-- 作者:mandio
-- 发布时间:2008/6/1 10:16:04
-- HURLO
HURLO
de Allen Ginsberg
tradukis Earl Galvin
Por Carl Solomon I
Mi vidis la plej bonajn mensojn de mia generacio detruitaj pro frenezo, malsataj, histeraj, nudaj, trenantaj sin tra la negraj stratoj auxrore sercxante koleran dozon, angxelkapaj sciuloj brulsopiraj la l\'antikva cxiela ligo kun la stela dinamo en la masxinaro de nokto, kiuj malricxe kaj cxifonaj kaj kavokulaj kaj ekstazaj sidis tranokte fumantaj en la supernatura mallumo de fridakvaj apartamentoj sxvebantaj trans la suproj de urboj kontemplante jxazon, kiuj senkovris siajn cerbojn al la Cxielo sub la alttrajnejo kaj vidis Mahometajn angelojn stumblantaj sur acxlogxejaj tegmentoj iluminitaj, kiuj eksigitis de la akademioj pro frenezeco k eldonado de obscenaj odoj sur la fenestroj de la kranio, kiuj kauxris nerazitaj en cxambroj en subvestoj, bruligante sian monon en rubkorboj kaj auxskultante la Teruron tra la muro, kiuj arestigxis en siaj publikaj barboj revenante tra Laredo kun zono de kanabo al Novjorko, kiuj mangxis fajron en farbo hotele aux trinkis terebinton en Paradise Alley, morton, aux purgatoriigis siajn torsojn nokton post nokto per songxoj, per drogoj, per vekaj kosxmaroj, alkoholo kaj kaco kaj senfinaj amoragoj, nekompareblaj blindaj; stratoj de timtrema nubo kaj fulmo en la menso saltanta al polusoj de Kanado k Paterson, iluminante la tutan senmovan mondon de Tempo intere, Pejotaj masivajxoj de koridoroj, malantauxkortaj verdarbaj tombejaj auxroroj, vinebrio super la tegmentoj, butikfrontaj kvartaloj de kanabamula gxojvetura neona blinkanta trafiklumo, sunaj kaj lunaj kaj arbaj vibradoj en la rorantaj vintraj krepuskoj de Brooklyn, rubujaj delirdiroj kaj kompleza regxa lumo de menso, kiuj katenigis sin al subtervojoj por la senfina veturo de Battery al sankta Bronx benzedrine gxis la bruo de radoj kaj infanoj malebriigis ilin tremantaj busxkadukaj kaj batitaj cerbe sensxirmaj tute elcxerpitaj de brilo en la morna lumo de Zoo, kiuj sinkis la tutan nokton en submarsxipa lumo de Bickford\'s elflosis kaj sidis tra la mucida biero post tagmezo en dezerta Fugazzi\'s, auxskultante al la krak\' de sorto cxe la hidrogena diskogurdo, kiuj parolis sencxese sepdek horojn de parko al logxejo al drinkejo al Belleview al muzeo al la Ponto Brooklyn, perdita bataliono de platonaj konversaciistoj saltantaj de sur la sojlsxtupoj de fajrelirejoj de fenestroj de sur Empire State el la luno, babilade sxrikantaj vomante flustrantaj faktojn kaj memorojn kaj anekdotojn kaj okulsxatojn kaj sxokojn de malsanulejoj kaj prizonoj kaj militoj, kies intelektoj eligis plenmemore sep tagojn kaj noktojn brilokule, viandon por la Sinagogo jxetitan sur la pavimon, kiuj malaperis en neniejon de Zena Novjxerzio lasante spurvojon de ambiguaj bildposxtkartoj de l\'urbdomo de Atlantic City, suferantaj Orientajn sxvitojn kaj Tangxerajn ostmueladojn kaj migrenojn de Cxinio detoksigxe de heroino en mueblita cxambracxo de Newark, kiuj vagis sencele kaj ronde noktomeze en la fervojcentro demandante al si kien iri, kaj iris, lasante neniujn rompitajn korojn, kiuj bruligis cigaredojn en varvagonoj varvagonoj varvagonoj bruegantaj tra negxo cele al solecaj bienoj en avo nokto. kiuj studis Plotinonon Poe Sanktan Johanon de la Kruco telepation kaj popularan kabalon cxar la kosmo instinkte vibris cxe iliaj piedoj en Kansaso, kiuj solaj trairis la stratojn de Idaho sercxante viziajn indianajn angxelojn kiuj estas viziaj indianaj angxeloj, kiuj taksis sin nur frenezaj kiam Baltimoro glimis en supernatura ekstazo, kiuj ensaltis limuzinojn kun la Cxino de Oklahomo kaprice pro vintra noktomeza stratlampa urbeta pluvo, kiuj tralantis malsataj kaj solecaj tra Houston sercxante jxazon aux amoron aux supon, kaj sekvis la kleran Hispanon por konversacii pri Usono kaj Eterneco, senespera tasko, kaj do sursxipigxis al Afriko, kiuj malaperis en la vulkanojn de Meksiko post- lasante nenion krom la ombro de gxinzo kaj la lafo kaj cindro de poezio dissxutitaj en fajrejo Cxikago, kiuj reaperis sur la Okcidenta Marbordo esplorante la F.B.I.n en barboj kaj sxortoj kun grandaj pacamaj okuloj voluptigaj en sia malhela hauxto distribuante nekompreneblajn faldfoliojn, kiuj bruligis cigaredtruojn en la brakojn protestante la narkotan nikotinan tabakan nebulon de Kapitalismo, kiuj disdonis Superkomunistajn pamfletojn en Placo Unio plorante kaj senvestigxante dum la sirenoj de Los Alamos veploris ilin, kaj veploris laux Muro, kaj ankaux la pramo al Staten Island veploris, kiuj ekploris en blankaj sportejoj nudaj kaj tremantaj antaux la masxinaro de aliaj skeletoj, kiuj mordis detektivojn cxe la kolo kaj sxrikis ravite en policauxtoj pro nenia krimo krom la propraj sovagxaj kuirado pederastio kaj ebrio, kiuj hurlis surgenue en la subtervojo kaj trenitis de sur la tegmento svingante generorganojn kaj manuskriptojn, kiuj lasis sin pugfikigxi de sanktaj motorciklistoj, kaj kriis pro gxojo, kiuj midzis kaj midzigxis de tiuj homaj serafoj, la maristoj, karesoj de Atlantika kaj Kariba amo, kiuj amoris matene vespere en roz- gxardenoj kaj la herbo de publikaj parkoj kaj tombejoj disxpucante sian semon libere al iu ajn venu ajniu, kiuj singultis senfine provante subridi sed finis per plorkrieto malantaux parieto en Turka Banejo kiam la blonda kaj nuda angxelo venis por trapiki ilin per glavo, kiuj perdis siajn amknabojn al la tri oldaj megeroj de la sorto la unuokula megero de la aliseksama dolaro la unuokula megero kiu palpebrumas el la utero kaj la unuokula megero kiu faras nenion krom sidi surpuge kaj tondeti la intelektajn orajn fadenojn de la metiista teksilo, kiuj kopulaciis ekstaze kaj nesatige kun botelo de biero amato paketo de cigaredoj kandelo kaj falis el la lito, kaj dauxrigis laux la planko kaj tra la koridoro kaj finis svenante sur la muro kun vizio de pleja picxo kaj cxuro evitantaj la lastan cxuron de konscio, kiuj dolcxigis la kundojn de miliono da junsxioj tremantaj sunsubire, kaj estis rugxokulaj matene sed preparigxis dolcxigi la kundon de la sun- levigxo, rivelante gluteojn sub fojnejoj kaj nudaj en la lago. kiu putumis tra Kolorado en miriadaj sxtelitaj noktauxtoj, N.C., sekreta heroo de cxi poemoj, kacisto kaj Adoniso de Denver-gxojo en la memoro de sia nenombrebla fikitaro da juninoj en sendomaj terpecoj k vojmangxejaj malantauxaj kortoj, kinejojes kadukaj vicoj, sur montsuproj en kavoj aux kun marasmaj kelnerinoj cxe konataj vojflankaj solecaj subjuplevoj k aparte sekretaj benzinstaciaj solipsismoj de necesejoj, k ankaux hejmurbaj stratetoj,
|