以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=16)
----  Trump ne deziras fiksi horaron por sennukleigo de KDPR  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=16&id=49883)

--  作者:gu
--  发布时间:2018/9/28 8:28:57
--  Trump ne deziras fiksi horaron por sennukleigo de KDPR

图片点击可在新窗口打开查看

Usona prezidento Donald Trump merkrede diris, ke li ne deziras fiksi horaron por la sennukleigo de la Korea Demokratia Popola Respubliko.

Trump diris tion en gazetara konferenco en Nov-Jorko posttagmeze. Li diris, ke li opinias, ke ambaŭ gvidantoj de Usono kaj la KDPR volas atingi interkonsenton, kaj la KDPR prenos pli da rimedoj por la sennukleigo en la estonteco, tamen li ne volas implikiĝi en templudo dum traktado de la nuklea demando de la Korea Dunoninsulo; li ne zorgas, ĉu la sennukleigo bezonas du aŭ tri jarojn.