以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  精华文章阅读 Elitaj legaĵoj  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=21)
----  Esperantaj Anekdotoj  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=21&id=4038)

--  作者:mandio
--  发布时间:2008/2/2 20:59:11
--  Esperantaj Anekdotoj

Esperantaj Anekdotoj / Aleksandr Harjkovskij, Usono

1. Dieco de Zamenhof

Aksel Ivanoviĉ Berg, sovetia akademiano, admiralo, gvidanto de la akademia Kibernetika komitato, diris al M. Isajev, ĉefo de Esperanto-komisiono en Moskvo:

– Sciencistoj de mia komitato programis la komputilojn por krei internacian lingvon, kaj ĉiam la maŝinoj kreadis... Esperanton. Ĉu Zamenhof estis Dio?!



--  作者:mandio
--  发布时间:2008/2/2 21:00:03
--  
2. Ĉu rusperante, ĉu espolitove?

Du naciaj grupoj en eksa Sovetunio, Litovoj kaj Rusoj ofte konkuris pri tio, kiu trovos pli profundan kaŝitan sencon en Esperantaj vortoj.

Litovoj diris: "Niaj virinoj estas la plej belaj en la mondo. Pri tio atestis poezie Aleksander Puŝkin kaj Adam Mickiewicz. Kaj Zamenhof enkodigis en la vorto \'litovino\', ke niaj virinoj ebriigas en amo kiel bona vino". Ni, Rusoj, konsentis, aldonante, ke la vorto \'litovo\' enhavas "litan ovon", substrekante la viran rolon (en la rusa \'ovo\' estas uzata ankaŭ en la senco de \'testiko\').

Kiam en USSR la registaro fondis la kontraŭesperantan ASE (tio estas, "Asocion de sovetiaj esperantistoj"), kiun estris kolonelo de KGB Bereza, ni diris, ke Zamenhof tion antaŭvidis, kreinte la vorton \'asekuro\': kuru de ASE kaj vi estos sekura.


--  作者:mandio
--  发布时间:2008/2/2 21:00:42
--  
3. Montru E-permesilon

En 1993 la kongreso de ELNA okazis en kampuso de Hartforda Universitato (Connecticut, Usono). Ĝin organizis samideanoj de najbara Kanado, sub gvido de la konata Kebekia E-aktivulo Normand Fleury. Al mi ŝajnis, ke la kampusa polico iom suspekte rigardis la konferencanojn, kiuj parolis nek anglan, nek francan lingvojn, sed iun strangan, similan al itala kaj hispana.

Unufoje sur ŝoseo, kiam Normand ŝoforis sian aŭton, policano ordonis al li halti. Normand, eksterlandano, ne hastis obei: renkontiĝo kun polico en fremda lando promesis al li nenion bonan. Des pli, ke li ne parolis angle. Tamen li haltis. La policano alproksimiĝis kaj observante la algluaĵojn sur lia aŭto \'Lernu Esperanton\', \'E. estas lingvo de paco\', demandis: "Kie mi povus studi vian lingvon?"

Normand ekridetis kaj donis al li sian adres-karton.