以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  精华文章阅读 Elitaj legaĵoj  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=21)
----  La urbo  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=21&id=5141)

--  作者:mandio
--  发布时间:2008/5/31 10:25:27
--  La urbo

La urbo

de Sigbjörn Obstfelder (1866-1900)
 

Mi logxas en la montaro. Dum semajnoj homon mi ne vidis, ne auxdis mian propran vocxon. Mi auxdas min pensi, dum plauxdas akvo en lageto.
Rugxaj nuboj preterglitas. Malheligxas, nigrigxas la montara akvo, la kolimbo krias.
Trakuras min timo. Kie nun estas cxiuj? Kion ili faras? Cxu ankoraux ili vivas? Cxu vivas miaj gefratoj, la homoj?
Kaj la monto subite farigxas glacie malvarma. Gxi koron ne havas.
Mi devas forlasi gxin, malantaux la pintojn fore bluajn, suden de la vastaj ebenajxoj, tien, kie koroj batas, tien, kie miloj da koroj hxore batadas.
Mi rapidas en la valon, mi kasxas min en la kupeo. La tutan nokton forte spiras la vagonaro, tondras antauxen tra malluma nokto, tra valoj longaj kaj profundaj, trans vastajn ebenajxojn.
La sekvan vesperon mi tretas sur la sxtonkovritan straton. Ne plu estas arbaroj, sed domoj kaj domoj kaj fenestroj, neniu susurado de folioj, sed mugxado de vagonoj, bruo de sennombraj piedoj.
Defore mi auxdas krion teruran. Kiu suferas?
Kure mi sekvas la krion. Kaj mi auxdas vocxon kriantan tra fenestroj malfermitaj:
"Timigxu, ho viroj kaj virinoj, vi putras, via malpureco estas pli terura ol tiu de sauxrioj, viaj pekoj estas sennombraj kiel la sableroj de la maro. - -"
Pro timo mi kuras ankoraux. Mi pasas preter domo, en kiu estas multe da homoj. Mi vidas ilin sidi lauxlonge de la muroj, ili ne parolas unu al la aliaj, ili ne ridetas unu al la aliaj.
Kaj mi timigxas pli kaj pli. Mi pasas danc-kavacxojn, kie viroj kaj virinoj piedbatas unu la aliajn gxis kiam fluas la sango.
Cxu tiuj cxi estas miaj gefratoj, la homoj?
Mi kuras kaj kuradas. Mi pli kaj pli timigxas. Neniu parolas unu al la aliaj, neniu ridetas unu al la aliaj. Ili rapidas antauxen, kvazaux vipataj, kaj de la etaj domoj mi auxdas ploradon kaj gxemadon, malantaux mi plorigxas, plorigxas, plorigxas.
Kaj fine mi ekkomprenas, fine mi vidas: ili estas frenezaj, ili vipigxas de sia propra ombro. Kaj mi cxirkauxrigardas, mi rigardas iliajn okulojn, iliajn mienojn, iliajn kuradon kaj rapidadon:
Jes, ili estas frenezaj, ili estas frenezaj.

(c) traduko 1992 kaj 1997, Morten Svendsen