-- 作者:Guozhu
-- 发布时间:2009/4/26 5:07:24
-- 唐人小说 却要 La Sagaca Queyao
此主题相关图片如下:
Huangfu Mei(aŭtoro en Tang-dinastio)
LA SAGACA SERVISTINO QUEYAO
S-ro Li Yu, kantonestro sude de Dongting-lago, havis servistinon, nomatan Queyao, kiu estis kun bela aspekto kaj lerta lango. Ĉiumonate, je la unua kaj dekkvina tagoj, kiam oni laŭmore devis sendi donacojn al familioj de boparencoj por reciproke saluti, Queyao ĉiam gvidis la donacsendadon , dume neniu el la dekoj da aliaj servistinoj de s-ro Li havis la saman kapablon kompareble al ŝi. Queyao per sia saĝeco, sagaco kaj subtila asidueco ankaŭ tre plaĉis al la parencoj de s-ro Li. S-ro Li Yu havis kvar filojn, el kiuj la unua propre nomiĝis Yanxi, la dua—Yanfan, la tria— Yanzuo, kaj la kvina, laŭvice inter la gefiloj, ankaŭ estis filo. La kvar sinjoridoj ĉiuj estis senbridemaj dandoj en junaĝo . Ili senescepte volis amori kun Queyao, sed neniu el ili sukcesis atingi sian voluptcelon. Foje, okaze de la Tago de Klaro kaj Helo, kiam lante leviĝis la svelta novluno, en la korto pompe disfloris diversaj floroj, en la halo pendis broditaj kurtenoj, kiuj ŝirmis lamplumon. En la ombro sub sakuroj de la korto Queyao renkontis la Unuan Sinjoridon, kiu kroĉiĝis al ŝi ,petante pri amoraĵo.Queyao prenis maton, transdonis al li kaj diris :“Iru al la sudorienta angulo de la halo kaj tie atendu min! Mi venos post kiam viaj gepatroj endormiĝis.”Tiel, la Unua Sinjorido ĝoje foriris. Kiam Queyao venis al koridoro, ŝi renkontis la Duan Sinjoridon, kiu flirtumis al ŝi.Queyao prenis maton, transdonis al li kaj diris:“Atendu min en la halo je la nordorienta angulo !” Post kiam foriris la Dua Sinjorido, Queyao renkontis la Trian Sinjoridon, kiu ĉirkaŭbrakumis ŝin . Queyao prenis maton, transdonis al li kaj diris:“Atendu min en la halo je l a sudokcidenta angulo! ” Post kiam foriris la Tria Sinjorido, Queyao renkontis la Kvinan Sinjoridon, kiu firme kaptis ŝiajn manojn ,ne lasante ŝin liberiĝi. Queyao ankaŭ transdonis al li maton kaj diris:“Atendu min en la halo je la nordokcidenta angulo ! ”Tiel foriris ĉiuj kvar filoj de s-ro Li Yu. Yanxi, la Unua Sinjorido, atendis kun retenata spiro en angulo de la halo, kies pordo restis neriglite fermita. Tiam li vidis ke liaj tri fratoj venis unu post alia kaj direktis sin respektive al unu angulo. Kvankam Yanxi sentis miron, tamen li kuraĝis ellasi nenian sonon. Post nelonge, Queyao ekbruligis lampon kaj eniris per rapidaj paŝoj en la halon. Ŝi larĝe malfermis la pordon, kaj per la lampo prilumis la fratkvaropon, dirante : “ Ho, de kie venis la malriĉuloj, kiuj aŭdacas serĉi tranoktejon ĉi tie ? ” La kvar fratoj ĉiuj forĵetis maton de sia mano, kaj ŝirmante al si la vizaĝon, diskuris for. Dume Queyao mokridis ilin de malantaŭe. Post la akcidento, la filoj de s-ro Li Yu, kun honto en sia koro, neniam plu kuraĝis montri malestimon al Queyao. Trad. Guozhu —el la Ampleksa Antologio de Taiping. Vol.275
|