以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  精华文章阅读 Elitaj legaĵoj  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=21)
----  La nubo kaj la semo  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=21&id=5006)

--  作者:mandio
--  发布时间:2008/5/22 10:50:11
--  La nubo kaj la semo

La nubo kaj la semo

de Alba Lina Hernández Sotomayor

elhispanigis1 Jozefo de Jesús Campos Pacheco

Iam estis kamparano kiu revenis de la vilaĝo kie li aĉetis ilon por kultivi la teron. Longa estis la distanco kiun li devis marŝi por reveni al sia domo. Dum du horoj li marŝis senhalte. Subite li ekvidis malproksime tre foliriĉan arbon kaj iris direkte al ĝi.

Li ege surpriziĝis, kiam li rigardis la arbon, kaj trovis tre grandajn kaj belajn mangojn. Unue li prenis kelkajn mangojn de la arbo kaj poste li eksidis sur ŝtono sub la arbo, kiu donis ombron al li. La kamparano ekmanĝis la unuan mangon kaj estis ree surprizita: kiom bone ĝi gustas! Post tiu unua mango li manĝis du ceterajn plukitajn, ĉar li tre soifis post la longa penado, kaj ege ĝuis la bongustan fruktokarnon. Iom poste li ensakigis la restantajn plukitajn fruktojn kaj daŭrigis sian hejmvojon.

Kelkaj kilometroj mankis al la kamparano por atingi sian hejmon. La suno forte brilis, kaj li decidis trinki akvon. Sed li ne havis; li prenis mangon el la sako, kaj post manĝado de la frukto li forĵetis ties semon. Pri tiu semo temas nia fabelo.

La semo falis inter ŝtonojn, iom for de la vojo. Pro tio neniu vidis ĝin, ĉar neniu promenanto marŝis sur tiu soleca loko. La konfuzita semo ekploris. En tiu momento formiĝis nubo en la ĉielo.

- Kio okazas, semo? demandis la nubo.

- Mi estas sola inter tiuj ŝtonoj. Sed almenaŭ mi estas sur la tero. Eble mi povos ĝermi poste. Mi certas ke estas pli bone esti sur la tero, ĉar multaj personoj povos profiti miajn fruktojn. Aĥ, kiom malfeliĉa mi estas ĉi tie inter tiuj ŝtonoj!

- Ne ploru plu. Mi helpos vin foriri de tiuj ŝtonoj.

Rapide multaj grandaj nuboj grupiĝis, kaj minutojn poste ekpluvis. Poste la akvo ekfluis laŭ la montoflanko kaj helpis la semon moviĝi de la loko kie ĝi troviĝis. Tiel ĝi faris longan, amuzan vojaĝon.

La pluvo finiĝis, kaj pasis la jaroj.

Kaj en la korto de la kamparano, kiu maljuniĝis kun la tempo, kreskis bela arbo, kie la kamparano nun sidas en bela ombro post manĝi tre bongustan mangon.

La semo do realigis sian revon, ĝia foliaro moviĝas gaje. La nubo ekde la ĉielo rigardis ĉion kaj sentas sin tre feliĉa kaj ĉarme donacas al la arbo, kiu iam estis malĝoja semo, tre freŝan pluveton.