-- 作者:绿帆
-- 发布时间:2007/11/16 16:54:21
-- La kantoj de Maldoror(2)
La kantoj de MaldororLautréamontTradukis el la franca Sonja Elen Kisa Desegnaĵoj de François AubéronUNUA KANTO
Strofo 2: La leganto invitata al la plezuregoj
Leganto, eble vi volas, ke mi malamon alvoku en la komenco de ĉi tiu verko! Ĉu vi kredis, ke vi ne lante kaj majeste snufados, baniĝante en sennombraj plezuregoj, laŭ via plaĉo en viajn orgojlajn naztruojn, larĝajn kaj maldikajn, dum vi turnos vin por montri vian ventron, same kiel ŝarko en la bela kaj nigra aero, kvazaŭ vi komprenis la gravecon de ĉi tiu ago kaj la gravecon ne malpli grandan de via laŭrajta apetito, ties ruĝajn vaporojn? Mi certigas al vi, ke ili ĝojigos ambaŭ senformajn truojn de via hida muzelo, ho monstro, se vi antaŭe klopodas fari tri mil sinsekvajn enspirojn de la malbenita konscienco de l\' Eternulo! Viaj naztruoj, kiuj estos senmezure dilatitaj pro neesprimebla kontenteco, pro senmova ekstazo, petos nenion pli bonan de la aero, balzamita kvazaŭ de parfumoj kaj incenso, ĉar satigos ilin perfekta feliĉo, kiel tiu de la anĝeloj, kiuj loĝas en la paco kaj majesteco de l\' agrabla ĉielo.
Glosoj lante: malrapide snufi: (tr) forte enspiri en la nazon orgojlo: malhumila fierego hida: naŭze malbela muzelo: nazbuŝo de besto
|