以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 精华文章阅读 Elitaj legaĵoj (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=21) ---- KIAL MI DEDICHAS TIOM DA TEMPO KAJ ENERGIO AL LA AFERO ESPERANTO? (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=21&id=3144) |
-- 作者:yanke -- 发布时间:2007/10/6 21:42:18 -- KIAL MI DEDICHAS TIOM DA TEMPO KAJ ENERGIO AL LA AFERO ESPERANTO? William Auld * KIAL MI DEDICHAS TIOM DA TEMPO KAJ ENERGIO AL LA AFERO ESPERANTO? De tempo al tempo homoj starigas al mi tiun demandon. Chiam denove mi pripensas, kaj chiam denove mi trovas abundajn kialojn. Elstara motivo estas lojaleco al tiu mirinda homo, d-ro Zamenhof. El chiuj proponintoj de projektoj de internacia lingvo, li estis la sola, kiu traktis la problemon serioze kaj praktike. Kompare kun li, chiuj aliaj estis kaj estas diletantoj, hobiistoj, teoriemuloj, por kiuj la internaci-lingva problemo estas afero flanka, afero fine ne serioza. Lau ili, la mondo bezonas nur lingvon "helpan" - kio signifas kodon evidente malsuperan al la netusheble majestaj naciaj lingvoj, uzotan nur pighine en okazoj, kiam nenio alia efikas. Ghi estu la lasta shanco. Ne venas al ili en la kapon, ke lingvo, por esti lingvo, bezonas antau chio homojn, kiuj ne nur parolas ghin sed ankau pensas, sentas, spertas kaj amas per ghi, por kiuj ghi estu la "dua unua" lingvo, ech se trovighas ankau aliaj, kiuj uzas ghin nur balbute, sed tamen uzas ghin. Tian internacian lingvon multaj homoj ech ne deziras, kaj tial ofte asertas, ke ghi nek ekzistas nek eblas. Sed jam de la komenco Zamenhof konstatis, kaj sentis en koro kaj cerbo, ke la sennombraj lingvoj en la mondo ne nur disigas sed ofte ankau malamikigas la homojn; kaj li celis krei lingvon realan, kapablan esprimi, ech emocie, chion, kion esprimas la aliaj lingvoj, char li firme kredis pri ia baza universala homeco, sur kiu la genta aparteno estis hazarda superstrukturo kovranta tiun homecon. Per neutrala homfarita lingvo eblas penetri la superstrukturon kaj atingi tion, kio estas home komuna. Al tiu celo li do dedichis sian vivon, je kosto de sia materiala bonstato. Li plurfoje rifuzis atentindajn monsumojn, kiuj estis esence subachetoj kaj kompromitus la fidindecon de nia lingvo. Mi mem iam diris al mia filo: "Esperanto estis mia kariero; instruado estis nur mia metio". Ion similan -- sed altgrade pli trafe - estus povinta diri Zamenhof. Li estis genia artisto, kaj al sia arto li sin transdonis kun la neshancelebla direktigho de tia geniulo. Tial estis neeble al mi dum mia vivo perfidi tiun mirindan homon, kies klarvido, obstino, celtrafo kaj esenca homeco, kaj la modesto kiu animis lin, estas tiom profunde admirindaj. Al tiu homo kaj al Esperanto mi neniam povus turni la dorson. Ligas min al Esperanto ankau la fakto, ke la esperantistoj estas pravaj. Tio, kion ni pretendas rilate nian lingvon, estas vera, konstatebla kaj pruvebla. Kaj tial senchese min agacis kaj obstinigis tiuj, kiuj diras pri Esperanto malverajhojn. Tiaj estas la tiel nomataj sciencistoj, kiuj traktas Esperanton tute nescience, rifuzante ekzameni objektive la fenomenon pri kiu ili verdiktas surbaze de antaujughoj kaj senbazaj supozoj. Tiaj estas politikistoj, kiuj regas nin kaj la mondon, ne povante paroli rekte unu al alia, kontentaj dependi de multekostaj kaj neekzaktaj interpretado kaj tradukoj, kontentaj pri duagrada komunikigho. Tiaj estas enciklopediistoj, kiuj plej ofte invitas kunlaboron pri la rubriko "Esperanto" de homoj nekompetentaj pri la temo, kiuj estas liberaj aserti plej fantaziajn malverajhojn. Fronte al tia traktado mi neniam povis turni la dorson. La esperantistoj pravas! Trie, ligas min al Esperanto ties granda esprimivo, kiu ankorau ne estas plene malkovrita. Esperanto memorigas min pri la angla lingvo en la 16-a kaj 17-a jarcentoj, kiam ghi estis elasta, kolorplena kaj vigla, same juna kaj fresha kiel la nuna Esperanto. La angla estas mia denaska lingvo, kaj mi amas ghin. Ghuste tial mi konstatas kun fortega tristo ghian nunan dekadencon, kiun mi ne volas analizi chi tie. Sed tiom pli valoras al mi la elasto, kolorpleno kaj viglo de Esperanto, ties precizeco kaj ties subtilo, neimageblaj por tiuj, kiuj ne spertis ilin. Al tio mi neniam volus turni la dorson. Laste mi menciu la amikecon. Dum mia vivo mi akiris multoble pli da veraj amikoj [per Esperanto] ol mi akiris per mia lingvo denaska. En dekoj da landoj tra la mondo loghas individuoj, kiujn mi fieras kalkuli kiel miajn intimajn amikojn. Sen Esperanto io simila apenau imageblas. Ne nur tio, sed uzante Esperanton mi akiris usonan amikon, kun kiu mi atingis rilaton preskau fratecan: ni travivis multon kune, chu gajan, chu tristan, kaj ni fidas komplete unu la alian. Kaj ni interkonsentis, ke se ni uzus la anglan anstatau Esperanton, tia rilatigho estus multe pli malfacile atingebla, eventuale preskau neebla, char niaj respektivaj elparoloj de la lingvo teorie komuna kunportus tro multajn stereotipajn antaujughojn. Tion povis tute forvishi Esperanto. Tia estas la potenco de la internacia lingvo, kaj tial niaj pioniroj nomis ghin "kara". Esperanto, 1995, No 10, p. 161. Mallongigita. * William Auld /uil\'jam Old/ (1924- ). Esperantistighis en 1937. Instruisto. La plej signifa nuntempa Esperanto-poeto. Autoro de multaj libroj (poezio, kritiko, eseoj, tradukoj, lerniloj). Redaktoro de pluraj gazetoj ("Esperanto", "Fonto", "Brita esperantisto", "Monato" k.a.), literaturaj kaj movadaj verkoj. Iama vicprezidanto de UEA. Multe instruis Esperanton. La plej gravaj libroj: "La infana raso", "En barko senpilota", "Pri lingvo kaj aliaj artoj", "Pajleroj kaj stoploj", "Pashoj al plena posedo", "La fenomeno Esperanto", "Esperanta antologio" (redaktoro), "Nova Esperanta krestomatio" (redaktoro). Honora membro de UEA. Estis vicprezidanto de UEA kaj prezedanto de la Akademio de Esperanto. |