-- 作者:Guozhu
-- 发布时间:2009/4/29 5:34:31
--
Transskribinte la poemon, s-ro Xing Feng demandis:\'Kion signifas la kurba pafarko ?\' \'Pozon en danco, kiun miaj gepatroj instruis al mi en mia infanaĝo.\' respondis la belulino. Kaj ŝi stariĝis, iom ordiginte sian veston, levis manikojn kaj dancis kelkajn taktojn, montrante al li la pozon de kurba pafarko. Fininte tion, la belulino larmis londan momenton kaj adiaŭis. \'Restu ankoraŭ momenton!\' petis s-ro Xing Feng. Sed la belulino rapide foriris. Tiam vekiĝis s-ro Xing Feng el la sonĝo, sed kun konfuza menso, eĉ forgesinte la transskribon de la poemo. Poste kiam li ŝanĝis al si veston, li ektrovis la poemon en sia maniko kaj, pere de tio, li sukcesis rememori ĉion en la sonĝo. Tio okazis en Zhengyuan-erao(785-805 p.K.) kaj s-ro Xing Feng rakontis al mi poste." Tiun tagon, en la bankedo ĉeestis asistantoj de armea inspektoro, prefektoj kaj gubernatoroj kaj gastoj s-roj Dugu Xuan el Long\'xi, Lu Jianci el Fangyang, Zhang Youxin el Changshan kaj Su Di el Wugong. Ĉiuj aŭskultantoj kortuŝtie diris: "Tio ja meritas enskribi." Kaj mi, Shen Yazhi, skribis la supran rakonton reveninte de la bankedo. En la sekva tago, vizitis al mi gastoj malfrue alvenintaj, nome: s-roj Gao Yongzhong el Bohai, Wei Liang el la metropolo Chang\'an, Tang Yan el Jinchang, Li Yu el Guanghan, kaj Yao He el Wuxing. Ni denove kunsidis ĉe la fonto Brila Jado. Mi montris mian manuskripton al la gastoj por ilia lego. Tiam s-ro Yao He diris jene: "En la unuaj jaroj de Yuanhe-erao(806-820), mia amiko Wang Yan iam havis sonĝon, ke li servis longe ĉe la reĝo de Wu-regno. Foje, li ekaŭdis ke ĉaroj ekveturis el la palaco, sonis funebre flutado kaj taburado. Jen oni sepultis Xishi, la faman belulinon favoratan edzinon de la reĝo. Ne povante regi sin de granda malĝojo, la reĝo ordonis ke poetoj verku elegion. Tiam Wang Yan prenis la taskon kaj versis jene: Rigardas mi al regno Wu al la okcidento. Pompas jen bela skrib\' sur feniksa monumento.
Leviĝas perlaj tendoj funebre ĉe l\' rivero por ŝin sepulti kun orharpingloj en la tero.
Abundas ĉie l\' ruĝa herbaro en amasoj, kondukas kaj la jaspa ŝtupar\' al tri terasoj.
Printempa vento foris, neniam revizite, dum mia koro sangis, por ĉiam frakasite.
Wang Yan prezentis sian verkon al reĝo, kiu multe prilaŭdis. Kiam Wang Yan vekiĝis, li ankoraŭ bone memoris sian sonĝon. Wang Yan estis homo el Taiyuan." Trad. Guozhu
|