以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 精华文章阅读 Elitaj legaĵoj (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=21) ---- MI KREDAS JE LA BONO. MI KREDAS JE ESPERANTO (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=21&id=3143) |
-- 作者:yanke -- 发布时间:2007/10/6 21:38:46 -- MI KREDAS JE LA BONO. MI KREDAS JE ESPERANTO Claude Piron * MI KREDAS JE LA BONO. MI KREDAS JE ESPERANTO Mi kredas je la Bono. Kaj, male al multaj homoj, mi kredas, ke Bono tute ne simetrias kun Malbono, sed ege superas ghin. Malbone konstruita domo disfalas. Bone konstruita rezistas al la atakoj, ech plej teruraj, de naturaj fortoj. Tial mi havas neniun dubon pri la estonteco de Esperanto. Se oni komparas ghin kun la aliaj rimedoj interpopole komunikighi, estas klare, ke ghi estas la plej bona. Mi perceptas, ke Esperanto estas unu el la konkretighoj de la Bono. Ekzistas tri sistemoj de internacia komunikigho: burokrata, ghangala kaj demokratia. La burokrata sistemo estas tiu de la internaciaj organizajhoj, kiel UNo ** au la Europa Unuigho. Kiel chiuj burokrataj sistemoj, ghi uzas gigantajn kvantojn da papero, tempo, mono, elektro, homa energio por mizeraj rezultoj. Kaj chion chi pagas la impostpaganto. La ghangala sistemo estas tiu, en kiu unu lingvo, kaj sekve unu kulturo, unu nacio au grupo de nacioj, ricevas monopolan pozicion ne pro la propraj kvalitoj de la koncernaj lingvo au kulturo, sed sole pro politikaj, ekonomiaj kaj similspecaj faktoroj, kiuj neniel rilatas al la postuloj de lingva komunikigho kontentiga por chiuj. Tia estis la sistemo komunikighi per la franca en la dek-naua jarcento, tia estas la internacia uzo de la angla en la nuna. Tiu sistemo, kiu privilegias la anojn de unu kulturo, havas multajn fiajn efikojn, kiuj kreas en la mondo dangherajn fush-ekvilibrojn, se diri nenion pri la katastrofaj kulturaj konsekvencoj de tia lingva sintrudemo. Kaj al la burokrata sistemo, kaj al la ghangala mankas unu el la chefaj ingrediencoj de homa boneco, nome sento. Ili estas sensentaj sistemoj. Mankas al ili chefe kunsento, kompato, sento pri justeco kaj komunika komforto, konsidero al la bezonoj de tiuj, kiuj estas etaj kaj malfortaj, sento pri homa digneco kaj pri la rajto de chiu renkonti iun, kiu auskultos kaj komprenos, iun, kun kiu eblos senprobleme komunikighi. La tria sistemo estas la demokratia. Ghi nomighas Esperanto. Kiel chio demokratia, ghi havas multajn mankojn, multajn malperfektajhojn. Sed ghi, tamen, estas la plej justa, la plej efika, la socie kaj psike plej kontentiga sistemo. Unuvorte, ghi estas bona. Ghi naskighis el la boneco de unu homo. Ghi naskighis el sento de kompato, de solidareco, el postulo al justeco kaj homa digneco. Jes, ghi estas bona. Kaj tial ghi supervivos la aliajn. Mi kredas je Esperanto. Mi kredas, ke tiu lingvo estas multe pli valora ol la plimulto el la esperantistoj konscias. Mi kredas, ke ghi solvos multe pli da problemoj en la estonteco de la homaro, ol estas ghenerale imagate, ech inter ni. Mi kredas, ke ghi povas forigi multajn suferojn, pri kiuj homoj ne konscias, kaj kiuj estas ligitaj al la manko de interkomprenilo. Claude Piron. Kial kaj kiel lerni Esperanton. - Oomoto, 1995, No 437, p. 22-24. Mallongigita kaj rearanghita. * Claude Piron /Klod Piron\'/ (1931- ). Esperantistighis en 1945. Belgo, loghanta en Svislando. Psihhologo, tradukisto. Estis membro de la Akademio de Esperanto. Honora membro de Universala Esperanto-Asocio (vidu la komenton 16 en la leciono 5). Majstro de verkado en parola Esperanto. Libro pri Esperanto "La bona lingvo". Poezia libro "Malmalice". Fantazia romano "Tien". Sub pseudonimo Johan Valano eldonigis facilajn librojn por novaj esperantistoj kaj serion de distraj krimromanoj: "Chu vi kuiras chine?", "Chu li bremsis sufiche?", "Chu li venis trakosme?", "Chu ni kunvenis vane?"; ankau la novelaron "Chu rakonti novele?". Li publikigis en la franca 334-paghan studon pri la mondaj lingvaj komunik-problemoj, en kiu Esperanto estas detale pritraktita. ** UNo -- mallongigo de la nomo de la Organizajho de Unuighintaj Nacioj (au Unuighinta Naciaro). |