以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  精华文章阅读 Elitaj legaĵoj  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=21)
----  Varbado, problemo de la movado  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=21&id=1090)

--  作者:jianping
--  发布时间:2006/11/28 23:10:26
--  Varbado, problemo de la movado

Varbado, problemo de la movado

Romuald Skalinski

Ni ĉiam havas problemon de varbado en nia movado! Estas tio problemo daŭra kaj tre grava por ekzisto kaj por evoluo de nia movado. Oni povas kaj devas starigi du demandojn: kiel varbi kandidatojn kaj kiujn varbi!
Ambaŭ demandoj ne estas facilaj por respondi, sed oni devas konsideri ilin, se oni volas kaj se oni devas varbi. Do, sen superfluaj antaŭkonsideroj, ni provu respondi tiujn demandojn laŭvice.

Kiel varbi

Antaŭ ĉio oni devas memori, ke ĉiu senpera varbado en senco de
proponoj: lernu Esperanton, aŭ provu lerni Esperanton, ĉar ĝi estas la internacia lingvo, kaj facila kaj bela... ne devus okazi! Tio aspektas kvazaŭ insistado, kaj ĉiu insistado ne efikas bone, kaj eĉ inverse, ĝi estas malĝusta kaj suspektinda.

Kiel do agi Nur bonaj ekzemploj efikas bone! Bonaj ekzemploj montras kaj pruvas, ke io estas valora, utila, bezonata! Homoj ŝatas sekvi bonajn ekzemplojn, se ili vidas, ke tiuj ekzemploj faras ion utilan por ili. Utileco de lingvo estas kvazaŭ memkomprenebla kaj utileco de internacia lingvo eĉ pli ol iu ajn alia lingvo. Tamen homoj ne kredas kaj dubas, ĉu Esperanto havas utiligeblojn, ja oni ne multe aŭdas pri tio. Tial do tre bezonataj estas ekzemploj, ni devas montri, ke tiu Esperanto havas bonajn utiligeblojn.

Oni povas indiki: E-korespondadon, E-radioelsendojn, E-ekspoziciojn, tre gravas E-turismo, E-faka kaj scienca interŝanĝo, E-internaciaj vizitoj, seminarioj, simpozioj kaj kongresoj. Gravas aperigado de artikoloj pri uzeblo de Esperanto en nacilingvaj gazetoj. Estas ankaŭ multaj aliaj bonegaj ekzemploj. Konata bioenergoterapeŭto-scienculo anoncas sin kaj sciigas, ke uzas Esperanton por sia monda kunlaboro; kelkaj novaj asociaj
kompanioj uzas Esperanton internacie kaj publika sciigo pri tio faras tre bonan ekzemplon. Iu forveturas al eksterlando dank\' al E-invito, ktp. Ĉio ĉi diras laŭ ekzemploj, ke Esperanto estas utiligebla. Valoras emfazi rezoluciojn de UNESCO kaj ankaŭ publike skribi pri bezono de internacia lingvo Esperanto en integriĝanta Eŭropo.

Kiun varbi

Kiujn homojn varbi La demando ankaŭ ne estas tro facila. Se oni vaste varbas, do oni varbas ĉiujn ŝajne. Tamen se oni varbas en malgrandaj sferoj, oni devas scii, kiujn homojn ne varbi. Certe oni ne devas varbi homojn psike necertajn kaj deciditajn malamikojn de Esperanto. Samideano Harald Kirschner en sia bonega felietono en E-programo de Radio Vieno diris, ke ni devas varbi humanismajn homojn, t.e. homojn, kiuj konservas humanismajn ideojn. Laŭ li, tiuj homoj estas jam duone esperantistoj. Nu certe, ni devas varbi valorajn, humanismajn homojn, tiuj povas esti valoregaj en nia movado.

Kiel ni povas trovi ilin Certe, ili estas ĉie, kaj ni devas trovi ilin ĉie kaj laŭ ĉiuj eblaj kaj dignaj manieroj tre delikate kaj tre scieme
inklinigi al Esperanto per bonaj kaj konvinkigaj ekzemploj. Neniu varbato povas senti, ke estas varbata. Tio estas tre grava premiso en la afero. Nia nobla movado kaj nia agado kaj nia uzado de Esperanto devus konvinkige influi homojn, taŭgajn, noblajn, humanismajn homojn, kiujn ni vere bezonas en nia movado. Tre gravas do altnivela nia agado kaj tiel okazas altnivelaj kaj konvinkigaj ekzemploj por homoj, kiujn ni povas varbi.

Kreo de tre pozitiva intereso al Esperanto estas nia tasko kaj devo. Anoncado pri E-kursoj estas jam tute normala kaj akceptita formo kaj tiam respeguliĝas niaj agadrezultoj.

el Mankanta Ĉenero, nov/94