以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 精华文章阅读 Elitaj legaĵoj (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=21) ---- Tenio-medikamento (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=21&id=5146) |
-- 作者:mandio -- 发布时间:2008/5/31 10:28:40 -- Tenio-medikamento Tenio-medikamentode Ollielsuomigis Vilho SALONENaperis en Norda Prismo, 56/6, paĝoj 241-242-- Mi volus ricevi medikamenton kontraŭ tenio, diris sinjoro Karlo Uksio ĉe giĉeto de oficejo. Nome ĉi tio okazis post socialigo de apotekoj, kiam ili iĝis ŝtataj oficejoj. -- Ĉu vi kunhavas impostkvitancon de via hundo? -- Kiel mi povis supozi, ke ankaŭ ĝi estas bezona! -- Kompreneble. Ni ja ne rajtas doni medikamentojn al iu ajn hundo. -- Mi ja ne petas ĝin por la hundo. Mi mem havas tenion! -- Tiukaze vi staras ĉe neĝusta giĉeto! Ĉi tie oni vendas medikamentojn nur por bestoj. -- Tial ja mi staras ĉe la giĉeto! Tenio estas besto. -- Sed vi ĝuos la medikamenton. -- Ĉu oni povas diri, ke gluti teniomedikamenton estas ĝuo! Kaj la tenio ja la medikamenton finfine manĝos. Mi nur peras. -- Ne decas ŝerci ĉi tie! Iru al la ĝusta giĉeto. Al la tria maldekstren. -- Jes, al la ĝusta, la tria maldekstren. Uksio iris. La giĉeto estis fermita. Li frapetis al la pordeto. -- Kial vi frapadas! elkriis kapo en la apuda giĉeto. Ĉu vi ne vidas, ke la giĉeto estas fermita! -- Ĝuste tial mi frapetis. Oni ne povas frapi malfermitan pordon. -- Tie oni kaftrinkas nun. Revenu post dudek minutoj! Ukiso revenis post duona horo. -- Mi volus ricevi teniomedikamenton. -- Ĉu vi plenigis la koncernan blanketon? -- Ĉu necesas tio? -- Kompreneble! Ĉu vi ne konas la dekretojn! En la antaŭĉambro la dua pordo maldekstren kondukas en la blanketejon. Petu la blanketon A z 38 591 R 35. Zorge plenigu ĝin! Siavice Ukiso akiris la blanketon. Li plenigis ĝin kaj revenis post duona horo al la ĝiĉeto de teniomedikamento. -- Ja-a, diris la teniomedikamentoficisto. Vi do plenigis la blanketon. Ni alrigardu ... "Naskita: en la ventro. La aĝo: nekonjektebla. La longeco: de kvin ĝis dek metroj ..." Kio estas ĉi tio! Ĉu vi estas freneza! Kiel via mezuro povas esti dek metroj! -- Ĉu la mia? -- Kompreneble la via! -- Ho, mi supozis, ke tio koncernas informojn pri la tenio! -- Havigu novan blanketon kaj denove plenigu ĝin. Krome mankas impostmarko. Tiaj estas riceveblaj ĉe la giĉeto numero 3. Kaj plue vi devos lasi ... -- Jes, mi lasas ... Adiaŭ! ... Mi prefere lasas tiun tenion vivi en mia ventro! |