以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  精华文章阅读 Elitaj legaĵoj  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=21)
----  La kantoj de Maldoror(4)  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=21&id=3463)

--  作者:绿帆
--  发布时间:2007/11/16 16:56:15
--  La kantoj de Maldoror(4)

La kantoj de Maldoror

Lautréamont

Tradukis el la franca Sonja Elen Kisa
Desegnaĵoj de François Aubéron

UNUA KANTO

Strofo 4: La celo de la kantoj

Estas iuj, kiuj verkas, pere de noblaj kvalitoj de l\' koro, kiujn eltrovas ilia fantazio aŭ kiujn ili mem posedas, aspirante homan aplaŭdon. Sed utiligas mi mian genion por prikanti la plezuregojn de krueleco! Plezuregoj nek pasemaj nek artefaritaj, sed kiuj komenciĝis kun la homaro kaj kiuj finiĝos kun ĝi. Ĉu genio ne povas kuniĝi kun krueleco per la sekretaj rezolucioj de Providenco? Aŭ ĉu, ĉar iu estas kruela, li ne povas havi genion? La pruvon de tio oni trovu en miaj vortoj. Dependas nur de vi por min aŭskulti, se vi bonvolas... Pardonu, ekŝajnis al mi, ke hirtiĝis la haroj de mia kapo, sed estas nenio, ĉar per mia mano mi sukcesis facile rekombi ilin en la antaŭan pozicion. Ĉi kantisto ne pretendas, ke lia verko prezentas ion, kion oni ne jam sciis. Male, li laŭdas sin, ĉar la malicaj kaj arogantaj pensoj de lia heroo troviĝas ja ĉe ĉiuj homoj.

Glosoj
rezolucio: precize kaj oficiale esprimita deziro, intenco
hirtiĝi: ekstari (parolante pri haroj)