以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  精华文章阅读 Elitaj legaĵoj  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=21)
----  ANTAUX NOKTIGXO  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=21&id=5164)

--  作者:mandio
--  发布时间:2008/6/1 9:54:03
--  ANTAUX NOKTIGXO
ANTAUX NOKTIGXO de Marcel Proust (Francio)

"Kvankam mi ankoraux suficxe fortas, vi scias," (sxi diris al mi iomete pli intimvocxe, kiel ni uzas moduladon por plimoligi ion direndan al niaj amatoj, ion tro krudan), "mi povus morti ajnan tagon - sed mi ankoraux kapablas vivi plurajn aldonajn monatojn. Do mi ne plu volas atendi por diri al vi ion al mi humorpezigan; vi komprenos poste kiom dolorigas min priparoli gxin." Sxiaj pupiloj, simbolaj bluaj floroj, paligxis kvazaux velke. Mi kredis ke sxi ekploros, sed venis neniuj larmoj. "Mi scias ke mi intence detruas cxian esperon de ricevi admiron de mia plej intima amiko post mia morto, malbriligante la memoron al mi kelkfoje imagatan eble konservotan cxe li pri mia vivo - vivo pli bela, pli harmonia ol gxi vere estis. Sed la pretendo pri estetika arangxo" - sxi ridetis, dirante la frazon per la ironia pliigeto cxiam eniranta sxian vocxon je tiaj momentoj, kvankam tiuj raris en sxia konversacio - "ne povas malhelpi la bezonon de vero paroligan al mi. Auxskultu min, Leslie, mi devas diri al vi . . . Sed antaux ol mi diros, donu al mi mian mantelon - fridetas cxi ekstere sur la teraso, kaj la kuracisto ne deziras ke mi ekstaru kaj sidigxu, se eblas."

Mi metis sxian mantelon cxirkaux sxin. La suno jam sobiris, kaj la maro, ekvidita tra la pomarboj, estis malvokolora. Fragilaj kiel velkintaj garlandoj kaj same persistaj kiel bedauxroj, etaj rozkoloraj kaj bluaj nuboj sxvebis cxe la horizonto. Melankolia vico da poploj etendigxis en la ombrojn, kun kapoj klinitaj pregxeje rozkoloraj, rezigne. La lastaj sunradioj, sen tusxi iliajn trunkojn, kolorigetis iliajn brancxojn, almetante lumgarlandojn al tiuj balustradoj de ombro. La venteto kunmiksis tri odorojn: la maron, malsekajn foliojn, lakton. La Normandia kamparo neniam antauxe dolcxigis la vesperan triston pli senseme, sed tio neniel interesis min, tiom efikis cxe mi la misteraj vortoj de mia amiko.

"Mi multe amintas vin, sed tre malmulte mi donis al vi, mia kompatinda amiko - "

"Pardonu min, Francoise, se mi malobeos cxiujn regulojn de cxi literatura formo kaj interrompos konfeson auskultendan silente," mi deklaris, provante persxerce trankviligi sxin iomete, kvankam mi fakte profunde tristis. "Kiel vi povas diri ke al mi vi donis tre malmulte? Vi donis al mi des pli pro tio ke mi petis malpli - fakte multe pli ol se la sensoj rolus en nia rilato. Mi adoras vin, kaj vi flegis min, supernature kiel madono, milde kiel flegistino. Mi amintas vin per amo kies sagxon gxenis nenia espero de karna plezuro. Kaj intersxangxe, cxu vi ne portis al mi, super fajna tetablo, nekampareblan amikecon, konversacion garnitan de naturo mem, kaj egale de nekonata kiomo da fresxaj rozfaskoj? Nur vi, per viaj matraj kaj esprimivaj manoj, povintus mildigi la febron de mia brovo, versxi mielon inter miajn brulantajn lipojn, starigi noblajn imagojn en mia vivo. Kaj amiko, mi preferus ne auxdi cxi absurdan konfeson. Donu al mi la manojn, permesu al mi kisi ilin. Fridetas cxi ekstere - ni eniru kaj priparolu ion alian."

"Leslie, vi devas elauxskulti min, malgraux cxio, mia povra karulo. Nepras. Cxu vi neniam demandis al vi kial mi restis vidvino, konsidere ke mi vidvinigxis 22-jara . . ."

"Se mi scivoli, ne estis mia afero. Vi tiom superas cxiujn aliajn homojn ke cxe vi malforto havus belon kaj noblecon mankajn en la delikata agado de aliaj. Vi kondutis laux via bonjugxo, kaj mi certas ke vi neniam faris ion ajn ne delikatan kaj puran."

"Pura! Leslie, via fido dolorigas min kiel anticipita admono. Auxskultu . . . mi ne scias kiel diri cxi tion al vi. Multe pli malbonas ol se mi amus vin, ekzemple, aux ecx iun alian, jes vere, ajniun alian."

Mi paligxis - pala kiel littuko, pala kiel sxi, ve, kaj tremante cxar sxi eble rimarkos, mi provis ridi kaj ripetis sen precize scii kion mi diras, "Ho, \'ajniun alian\' - vere vi strangas! . . ."

"Mi diris \'multe pli malbonas\', Leslie, kaj tute senlumas mia kompreno, kvankam lumigas la momento. Vespere, ni vidas aferojn pli trankvile, sed mi ne vidas cxi tion klare, kaj troa ombraro superas mian vivon. Sed se korkerne mi kredas ke cxi tio ne plej malbonas, kial mi hontu diri al vi? - Cxu gxi plej malbonis?"

Mi ne komprenis, sed luktante kontraux terura agacigxo nekasxebla, mi komencis tremi pro timo, kvazaux en kosxmaro. Mi ne auxdacis lauxrigardi la arbarvicon nun plenan de mallumo kaj timego etenditan antaux ni, kaj tamen neke auxdacis fermi la okulojn. Sxia vocxo, plibasigxinta, paneanta pro cxiam pli intensa malgxojo, subite plilauxtigxis, kaj per tute natura tono, preskaux legxere, sxi diris, "Vi rememoras kiam mia kompatinda amiko Doroteo trovigxis kun kantisto - mi forgesas la nomon de la ino . . ." (Kvietigis min cxi flankturno, espereble detironta nin de la rakonto de sxia suferado} "kiel vi klarigis al mi tiutempe ke ni ne rajtas malestimi sxin. Mi memoras viajn vortojn: Kiel ofendus nin konduto kiun Sokrato - temis pri viroj liakaze, sed samas l\'afero - kiu trinkis cikuton por ne peki per maljustajxo, gaje aprobis cxe siaj elektitaj amikoj? Se amo fruktodona, destintita dauxrigi la rason, honorata kiel familia devo, socia devo, homa devo, superas pure voluptan amon, kaj inter sterilaj amoj ne trovigxas hierarkio, kaj ne malpli moralas - aux pli bone, ne pli malmoralas - ke ino trovu plezuron kun alia ino prefere ol kun estulo de alia sekso. La kauxzo de tia amo kusxas en nerva aliigxo tro ekskluzive nerva por enhavi moralon. Ne direblas ke cxar plej multaj homoj vidas aferojn nomatajn rugxajn rugxaj, tiuj vidantaj ilin violkoloraj malpravas. Plie - vi aldonis, se ni rafinas plezuron gxis estetikigo, cxar la korpo de ino kapablas same beli laux sia naturo kiel l\'alia, kiu rajtas diri kial vere artama ino ne enamigxus al alia ino? Cxe vera artisto, fizika allogo aux forpusxo modifigxas per kontemplado de la belo. Plej multaj homoj forturnas sin de meduzo pro malgusto. Michelet, sensiva al iliaj koloroj, gxoje kolektis ilin. Malgraux mia malsxato de ostroj, post pensi pri ilia vivo en la maro, kiun respertigus nun cxe mi ilia gusto, ili farigxis, aparte kiam mi foras de la maro, sugesta frandajxo. Do ankaux la fizikaj kapabloj, plezuroj de kontakto, mangxavido, sensodelico - cxiuj revenas greftotaj sur la enradikigxejon de nia gusto por la belo . . .Cxu vi ne supozas ke tiaj argumentoj povus helpi al ino fizike tiel ema al tia amo konsciigxi pri sia obtuza scivolo, se iuj statuetoj de Rodin, ekzemple, jam triumfis - arte - super sxiaj malsxatoj . . . ke tiaj argumentoj senkulpigus sxin laux sxia vidpunkto, resekurigus sxian konscinecon: kaj ke cxi tio povus esti granda misfortuno!"

Mi ne scias kiel mi bridis elkriemon, kaj - sammomente la signifo de sxia konfeso kaj la sento de mia terura respondeco klarigxis al mi. Sed permesante al mi blinde kondutati de unu el tiuj pli altaj inspiroj, kiuj, kiam ni tro mapsuperas nin mem, tro senivas por ludi nian vivrolon, subite surprenas nian maskon kaj avide ludas nian rolon, mi diris preskaux trankvile: "Mi certigas al vi ke mi sentus nenian bedauxron, cxar vere mi tute ne malestimas aux ecx kompatas tiajn inojn."

Mistere, senlime dolcxe pro danko, sxi diris al mi, "Vi grandanimas." Poste iom pli softe, kaj rapide, lacesprime, kiel oni malsxatas ecx dum oni esprimas iajn terajn detalojn, sxi aldonis: "Vi scias, mi konstatis perfekte bone malgraux viaj sekretaj manieroj kun cxiuj, ke la neeltirebla kuglo kauxzanta mian malsanon - ke vi ankoraux provas eltrovi la pafinton. Kaj mi cxiam esperis ke tiu kuglo neniam eltrovigxos. Nu, cxar la kuracarto sxajnas tiom memfida cxi-epoke, kaj cxar vi eble suspektus kelkajn senkulpajn homojn, mi konfesas. Sed mi preferas diri la veron . . ." Sxi aldonis, per tia vocxdolcxo uzata kiam sxi komencis paroli pri sia baldauxa morto, por mildigi la doloron kauxzotan de sxia parolmaniero, "Estis mi, dum unu el tiuj momentoj de malespero naturaj al cxiu vera vivanto, estas mi, kiu . . . pafis min mem."

Mi volis iri kaj brakumi sxin, sed kvankam mi provis regi min, dum mi staris cxe sxia flanko, nevidebla forto strangulis min, miaj okuloj plenigxis de larmoj, kaj mi komencis plorsingulti. Komence sxi visxis miajn okulojn, ridis iomete, milde konsolis min laux sia antauxa maniero, per mil gracioj. Sed profunde interne de sxi grandega memkompato - ne, kompato por sxi mem kaj ankaux por mi, soris, elfluanta el sxiaj okuloj kaj flanta ardlarme. Ni kune ploris: konkordo de vasta kaj melankolia harmonio! Niaj kunmiksitaj kompatoj nun celis ion pli grandan ol ni mem pro kio ni gxoje ploris, libere. Mi provis eltrinki sxiajn kompatindajn larmojn el sxiaj manoj, sed dauxre falis aliaj, pro kiuj sxi permesis al si kvazaux hipnotizigxi. Sxiaj manoj fridigxis kiel la palaj folioj falintaj en la fontanbasenon. Kaj ni neniam spertis tiom da doloro, tiom da plezuro.

(1893)