以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 世界语物品交换 Interŝanĝejo (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=15) ---- 以色列发行柴门霍夫纪念邮票 (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=15&id=1075) |
-- 作者:helo -- 发布时间:2006/11/27 10:32:10 -- 以色列发行柴门霍夫纪念邮票 Israelo emisias unuafoje posxtmarkon "Esperanto-Zamenhof" --------------------------------------------------------- Kun granda gxojo mi informas vin kaj cxiujn esperantistojn kaj amikojn de Esperanto, ke post kelkjardekaj klopodoj Esperanto-Ligo en Israelo sukcesis atingi la jenan celon: "Apero de la unua oficiala Esperanta-Zamenhofa posxtmarko en Israelo". La emisio okazos la 17-an de decembro en 2006. Sur la pm aperas portreto de L. L. Zamenhof dezajnita en Esperanto-teksto. Samtage gxi estos stampata per unuataga porokaza stampo (interalie sur UTK), kaj iom poste aperos ankaux memorfolio, kiu surhavos la samajn posxtmarkon kaj stampon. Menciindas, ke la Israela Filatela Servo akceptis la peton aperigi posxtmarkon okaze de la 120-a datreveno de la naskigxo de Esperanto kaj la 90-a datreveno de la forpaso de Zamenhof precipe danke al klopodoj de la israela esperantistino Malka Zemeli. Pri la rilatoj kun la emisianta instanco respondecas Jehosxua Tilleman, cxefdelegito de UEA en Israelo, kiu okupigxadis kune kun Malka Zemeli pri cxiuj teknikaj detaloj kaj dauxre okupigxos pri la disvendado de la posxtmarkoj kaj la kromproduktoj inter la esperantistoj. |