以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 精华文章阅读 Elitaj legaĵoj (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=21) ---- Malnova lageto (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=21&id=4545) |
|
-- 作者:mandio -- 发布时间:2008/4/15 20:59:39 -- Malnova lageto Malnova lagetode Teruo MIKAMI(El mia malnova kajero)Dediĉe al K. KalocsayUnue aperis en la nica literatura revuo 7/1 (n-ro 37) paĝoj 13-14Se oni demandos, kiu estas la plej granda hajkisto klasika, ĉiu japano senhezite citos la nomon Baŝol (1). Kaj se oni demandos, kiu hajko do estas la plej konata el lia verkaro, li senplue respondos, "rano", aŭ "malnova lageto". Tiu hajko estas tiel fama, ke ĝi naskis sennombron da komentoj kaj eĉ diskutoj ekde la momento, kiam ĝi estis verkita, ĝis la hodiaŭa tago: poeziaj, filozofiaj kaj religiaj. Sed por ni, ili ne gravas. Sufiĉas imagi, ke la aŭtoro, promenante apud malnova lageto, aŭdis plaŭdeton de l\' akvo, en kiun plonĝis rano rompante la kvieton de printempa naturo. Sed por ke la okcidentanoj aprecu ĉi tiun hajkon, mi timas, ke la "malnova lageto" estus tro abstrakta. Senbezone diri, ke la pejzaĝa ide-asocio, samkiel la sezona sento, estas la grava faktoro en la aprecado de tiu ĉi etforma poemo. Mi delonge intencis iam priskribi la "imagoplenan" fonon de la malnova lageto. Sed jam ne bezone, ĉar mi hazarde trafis tre konvenan lokon en "Moskitoj" de Lafcadio Hearn (2):
Jen tre konvena loko por enmeti ne nur la korpon de Lafcadio Hearn, sed ankaŭ la poezian etoson de
Piednotoj(1) Mortis 50-jaroĝa en 1694.(2) Japaniĝinta verkisto de irland-greka deveno (1850-1904), konata ankaŭ per la japana nomo: Koizumi-Jakumo. (3) Historia periodo, 1868-1912, markinta la moderniĝon de Japanujo. |