以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  精华文章阅读 Elitaj legaĵoj  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=21)
----  [转帖]书评世界语版《李白诗选》  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=21&id=13196)

--  作者:Guozhu
--  发布时间:2010/1/25 9:15:59
--  [转帖]书评世界语版《李白诗选》

Recenzo pri Poemoj de Li Bai, en La Brita Esp-isto, n-ro 944 (1998-09/10)

http://www.esperanto-gb.org/lbe/arkivo/944/09.html

Novaj libroj — Poemaro de Li Bai

<<  [944]  >>

Don Lord

Poemaro de Li Bai (1) de diversaj tradukantoj. Rivero 1997. 140p. Broŝ.

Ĝis nun ni ne havis la poemojn de Li Bai (Li Tai Po 701-762) en unu libro Esperantoforme, malgraŭ tio ke diversajn poemojn oni eldonis inter 1931 kja 1988.

Li Bai verkis proksimume 900 poemojn, el kiuj ni havas ĉi tie 104. Tradukis: W. Auld, Guozhu, K. Kalocsay, Laŭlum, Kenĵi OSSAKA, SHI Chengtai, S. J. Zee kaj Seimin.

Laŭ ĉinaj fontoj, Li Bai estis la unua nome konata beletristo kiu verkis lirikojn, kaj li restas \'la plej granda figuro de la ĉina literatura historio\'. En tiu parto de la Tang-a dinastio ĉio prosperis, kaj \'la literaturo kaj arto disfloris\'.

Li Bai, tamen, malŝatis la etoson de la kortumoj, kaj ne volis riverenci antaŭ la moŝtuloj de la Imperiestro. Dum tempo li servis kiel poeto al la Imperiestro, sed ĝenerale li vagis tra la lando.

Unu grava problemo por iu ajn tradukanto de Li Bai estas tio, ke la ĉina lingvo de lia epoko konsistis el unusilabaj vortoj. Do, lia poemo \'Penso en Kvieta Nokto\' konsistas el kvar versoj de po 5 silaboj. Seimin bezonis po 10 silaboj, kaj Kalocsay po 12.

Plua problemo konsistas en tio, ke la literatura lingvo estis telegrame konciza, forlasante ĉiun vorton ne absolute necesan. Anglalingve, ni povas unuopsilabe, kaj laŭvorte, traduki la trian verson de la supre menciita poemo: \'Raise head, see bright moon\', sed tio, evidente, ne estas la angla lingvo kiel oni uzas ĝin. Kalocsay tradukis: \'Kaplevo; brilan lunon mi rigardas\'. Seimin tradukas: \'Ha, l\' Lun\' al mi obstine okulumas\', kiu misas plurmaniere. (Seimin ankaŭ tute ignoras la gravan paron da komencaj vortoj de la lastaj versoj: \'Raise head … / Drop head …\': \'Kaplevo … / Kapklino …\'). Mirinde estas tio, ke Kalocsay, ne konante la ĉinan, tion brile faris, kunlaborante kun ĉina amiko.

Ni agnosku do, ke ĉine konciza traduko estas neebla. Tio ne signifas, ke ne valoras legi Li Bai en la mondlingvo (aŭ en iu alia). Sed ni konsciadu, ke ni nepre legas lin en ne-praĉina vesto.

Ĉinaj tradukantoj foje mispaŝas, ne komprenante kiom gravas la ritmo en nialingva poezio. Ekzemple, Guozhu tradukas: \'De kie flugis sono de jadfluto / tra Luoyang dank\' al printempa zefiro\'. Deklamu ĝin! Se oni prononcas la Esperantan tekston ĉinstile, t.e. sen akcentoj, ĝi fluas. Alie, oni devas misakcenti (printempa).

Li Bai ĉiam tuŝas la homan koron, ĉar liaj temoj estas universalaj. Li amegas la naturon, kaj la simplan ne-kortumaĉan vivon. Li fame drinkadis vinon: \'Amiko, ho, prefere drinku ĝue / ĉar nian riĉon aŭ feliĉa sorto / Fortuno jam destinis atribue … / Ekfalu ni al kapkuseno mola / forgesu eĉ pri nia mem-ekzisto. / Tio ja estas ĝojo la plej fola!\'

Por Li Bai la luno estas ofte aludata amiko: \'Mi sidas sola nun, sen drinka kompanio. / Invitas Lunon mi kun glaslev\' afabla.\'

Memorindas la tradicio, ĉu la vero aŭ ne, ke en siaj sesdekaj jaroj, ĉar ebria, Li Bai provis de boato sur Yangzi-rivero mankapti la reflektatan lunon, kaj falinte en la akvon, dronis; aŭ, laŭ la ĉinoj, \'feiĝis\'. Oni nomas lin la \'Feo de la Poezio\'.

\'Feo\' ĉi tie signifas: \'fabela estaĵo kun supernatura povo\'. Tio estis lia ŝatata simbolo por si. (Ni forgesu la feinojn de niaj eŭropaj infanrakontoj.) Li ofte komparis sin kun la \'fea\' birdego Peng, kiu povis flugi naŭdek mil ĉinajn mejlojn per unu svingo de la grandaj flugiloj. Eble pli bona traduko de \'feo\' estus \'transcenda spirito\'.

Li Bai estis, kaj restas, sendependa libera spirito de la mondo. Ne koni lin estas maltrafi geniulon vere konindan. Li parolis universale, kaj tion nun faras per la sola lingvo universala.

Gratulojn al William Auld, kiu sopiris tiom longe al ĉi tia libro, kaj instigis aliajn, kaj al la samideanoj ĉinaj kaj japanaj, kiuj efektivigis ĝin!

Unikan trezoron finfine haveblan mi varme rekomendas.


--  作者:simono
--  发布时间:2010/2/23 11:12:29
--  
太专业了呀!
--  作者:mandio
--  发布时间:2010/9/27 21:02:42
--  
世界语还是有深度吧!