以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  论坛技术、电脑使用技术交流 Komputilaj teknikoj  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=20)
----  Stipendioj por senpage partopreni NASK-n !  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=20&id=5195)

--  作者:sero
--  发布时间:2008/6/2 10:17:22
--  Stipendioj por senpage partopreni NASK-n !

De la 30-a de junio gxis la 18-a de julio okazos la Nord-Amerika
Somera Kursaro de Esperanto (NASK) cxe la Universitato de Kalifornio
cxe San-Diego, Usono.

La kurskotizo estas TUTE SENPAGA por plentempaj studentoj kaj
instruistoj, kaj stipendioj haveblas por aliaj.  La usona dolaro
estas ege malforta cxi-jare, do jen tre malmultekosta sxanco viziti
Usonon kaj pasigi tri semajnojn cxe belega, apud-plagxa universitato
inter esperantistoj el cxirkaux la mondo. 

Tamen vi devas baldaux aligxi, cxar tempo fugxas!

Cxi-jare instruos usonano Lee MILLER, germanino Birke DOCKHORN, kaj
svedo Bertilo WENNERGREN -- auxtoro de la fama Plena Manlibro de
Esperanta Gramatiko!  La universitato ofertos kursojn por
komencantoj gxis spertuloj, kaj cxiutage okazos amuzaj vesperaj
programoj: ekskursoj, prelegoj, ludoj ktp.

Jen flugfolioj; bonvolu disdoni al amikoj!

http://esperanto.lodestone.org/ktp/NASK1-eta-eo.pdf
http://esperanto.lodestone.org/ktp/NASK2-eo.pdf

Por plia informo, vidu http://esperanto.org/nask/ aux kontaktu
s-inon Ellen EDDY, cxe .

inf.: Hoss Firooznia