以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  精华文章阅读 Elitaj legaĵoj  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=21)
----  Ŝirmejo  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=21&id=4979)

--  作者:mandio
--  发布时间:2008/5/17 9:16:30
--  Ŝirmejo
Ŝirmejo.
Mortis la uzuristo Poko, kiu la tutan vivon grandigadis sian havaĵon, sed ne povante preni ĝin kun si, li per malŝparema gesto donacis la terenon kaj la monon al la filantropiaj institucioj de la urbo.
„Poko estis fripono dum sia vivo kaj estas post la vivo ‿ – oni diris en la vilaĝo eksciinte pri lia testamento.
Tamen Poko estis tiom avara, ke ne donis eĉ tian satisfakcion al la vilaĝanoj.
Kiam jam neniu ion atendis, notario eltiris sigelitan koverton kun la surskribo:
‿Malfermi du monatojn post la morto‿. Poko oferis sian domon, tri milionojn da kontantaĵo
kaj hektarojn da grundo por la maljunula ŝirmejo. Realigontojn de la testamento:
paroĥestron, vilaĝestron, kaj ses aliajn personojn li elektis tre sagace.
Ili ĉiuj kunvenis en la notaria kancelario por aŭskulti la testamenton kaj por ĉiu el ili estis tio malagrabla travivaĵo, ĉar neniu supozis troviĝi en tiu ĉi grupo.
Rigardante la kontraŭulojn ili estis aŭskultantaj la lastan volon de Poko.
Kiam la notario finis, neniu diris eĉ vorton. Kiu silentas, tiu konsentas – konstatis la notario. Do vi konsentas esti plenumantoj de la testamento kaj promesas fondi la ŝirmejon por maljunaj malriĉuloj en la vilaĝo kaj administri ĝin.
Momenton! – ekkriis Pepono, oni devas diri klare:La maljuna Poko ankaŭ nun kondutas kiel fiulo, kiu li ĉiam estis.
Sinjoro vilaĝestro – rompis lian parolon Kamilo – bonvolu respekti mortintojn! Via Pastra Moŝto – respondis Pepono – kiam Poko per propra mano skribis tiujn fiaĵojn tiam ne estis morta, nur viva. Do li estis kanajlo, kiun ni bone konas. Nun por ĉikani nin li elektis kiel plenumontojn de sia testamento ok personojn el kiuj ĉiu estas en konflikto kun sep aliaj anoj, en la konflikto ĝis morto.Malfacile estis tion elpensi, sed Poko realigis tion.
Li kontraŭstarigis politikajn aferojn, interesojn, antagonismojn kaj diversajn aliajn konfliktojn. Estas la fakto, ke se ĉiu el ni volus esti sincera, kraĉius en la vizaĝon de ĉiu el sep personoj. Ĉu mi diras veron?
En iu senco jes – murmuris Kamilo.
Bone – kontinuis Pepono – ni parolas pri la fripono konsiderante lin vivulo, ne mortinto.
Li ŝajnigante la noblan homan solidarecon kaj publikan intereson penas, por ke ni ĉiuj frenezu, batalu, kaj la tuta komitato troviĝu en hospitalo aŭ en prizono. Pro tio mi proponas, ke ni ĉiuj sube skribitaj per la vortoj plenaj de estimo neglektu la mortintan provokiston kaj redonu al aliaj personoj la devon organizi ŝirmejon. Ni konsentas – kriis la komitatanoj krom Kamilo.
Ĉu Moŝta Prelato ne akceptas nian decidon? – provoke demandis Pepono.
Moŝta Prelato nur atentigas, ke ok realigontoj de la testamento elektitaj de Poko ne povas esti anstataŭataj. La dokumento klare precizas, ke se ĉiuj ne konsentos, la oferaĵon aŭtomate ricevos la maljunuloj en Palermo – respondis Kamilo.
En Palermo? - Kial Sicilujo? – kriegis Pepono.
Oni devas demandi Pokon. Mi scias nur tiom, kiom vi sinjoro vilaĝestro. Do se ni ne konsentos, ni forprenos la vivrimedojn de nia vilaĝo kaj la tuta loĝantaro estos kontraŭ ni kaj kulpigos nin pro la perdo – kontinuis Kamilo.
Pepono batis tablon per pugno. Ĉi tio estas ĝuste la celo de la maljuna Poko,
fari maljustaĵon al la vilaĝo kaj nin kulpigi – li diris.
Mi tiel ne opinias, sinjoro vilaĝestro – protestis Kamilo – mi pensas, ke Poko havis noblan celon. Li volis devigi nin ke ni forgesu niajn rankorojn por bono de la vilaĝo. Li aranĝis tian aferon por ke ni ĉiuj repaciĝu.
Por mi - diris Pepono la celo de Poko estis fari nin idiotojn.Tamen ni plenumu la testamenton. Niaj rilatoj restos samaj, nur ĉe la laboro ni provu esti konsentaj.
Brave! – laŭdis lin Kamilo. Ni devas tion fari por la bono de nia komunumo.
La ceteraj ses uloj silentis, sed iliaj okuloj diris: ‿Ne!‿.
La bono de komunumo min ne interesas – kriis Pepono. Ni devas dediĉi nin kaj resti en konkordo, ĉar nia celo estas trompi la maljunan Pokon.
Mi konsentas je ĉiuj kondiĉoj por kolerigi Pokon – konstatis unu el ses anoj. Ankaŭ mi – diris alia ulo.
Ĉiuj konsentis kaj Kamilo resumis. Estu bone komprenate, mi agas kune ne por kolerigi Pokon, sed por la bono de la komunumo. Bono ne povas esti rimedo por atingi malbonon. La kunvenanaro ribelis. Aŭ vi konsentos, aŭ ni rezignos – koleriĝis Pepono.
Bedaŭrinde – replikis Kamilo. Mi ne povas uzi bonon por malbona celo.Tio estas kontraŭ la kristana religia tezo.Vi estas bando da friponoj, kiuj uzas la ŝirmejon de maljunuloj por kolerigi la animon de la kompatinda mortinto. Do mi devas rezigni por ne permesi al vi fari tiun sakrilegion.Tamen tiel mi farus maljustaĵon al la bezonantaj malriĉuloj. Do mi ne rezignos, sed apogos vin nur tiam, kiam tio estos bona por la ŝirmejo.
Pepono protestis - ŝajnas, ke nia pastro organizos la domon, ĉar estas la honora homo, kaj ni, ĉar ni estas friponoj. Kiel kutime Moŝta Pastro devas esti privilegia.
Neniu malpermesas al vi agi same. Sufiĉas, por ke vi faru la taskon ne pro malamo al la mortinto, nur por bono al la vivantoj – diris Kamilo.
Al vivantoj, vivantoj – kriegis Pepono. Grandiozaj homoj estas tiuj vivantoj. Kiam mi mortos, la vivantoj min neglektos Ses uloj jesis. Do ĝenerale ni konsentas. Ĉu iu kontraŭstaras? – demandis Pepono.
Neniu oponis. Kiam ok personoj eliris el la notaria kancelario, ĉiu iris sola eĉ sen adiaŭo.
La domo de Poko estis unu el la plej belaj, grandaj kaj komfortaj domoj en la vilaĝo.Ĝi havis grandan ĝardenon kaj ŝajnis esti konstruata por la adapto al la ŝirmejo. La mono sufiĉis por la rekonstruo kaj ekipaĵo. La mastrumejo estis la plej bona en la komunumo, laboristoj laboremaj kaj honestaj, la enspezoj grandaj. La komitatanoj diskutis modele kaj trankvile, la laboroj impone progresadis. Post kvar monatoj ĉio estis preta. La komisiono kontente akceptis la ŝirmejon kaj pripensadis la malferman programon.
Kamilo proponis – laŭ mia opinio la ŝirmejon oni devas inaŭguri ne kiel simplan konstruaĵon pretan por bezonuloj, sed kiel la institucion jam agantan. Inaŭguri malplenan domon estas same kiel surakvigi ŝipon en la seka doko kaj ne puŝi ĝin sur la maron.
La loĝantaro devas vidi la vivan domon kun ĝiaj loĝantoj. Nur tiel oni imagos kiel la domo funkcias.
Necese tio estas bezona – kriis Pepono – la ŝirmejo sen loĝantoj estas kiel kablo sen elektro, aŭ la fervoja linio sen trajno. Krom tio ni scias kiel tio okazas. Alveturas ĵurnalistoj, intervjuas maljunulojn : „Kiom da jaroj vi havas? Kiel vi fartas? Kio vi estis laŭ profesio? K.t.p‿. Krom tio – diris unu el ses - la loĝantoj faros praktikan pritakson de la domo kaj ĉiujn mankojn oni povos korekti antaŭ la oficiala inaŭguro. Nun oni nur devas trovi la maljunulojn. Tio estas facila afero, ĉar en la komunumo ili estas kvin kaj ĉiuj ilin konas: Ĝiakomono 75 – jara, Raniero 78 – jara, Ĝirardengo 80 – jara, Jofeno kaj Mirakolino 85 – jaraj. Ili ne petas almozon, sed vivas danke al almozo. Ĝiakomono alta, maldika, nur ostoj kaj haŭto, post la striko en la 1908 –a jaro perdis laboron kaj iĝis senlaborulo. Dum kvardek jaroj li nur drinkis vinon kaj dormis en garbejoj kaj staloj. Raniero – Ranulo meze alta, kun longaj lipharoj ofte „kaptis ranojn‿ , kio signifis, ke ebria dormis en foso, kaj kiam oni eltiris lin, el lia poŝo saltis rano. Pro tio li ricevis la pseŭdonomon.
Ĝirardengo – Vaganto pro torditaj artikoj moviĝadas tre malrapide per malgrandaj paŝoj. Kvincent metrojn li iras la tutan tagon. Jofeno estas la plej serioza kaj laborema. Ĉiam pura, pasigas sian vivon inter la timonoj de sia ĉareto. Sen la ĉareto li neniam estas videbla. Somere, aŭ vintre Jofeno promenigadas sian ĉareton laŭ la vojoj de Malaltaĵo kaj je ĉiuj ducent metroj haltiĝas, sidas sur la timono, prenas pipon kaj se estas en ĝi iuj restaĵoj de tabako li fumas. Se nenio estas en la pipo, li nur suĉas la fetoron el la piptubo.
Maljuna Mirakolino iradas kun sako sur brako, ŝi estas maldika kaj havas blankajn harojn ĉiam orde kombitajn. Ĉiuj ŝatas ŝin. Mirakolino scias sorĉi erizipelon kaj ĝustigi deartikigon. Pro tio oni nomas ŝin Mirakolino.
Tiuj kvin malriĉuloj agas sendepende. Ĉiu el ili havas sian teritorion, siajn klientojn kaj neniam ĝenas aliulojn. Ili la unuan fojon renkontiĝis kiam Maldikulo la vilaĝa gardisto alveturigis ilin al la vilaĝdomo. Tie atendis ilin la vilaĝestro, la pastro kaj ses ceteraj anoj. Antaŭe oni decidis, ke estos parolanta Pepono. Do kiam kvin maljunuloj venis, Pepono per kora, sed solena voĉo diris: „ Ni venigis vin por anonci grandiozan novaĵon, grandiozan por vi kaj ni. La materian bonaĵon havos vi, la moralan ni, pro la satisfakcio, ke fine ni povis plenumi la unuan socian devon, socian prizorgon por bezonuloj. Kaj kion vi diros? ‿
La malriĉuloj malfide rigardis la vilaĝestron, la pastron kaj ses ceterajn personojn. -Kiel vi certe scias – plu diris Pepono okazos la malfermo de la domo por maljunuloj.
Tial ni vokis vin.
Mi ne estas maljuna – murmuris Ĝiakomono – tio ne koncernas min.
Vi havas 75 jarojn, do vi estas maljuna – diris Pepono.
-Se iu povas ankoraŭ labori por peco de pano, ne estas maljunulo, kiun oni fermas en azilo – respondis Ĝiakomono. Pepono koleriĝis.
- Ĝiakomono, ne diru stultaĵojn, neniam vi laboris, eĉ kiam vi estis juna kaj nun vi sugestas tion. Mi kiel knabo vidis vin petantan almozon, vin kaj vian tutan kompanion.
-Neniam mi petis almozon – protestis Ĝiakomono.
– Ankaŭ mi – konstatis Raniero.
Mi de kvindek jaroj laboras per mia ĉareto por mia vivteno – kriis Jofeno.-
Pepono iĝis tiom ruĝa kiom beto. Sufiĉas! Hodiaŭ vespere vi iros al la ŝirmejo. Se vi ne volas, mi ordonos veturigi vin.
– Vi estos veturiganta min per forto, sed mi forkuros – kolere kriis Ĝirardengo.
-Mirakolino komencis ploreti kaj per la nigra tuketo, kiu kovris ŝiajn neĝe blankajn harojn viŝis la okulojn.
Kial vi ploraĉas ? – demandis ŝin Pepono.
– Mi volas morti en mia lito, ne en hospitalo – ŝi balbutis.
–En kiu hospitalo? – ekkriis Pepono esprimante la plej sanktan indignon de la tuta komitato. Kiu fripono aŭdacas paroli pri hospitalo?
Maldikulo, prenu ilin al ambulanco kaj veturu al la ŝirmejo!
Kiam Mirakolino aŭdis pri ambulanco, ŝi ekploris pli laŭte.
–Sinjoro Pepĉjo – ŝi petegis – estimu bedaŭrindan maljunulinon, kiu portis vin sur manoj, kiam vi havis du monatojn!
-Pepono aŭdante „ Pepĉjon‿ insultis tiom, ke Kamilo rompis la pakton pri neagresio kaj diris al Mirakolino:
-"Anstataŭ teni lin sur manoj pli bone vi farus ellasante lin de la ponto en Kanalako‿.
Kvin malfeliĉulojn oni enmetis en ambulancon kaj veturigis al la ŝirmejo. Pepono, Kamilo kaj ceteraj ses uloj iris piede. Ĉiuj estis koleraj. Ni tiom penas por fari al ili bonon, kaj ili traktas nin kiel ekzekutistojn - ili diris
***
Kaj kio estas? – demandis Pepono kvin ŝokitajn atendantojn en la grandega ŝirmeja enirejo. Ili eksaltis je la voĉo de Pepono. La ceteraj komisianoj akompanis lin ĉe la vizitado de la domo.
Jen estas kuirejo, kie oni preparados por vi manĝaĵon sanan, puran kaj valoran. Vi ricevos abundan matenmanĝon, tagmanĝon, ion posttagmeze, kaj vespermanĝon - ĉiun tagon. Finiĝos la necerteco.
Ĉiuj iris al la manĝejo granda kaj luma.
Finiĝos la manĝado sur la bordo de kanalo. Vi manĝos kiel kristanoj sidante ĉe la kovrita tablo, vintre en varmo, somere en malvarmeto – li diris.
Ĉiuj iris al la dormejo, en kiu vice staris litoj.
-Jesuomario! – lamentis Mirakolino.
Kio Jesuomario? – demandis Pepono.
-Mi ne volas dormi kun viroj. –
Kun kiuj viroj? Tio estas la vira salo. Vi dormos en la virina ĉambro – klarigis Pepono.
Poste oni montris al ili brilajn defluilojn, lavujojn, la ĉambron por malsanuloj, malgrandan bibliotekon, la tagan ĉambron kun komfortaj foteloj kaj vestejon kun tolaĵoj kaj vestoj sur pendigiloj. Jen estas la centra hejtado, elektro, varma kaj malvarma akvo, radio, poste estos televidilo. Estas gazetoj, libroj, laborejo, se iu volus amatore majstri. Ankoraŭ estas belega ĝardeno por ripozi en la aero kaj la suno. Ĉu konstante ŝajnas al vi, ke ni estas maldeculoj, kiuj volas vin teni en hospitalo? Ĉu ni estas murdistoj, kiuj volas vin fermi en prizono? Ĝi estas via domo kaj vi povos eliri en ĉiu tago en iuj horoj. Ĉu vi volas ion diri?
Pepono atendis.-
Tio estas mirakla – diris Ĝiakomono. Tre sinjoreca – aldonis Raniero. Belega - suspiris Jofeno. Oni trovus eĉ lokon por la ĉareto .
-Kompreneble – ridis kontenta Pepono rigardante sep ceterajn komisianojn. Ĝirardengo ĉirkaŭe okulumis – kompreneble, kompreneble, nenion pli bonan oni povus postuli.
Kion vi diros? – demandis Mirakolinon Pepone.
-Mi estas malriĉa maljunulino – ŝi lamentis. Kion vi volas ke mi diru?
-Ĉu tio ĉi plaĉas al vi, aŭ ne ? .
-Tio malkuraĝigas min, jes, estas belega.
-Vi alkutimiĝos, alkutimiĝos.
-Enmiksiĝis Kamilo – ni ĉiuj ĝojas, ke la domo ŝajnas al vi simpatia. Post semajno ĉio funkcios kaj estos konforma personelo. Ni fiksu, vi finos viajn aferojn kaj post semajno vi revenos mem, sen venigado, por komenci la novan vivon.Pepono donis signon al administranto, kiu enmanigis al ĉiu maljunulo la monbileton de mil liroj. Tio signifas, ke de hodiaŭ vi estas en la domo de trankvila maljuneco. La mono estas por tiuj tagoj, ĝis kiam vi revenos. Ĝiakomono, Raniero, mi memorigas, ne drinku! – diris Pepono.
Kvin malfeliĉuloj foriris premante la monbiletojn en manoj.
Ni sukcesis – kriis kontenta Pepono - por maljunuloj oni devas havi paciencon. Precipe por tiuj, kiuj neniam ricevis bonon en sia vivo kaj ne povas kredi, ke providenco rememoros pri ili – aldonis Kamilo.
***
Ĉio jam estis preta, sed post sep tagoj neniu aperis. Oni atendis ankoraŭ du tagojn. Poste Maldikulo estis sendata por serĉi la loĝontojn.Tio daŭris sekvajn tri tagojn. Malgraŭ, ke Maldikulo trovis ilin, li revenis sola.
-Mi trovis ilin, se vi volas ilin venigi ĉi tien, vi devas fari tion mem.
Mi ne havas forton – klarigis li al la komisiono. Plenumu la ordonon! – kriegis Pepono.
-Ĉefo, neniam mi malobeis viajn ordonojn. Fakte, tiun ordonon mi ne povas plenumi. Mi povas nur akompani al vi – diris Maldikulo. Ĉiuj ok komitatanoj veturis per ŝarĝaŭto de Pepono. Ili estis koleraj kaj pretaj uzi forton kontraŭ tiuj maldankemaj malriĉuloj. La ŝarĝaŭto veturis laŭ malvastaj, polvigitaj vojoj kaj preterveturane la domaron en Krocileto haltiĝis antaŭ la sola domaĉo. Ĝi estas la domo de maljunulino – klarigis Maldikulo.
Ni komencos de ŝi, kaj poste ni kaptos aliulojn. Ŝi ploru kaj ĝemu, sed post unu horo ŝi estos en la ŝirmejo – kriis Pepono. La pordo estis fermita per ĉeno. Pepono per piedo frapis ĝin. Post kelkaj minutoj la pordo malfermiĝis kaj aperis Mirakolino.
-Iru kun ni sen nebezona babilado! Prenu viajn aĉaĵojn kaj iru! Post kvin minutoj.... -Pepono ne finis, ĉar ekvidis ion strangan. Kiam li eniris al la ejo ne trovis atendatan kuirejon, sed ...lignaĵistejon. Ĝiakomono laboris ĉe la tablo, Raniero ŝmiris tabloplaton per poluro, kaj Ĝirardengo sidis en angulo kaj plektis seĝon. Ni fondis komunumon – klarigis trankvile Ĝiakomono. Ĉiu ekmemoris sian fakon kaj ni komencis ree labori. Mirakolino donis al ni la domon kaj nutras nin. Jofeno donis la ĉareton kaj okupiĝas pri transporto de laboraĵoj. Kontraŭ tiuj kvin mil liroj ni aĉetis la labortablon kaj necesan ilaron.
Pepono proksimiĝis por rigardi tion kion faras Ĝiakomono. Aliaj personoj ankaŭ venis kaj rigardis. La laboraĵo estis modesta , sed farita de kapabla metiisto.
-Bone – grumblis Pepono. Tio signifas, ke se vi bezonos nin, vi scias kie nin serĉi. La komitatanoj eliris kaj eniris la ŝarĝaŭton sen vorto. Sur la turniĝo de vojo Maldikulo devis haltigi la aŭton, ĉar ĉe la rando de foso staris ĉareto.
-La ĉareto esti plena de rompitaj seĝoj kaj bareloj de vino. Sur la timono sidis Jofeno kun pipo en dentoj, kaj sur la flanko de la ĉareto estis skribite per ruĝa poluro:
-Metiista komunumo „Sendependeco‿.
Maldikulo turnis aŭton dekstren kaj Kamilo traveturante Jofenon tra fenestro ĵetis sur liajn genuojn duonon de cigaro. La duan parton li metis en sian buŝon kaj ekfumis por ne esti malpli bona ol Pepono kaj ses uloj, kiuj fumaĉis kolere kiel fumtuboj.