以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  精华文章阅读 Elitaj legaĵoj  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=21)
----  LA TIMULO  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=21&id=4963)

--  作者:mandio
--  发布时间:2008/5/16 11:18:31
--  LA TIMULO

LA TIMULO


Vintro. Nokto brila kiel en fabeloj: sukeraj arboj, kristala kampo, spegula lageto, kaj en la larĝa, senlima universo, la giganta lustro de la ĉielo ekbruligas unu post la alia la lumojn, kiel en senmezura salonego de danco. La vivularo de la dezerto estas ebriigita de ĉi tiu ĉarmo: la birdoj flugas kiel dum la tago, la lupo kuŝas sur la piedegoj de veproj kaj rigardas senmove; la vulpo staras apud sia kaŝejo kaj ne decidiĝas eliri ĉason; la sciuro alklinigas la branĉojn unu al la alia kaj vagadas kiel diboĉulo trans la tuta arbaro. Kaj la leporo ekkuris ludadi. Mallaŭte, aŭskultante, tentante, eliris iom post iom el la elradikigita arbaro, kaj kiam atingis la randon kaj vidis la vastecon brilantan de neĝo, komencis saltadi pro ĝojo:
“Eble mi renkontos ankaŭ amikon”, diris al si la leporeto.
Kaj la penso respondis: “Eble vi renkontos ankaŭ amikon...”.
Kaj ree, cup, cup, la leporo saltadis ĝoje: “Eble mi trovos ankaŭ amikinon”.
Kaj la penso: “Eble vi trovos ankaŭ amikinon”.
Kaj kunirante tiel, la leporeto kaj la penso interparolas:
“Kia lumo! Kaj tamen la luno ankoraŭ ne supreniris”.
“... kaj tamen la luno ankoraŭ ne supreniris”.
“Sed ĝi supreniros”.
“... ĝi supreniros”.
Kaj, kiel li iris laŭ la rando de la valeto, la leporeto haltis momente por ripozi. Tiam, el malantaŭe leviĝis, blanka ankaŭ ĝi, kiel glacio, la luno. La steloj ekpaliĝis, la arbaro, la arboj, la tufoj demetis subite sian ombron, kaj la leporeto ŝtoniĝis pro timego: ĝuste apud li etendiĝis sur la tero, fimontraĵo kun du teruraj kornoj. Post momento de timego, la leporeto disetendis sin kiel kordo kaj ekkuregis, ruliĝis en valon, venis rulfalante kiel bulo, poste stariĝis kaj ree ruliĝis ĝis malsupre; poste prenis rektan linion tranĉante la kampon. Ĝi haltis ĝuste en la kanaro de l’ lageto. Tie, apenaŭ spirante, buliĝis kun malfermitaj okuloj... por ne plu vidi sian ombron!


Verkis: Emil G蜶LEANU (1878-1914)
Tradukis: Toma MACOVEI
Originala titolo: Fricosul



Verkis: Emil G蜶LEANU (1878-1914)
Tradukis: Toma MACOVEI
Originala titolo: Fricosul