以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 精华文章阅读 Elitaj legaĵoj (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=21) ---- Kuraĝuloj (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=21&id=5151) |
-- 作者:mandio -- 发布时间:2008/5/31 10:34:12 -- Kuraĝuloj Juan Padrón
Flava ŝarĝaŭto antaŭeniris sur la landvojo rapide kun ŝarĝo de ludiloj. La ŝarĝaŭto saltis pro vojkaveto, kaj skatolo da soldatetoj de malsamaj epokoj falis sur la vojdefluejon. Nokte la soldatetoj faris truon en la skatolo kaj eliris. Ili estis sen orientiĝo sur la vojdefluejo. Oni aŭdis nur la voĉon de la vento. La kuba soldateto mambio[1] diris:
Dum la kuba soldateto prenis la kanonon, la aviadist-infanino faris pirueton kun la aviadilo kaj feliĉe diris:
"Vi estas barbaro kun la hakilo", diris unu rato.
La ratoj komencis fendi kukurbojn, elŝiris la legomojn kaj deturnis la akvumilon de la legomĝardeno. La ratoj laŭte ridis. "Ni faros planon por kapti ilin," diris la kuba soldateto. "Tiuj ratoj estas tre danĝeraj. Mi portis la kanonon kaj ..."
Ili atakis la ratojn kun malordo. "Haltu! Ne estu frenezuloj!" diris la kuba soldateto.
"Ho, ili atakas nin," diris rato.
La soldatetoj atakis irante kontraŭ la ratoj. Sed kiam ili estis malkovritaj, ili kuris al la terbenko kun malfacileco. La ratoj havis tempon por pretigi sin. Ili puŝis la botelon sur la soldatetojn. La botelo renversis ilin. "Kiel stultaj ili estas!" diris rato.
Denove la soldatetoj atakis. Sed la ratoj konfuzis ilin. La soldatetoj kunfrapiĝis reciproke.
"Al vi plaĉas defendi la legomĝardenon, ĉu ne?" diris rato.
Tiam ili komencis salti kaj dispremi la tomatojn kolektitajn de infanoj kaj rompis la lignan skatolon. Dum la ratoj amuziĝis, la kuba soldateto rampis ĝis siaj amiketoj kaj komencis tranĉi la ŝnuregon. "Nun ni ataku, sed kun plano," diris li. La ratoj sidiĝis sur la botelo kaj ridegis. "Ni bruligu tiun guman soldataĉon," diris rato.
"Ni kaptos ankaŭ tiun," diris la rato de la hakilo.
La ratoj saltis kaj rapide iris supren, super la kuba soldateto. La soldateto saltis kaj kaŝis sin inter la herboj. Jam ili komencis la planon de atako. La ratoj kuris post li, sed inter la herboj aperis la antaŭa parto de la kanono. La kuba soldateto per la kanono pafis plastan pilketon en la ventron de la ratoj. La timigitaj ratoj poste forkuris kaj malantaŭ ili aperis la aviadista infanino kun la helico de la aviadilo kaj per ĝi la infanino raspis la voston al ili. Nervozaj, la ratoj frapiĝis kontraŭ la sarkilo. Tie la angla kaj la Napoleona soldateto atendis ilin kun siaj sabro kaj bajoneto. La ratoj kriegis. Tiam ili rompis la botelon kaj kun la tranĉrondo ili atakis la gumajn soldatetojn. Sed kun la signalo de la korneto de la kuba soldateto ili iris al la skatolo, kaj inter ĉiuj prenis hakglaveton, kiu kuŝis tie. Per la hakglaveto ili faligis la ratojn, ĝis unu rato plore kriegis. "Ni kapitulacas, bonvolu, ĉesu, ni kapitulacas."
La venontan tagon la infanoj estis en la legomĝardeno por labori. Infano saltis kaj diris:
La infanoj metis la soldateton sur la ĉapelon. "Kiom belaj ili estas!" diris ĉiuj.
La infanoj starigis la lignan afiŝon kaj metis la ĉapelon sur ĝin. La soldateto feliĉe ridetis. Jam ili serĉis ludemajn infanojn. |