以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=16)
----  Usono kaj Japanio konsentis komenci intertraktadon pri ambaŭflanka komerco  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=16&id=49886)

--  作者:gu
--  发布时间:2018/9/28 8:30:29
--  Usono kaj Japanio konsentis komenci intertraktadon pri ambaŭflanka komerco

La 26an de septembro, en Novjorko, la usona prezidento Donald Trump renkontiĝis kun la japana ĉefministro Shinzo Abe, kaj la du partioj konsentis komenci intertraktadon pri ambaŭflanka komerca interkonsento.

Post la renkontiĝo la du partioj publikigis komunan deklaron, en kiu oni diras, ke, fininte necesan enlandan procezon, Usono kaj Japanio komencos fari intertraktadon pri dulanda komerca interkonsento koncernanta komercon de varoj kaj servoj, kaj surbaze de tio Usono kaj Japanio ankoraŭ planos fari intertraktadon pri aliaj komercaj kaj investaj demandoj.