以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=16)
----  Ĉina ŝtatkonsilanto refutis akuzojn de Usono  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=16&id=49880)

--  作者:gu
--  发布时间:2018/9/28 8:27:21
--  Ĉina ŝtatkonsilanto refutis akuzojn de Usono

"Ĉinio ĉiam sekvas la principon de ne-interveno, kaj esperas, ke aliaj landoj faros la samon," diris ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi merkrede en respondo al usonaj akuzoj pri "intenco de interveno en mezperiodan elekton de 2018" kontraŭ Ĉinio.

Wang diris, ke ne-interveno en la internajn aferojn de aliaj landoj estas tradicio de la eksterlanda politiko de Ĉinio, kiu gajnis vastan laŭdon de la internacia komunumo. Li diris, "Ni neniam intervenis kaj ne intervenos en la internajn aferojn de iu ajn lando, kaj ni ne akceptas ajnan senbazan akuzon kontraŭ Ĉinio. Ni ankaŭ urĝas aliajn landojn sekvi la principojn de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj, kiu malpermesas enmiksiĝon en internajn aferojn de iu ajn lando."