以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  精华文章阅读 Elitaj legaĵoj  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=21)
----  Plej fidela gardistaro (fino)  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=21&id=5030)

--  作者:mandio
--  发布时间:2008/5/25 8:43:38
--  Plej fidela gardistaro (fino)

Plej fidela gardistaro (fino)

de Jordan JOVKOV

elbulgarigis A. SIMEONOV

Unue aperis en la nica literatura revuo 7/1 (n-ro 37) paĝoj 16-24


La komenco

Venis aŭtuno kaj alportis pezajn tagojn ne nur al la monaĥejo, sed ankaŭ al la tuta ĉirkaŭaĵo. Famo ekcirkulis, ke proksimiĝas kirĝalioj (1). La nomoj de Inĝe kaj Kara Kolju estis en ĉies buŝo. Vespere, trans la dentita dorso de la monto, kiu nun leviĝis pli nigra kaj pli terura, lumis la fajraj rebriloj de la brulantaj vilaĝoj. Tage la suno lumigis la polvon leviĝantan sur ĉiuj vojoj laŭ kiuj simile al nigraj formikaroj moviĝis homoj: la kamparanoj de Beliĉevo, Burovo, Kartoĵebene kaj de ĉiuj malgrandaj vilaĝoj kaj montaraj vilaĝetoj fuĝis kun sia brutaro kaj ĉaroj, kun ĉio, kion ili povis kunporti kaj amasiĝis en Jeruna. Estante pli granda, Jeruna estis ĉirkaŭita per palisaro kaj ĉe la breĉoj staris armitaj homoj.

Kunvenis ankaŭ la fratoj en la Sonortabulo, enirigis siajn kaprojn kaj bovinojn. Maltrankvilaj kaj timigitaj ili ĉirkaŭis patron Amfilohion, kiu en tiuj horoj de komuna malespero konservis sian tutan trankvilecon kaj la plenan klarecon de sia menso. Li parolis dolĉe kaj kviete al la fratoj, kuraĝigis ilin, insistis, ke ili ne fuĝu, ĉar Dio zorgos pri ili kaj ilin gardos. Sed ĝuste en la momento pasis kamparano kaj diris, ke la kirĝalioj venas rekte al la monaĥejo. Li ne povis fini, ĉar laŭtaj voĉoj kaj terura parolbruo atingis ĝis ili, kvazaŭ ventego pasis sur la verto de la arbaro. Tiam la fratoj panike disfuĝis ― unua Dragota kaj post lin la ceteraj, lasante patron Amfilohion sola en la monaĥejo.

Post kelkaj tagoj, kiam la danĝero estis forpasinta, ili revenis kaj terura spektaklo glaciigis iliajn korojn: de la monaĥejo postrestis nur nudaj muroj, ĉio estis rompita kaj forrabita. Plej sovaĝa profanaĵo estis farita al la preĝejo. La preĝseĝoj estis transformitaj en manĝujojn, sur la ŝtonplatoj estis postsignoj de hufoferoj kaj amasoj da ĉevalsterkaĵo. La ikonmuro estis renversita, la ikonoj grandparte skrapitaj per tranĉiloj, la okuloj de la sanktuloj estis elpikitaj. Kaj ekstere sur la sojlo kuŝis buĉita patro Amfilohio. Kaj neniam la silento en la arbaro estis tiel profunda. Glaciiga teruro plenigis la monaĥejan korton kaj kvazaŭ malespera krio leviĝis al la ĉielo.

La fratoj ― pli ĝuste ombroj ol homoj ― unue okupiĝis pri la entombigo de la prioro. Malrapide kaj malgaje oni frapis la sonortabulon kaj la sonoraj batoj falis kiel larmoj en la silento de la arbaro. La fratoj kantis funebre. Ili portis la mortulon permane kaj kun larmoplenaj okuloj rigardis la senvivan vizaĝon, blankan kiel marmoro, kovritan per mildeco kaj boneco, kvazaŭ la mortulo pardonis kaj ilian malkuraĝon kaj la krudecon de la malamikoj. La fratoj estis certaj, ke ili entombigas sanktulon. Ĝis la vespero, post kiam la enterigo estis finita, la sonortabulo plu batis kaj la fratoj ne ĉesis preĝi antaŭ la ikonoj kun elpikitaj okuloj.

La sekvintan tagon ĉio estis kiel antaŭe, kaj la fratoj eksentis siajn korojn ŝtoniĝi. Ili kolektiĝis por interkonsiliĝi. Ekde tri tagoj manĝinte nenion krom radikojn kaj amasiginte tiom da doloro en siaj koroj, ili lasis eksplodi sian malamon al Dragota kun tuta forto, kvazaŭ li estis kulpa pri ĉio. Mankis la dolĉmilda voĉo de patro Amfilohio, por ilin prudentigi. Ili insultis Dragotan, insultis unu la alian, estis preskaŭ sin batontaj. Kaj malgraŭ sia granda malamo al Dragota, ili tamen devis kunsenti kun li, ĉar li parolis plej saĝe. En la monaĥejo ne estis eĉ ereto da pano, kaj de la bovinoj kaj kaprinoj restis nenio. La fratoj devis disiri ĉiudirekten, por kolekti almozojn. Kaj pro tio, ke neniu volis iri kune kun Dragota, ili disiĝis kaj disiris diversdirekten. Tiel Dragota sukcesis konservi por si la direkton, kiun li bezonis. Li unua ekiris kaj direktis sin al Jeruna, sed enirinte la arbaron, li haltis, por iom atendi, ĉar li volis esti en la vilaĝo ĉe vesperiĝo. Tial li restis en la arbaro kelkajn horojn. La proksima pasinteco, la terura okazaĵo en la monaĥejo, la kirĝalioj, la fratoj, ĉio ĉi malaperis el lia memoro, kvazaŭ neniam estinta. Kiel ĉiam la kunigitaj brovoj dividis kvazaŭ per nigra linio lian frunton, lia vizaĝo estis malserena. Sed interne en si li ĝojis. Estis al li gaje, kiel al malliberigito fuĝinta el malliberejo. La mondo ŝajnis al li bela, en ĝi plu ne estis danĝeroj. Forestis ĉagrenoj kaj zorgoj, ekzistis nur unu: Ranka.

De la supro, kie li staris, li vidis malproksimen oriente la malhelverdajn ondojn de virga arbaro. Ie kaj tie, meze de tiu nigra kaj densa arbaro brilis larĝa, arĝentoblanka rubando. Tio estis la "Miksaĵoj" ― tiel la tieaj homoj nomis la riveron Kamĉia, granda kaj akvoplena ĉiloke, kolektinte la akvojn de ĉiuj malgrandaj riveretoj. Trans tiu blanka rubando la Virga Arbaro perdiĝis en bluan nebulon. Kaj tie estis la kamparo de Karnobat, tie estis la konakoj de Haĝi Emin.

Dragota rigardis tiudirekten. Kiam la suno subiris, la Virga Arbaro mallumiĝis kaj malalte super ĝi ekbrilis la unua stelo, kvazaŭ ies okulo rigardis Dragotan kaj lasis fali super lin densajn franĝojn el radioj. Ranka estis tie, Ranka atendis lin. Li saltleviĝis, lia koro batis. La plano, kiun li tiom longe pripensis en la monaĥejo, subite montriĝis al li klara, ellaborita en siaj plej subtilaj detaloj, plenumebla. Ekposedis lin terura kaj kruda firmeco. Sen plu prokrasti, li prenis sian bastonon kaj direktis sin al la vilaĝo.

Dragota atingis ĝin ĉe vesperiĝo, kiel li volis. Ekde sia monaĥiĝo li konsideris sin ne plu apartenanta al siaj hejmanoj, kaj anstataŭ al sia patra domo, li direktis sin rekte al la domo, kie plej ofte oni akceptis migrantojn ― la domo de Dimĉo-Kehaja. Por la unua fojo li vizitis la vilaĝon en sutano, kun longa ĝis la ŝultroj hararo kaj densa maldelikata barbo, kiu kovris preskaŭ lian tutan vizaĝon. Marga tuj rekonis lin, sed rigardis lin mirigite, kaj Dragota bone rimarkis la primokan flameton, kiu ekbrilis en ŝiaj okuloj. Tio koleretigis Dragotan kaj anstataŭ komenci la kortuŝan rakonton pri la malfeliĉego de la monaĥejo, pri la morto de patro Amfilohio, kiel li planis en la arbaro, li sidiĝis senceremonie kaj ekdemandis pri Ranka. Marga iom tremis, rememorinte kvazaŭ pri io delonge forgesita, eksilentis kaj dronis en pensoj. Poste subite ŝi eksplodis:

― Dio mortigu lin! La pesto faligu lin, tiun paganon! Malfeliĉigis li mian filinon, malfeliĉigis ŝin...

― Ĉu ŝi aŭdiĝas?

― Kiel ŝi aŭdiĝos, Dragota? Li ne lasas ŝin veni al ni, nek permesas al ni viziti ŝin. Jen tiu ― ŝi montris perkape sian plej junan dekjaran filon, ― nur lin ĉe ŝin li allasas. Se ni sendas la knabon, ni ekscias ion pri ŝi. Eh, sana ŝi estas, viva, bone li kondutas al ŝi, oni diras. Sed malbenita estu lia bono ...

― Alia kredo, kaj tio ĉi estas la plej malbona, ― diris Dragota. ― Patro Amfilohio ofte diris pri ŝi: ŝafo perdita estas Ranka, la ŝafisto devas savi ŝin. Kaj li estis sankta homo, Dio absolvu lin.

Levinte nur nun la okulojn kaj rigardinte al la ĉielo, Dragota kruscsignis sin trifoje. Marga ne komprenis lin.

― Ne vivas plu nia bona maljunulo, ne vivas plu patro Amfilohio! ― diris Dragota kaj sopiris.

Kaj li rakontis tiam pri la granda plago trafinta la monaĥejon, pri la tragika morto de patro Amfilohio, pri la profanita preĝejo, pri la ikonoj kun elpikitaj okuloj. Li denove levis la okulojn kaj ĉikaŭrigardis: nenio estis tuŝita, nek en la domo, nek en ia korto de Dimĉo-Kehaja. La palisaro kaj la embrazuroj estis konservintaj ia vilaĝon. Tiu fakto denove koleretigis Dragotan, kiu anstataŭ respondi al la scivolaj demandoj de Marga, diris severe:

― Ranka devas esti savita, tion mi scias. Tiel ordonis ankaŭ patro Amfilohio. Amfilohio estas sanktulo kaj nun li sidas dekstre de la Patro Ĉiela ― Dragota denove krucsignis sin trifoje ― kaj la ordono de Amfilohio estas Dia ordono.

La okuloj de Marga malfermiĝis larĝe, ŝi ekparolis mallaŭte, ŝia voĉo iĝis mola. Elsub siaj kuntiritaj brovoj Dragota atente observadis ŝin.

― Patro Amfilohio ofte parolis pri Ranka ― li diris. ― Kaj li kredis, ke ŝi estos savita. Kiu scias, eble li vidis tion en sonĝo, eble oni diris tion al li de supre. Kaj mi ja diris ― li ordonis.

― Kion li ordonis, Dragota?

― Zorgi pri ŝi, savi ŝin.

― Ni savu ŝin, Dragota, ĉu mi ne volas? Se nur tio povus esti! Diru al mi, instruu min kiel...

― Sufiĉas ke ni volu tion kaj Dio helpos nin ― mistere aldonis Dragota, krucsignis sin kaj dronis en silento.

Ili plu ne parolis. Sed laŭ la atento, kun kiu oni traktis lin, en kian ĉambron oni kondukis lin dormi, Dragota rimarkis la grandan zorgon, per kiu ĉirkaŭis lin Marga. Li estis kontenta, stariĝis antaŭ la ikono kaj komencis krucsigni sin. Ĝuste en tiu momento Marga enrigardis, por vidi, ĉu ne mankis io al la gasto, sed vidinte lin preĝi, ŝi senbrue fermis la pordon kaj malproksimiĝis sur la piedfingroj.

Sekvintmatene Dragota vokis Margan. Li aspektis koncentrita kaj firme decidinta fari ion.

― Vi diris ― menciis li ― ke tiu pagano nur la knabon allasas ĉe ŝin?

Marga kapjesis.

― Vi tuj sendos la knabon al ŝi. Prenu tiun ĉi paperon, mi skribis ion sure. Kaŝu la paperon en la vesto de la infano, sed tiel, ke oni trovu ĝin, nur se oni senvestos la infanon ĝisnude. Kaj la infano sciu nenion. Parolu al la infano, ke li diru al Ranka: "Panjo ordonis, ke vi banu min". Ŝi senvestos la infanon kaj trovos la leteron, nur tiom. Ĉio cetera estas mia afero.

Ĝenerale malcedema, Marga nun konsentis, prenis la plurfoje falditan leteron kaj faris ĉion, kion Dragota volis. La knabo estis pure kaj bone vestita, oni metis lin sur ĉevalon kaj jam en la sama horo sendis lin, en la akompano de servisto, al la konakoj de Haĝi Emin. Nur tiam Dragota diris adiaŭ, krucsignis sin kaj ekiris post ilin sur alia vojo.

Rifuĝejo de Kosan estis la profundaj arbarsolejoj kaj la alte situantaj maldensejoj sur la kresto de la montaro, kie ĉiuj ŝafpaŝtistoj estis liaj fidelaj kunfratoj. Sed de tempo ai tempo, ĉu pro tio, ke la montaraj solejoj ektedis lin, aŭ ke lia malamo al Haĝi Emin puŝis lin al liaj konakoj, li descendis de la montaro kaj montriĝis en la vilaĝoj de la kamparo.

Sentima estis Kosan kaj facilanime provokis la sorton, kiu jam plurfoje savis lin. Sed okazis, ke ĝuste tiam, kiam li kredis sin plej sekura, li vidis sin postkurata de persekutistaro. La arbaro estis proksime kaj li intencis tuj penetri ĝin, sed estis ebenaĵo, kaj la malamikoj povus ĉirkaŭi kaj traserĉi la arbaron. Tiam, kun la rapideco, kiu estis kutima ai li ĉe la prenado de tujaj decidoj en momentoj de danĝero, li plonĝis en la arbaron, sed ŝanĝis la direkton de siaj paŝoj, returniris rekte malantaŭen, kontraŭ la persekutistaro. Tiel li marŝis unu horon, eble du horojn. Iumomente li aŭdis ne nur la kriojn de la turkaj persekutistoj kaj la hufobatojn de iliaj ĉevaloj, sed aŭdis klare eĉ iliajn interparolojn. Poste ili forpasis, kaj iliaj krioj silentiĝis malproksimen laŭ liaj falsaj postsignoj.

Vesperiĝis kaj sur padoj konataj nur al li, Kosan plu marŝis tra la arbaro. Estis mallume, blovis la unua malvarma vento, la arbaro susuris kaj ŝutis siajn sekajn foliojn. Iuloke, en la mallumo, tra la nigraj branĉoj de la arboj, eklumis fajro. Kosan rekonis, ke li troviĝas proksime al la Sonortabulo. Sed li sciis, ke la monaĥejo estas forlasita, ĉar nur antaŭ kelkaj tagoj, kiam li pasis tra ĝi, meloj kaj sovaĝaj katoj disfuĝis de antaŭ li. Nun unu fenestro lumis malsupre, kie estis la monaĥaj ĉeloj. Ĉu iu el la fratoj estis reveninta aŭ vojiranto malfruiĝinta trovis rifuĝon? Kosan embuskis en la mallumo tra la branĉoj kaj tra la arbustaro, senbrue pasis preter la muro kaj atingis la lumigitan fenestron. Li leviĝis sur la piedfingroj, enrigardis kaj vidis grandan fajron. Kontraŭ la fajro sidis homo kun abundega hararo kaj ardantaj okuloj. Kosan rekonis Dragotan. Sed kio estis? Kiu estis tiu virino, tiu turkino en mallonga filigranornamita ĵaketo kaj atlasa sakpantalono, kun du dikaj harplektaĵoj, pendantaj antaŭe sur ŝiaj ŝultroj, kun ĉeneto el ormoneroj meze sur la frunto? La ormoneroj kvazaŭ brulis pro la fajrorebriloj, kaj ŝia vizaĝo estis blanka, la okuloj nigraj, la brovoj delikataj. Ŝi rigardis sentime Dragotan kaj sentime parolis kun li, kun Dragota, kiu harsurkreskita kaj malserena simiiis al koboldo elirinta el la arbaro.

Sanan kapon havis Kosan, sed en la momento li ekkredis havi vizion, li flankeniĝis kaj ekfrotis sian frunton, poste denove enrigardis kaj rekonis, ke la virino estas Ranka. Li ne sciis, kiel ŝi estis veninta ĉi tien, nenion komprenis. Sed fiksinte la okulojn pli streĉe al Dragota, li komprenis, kion signifis la fajro lumanta en liaj okuloj. Kosan ne kriis, nek aŭdigis sin, nur premegis la pordon per sia terura forto kaj ĵetis sin internen.

La fajro lumigis lin ― Kosan kun larĝaj kvarangulaj ŝultroj, kapo de leono. El lia zono brilis la kapoj de pistoloj. Ranka eligis krion, Dragota konsternite faris du paŝojn antaŭen.

― Kion vi volas? ― li kunfuze diris. ― Ne povas ... ĉi tie vi ne rajtas, homoj estas ĉi tie.

― Kaj mi, ĉu mi estas urso? ― diris Kosan.

― Ah, Kosan ... Kosan! ― diris Ranka. ― Dio mia, kiel vi timigis min! ...

― Mi estas, Ranka. Kio okazas, kion vi faras ĉi tie? Kaj sen turni atenton al la monaĥo, Kosan estis jam ĉe Ranka, ridetis, aŭskultis ŝin, dum la fajro surverŝis ilin per sia lumo. Per malmultaj vortoj, travivante denove ĉiujn timojn, Ranka rakontis al li pri sia forkuro, Dragota estis ŝin savinta. Ili devis jam esti en sia gepatra domo, sed Dragota kondukis ŝin tra la monaĥejo, dirinte, ke per tie ĉi estas pli proksime.

― Pli proksime per tie ĉi? ― diris Kosan. ― Ne estas vere. Li mensogas.

Kaj sen ekrigardi Dragotan, li sidiĝis apud Rankan.

― Eh, Ranka, kiu kredis, ke ni renkontiĝos, ĝuste nun, ĉi vespere. Min postkuras persekutistaro. Sed tamen ...

― Postkuras vin persekutistaro! ― ekkriis Dragota, kaj direktis sin al Kosan. ― Homo, fuĝu de tie ĉi, foriru ... for, ĉar vi pereigos nin!

― Vi, popo, ne faru bruon! ― diris Kosan kaj malestime puŝis lin permane, ― ne kriu! Se la persekutistaro venos, estos egale terure kaj por mi kaj por vi.

― Homo vi pereigos nin! ― kriis Dragota. ― Foriru, iru for, tuj!

Kosan fiksis lin per siaj akraj okuloj, iom silentis kaj diris:

― Aŭskultu! Ĉu popo vi estas aŭ diablo, mi malestimas vin. For de miaj okuloj! Iru kaj diru al Dimĉo-Kehaja, ke mi kondukos lian filinon en lian hejmon. Diru la samon al Marga. Kaj, se vi volas, diru ankaŭ al Haĝi Emin, ke li venu kaj prenu ŝin. Iru for!

Kaj li metis sian pezan manon sur la kolon de Dragota kaj ekpuŝis lin al la pordo. Ranka komencis krii. Kosan vidis de proksime ŝiajn okulojn, ŝiaj pezaj harplektoj balanciĝis antaŭ li. Li lasis Dragotan kaj iris returne.

― Al Dio vi servas, he? ― li kriis. ― Mi konas vin! Mi scias, kion vi intencis fari, sed tio ne fariĝos, ne! Kosan estas ĉi tie.

Ĉe la vortoj Ranka ektremis. Multaj aĵoj iĝis klaraj al ŝi kaj nur nun ŝi komprenis la grandan danĝeron, kiu minacis ŝin. Sola en la arbaro inter tiuj du teruraj viroj. Tamen ŝi timis multe pli Dragotan ol Kosanon. Denove ŝi eksidis apud la fajro, apude eksidis ankaŭ Kosan. Li plu ne rigardis al Dragota. Por li Dragota kvazaŭ ne ekzistis. Kaj li iĝis pli gaja, parolis al Ranka, sidiĝis pli proksime al ŝi kaj de pli proksime rigardis ŝiajn okulojn. Flanke sidis Dragota kaj observis ilin elsub siaj teruraj brovoj. Lia ombro, granda kaj nigra, konturiĝis apud li sur la muro.

Kiom da tempo pasis, neniu sciis. Kosan subite eksentis ies ĉeeston malantaŭ si kaj turnis sin. Estis Dragota. Ĉiu alia konsterniĝus pro lia rigardo, sed Kosan ekridis kaj malzorgeme repuŝis lin permane kiel antaŭe. Kvazaŭ besto ekmuĝis, kaj Dragota ĵetis sin sur Kosanon kaj premkaptis lin je la kolo. Sed malmola estis la hajduko, elturniĝis tuj kaj kaptis Dragotan. Komenciĝis lukto terura, kolerega kaj furioza, ambaŭ viroj kroĉis sin unu al la alia, leviĝis, falis, renversis ĉion ĉirkaŭ si, muĝadis, spiradis peze.

Ranka fuĝis eksteren. Si trakuris la korton, sed puŝiĝis kun la mallumo de la arbaro, timiĝis kaj revenis. Tordante la manojn, ŝi ploris. Ŝi enrigardis tra la pordo: la vizaĝo de la monaĥo estis tute sanga, sed en lia mano brilis ponardo. La fajro estis dispuŝita kaj la ĉambro jam brulis.

Freneziĝinta pro timo, Ranka denove volis fuĝi. En la lumo, surverŝanta la korton, ŝi vidis la feran sonortabulon, kiu pendis sur la verando. Alkurinte, ŝi kaptis la feran martelon kaj komencis frapi sur la sonortabulon. Rapidaj alarmaj sonoj disflugis en la mallumon de la arbaro, postkurataj de fajreroj kaj fumo. La monaĥejo jam brulis. Ranka sentis sian manon senfortiĝi, sed plu frapis la sonortabulon.

Aŭdiĝis hufobatoj sur la ŝtonplatoj kaj ŝi turnis sin. En la lumo de la fajrego, kvazaŭ en hela tago, montriĝis Haĝi Emin sur blanka ĉevalo. Li rapide saltis kaj la unua aĵo, kiun li faris, estis demeti sian veston kaj ĵeti ĝin sur Rankan. Neniu rajtis vidi la vizaĝon de lia edzino.

La korto pleniĝis je rajdistoj. Estis la tuta persekutistaro, kiu postkuris Kosanon. Konsternitaj pro la fajrego, ili konsterniĝis multe pli, vidinte Rankan, ĉar kvankam vualita, ili tuj rekonis ŝin. Ili dense amasiĝis unu post la alia, kaj la lumo de la fajrego rebrilis en la pupiloj de iliaj okuloj, surverŝis iliajn vizaĝojn, iliajn hirtiĝintajn ĉevalojn. Vertikale kaj rekte elstaris longaj lancoj, rebrilis kurbaj sabroj. Kaj ĉiu rigardis al la sultano, atendis, kion li diros. La sultano staris apud Ranka. Metinte sur ŝin sian flavan atlasan veston, de tempo al tempo li iom kliniĝis kaj streĉis la orelojn, por aŭdi, kion ŝi mallaŭte parolis. Poste li rektiĝis kaj donis ian ordonon. Du rajdistoj saltis de siaj ĉevaloj, pasis tra la lumo de la flamoj kaj eniris la ĉelon, kie estis Kosan kaj Dragota. Oni eltrenis la korpojn de du viroj: duonbruligitaj, sangaj, mortaj, sed ankoraŭ kroĉiĝintaj unu al la alia.

Oni ilin disigis kaj etendis sur la ŝtonplatojn de la korto. Per viraj pezaj paŝoj la sultano alproksimiĝis. Unue li haltis apud Dragota. La vizaĝo de la sultano krispiĝis pro abomeno kaj li piedfrapis lian kadavron kaj forpasis. Tiam li proksimiĝis al la kadavro de Kosan kaj haltis. La lumo de la fajrego surbrilis lin. Sen sia supra vesto Haĝi Emin aspektis ankoraŭ pli maldika kaj pli belstatura. Antaŭe sur lia verda turbano elstaris pava plumo. Kaj, kaptinte sin, laŭkutime, je sia kuprokolora barbo, li iom kliniĝis kaj fikse alrigardis Kosanon, ĉiam tiel grandan kaj teruran, kia li estis vivanta. Longe staris la sultano apud Kosan, droninta en pensoj.

Pasis pli ol dudek jaroj. Sur la loko, kie estis la Sonortabulo, elkreskis loloj kaj urtikoj. Al neniu plu venis la ideo forpreni Rankan el la manoj de Haĝi Emin. Li permesis al ŝi iri nenien, neniu povis vidi ŝin. Mortis ŝia patro, sed la sultano ne kompatis ŝin ne lasis ŝin iri al lia enterigo. Pasis ankoraŭ kelkaj jaroj, mortis ankaŭ Marga. Kvazaŭ centjara kverko brue falegis. Ĉiuj parolis pri la mortintino. Memoris ŝin ankaŭ Haĝi Emin, lia koro moliĝis kaj li lasis Rankan iri vidi sian patrinon por la lasta fojo. Sed eĉ tiun ĉi fojon la sultano ne lasis ŝin iri sola. Kune kun ŝi li sendis siajn du filojn, naskitajn de ŝi. Du belstaturaj kaj fortikaj junuloj. Unu el ili paŝis unuflanke de sia patrino, la dua ― aliflanke. Ili estis ŝia plej fidela gardistaro.


Piednoto

(1) Rabistoj.