-- 作者:绿帆
-- 发布时间:2007/11/16 17:03:10
-- La kantoj de Maldoror(9)
La kantoj de MaldororLautréamontTradukis el la franca Sonja Elen Kisa Desegnaĵoj de François AubéronUNUA KANTO
Strofo 14: Fino de la unua kanto
Se iafoje postulas logiko, ke oni fidu la ŝajnon de fenomenoj, ĉi tie finiĝas la unua kanto. Ne estu severa kontraŭ tiu, kiu ankoraŭ nur provas sian liron: ĝi eligas tiel strangan sonon! Sed se vi volas esti senpartia, vi jam rekonos fortan stampon meze de la neperfektaĵoj. De mia flanko mi plulaboros por aperigi duan kanton sen tro longa prokrasto. La fino de la deknaŭa jarcento vidos sian poeton (li tamen ne povas komenci per majstroverko, sed devas obei la leĝojn de la naturo); li naskiĝis ĉe amerikaj marbordoj, ĉe la elfluejo de la Plata-rivero, tie, kie du iam rivalaj popoloj nun strebas superi unu la alian per materia kaj morala progreso. Buenos-Ajreso, la reĝino de l\' sudo, kaj Montevideo, la koketulino, etendas amikecan manon unu al la alia trans la arĝentajn tajdojn de la granda estuaro. Sed la eterna milito altrudis sian detruan regadon sur la kampojn, rikoltante kun ĝojo multenombrajn viktimojn. Adiaŭ maljunulo, kaj pensu pri mi, se vi min legis; kaj vi, junulo, ne perdu esperon, ĉar, malgraŭ via mala opinio, ĉiam estos via amiko la vampiro. Kaj se vi kalkulas la sarkopton, akarulon kiu kaŭzas skabion, vi havos du amikojn!
Glosoj liro: antikva kordinstrumento, simbolo de poezio senpartia: objektiva tajdo: alterna kaj perioda fluso kaj malfluso de la mara akvo estuaro: larĝa elfluejo de rivero sarkopto: tre malgranda akarulo, kies inoj boras truon en la haŭto de homoj, kaj kies viroj kaj larvoj vivas sur ties haŭto akarulo: parazita araneoida fibesteto skabio: infekta malsano de la haŭto, kaŭzata de sarkopto kaj karakterizita per forta jukado
|