以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  时事与新闻 Kurantaj aferoj kaj novaĵoj  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=16)
----  Ministroj pri eksterlandaj aferoj de BRICS-landoj kunvenis en Nov-Jorko  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=16&id=49889)

--  作者:gu
--  发布时间:2018/9/29 8:21:51
--  Ministroj pri eksterlandaj aferoj de BRICS-landoj kunvenis en Nov-Jorko
Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĉeestis kunvenon de ministroj pri eksterlandaj afeorj de BRICS-landoj ĵaŭde en Nov-Jorko.

Wang diris, ke antaŭ du monatoj en la sud-afrika urbo Johanesburgo sukcese okazis la pintkunveno de BRICS-landoj, kio reflektis rezolutecon de tiuj landoj al kunlaboro kaj komuna disvolviĝo. Li vokis al BRICS-landoj plifortigi kunlaboron en kvar kampoj, dirante, ke unue, tiuj landoj devas firme protekti multflankecon kaj la nunan internacian sistemon kun la UN ĉe la kerno kaj konstrui novtipajn internaciajn rilatojn de reciproka respekto, egaleco, justo, kunlaboro kaj kungajno; due, ili devas plu antaŭenigi traktadon de tiklaj demandoj per dialogo kaj fari koheran voĉon rilate al gravaj internaciaj demandoj; trie, ili devas sin dediĉi plu al komuna disvolvado kaj unuanime reagi al defioj; kaj krome, ili devas plifortigi pragmatan kunlaboron sub la mekanismo de BRICS-landoj kaj efektivigi konsentojn de la gvidantoj pri partnereco de la nova industria revolucio inter BRICS-landoj.

La ministroj pri eksterlandaj aferoj unuanime konsentis bone efektivigi konsentojn atingitajn en la johanesburga pintkunveno, plifortigi strategian komunikadon, profundigi pragmatan kunlaboron kaj pliigi interpopolajn interŝanĝojn por realigi reciprokan profiton kaj kungajnon.