的一梦,很觉惊异。吕翁笑道:“人生就是这样!” 元人马致远和明人苏汉英,曾根据这个故事,稍改情节而先后写成杂剧《黄粱梦》。明人汤显祖也改写过杂剧《邯郸记》。清人蒲松龄还将故事情节加以发展,写成《续黄粱》。“一枕黄粱”这句成语,就是从上述故事而来。 “一枕黄粱”,就是一场空梦的意思,也说作“一梦黄粱”、“黄粱美梦”,或“黄粱梦”、“邯郸梦”。和“南柯一梦”的意思差不多。但通常用的时候多半带有讽刺的意味。 |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2009/4/23 5:42:48 -- http://zhidao.baidu.com/question/3996827.html 邯郸有个黄梁梦镇,位于邯郸城北10公里处。该镇辖26个行政村,常住人口8万余人,其中农业人口5.4万人,土地面积88平方公里,镇建成区域面积4.2平方公里,黄梁梦镇南依古赵都城邯郸,北临太极之乡永年,西望太行雄姿,东有滏河清流。我国南北交通的三大动脉——京广铁路、107国道、京深高速公路,从该镇穿境而过,驰名中外的“吕仙祠”、“广济宫”座落镇区。 黄梁梦吕仙祠 始建于宋代,明清曾进行重修和扩建。占地约20亩,是一组规模宏伟、保存较好的明清时代建筑群,属省重点文物保护单位,是一处名扬海内外的古迹胜地。 吕仙祠坐北朝南,门前有高大的“二龙戏珠”琉璃照壁,“邯郸古观”四个大字镶于门额之上。进门为前院,院南照壁嵌有“蓬莱仙境”四个草书石刻,笔势飞舞,苍劲有力,相传为吕洞宾手书。与石刻相对的是通向建筑群中轴线的丹门,门上悬有明嘉靖皇帝题写的“风雷隆一仙宫”匾额。 过丹门为中院,院内建有莲池,池中建桥,中央有八角攒角的八卦亭,恬静典雅。周围红墙环绕,池中荷花飘香,令人心旷神怡。池北有三门,中门便是午门,上书“神仙洞府”,东西两侧为月亮门。 进午门往北,正面为硬山式的钟离殿,面阔三间,进深三间,前有月台,内塑钟离和两童子像,东西有钟楼、鼓楼,间有古松翠柏点缀,确有古观幽雅之遗风。 过钟离殿往北又是一院,正面一殿最为雄伟,即黄粱梦吕仙祠主殿——吕祖殿,歇山式琉璃顶,面阔进深各三间,前后各出单步廊,五彩馏金斗拱,飞檐翼角昂首望天。殿内塑吕洞宾和童子像,两壁嵌题咏刻石5块。殿前有拜殿和月台,两侧为东王母殿和西王公殿各七间。 最北处便是吕仙超度悟世的卢生睡宫,也称卢生殿。殿内有大青石雕刻卢生睡像,头西足东,侧身而卧,两腿微曲,睡意朦胧,维妙维肖。睡床高二尺,长五尺,与睡像连成一体。东、西、北面墙壁上绘有壁画,展现了卢生一枕而觉,一觉而梦,“富贵声华终幻因,黄粱一梦了终身”的意境。殿前回廊有明、清时期的碑碣,其中邯郸进士王韵泉所绘梅花和题诗:“梦醒黄粱方悟道,心同明月可寻梅”,颇受游人赞赏。 黄粱梦吕仙祠是依照唐代沈既济的传奇小说《枕中记》所建,相传它是卢生遇吕仙做黄粱美梦的旧址。明代剧作家汤显祖的名剧《邯郸记》描写的也是这个故事。清代作家蒲松龄还将此情节加以发展写成《续黄粱》,流传至今。 |