以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  精华文章阅读 Elitaj legaĵoj  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=21)
----  PARIZA FRONTO  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=21&id=5233)

--  作者:mandio
--  发布时间:2008/6/10 10:15:03
--  PARIZA FRONTO

Jenő Rejtő

 

 

PARIZA FRONTO

 

 

tradukis: László Balázs

 

 

 

Kvartalo Latina

 

 

1

 

 

Reĝino Ŝebao sidis ĉe la tablo kaj razis sin. Per foruzita razklingo, kiu ŝajnis, ke ĝi ne povas fari pli da plenumaĵo, tamen li klopodis deskrapi iom da barbeto kun la sapsaŭmo de sur sia vizaĝo. Ludoviko Siro, la poeto maskis la ŝnurojn per inko en siaj ŝuoj nigra, por ke tiuj veku la impreson de normalaj laĉoj, kaj Zombori senkonsile turnadis sian blankan kolumon deksren-maldekstren, sed li neniel povis decidi, kies tiu flanko estas malpli malpura. Tiun febran prepariĝon okazigis Ivan Bükk, la arthistoriisto, ĉar li alvenis kuranta antaŭ kelkaj minutoj entuziasme kun la novaĵo, ke matene oni dungos statistojn al filmado ĉe la pordego Lillas! Nun ni ĉiuj rapidis, laŭeble kun ordigita eksteraĵo al la film-kafejo, troviĝanta sur la bulvardo Strasburgo, kie oni disdonas feliĉigajn, ruĝajn slipojn dum granda tumultado kaj kriegado. Mi mem estis nur du monatojn inter ili. Mi okupiĝis pri vendado de miaj lastaj vestoj, kiel nova, Pariza hungaro, kiam mi eniris hazarde en la restoracion Kato-piedo, troviĝanta sur la bulvardo St Germaine. Tie mi renkontiĝis kun la mizer-taĉmento, kiel ili nomis sin, kaj aŭdinte mian malfeliĉon, ili akceptis min en sian societon. La mizer-taĉmento, kiel mutuala societo, ankaŭ ties nomo montras ĝin, tio ne estis bena institucio, kaj ĝi donis nenion alian favoraĵon, ol la komunumon, kio faras ankaŭ la mizeran vivon eltenebla, kiel nek la senmastraj, vagantaj hundon sentas sin tiel elpelitaj, kiam ili pasigas la nokton kunpremiĝinte unu al la alia sur iu senhoma areaĵo. Ni ĉiuj loĝis kune en la kvartalo St Paŭlo, en la malnova strato Riu Sicilie kaj ni nomis nian mizerulejon “ĉefkomendejo”. Tie ni vivi kune, ni ĉiuj estis nobeluloj kaj terure malriĉaj, kiel Cyrano rimarkis tion, rilate la junulojn de Gaskono, kaj senkonsidere de nia intenco, koncerne la aferon de nia nobeleco, ni havis ankaŭ mankojn, rilate nian teruran malriĉecon, en tio ni multe superis la plej gaskonajn junulojn. Nia subluaĵo, nomata ĉefkomandejo estis koridore longa kaj mallarĝa ĉambro. Ĝiaj fenestroj malhavis la vitrotablojn, kaj tiel ni devis anstataŭigi la mankojn per kartonpaperoj, pro kio la malvarmo absolute ne malpliiĝis, sed arkta mallumo falis sur la ĉefkomandejon ankaŭ dum la plej helaj, tagaj horoj. La meblaro ne estis nova kaj komforta, sed bagatelojn ni ne konsideris. Du litoj, unu kanapo kaj du seĝoj, el kiuj sur iu ni povis sidi, konsistigis la meblaron, kompletigante tion per grandega hoka najlo, batita en la pordon, por demetitaj vestoj kaj por malesperiĝintaj homoj. Estas vere, ke iu lito sen ĉiu logika kaŭzo, sed ĝenerale nokte falis, sed, mi diras, ni ne konsideras bagatelojn, gravis, ke ni loĝis malkare kaj multope. Vintre dek-dekdu homoj restadis konstante tie, mortantaj duone pro malsato. Menciindaj estas, kiel fondintaj kaj konstantaj membroj: Rudolfo Zombori-Schalk, kiu estis iu el la ĉefreprezentanto de la moderna pentroarto, Stefano Ŝebao, artisto, kaj Ivan Bük, la arthistoriisto.

                Nia plej eleganta kunloĝanto estis Stefano Ribári, la elmigrinto. Li havis apartan reputacion, ĉar ni admiris lin, kiel modernan roman-heroon. Ni ne damandis lin pri la doloraj vundoj de la paseo, kaj li izolis sin de ni kun tiu nuba malgajeco, kiu katakterizas la elmigrintojn tiel bone. Nur post longa tempo ni eksciis, ke Ribári devis elmigri el la Hungara Komerca Banko post financa kontrolo. Ni neniam menciis antaŭ li, ke ni konas la doloran paseon de lia ekzilo, kaj li manĝis la amaran panon de la elmigrintoj kun orgojla rezigno, parte el la fonduso por la subtenado de la rusaj, carismaj elmigrintoj, parte tiun de la italaj socialistoj.

Mia dormokunulo estis Reneo Kárpát, la komponisto, kiu estis tre alta, tre maldika junulo, kiu vivis intensan animan vivon. Fine mi mencias mina plej bonan amikon, Ludovikon Siron, la poeton. Li anonciĝis vintre ĉe la ĉefkomendejo, sen frapeto kaj en rajdista pantalono, kradita blanke-nigre. Neĝeroj scintilis inter liaj lane buklaj haroj, li tenis grandegan hokbastonon en sia mano. Li ne portis supran mantelon, nur larĝan, kroĉtrikitan tukon ĉirkaŭ sia kolo, kaj ĝi faris lian infanecan vizaĝon, lian tro maldikan staturon tiel karakterize malsana. Ĉiam mi vidos lin tiel, kiel li malfermis la pordon, li kliniĝis profunde kaj mallaŭte, kiel Laertes, aŭ alia eleganta rolulo en dramo, ekparolis jene: “ Mi aŭdis, ke vi estas hungaroj, ĉu vi ne havas cigaredon hazarde?” Poste li kuŝis inter du ĉefreĝisorojn kaj ekdormis profunde. Matene li iris al Sejno kaj lavis iun el siaj du kolumoj, la alian li enpoŝigis por sekigi ĝin. Eĉ unu vorton li ne sciis france, en la poŝo de sia mantelo li kunportis la poemojn de Beneked Virág, kiel nedisigeblan kunvojaĝanton.

Statistinte en filmo, subite ni sentis nin riĉaj, kaj ni decidis funde reordigi nian vivon. Ni eksidis por kalkuli, ni notis la plej necesajn aferojn, kaj post ardaj diskutoj estis farita la listo, el kio evidentiĝis, ke ni bezonus kvardek-kvindek mil frankojn por aĉeti nur tiujn varojn, kies aĉeto momente estas neprokrastebla. Kompreneble fine ni aĉetis nenion, kaj vespere ni sidis en la restoracion Kato-piedo. Ni faris du aferojn tie: ni trinkis bieron kaj estis pozemaj.

                - Mi elmigro! – diris ekzemple Zombori subite, ekscitite, kaj kiu pensas tion, ke la membroj de la societo eksaltadis timiĝinte aŭdinte tiun deklaron, kaj ili petis lin rezigni sian intencon, tiu eraras. La membroj de la societoj sciiĝis pri tio sen nervoziĝo, ke la ĉefa reprezentanto de la moderna pentroarto volas forlasi la kontinenton. Nur Ribári demandis lin:

                - Kien vi vojaĝus?

                - Tute egalas, ĉu en Patagonion, aŭ sur la Kilimanĝaron.

                - Kilimaĝaro ne estas malbona – diris Ivan Bük, kvazaŭ li jam multfoje estus grimpinta tien, kaj li trinkis lian bieron.

                - Ĉie estas la sama situacio – rimarkis Ŝebao, kiun oni nomis reĝino pro lia nomo, kvankam li estis finstudinta Ŝekspir-aktoro – la artistoj nun travivas malbonajn tempojn.

                - Mi fariĝos idolano – respondis Zombori moroze.

                - Fariĝi idolano ne estas malbona afero – diris Ivan Bük, kvazaŭ li jam plurfoje estus adorinta idolojn, kaj li trinkis ankaŭ mian bieron. – Vi donas tro da animo en la artojn – opiniis studento pri medicino, kiu ne razis sin ok tagojn. – Nun ni vivas la tempon de realistoj: la motoro, la rekordo kaj la politiko interesas la homojn antaŭ ĉio.

                - Transflugu la oceanon – konsilis Ludoviko Siro al Zombori bonvoleme.

                - Prave – jesis Ivan Bük, kvazaŭ li jam plurfoje estus transfluginta la oceanon, sed ni ĉiuj kaptis niajn bierojn. Tio okulvideble malgajigis lin, kaj li ne ekparolis plu, li sinkis en la angulo de la loĝio, kaj metinte siajn krurojn sur la kontraŭan seĝon, elvidiĝis la ruĝa reĝo, kiel ĝi elrigardas melankolie al la vasta mondo tra la truo de lia plandumo. Ĉar dum pluva vetero Ivan Bük uzis keran majoron en la interno de sia ŝuo. Poste, ĉar la mono faris nin ekscititaj, ni decidis aranĝi vesperon de aŭtoroj. Zombori estis moroze pesimisma, rilate tiajn demandojn:

                - Ĝi interesa neniun. Se vi volas tion, ke vi havu publikon, aranĝu konkurson de tabloteniso aŭ bankedon. Reneo Kárpát petis lin ne koleri, se li nomos lin koncize azeno, sed la diritaj tute elĉerpas la karakterizaĵojn de la epiteto, derivita el la vorto azeno. Niaj vesperoj pasi tiel en la restoracio Kato-piedo, diskutante sen konvinkiĝo, kun abunda semado sen la necesaj sulko, super marmortabloj kaj glasoj de biero. Baldaŭ aperis inter ni ankaŭ Nedda, kiu naskiĝis en Sofio, laŭ la familia nomo ŝi estis Gunĉeff, ŝi estis studentino pri medicino kaj skribis artikolojn. Ŝi atribuis gravan signifon al tio, ke oni konsideru ŝin samranga kun la viroj. Ŝi pozis entuziasme la liberpensulinon. Ŝia karaktero manifestiĝis en tio, kiel ŝi vestis sin: ŝi portis virecan jakon de kostumo, molan kolumon kaj longan kravaton. Ŝi havis botojn kaj ĉapon de studentoj. Ĉio ĉi multe da ekstavagancoj ne malutilis al ŝia delikata, bela staruro, al ŝiaj perfekte belaj trajtoj. Kverelemaj inklinoj latentis en ŝi, kiuj eksplodis precipe tiam, kiam iu provi proksimiĝi al ŝi, kiel al virino. Estu dirita je nia nacia gloro, ke inter la diversaj naciuloj de la restoracio Kato-piedo ŝi sidis ekskluzive nur al nia tablo. Nedda estis la honora, virina membro de nia mizer-taĉmento. Ŝi ĉiam sukcesis solvi la frostan atmosferon en bruaj diskutoj. Ŝi estis la plej batalema, la plej rezoluta, la plej agopreta.

                - Ni vivas en bonega epoko – ŝi kutimas diri –, ke la severaj kondiĉoj faras nian lukton tiel vera. La antaŭaj epokoj ĉiuj estis pli enuaj!

                - Prave! – diris Ivan Bük, kvazaŭ li jam estus vivinta en tiuj epokoj, kaj li dormis plu kun kruroj, metitaj alten.

                Ĉirkaŭ noktomeze ni iris hejmen.


--  作者:mandio
--  发布时间:2008/6/10 10:15:54
--  

2

 

 

                Printempiĝis. Komenciĝis la svarmado sur la Bulvardoj St Michel kaj St Germaine ĝis la bordo de Sejno, kie la loĝantoj de la kvartalo Latina sidis sur la balustradoj, balancante siajn krurojn super la akvo, dum mildaj vesperoj, kiuj tamen estis sufiĉe malvarmaj, kvankam la ĉielo estis plena de steloj, kaj printempaj odoroj ŝvebis super la urbo. La ĉirkaŭajo de la Panteono, la publikaj ĝardenoj, la longaj, malnovaj stratoj pleniĝis per cent-lingve babilantaj, svarmantaj, tumultantaj, ĉifonaj homoj, havantaj fantastan eksteraĵon. Nekredeble maldikaj artistoj kuregas bark’ en brako kun cerbmalsanaj studentinoj pri mecdicino, febraj inventistoj rapidas ekzaltite kaj sencele, modeloj, apostoloj, anarkistoj kaj konfuza maso de homoj, havantaj nedifineblan ekzistadon, kiel abeloj, liberiĝintaj post la longa vintro, ili inundis ĉion kun grandega agemo, ekscitite, histerie, vortmuelante kaj gestadante. La katastrofo okazis tiam, kiu minacis nin jam de kelkaj semajnoj. Ĉar post la paso de la akra vintro nia loĝejo, nomata ĉefkomandejo povis kalkuli je pli bonordaj kaj pli pagivaj loĝantoj. Tiu cirkonstanco faris pli rigor la ĉambroluigantinon, rilate nin. Mi konfesas, ke mi kaŭzis la katastrofon konkrete, kiam mi konatiĝis kun la eminenta skulptisto Rudolfo Saroltai en la ĝardeno Luksemburgo, kie Dio scias kial, oni plie inklinas trovi sampatrujanojn. Tiu sinjoro jam kvar tagojn vivis en Parizo sen hejmo, kaj la elĉerpiĝio atingis tian gradon ĉe li, ke li povis dormi starante, kaj manĝi dormante. Kiel li mem diris, li estis pli dormema, ol la patro de Árpád. Mi invitis lin al la ĉefkomandejo, kie malgraŭ la modera amplekso de la ĉambro, ne gravis ĉu kvar-kvin loĝantojn pli aŭ malpli, mi do sciis, ke estos loko ie pro li. (Se aliloke ne, nu do sur la tablo.) Sed ni trovis ankaŭ liton por li, ĉar en iu oni dormis nur triope tiun tagon, do unu homo ankoraŭ havis sufiĉe da lokon tie. Malvestiĝinte, li ŝovis sin sub la kovrilon timeme, ĝentile, kaj etendinte sian manon ceremonie al la vekiĝinta praloĝanto, li ekparolis jene:

                - Mi estas Rudolfo Saroltai…

                - Mi ĝojas – diris Ribári kolere kaj preminte Ludovikon Siron al Ŝebao, li dormis plu. Sed la vekiĝo estis amara. La ĉambroluigantino surprizis nin pordopuŝe, sen frapeto. Certas, ke la stalo de Aŭgio estis multe pli bonorda loko, ol nia ĉambro tiun matenon, kie, senkonsidere de ĉio, ni estis duoble pli multe, ol kiom da homo havas lokon en tiom da aerkubometroj, laŭ normala kalkulo. La starpunkto de la ĉambroluigantino koncize estis la jena, ŝi fermis siajn okulojn antaŭ tio, ke la kvin praluantoj venigis siajn du amikojn, ŝi diris nenion, ke la du amikoj invitis siajn tri samsortajn amikojn loĝi ĉi tie, sed kiam ŝi vidis, ke nun jam ni volas aranĝi la loĝejon azilejo de evidente senmoraliĝintaj homoj, ŝi starigis nin antaŭ la sekvajn alternativojn: aŭ ni malplenigos la luaĵon ĝis la dua horo posttagmeze, aŭ ŝi iros al la policejo kaj anoncos, ke kvin senmonaj kaj pluraj neregistritaj eksterlandaj civitanoj damaĝadas en sia loĝejo. Konante la nekoncedemon de la polico, rilate la tiel kvalifikitajn eksterlandanojn, ni devis forlasi la loĝejon. Tagmeze la membroj de la mizer-taĉmento post varma adiaŭo disiris al ĉiu direkto de la ventorozo. Kárpát, mia malnova dormkunulo restis kun mi, kaj ni iris kune al Bastilo, portante niajn havaĵojn. Tie ni haltis kaj faris militan intekonsiliĝon, dume la tagmeza trafiko tumultis ĉirkaŭ ni kun nepriskribebla varieco. Reneo Kárpát estis malesperiĝinta. Li staris meze de la surdiga rumoro, tiel amare naniĝante sub la grandega obelisko, kun sia blondeco, trosentemo, senenergie kaj kun tremantaj genuoj, kvazaŭ li dezirus morti. Poste li rigrardis sur min heziteme. Mi vidis, ke li volas diri ion.

                - Ĉu vi havas ian planon? – mi demandis.

                - Ne… Aŭ mi nur pensis… La azilejo…

                - Vi pravas. Dormu en la azilejo.

                - Kaj… Ĉu vi ne malestimas min, pro tio?

                - Ba! Kial? Morgaŭ eble ankaŭ mi estos tie. – Mi ne diris tion kore, ĉar mi teruris la azilejon, kiel civila junulo, sed mi volis kuraĝigi Kárpát-on. Sed li sciis bone, ke li faras malkuraĝan aferon, ke li malesperiĝis dum la lukto, plej rapide el ni.

                - Ne koleru – li balbutaĉis kaj iris kun pendanta kapo, ŝanceliĝante, post tiu militfakto de sia vivo, simila al la kapitulaco ĉe urbo Világos, en la koro kun la ĥimero de la azilejo, kaj mi restis tie, en la mezo de la granda placo, kie staris iam la eleganta kaj mondfama prizono, surloke de la nuna subtera tramveturilo, sub la obelisko, sur la trotuar-insulo, kiu tiam izolis min de la tuta vivo, pulsanta ĉirkaŭ mi, kvazaŭ ĝi estus vera insulo en tiu sensente agitiĝanta hom-oceano, kun mi, simile al la ŝiprompinta, borden-ĵetita Robinsono.

 

 

 

Montparnasse

 

 

1

 

 

                Kiu estis en Parizo, tiuj jam certe vidis homon starantan je la dekunua horo apud la balustrado de la ponto Change, kiu sperta pri arto, rigardas la Conciergerie-on kun atento, kelkfoje li retropaŝas kaj klinas sian kapon iom flanken por percepti la akireblajn impresojn tute precize. Tiuj homoj ĉiam estas senhejmaj, kiuj volas eviti tiel la atenton de la deĵoranta policisto. Tial ili admiris kun granda scivolemo ofte viditajn, famajn konstruaĵojn, Notre-Dame-on, la hotelon Ville aŭ precipe la Reĝan Palacon, kvazaŭ montrante, ke tiuj reprezentas konsiderindan fremdultrafikon en sia persono, kaj ne estus konsilinde ĝeni ilin per sentakta eraro de policisto en la grava intereso de la lando. Spite al tio la realo estas la jena: matene surpreninte ĉiujn miajn tolaĵojn, mi enpoŝigis sapon, razklingon, vestobroson kaj parfumon Chamisseaux, ne lasanta aliajn objektojn en mia kofro, nur tri pensoriĉajn eseojn, kaj verŝajne butonojn de kolumo. Poste mi foriris el la hotelo, ĝuste tiel, kiel iu ankoraŭ revenos, iam. Mi iris sur la bordo kontraŭ la fluo. Efektive mi vidis tiun urbon batalkampo, kie nekontaj Cezaroj Julioj, Cavour-oj, Napoleonoj luktas por la vivopano, por la kariero, je vivo aŭ morto, ĝuste tiel, kiel iam sur la kampoj, kiuj havas sangan nomon, kaj ĉi tie decidas tiu sama interna forto, genio kune kun la bonŝanco, kiel en la vera milit-taktiko. Ĉiam hantis min tiu manio, ke mi estas la reenkarniĝo de Napoleono, kaj mi devas lukti miajn batalojn por la burĝa ekzistado, ne malpli glorajn, ol iam. Mi jam iris sur la havenkajo Voltaire… Ĝi estas stratetaĉ-odora, forlasita parto de la urbo… Kaj subite mi ekvidis fantomeske maldikan, infanan homfiguron, kiu portas rajdistan patalonon kaj tenas en sia mano karakterizan hokbaston, li observas la statuon de Voltarie, el ĉiu flanko, miregante kaj kun plezuro de arto, kvazaŭ li estus vidintan ne nur tiun monumenton, sed ĝenerale ankoraŭ neniun statuon en sia vivo, Ludovikon Siron! Ni salutis unu la alian kaj ekiris malrapide al la havenkajo Orsay, kvazaŭ ni estus priparolintaj rendevuon ĉi tie.

                - Ĉu vi loĝas nenie? – li demandis.

                - Mi portas tri ĉemizojn. – Ĉar vere tiom estis sur mi. Ne nur ĉemizoj, sed ĝenerale tolaĵoj. Tri. Jam estis la fino de majo, kaj estis tre varme. Polvo ŝvebis super la senhoma bordo kaj rapidservaj restoracioj estis fermataj unu post la alia, kiel ni preteriris tiujn, kvazaŭ ĝi okazus kontraŭ ni. Ni trairis la ponton, kaj ĝuste ni atingis la finon de Rivoli, kiu kondukas al la placo Konkordo. Vid-al-vide al ni, en la fino de la tute rekta strato staris Reĝino Madeleine. Mem Madeleine! Ludoviko elprenis el sia poŝo paketon da tre malbonkvalita cigaredo Gouloise Blua, ekfuminte, ni jam estis sur Champs-Elysées, ni preteriris luksajn aŭtosalonojn kaj montrofenstrojn de loĝeja meblaro, kun rapidaj paŝoj, sencele kaj celkonscie… Tiel ni preterlasis la amuzejojn Ritz kaj Claridge, kaj se ni ne estus returniĝintaj ĝustatempe, ni alvenintus en Neuilly-on, kie komenciĝas la nenio trans Parizo. Denove la placo Étoile estis apud ni, kaj Ludoviko Siro disetendis siajn brakojn laŭte ĝemante ĝuste ĉe la stratangulo de avenuo Mac-Mahon, vid-al-vide al la mondfama triumfarko, en la senhoma, benzinodora krepusko, kaj miaj ĉemizoj tramalsekiĝis tiel, kiuj estis sur mi, ke dikaj ŝvitogutoj ruliĝis de sur mia frunto. Poste ni promenetis plu, sur la senfina Rivoli, kaj jam de malproksime estis videbla ankaŭ teatro Chátelet, kun ĝia svelta silueto, kovrita per aŭroraj vaporoj, Ludoviko Siro estis tia apud mi kun sia hokbastono, kiel Tannhäuser, aŭ plie, kiel miniatura ĉefdetektivo. Niaj gamboj tolporiĝis, nun jam eble ni povintus iri dum tagoj, tiel, inerte, sensente, monotone, ĉiam kaj nenien, sed ni eniris kun niaj lastaj frankoj en la unuan rapidservan bufedon, kiun oni malfermas je la tria horo, konsiderante la foirhalon, troviĝanta ĉe la stratangulo de la bulvardo Sebastopolo kaj Rivoli. Tie mi ŝvitis multe pli forte, mi do elprenis mian naztukon, sed disfaldinte tiun, mi rimarkis konsternite, ke ĝi estas noktoĉemizo. Mi viŝis miajn ŝvitkovritajn vizaĝon kaj nukon per tio.

- Kárpát iris en la azilejon – mi diris al Ludoviko Siro.

- Mi jam komprenas ankaŭ tion, post la okazintaĵoj… – kaj li diris ĝinn al mi kun tiel laca grimaco, kun tiel senlime damanda maniero, kvazaŭ li estus rezigninta ĉion. La rapidserva bufedo pleniĝis de klamo, fumo, bruo, tintado kaj el la voĉtumulto kelkfoje elaŭdiĝis la sonorado de la kontrol-kasmaŝino. Ludoviko Siro, la poeto ekdormis kun morte pala vizaĝo, kun lipoj, kurbiĝintaj je ploro, lia infaneca mieno kaj la dorna ekstremaĵo de lia dentobroso, elpendanta el lia supra poŝo, ŝajnis al mi simbola vidaĵo en la pariza mateno. Buŝangule fumis algluiĝinta stumpo de cigaredo Gouloise Blua en ties postmorta satato, kaj li estis tia kun ĝi, kvazaŭ ŝercemaj homoj estus metintaj tiun nekonvenan objekton en la buŝon de dormanta infano.

 


--  作者:mandio
--  发布时间:2008/6/10 10:16:20
--  

2

 

 

                Ludoviko Siro paŝis tra la pordo la Savarmeo. Ankaŭ mia lasta samsortulo kapitulacis. Mi iris plu. Mi sciis bone: mi neniam enpaŝos tien, nek en la azilejon, maksimume mi paŝos de sur iu ponto en la eternan azilon de la akvo de Sejno. Miaj palpebroj komencis fermiĝadi, kaj mi batiĝis al la muro kelkfoje…

                - Kio okazis al vi, ĉi vi estas malsana?

                Mi larĝe malfermis miajn okulojn kun granda fortosreĉo. Ŝi estis Nedda.

                - Mi ankoraŭ ne dormis. – Mi ne sciis, kion ŝi diris, kion mi respondis, ni iris ien kune, en la homtumulto, en bruo, poste mi sidis ie, kaj mi diris tiaĵojn, ke mi devas iri por Ludoviko Siro en la klubon de fakuloj….

                - Vi ja havas febron…

                Kapkuseno ektuŝis mian nukon malantaŭe kaj ĉesis ĉio ĉirkaŭ mi…

                Mi malfermis miajn okulojn. Estis vespero. Amika lumo de lampo kun rozkolora  ŝirmilo radiis, knabino sidis kaj legis ĉe la tablo. Mi rekonis Nedda-n post iom da tempo. Mi sentis plumban lacon en miaj membroj, kaj mi bezonis mian ĉiun forton por ellitiĝi.

                - Ĉu vi fartas pli bone?

                - Jes, tute. Mi pensas, ke mi estis nur dormema.

                Mi ekprenis mian ĉapelon.

                - Kien vi volas iri nun? – ŝi demandis.

                Mi staris.

                - Vi ne povas vagadi denove ĝis mateno. – Ŝi ekfumis cigaredon kaj iradis tien-reen en la ĉambro ekscitite. – Vidu, Parizo efektive estas Doberdo por ni, kiuj luktas ĉi tie, lasitaj al ni mem, sur la fronto de la kulturo. Egalas, kiom da celon ni havas, de kie ni venis, kien ni iras: ni estas kamaradoj ĉi tie en la lukto, kun niaj grandaj ambicioj kaj malriĉeco, nekomprenite. – Ŝi metis iun sian botkovritan piedon sur la seĝon kaj kubutumis sur siajn genuojn. – Estus fiaĵo, se vi nun irus en la nenion pro demando de etiketo, kiam jen estas malplena kanapo. – Ŝi eldiris tion! Ĝi jam estis antaŭsentebla, tamen ni ambaŭ konterniĝis.

- Respondu tiun kaprompan demandon: kiu estas pli granda kulpo kontaŭ la homa moralo: ĉu lasi morti kamaradon sur la batalkampo, aŭ pasigi nokton sub la sama tegmento viro kaj virino, kiel kamaradoj?          

- Kiel do vi imagas tion?

                - Vi estas decidkaraktera homo, mi scias bone, ke vi ne forgesos eĉ por momento tiun vorton: kamarado! La honoron de du homoj ne povas ruinigi situacio, en kiun ili falis. Se ni havas firman karakteron en ni, ni restos tiuj homoj eĉ en pli granda proksimeco, kiuj ni estis, se ne, tiam nek tiom da tento sufiĉas. Mi petas vin, pasigu la nokton ĉi tie kaj estu mia kunloĝanto, ĝis okazos ŝanĝo en viaj cirkonstancoj. Maksimume vi kontribuos al la luprezo de la domo.

                Tra la fenestro vasta lumo de arklampo videbliĝis, pendanta super la strato. Mi estis en amikema, malgranda ĉambro kun kurteno, librobreto kaj kromolitografio sur la muro…

                Mi restis…

 

 

3

 

 

                Nedda loĝis inter agrablaj cirkonstancoj en iu kvieta strateto de Montparnasse, en ĉambro kun balkono de sesĉambra loĝejo. La ĉefluanto havis grandan loĝejon en la urbocentro, sed li tenis ankaŭ sian antaŭan hejmon, por ke ĝi ne restu sen gardo, li ludonis tiun ĉambron malmultekoste al Nedda, kiu estis lia malnova konatino. Li estis bona ĉefluanto, kiu ni vidis neniam. Nedda alportis la luprezon de la domo en lian internurban loĝejon la unuan de ĉiu monato.

                Sekvan tagon matene mi ekiris frue, sen penso, celo kaj decido por serĉi laboron. Kaj tiam mi renkontis la hazardon la unuan fojon en Parizo. Mi preteriris elegantan hotelon, kaj mi ekaŭdis hungaran blasfemadon el la kelo.

                Mi kriis tra la fenestro de la kelo kun subita decido:

                - Bonan tagon! Kiu estas tiu hungaro ĉi tie?

                - Mi estas tiu. Nu, kion vi volas? – respondis la nekonata sampatrujano. Mi malsupreniris al li. Mi alvenis en grandegan kuirejon, kaj brunhaŭta, alta, korpulenta homo staris antaŭ mi, deveninta el la Hungara Granda Ebenaĵo.

                - Mi nomiĝas Puskás, la kuiristo. Kion vi deziras?

                Mallonge mi skrizis mian situacion: mi havas nek permesilion labori, nek monon, mi ne akceptos kveston, sed mi farus ĉiuspecan laboron. Se li pelos min sur la straton de tie ĉi, baldaŭ tutcerte trafos min granda malfeliĉo. La skito ridis dirante, ke li dungos min, kiel laviston de vazo, mia salajro estos dek kvin frankoj potage. Tiel mi fariĝis “plonjeur”, kiel oni nomas la telerlavistojn en Parizo. Al tiu laboro ne estis nepre bezonata labor-permesilo, la tiel nomata carte de’identiée. Mi do havis laboron. La plej amara periodo de mia vivo komenciĝis per tiu laboro. Melsekiĝinte ĝishaŭte pro la tepida akvo, simila al bestnutraĵo, mi naŭzis pro la densaj vaproj de la manĝaĵoj, sed mi havis dekkvin frankojn potage, subplanda persisto en Parizo, kaj onklo Puskás mezuris la manĝaĵporciojn kun sampatrujana koro, tiel do mi povis manĝi el tio abunde ankaŭ vespere.

                Eĉ plu mi loĝis kun Nedda. Ni dormis, vestis kaj lavis nin en la sama ĉambro kaj dum la tuta tempo ni restis kamaradoj. Eble inter pli bonaj cirkonstancoj tiu nekutima proksimeco estintus pli stranga aŭ pli nervoziga., sed en tiu zorgoplena vivo, kun trostreĉita nervosistemo, malesperiĝinte okupis nian ĉiun penson, senton la batalo por la ĉiutaga vivo. Ni trovis natura tiun situacion kaj ni vivis tiel trankvile, alkutimiĝinte unu apud la alia, kvazaŭ ni tute ne estintus sanaj kaj junaj homoj de la malsama sekso. Vespere ni skribis en ĉifitajn kajerojn, diskutis, kverelis, kaj ni trovis epokfara tiun senmakulan komunumon, en kiu ni vivis. La membroj de la mizer-taĉmento, eble mi eĉ ne devas mencii, ili ĉiuj fariĝis entuziasmaj adeptoj de la afero, ili senescepte kredis la senmakulecon de nia kunloĝanta rilato, ili preskaŭ festis nin, eble ili estus aĉetintaj ankaŭ florojn, se tiutempe, rilate la aĉetojn, ili havis monon nur por pano. Nia ekzemplo estis plie tiumfo de la virto, ol ties falo. Ofte ni pruntedonis monon unu al la alia, kelkajn frankojn, ni uzis la teon ambaŭ, kaj ni demandis nenion, ke efektive kiu kaj kio estas la alia homo, por ke la komuna loĝado ne subfuso nian sendepencecon. Iom post iom mi disiĝis de la mizer-taĉmento, kaj anstataŭ la retoracio Kato-piedo mi vizitis Rotonde-on aŭ Kupolon, aŭ mi iris en la kafejon Katedralo, kie estis la konstanta tablo de Nedda. Kelkfoje mi miksiĝis tie kun la plej strangaj avangadistaj societoj, kies kapo estis Vlasta, la ĉehoslovak geniulo. Li faris mallaŭtvoĉajn prelegojn dum ĝenerala atento pri la perspektivo de la literaturo. Li estis kalva, altfrunta sinjoro, portanta nazumon, li vestis sin pedante kaj ĵetis strabajn, konfidencajn ekrigardojn al tiu, al kiu li parolis. Mi ne ŝatis tiun homon, ĉar mi sentis lin hipokrita, malvarmsanga, mensoga. Sed la okuloj de Nedda pligrandiĝis kelkajn milimetrojn, kiam ŝi aŭskultis lin, ŝiaj lipoj moviĝis senmove, kiel ŝi murmuris en si la vortoj de Vlasta. Hejme ŝi ripetis tiujn deklarojn entuziasme, kaj kiam ŝi vidis, ke min tute ne kortuŝas la grandiozeco de la ideoj de Vlasta, subite, kun malestima mieno ŝi ĉesis parolis, kaj ŝia simpatio al mi certe malpliiĝis. Dume mi lavis la vazojn. Tiuj estis teruraj semajnoj. La tepida akvo, la plumoj de la kortbirdoj ĝismaleole, legom-defalaĵoj, kaj la abunde ondruliĝantaj vaporoj de manĝaĵoj naŭzis min. Ĉiutage mi iris en la kuirejon labori tiel, kvazaŭ mi estus transdoninta min al pentofaro pro grava kulpo.

                Kaj pri miaj malsukcesaj operacioj mi skribis tiun malgajan moton al mia sampatrujano, restinta hejme:

                “La mizero en Parizo estas senŝanĝa…”

 


--  作者:mandio
--  发布时间:2008/6/10 10:16:41
--  

La Granda Bulvardo,

kiu komenciĝas ĉe Madeleine

 

 

1

 

 

                Iun vesperon ni translokis la scenejon de mia skoldado de Montparnasse al la ĉirkaŭaĵo de la operdomo. Oferinte kelkajn frankojn, mi sidis en la kafejon Paco. Tiu grandega kafejo dividiĝas je du partoj, la kafejo mem estas sur la strata fronto de la bulvardo Kapucinoj, kie troviĝas grandegaj separeoj, inter ili estas mallarĝaj vandoj, la flanka parto al la operdomo estas restoracio. Mi renkontis Ribári-on ĉe la enirejo. Li fumis cigaron, portis aktujon sub sia akselo kaj diris kun enigma, eleganta mieno, ke li estas okupita pri gravaj, politikaj aferoj. Tiu kafejo ne estas unuaklasa loko, sed ties gastoj atribuas gravan signifon al la ŝajno, kaj malgraŭ ilia murmuranta stomako, ili trinkas nigran kafon por sia lasta mono, ke ili povu aferumi agoprete ĉi tie. Almozuloj sidadas en elegantaj vestaĵoj kaj lakŝuoj, ili estas senhejmuloj kun freŝe kombita frizaĵo, ili fumas siajn lastajn cigaredojn Klismo kaj paroladas kun senzorga gemuto. Eksidinte en iu malantaŭa separeo, mi trinkas kafon kaj legas hungaran ĵurnalon. Ĉiuj ties linioj impresas min kun tiel stranga malĝojo, miksiĝanta kun ĝojo, ekzemple oni publikigas tiel grizan, enuan reklamon: “Aĉetu en la strato Király…” Estas en ĝi taga novaĵo: “Hieraŭ posttagmeze la vicdomprizorgisto freneziĝis en la domo, troviĝanta en la strato Üllői, n-ro l5…” Kiel malproksimaj aferoj estas tiuj. Mi malsereniĝas interne, kiel la ombro de rapide flosanta nubo trapasas super helverda kampo. Kaj subite mi ekvidas Negrulon. Adalberton Negron, pri kiu mi tute ne sciis, ke li estas en Parizo, kun kiu mi renkontiĝis en Budapeŝto antaŭ ses jaroj, li estis bors-konsignisto kaj li veturis per aŭto. Li iras al la elirejo. Mi alparolas lin. Post kelkaj vortoj ni interkonsentis, ke ni iros promeni, mi pagis, kaj ni jam staras antaŭ la kafejo. Estas vespero. La vizaĝo de Negro trankviligas min, ne sidas acerba ĝentileco sur liaj trajtoj, tiu anticipa, permanenta malkonfido, per kio la trivitan hungaron la pli elegante vestita sampatrujano ĝenerale kutimas akcepti en Parizo. La granda placo de la Operdomo estas plen-plena de homoj, kiel en foiro, kaj la du elirejo de la metroo eligas la pasaĝerojn, hom- kaj veturilamasoj brukrakadas, muĝas akresone en vivdanĝera, kirliĝanta, brilanta polvonubo kaj benzigaso… Pulsantaj kaj senmovaj lumreklamoj, luksaj montrofenestroj faras okulfenda la ĝenan rumoron. Mi ekscias, ke Negro kunportis iom da mono en Parizon, kaj li establis fotoartlaborejon. Ni iras tiel silente, tumultante, kunpremite sur la Granda Bulvardo. La interpuŝiĝado estas tiel kutima afero vespere ĉi tie, kiel ni alkutimiĝas konvesacii kriegante, perdiĝi en la homamaso dum minutoj de tiu, kun kiu ni iras. Apud luksaj magazenoj, palacoj kaj bankoj estas foiraj kuirejoj, oni fritas flanojn, terpomojn, milda gras- kaj ole-odoro faras varia la fetoron de la benzino. Malpli supre sekvas la kafejoj de la Granda Bulvardo, kiuj preskaŭ estas malplenaj, ĉar la plimulto de la gastoj staradas sur la strato antaŭ la kafejo. Turniĝinte en iun flankstraton, ni atingas la borson. Ni staras vid-al-vide al la senluma, malnova konstruaĵo. Ia antikva digno, eksmodiĝinta orgojlo radias el la Boros, kaj sub ĝi, kiel ia salondando ĉe la piedoj de la fondinta virino: troviĝas prilumita stacio de metroo. Negro longe rigardas ĝin, poste li komencas paroli: - Vi vidas, ke mi blankhariĝas. Mi estis en Vilna, Krasnik, Bukovino kaj Inzolvenci-o, nun mi devas komenci ĉion denove. Mi estis borsisto, kaj rigardinte tiun konstruaĵon, mi devas pensi pri Courbet, kiu entreprenis ekbruligi Luvre-on, kiel pentristo. – Li ĝemas. Ni promenas plu, iom post iom mi direktas la parolon al mia afero, mi plendas mian fiaskon kaj mizeron al li. Li aŭskultas min atenteme, poste li diras:

                - Nu, vidu, ankaŭ mi mem havas problemojn, mi ne povas fari multe, sed por ke vi ne devu lavi telerojn: kiom da mono vi ricevas en la hotelo, tiom vi povas perlabori ankaŭ ĉe mi.

                - Mi estis tre bona amatora fotografisto…

                - Tute ne temas pri tio, bedaŭrinde ankaŭ mi havas malmulte da laboro. Eble kiel kurknabon, se tio ne ofendos vian dignon. Vi farus ordon en mia laboratorio, vi portus la stativon, la fotoaparaton post min.

                Mi dungiĝis al li. Sekvan tagon mi iris al Puskás kaj eksiĝis. Mi skuis lian brunan, grandan manon kun dankemo kaj amo, kiu tiel bonkore etendis al mi pecon da pano en la plej kriza horo. Ankaŭ li rigardis sur min patre.

                - Sed gardu vin, knabo, ne senmoraliĝu, ĉar tio okazas rapide en Parizo. Tute ne kredu la virinojn.

                Mi trankviligis lin, ke mi absolute ne faros tion, kaj se mi povos, mi multoble esprimos al li mian profundan dankon.

                - Ca va! – li diris kun siaj larĝbuŝe prononcitaj literoj “a”, kiel ĉe turanoj, kaj li akompanis min sur la straton, kie li transdonis al mi dek kvin frankojn.

Ne danku ĝin. Hodiaŭ vi ankoraŭ estas en la etato, kial redoni la monon al la “grizuloj”? - Ni nomis la francojn “grizuloj”, por ke ili ne komprenu, kiam ni parolis pri ili.

 

 

2

 

 

 

Tio certas, ke mia posteno ĉe Negro ne estis nomebla konsiderinda. Mi portis de mateno ĝis vespero la stativon, la fotoaparaton, mi iris de iu redaktejo al la alia proponi niajn fotoraportaĵojn, aŭ mi transdonis la bildojn al la mendantoj, kaj mi enpoŝigis trankvile kelkajn frankojn da trinkmono. Trinkmono!  Se oni estus menciintaj tion en Budapeŝto, kiel memkomprenebla ĝi estis ĉi tie, ĉiu fortostreĉo, humiliĝo, kiuj taŭgas al tio, ke aliiĝinte al la ĉiutaga vivo, oni vivtenu sin. Nia artlaborejo, nomata “Foto Beaux-Atrs”, troviĝis en la mallarĝa, kvieta, eleganta strato Surine, en la proksimo de la preĝejo Madeleine, kaj mi estis la agento, kurknabo, laboratoria asistanto de la firmao en unu persono. Ĉiuvespere mi kuŝis sur la kanapo lace, melankolie. Ankaŭ Nedda silentiĝis. Ŝi eĉ nun entuziasmis al Vlasta, sed la kotizoj de la ekzamenoj, la altprezaj libroj, notoj ĉiam pli malfaciligis la daŭrigon de ŝiaj studoj, kaj kio pleje ĉagrenis ŝi, la ĵurnaloj redonis ŝiajn artikolojn unu post la alia, kiel nepublikigeblajn. Sed kiel fiera ŝi estis pri sia geno, kiel ŝi kredis sian talenton…

                Ĉiutage mi petegis Negron, ke li donu malgrandan fotoaparaton al mi, mi provos fari negocon. Komence Negro estis neŝanceligebla. Poste li tamen donis al mi la deziratan fotoaparaton kaj paketon da filmoj, kun tiu kondiĉo, se mi foruzos la materialon kaj mi komprenos, ke mi atingis nenian rezulton, mi lasos lin paca. Mi krozis nervoze trae-retrae en Parizo por bone uzi la dek du bildojn, kiuj estis je mia dispono. Mi estis decidiĝinta kaj sintrudema. Mi alparolis eksterlandanojn kaj persvadis ilin, mi direktis la fotoaparaton atakeme al ili, sed vane, mi prodigis la duono de la film-paketo, kaj mi jam vidis proksimiĝi la tagon, kiam mi devos redoni la fotoaparaton kun honto, kaj fariĝi kurknabo denove. Mia malesperiĝo atingis sian kulminon. Mi decidis mortigi min tiun tagon. Mi ne povis elteni, ke mi akceptu mian subigitecon. Jam nur kvar bildoj estis en mia fotilo, kaj nenia rezulto. Negro repetis la aparaton sub tiu preteksto, ke li bezonas ĝin. Mi diris, ke li atendu ankoraŭ unu tagon. Tiu tago estas antaŭ mi, kiel vera, klara filmo, kiu povas tuj aperi en mia cerbo je la butonpremo de mia memoro, ripetante eĉ la plej etan detalon de la tago. Matene Negro foriris dirante, ke li revenos je la tria horo. Nek nun mi dubas, ke tiun tagon mi estus mortiginta min, se okazintus nenio. Surŝultriginte la fotoaparaton, mi iris sur la straton. Kvazaŭ estus la kutima tago, mi eligis la fumon de la cigaredo en la aeron indiferente. Mi iradis sencele sur la bulvardo Haussman, kiam mi devis halti konsternite. Timige fremda, tamen bone konata figuro proksimiĝis al mi, tute ne figuro, sed aperaĵo, kun blonda, granda barbo, kun longa hararo ĝis la nuko, en stranga, rusa ĉemizo de sanktulo aŭ frenezulo, ĉe kies talio pendis loze ligitaj ŝnuroj kun kvasta ekstremaĵo. Sankta Dio, li estas Reneo Kápát!… Sed kiel li aspektis! Kiel Leo Tolstoj, la ermito de Jasnaja Poljana, aŭ plie kiel Ripp von Winkle el la tria akto de la opero… Li petis min, ke mi ne faru sensacion, kaj li rakontis, ke li estas la membro de rusa orkestro en la amuzejo Raketo, kompreneble sur la placo Pigalle, kaj li devas vesti sin tiel, laŭ la kontrakto. Li estas kantisto de tangoj kaj ludas ukululon, li prezentas refrenoj tra funelo ĉe violkolora lumefekto de reflektoro, tamen li komponas operon… Kio estas al mi? Mi do fotografadas, mi laboras en laboratorio, tamen mi verkas. Ni premis la manon unu de la alia kaj disiĝis. La homoj turniĝis malantaŭ li…

                Mi adiaŭis Nikolanon Kádár, tiun agrablan knabon, kiu efektive estis identa kun mi. Domaĝe pro mi, kiel ĝenerale pro ĉiu tia homo, kiun devigas ne ia malsano aŭ senila malforteco forlasi la vivantaron. Mi pensis tiaĵojn, kaj dume mi alvenis al Madeleine, kie komenciĝas la Granda Bulvardo, tiu Granda Vojo, ĉe kies komenco mi staras, kaj la hodiaŭan tagon ĝi kondukas ne al la pordego Clichy, sed en Tartaron, en la sferojn, aŭ Dio scias en kian eternecon, kun Napoleono, enkarniĝinta kiel kurknabo. Aŭtobuso restadis antaŭ la preĝejo, ĉirkaŭ ĝi stradis multe da eksterlandanoj, atendantaj la ekveturon… Mi sentis subite, kiel fajrero ekŝprucas el mia varmega cerbo. Ekideo! La aŭtobuso ekveturos je la dekdua horo, kaj farinte rondon en la urbo, ĝi revenos al Madeleine je la unua horo. La agemo trafulmis min, kiel kurento! Mi rapidis tien, kaj ne perdinte multe da vortoj, mi kunaranĝis foto-tabulon el la surprizitaj eksterlandanoj… La suno brilis belege, kaj metinte ĉiun sur unu foton, mi “kinps”-is la lastajn kvar plakojn, kiel oni diras tion en faklingvo. Kiam la konduktoro signalis la ekveturon, mi jam kuregis reen, supren en la artlaborejon. Mi rivelis la bildojn kun febra rapideco. Mi sekigis tiujn per alkoholo… Mia ĉemizo ekfamis… mi bruligis mian manplaton… mi renversis botelon da fiksilo… Estas la dekdua horo kaj tri kvaronoj posttagmeze!… Mi estas preta… Mi saltas tri ŝtupojn samtempe… Mi ruliĝas sur la lastaj ok ŝtupoj… Mi kuregas lametante… Gravas la rapida marŝado, kiel mi faris tion ĉe Austerlitz…

                La aŭtobuso alvenas kun mi al Madeleine. Mi disdonas rapide la fotojn inter la descendantaj pasaĝeroj, unu kostas dek frankojn, okaze de plusmendo ties dekduo kostas dudek kvin frankojn, oni transprenis tiujn rapide, post plua kvin minutoj mi havis tricent frankojn kiel plusmendon… Mi disdonis entuziasme la vizitkarton de nia firmao, mi ridetas, kliniĝadas, kaj ankaŭ la elegantaj aĉetantoj ridetas kaj frapetas mian ŝultron, mi estas tiel elĉerpiĝinta, feliĉa kaj servema en tiu ĉi momento. Mi staris tie, kvazaŭ mi estus veninta el vera batalo, lametante, en ŝirita vestaĵo, polvokovrite, kun febraj okuloj… Ĝi estis tiu tago, kiam ĉe Madeleine mi trarompis la fronton de la pariza indiferenteco kun rapida marŝado, kaj vid-al-vide al mi komenciĝis tre longa vojo, sed en tiu momento mi jam sciis bone, ke tiu “granda bulvardo” kondukas ne el la vivo, sed tute alien, al nekonta, sed grandioza celo…

                Venis Negro. Li haltis iom mirante en la pordo, ekvidinte la postsignojn de la batalo. Li aŭskultis min atenteme, rigadis min longe, poste ekpremis mian manon kaj transdonis cent frankoj al mi dirante, ke de nun lia artlaborejo estos je mia dispono, se nur eblas, mi domaĝu iomete la instalaĵon. Sekvan tagon ankoraŭ sukcesis la negoco ĉe Madeleine, la trian tagon jam sep fotografistoj kunkuris unu kun la alia, kaj konsiderinte, ke la interveno de la polico estis atendebla post minutoj, mi ĉesigis la negocon, rilate la aŭtobusojn. Sen legitimilo mi ne povis kunkuri kun la francaj fotografistoj. Kiel jam en tiom da fojoj, la francoj simple okupis la bonan, hungaran ideon. Sed nun jam kvazaŭ la unua rezulto altirus la pluajn, mi havis negocon. Mi persvadis kelkajn eksterlandanojn, al kiuj mi transdonis la grupan foton, ke ili fotigu sin, kaj mi sukcesis fari kelkajn raportaĵojn. Mi perlaboris mil kvincent frankojn en tiu monato, sed mi forsekretis tion singarde antaŭ Nedda, ĉar tiel ni estus havintaj nenian kaŭzon, ke ni loĝu kune eĉ plu. Vere nenian. Kiam en mia vivo okazis decidaj eventoj, ĉe ŝi restis ĉio la sama, kiel antaŭe. Ŝi vizitis la universitaton, admiris Vlasta-on en la kafejo Katedralo, kaj ĉiuvespere, kiam ni estis hejme, ŝi daŭrigis siajn pasiajn diskutojn pri siaj modernaj principoj, pri la sendependeco de la virinoj, pri la miskredo de la viroj, pri la grandiozeco de la ideoj de Vlasta, kaj kontraŭ ŝia malvasthorizonteco, de kiam mia financa stato pliboniĝis, mi fariĝis multe pli netolerebla, ofte kun malamo, antakante mian personon, parolante subtakse pri mi, ŝi defendis sian pravon. Lastatempe alportinte hejmen sukeron kaj teon, mi lerte miksis ĝin al la antaŭa, kaj kaŝe mi refreŝigis ŝian cigaredstokon.

                Tiel alvenis la somero. La polvo dike kovris la urbon, la densaj arbokronoj de la ĝardeno Luksemburgo staris en sia plena pompo, kaj mi komencis novan negocon. Mi vizitis frekventatajn ekskursejojn kaj faris ekspresajn fotojn.

                Ke iam mi estis verkisto, fantaziulo, kiu entuzismis al principoj, pensoj, ĝi ŝajnis nun, kiel malreala, infanaĝa memoro. Nenio alia interesis min, ol la nuno, la laboro, la negoco. Dum la tuta tago mi veturis ĉien en la urbon per metroo. La ordo, la aktiveco kaj prudento, kiel bonegaj, novaj gastoj enloĝiĝis en mian vivon, kaj la eseo de Gustavo Le Bonn pri la psikozo de la homamasoj kuŝas eĉ nun ie en Parizo kun ĉemeze faldita folio, kie mi interrompis ties legadon por momento, kaj mi neniam finis ĝin.

 


--  作者:mandio
--  发布时间:2008/6/10 10:17:07
--  

3

 

 

                Iun tagon en julio mi iris hejmen pli fure. Mi sciis, ke Nedda ankoraŭ ne estos dome. Ofte ŝi sidadis en la kafejo Katedralo eĉ ĝis noktomezo. Estis la oka horo, kiam mi suprenvenis el la metroostacio ĉe la strato Bac, en tepida, sufoke varma, somera vespero. Paŝinte en la ĉambron, mi malfermis la fenestron. Mi staris tie kun bona sento, tamen kun iom stranga melankolio, kaj venis en mian kapon polvoodora, malnova, budapeŝta redaktejo, kie mi laboris uzante gluaĵon kaj tondilon en la intereso de la hungara informadservo. La somera ĉielo estis en plena stelpompo, senmova, scintila, kaj la trafika bruo de la malproksimaj bulvardoj filtriĝis obtuze al mi tra la pitoreskaj stratoj. En la tirkesto de la skribotablo mi havis kvinmil frankojn da ŝparita mono, en la maldekstra, supra poŝo estis la mirinda papero: la carte d’identitée. Ĉu rezulto? Nenion mi atingis per ĝi. Kaj jen mi prenis aparaton en mian manon, tute malgrandan maŝinon, kaj mi transflugis tiun oceanon de larmoj kaj suferoj sen surteriĝo, sen malmulte da fortostreĉo, kiu faŭkis inter la juneco kaj la vivteno. Mi pensis pri Nedda. Kaj la pordo malfermiĝis en tiu momento, kvazaŭ vokite pere de mia penso. Estis okulfrape, ke ŝi venis hejmen tiel frue. Ŝi aspektis pala, kun sia individua disharmonio survizaĝe, kion esprimis ŝiaj vastiĝantaj nazloboj, kaj la strikte fermitaj lipoj. Mi vidis tuj, ke io okazis al ŝi, sed mi diris nenion, ĉar mi ne rajtis trapasi la demarkacian linion de nia kontakto, kio ne toleris interveni en la privatan vivon de kamardoj kaj liberpensuloj. Baldaŭ mi diris indiferente:

                - La sekvan semajnon mi statistos en filmo kvar tagojn.

                Ŝia vizaĝo ekkonvulsiis, deturnis sin kaj staris al la fenestro, dorse al mi, kvazaŭ ŝi hontus siajn larmojn. Mi silentis. Mi pensis, se mi trudos tiun silenton al ŝia cerbo, krevos ŝia ekscitiĝo, sed demandinte ŝin, mi donus forton al la silento. Pasis kvaronhoro tiel. Ŝi turniĝis subite kaj diris defie:

                - Ĉu vi legis la vesperajn ĵurnalojn?

                - Ne.

                - Oni kaptis Vlasta-on je freŝa faro kaj arestis lin en la amuzejo Ritz. Li estas internacia trompludisto! – Kaj ŝi rigardis al mi tiel, jam anticipante malamante min pro la triumfo, ŝi tremigis siajn etaj, rozkolorajn nazlobojn, minace, kvazaŭ mi estus partoprenanto de la afero. Mi diris kun milda ironio:

                - Dio mia, tamen li vere povas esti bonega filozofo, granda artisto. Vidu, Villon estis bandito, kaj Rembrand morala malsanulo…

                Mi timiĝis, kiam ŝi turnis sin alvizaĝe min. Ŝi venis tri paŝojn pli proksime antaŭ min en siaj bruaj, grandaj botoj kaj rigardis sur min tiel, kvazaŭ ŝi tenus hundovipon en sia mano.

                - Silentu! Tio karakterizas vin! Ĝi estas malkara triumfo… – ŝia voĉo mutiĝis kaj turnis sian dorson al mi spiregante. Ĉu eble ŝi ploras? Nun mi komprenis Vlasta-on, liajn flatemon, spiritan perfidon kaj penetran, esporan rigardon.

                - Estas stultaĵo – mi diris konsole – fari el tio animan problemon. Vi provokis la sorton, ke vi havu similajn travivaĵojn. – Ŝi reiris al la tablo; nun mi vidis klare, ke larmogutoj sidis en ŝiaj okulanguloj, kaj fortostreĉe ŝi provas larĝigi siajn okulojn, por ke tiuj ne elfalu. Ŝi ekregis sin. Sidiĝinte, ŝi cigaredis kaj tamburis nevoze sur la tablo per siaj ungoj. Ŝajnis, ke ŝi ne povas kion komenci pri sia interna streĉiteco.

                - Mi estas orfa… Mia onklo edukis min, sed mi devis forlasi lin… Li estas sesdekjara bienposedanto… Li enamiĝis al mi… De tiam mi vivas ĉi tie… – ŝi recitis tiel, kun montona, tremanta voĉo, kvazaŭ ŝi estus alveninta ŝanceliĝante ĉi tien, en la policejon, al la kapitano: “sinjoro, mi murdis”, kaj nun rezignante ĉion, ŝi rakontas siajn personajn indikojn: - Miaj fratoj estas drinkemaj, kverelemaj vilaĝanoj… Mi ankoraŭ neniam… apartenis al iu… al frato… al parenco… Vi ne scias, kiom multe mi jam suferis… – ŝi murmuris mallaŭte: oni batis min…

                - Mi naskiĝis en Budapeŝto, en jaro mil naŭcent tridek kvar, mi finis ok klasojn en gimnazio, mi havas fratineton, mia patro estas advokato, mi nomiĝas Kádár, permesu, ke mi prezentiĝu – mi diris, ĉar ni jam loĝis kune kelkajn monatojn. Rompinte malbele la leĝon de la libera pensado, ŝi demandis poste:

                - Kial vi forlasis vian hejmon?

                - Ĉar la artistoj ĉe ni havas malbonan sorton, kaj mi estis malfeliĉa. Mi enamiĝis al deksesjara knabino, kiu promenadis kun mi kelkajn semajnojn posttagmeze, anstataŭ viziti muzikan lernejon, poste venis bankoficisto, li estis pli edziĝkapabla, ol mi, kaj mi staris tie senespere ankaŭ kiel amanta homo, ankaŭ kiel verkisto, ankaŭ kiel junulo, kaj mi elmigris en Parizon pro tiu animstato.

                - Ĉu vi ankoraŭ amas ŝin?

                - Ĝi okazis jam longe…

                La sono de malproksima hupo de aŭto filtriĝis tra la malfermita fenestro. Certe ambaŭ nin hantis enpense nia paseo, ekzistanta eĉ nun en Sudorienta Eŭropo. La lampo estingiĝis. Ni enlitiĝis. Alumeto ekflagris en la alia fino de la ĉambro, kaj mi vidis por momento kelkajn durajn trajtojn ĉirkaŭ ŝiaj nazo kaj buŝo. Du homoj malrapidiris sur la forlasita strato, laŭte diskutante.

                - Ĉu vi ne havas hejmsopiron? – ŝi demandis.

                - Mi ŝatus vidi Budapeŝton. Konatoj sidas sur la terasoj de polvokovritaj, bulvardaj kafejoj… La brilaj lampo-vicoj de la hoteloj estas videblaj sur la bodo de Danubo, rigardante tiujn el la urboparto Buda. – Mi oscedis. – Ok jarojn mi vizitis la gimnazion, irante ĉiumatene tra la placo Almássy, dormeme kaj frostotremante… – Ni silentis. Pintiginte miajn lipojn, mi fajfis interne kanton el Budapeŝto, senvoĉe, kaj en la alia fino de la ĉambro ŝajne senmastra fajrokolora punkto leviĝis alten, poste ĝi ekardis susurante…

- Bonan nokton… – ŝi diris, kaj la ruĝa makulo estingiĝis definitive.

 

 

4

 

 

                Mi saltis de sur la aŭtobuso ĉe la placo Pigalle. Vespere ĝi estas tia, kiel ia amuzkvartalo de havenurbo, plena de ĉiuspecaj muzikoj, misfamaj distrejoj, varieteoj kaj kafejoj, proksime al la pordego Clichy, kaj kio estas eĉ pli stranga, proksime al la monteto, de kie la monahejo de Sacré Coeur-oj rigardas al tiu urboparto kun anakronismo kaj digno, Reneo Kárpát, la tango-kantisto, la membro de la ĵazbando Kaŭkazo vere ludis ĉi tie ukululeon kaj prezentis refrenojn en la amuzejo Raketo, sed  kia triaklasa loko ĝi estis eĉ sur la placo Pigalle, kie ankaŭ la unuarangaj artistoj kalkuliĝas sesarangaj en Parizo. Tiu “grafa orkestro” konsistis el malgajaj, malsataj homoj, el la metiistoj de la muziko, kiuj sen tio, ke ili ludus false, ili povas esti oreltranĉaj en sia monotoneco. Anticipe la saksofonisto estis la flutisto de la pariza poŝtista orkestro, de tie li elmigris al la placo Pigalle por fariĝi rusa grafo. Reneo Kárpát (la kapitano de la cara gvardio el la pacaj tempoj) estas la plej malgaja kaj la plej malsata el ili, kvankam li ludis ukululeon, tamen li impresis pro sia agado, kiel blinda fortepianisto. La orkestro iam vere konsistis el rusoj, sed la membroj ŝanĝiĝis, ĝis fine nur la popola kostumo restis la originala. Samtie laboris ankaŭ la alia membro de la mizer-taĉmento, Rudolfo Zombori-Schalk, inter la ĉefreprezentantoj de la moderna pentroarto, kiel ekspres-desegnisto. Estas fakto, ke li desegnis eksterordinare rapide, spite al tio, li malmulte zorgis pri tio, ke la bildo similu al la modelo. Li anstataŭis tiun bagatelon per la ĝentileco, ke li eternigis ĉiun bela kaj juna, kun tiu rezulto, kiu multe superis ĉiun eblon de la medicino kaj kosmetikado. Sed li portis monoklon, kaj la mizero ne rompis lian orgojlon, memfidon, aplombon, kontraste al la tro sentema Reneo Kárpát, kaj laŭ la deziro de la publiko, li kantis ankaŭ rusajn popolkantojn en solo, kiel “Kolonelo”. Tiuj popolkantoj senescepte estis konataj por mi, nur ĝi estis nekutima en tiuj, ke Reneo Kárpát miksis originalajn, rusajn vortojn en ties tekstojn, pro ke ĝi ŝajnu reala. La plej sukcesa tatara kanto ekzemple sonis jene:

 

Mi ŝatus somere de majo

Ĉiun siringon de Dnjester,

Kiam Volgo estas dolĉa sonĝ’ ktp, ktp…

 

 

Tiu novigo unue tre surprizis min, sed mi alkutimiĝis al tio ĝis noktomezo, kiel en Parizo, sed precipe sur la placo Pigalle, oni akceptas la plej nekutimajn aferojn. Zombori prezentis al mi iun dancistinon de la amuzejo, nian sampatrujaninon, Marian Pataki. Mi interesiĝis pri la membroj de la mizet-taĉmento, sed ili sciis nenion pri ties plimulto. Ivan Bük, la arthistoriisto fariĝis profesia futbalisto en duaklasa teamo. Lastatempe ili vidis Ŝebaon per biciklo, Rudolfo Saroltai, la eminenta skulptisto, faras eburajn galanteriojn por japanoj, el kazeo. Ludovikon Siron ensorbis la Savarmeo. Dume Maria Pataki fumis miajn cigaredojn rapide unu post la alia kaj rakontis, ke en februaro belga ĉefdirektoro volis edzinigi ŝin, poste li tamen ne faris tion. La muziko estas mallaŭta, tial la plandŝovo de la piedoj estas pli bone aŭdeblaj sur la de sube prilumita vitra pargeto. “Neĝbuloj” kaj paperserpentoj flugas ĉien, seriozaj sinjoroj portas turbanon surkape kaj ludas per aerbalonoj. Malpli proksime sidas silenta societo, ĉirkaŭ pli aĝa, blankhara viro, kiu havas anglecan vizaĝon. Multaj homoj atentas ilin, ĉar la blankharulo estas mondfama reĝisoro kaj la ĉirkaŭsidantoj estas la membroj de lia ĉefstabo.

                - Vidu – mi diras al Maria Pataki –, en via situacio, nun mi irus al la ĉefreĝisoro, li estas bonhumora, ebrieta, li certa aŭskultus, eble li invitus vin morgaŭ en la filmfabrikon.

                La okuloj de Maria ekbrilas kaj iras al la ĉefreĝisoro. “Vi dupigis bele ŝin”, diras Zombori ridante. La ĉefreĝisoro aŭskultas ŝin ridetante, li interflustras kun la societo, fine ili decidis provi Marian, sed tuj, ĉi tie. Ŝi staru sur la pargeton, kaj ili ludigos kun ŝi filmscenon. Maria konsentas ĉion, ŝi ne vidas, ke ili faras el ŝi amuzaĵon, ke ili ekspluatas ŝian malbonŝancon. La ĉefstabo ludas, kvazaŭ ili estus en la filmfabriko. La muziko ĉesas, estas ĝenerala silento, la publiko de Pigalle komprenas la ŝercon. Iu junulo metas subite libron sub sian akselon, kuradas tien-reen kaj ordonas, la ĉefredaktoro transprenas de la kelnero la funelon de Reneo Kárpát, la scenejisto krias al la kameraisto: Reflektoron! Ankoraŭ bluan koloron!” Maria staras meze, tremante, sub la alterne pulsantaj lumfaskoj, kelkaj homoj ĉitas. La ĉeffilmisto hodiaŭ havas tre boheman bonhumoron. Ili metas la ĉampanmalvarmigujon sur la kurbakruran servotableton, la kameraisto staras malantaŭ ĝin kaj ĝustigas la malvarmigujon, kvazaŭ filmilon. La fasko de la reflektoro ĉirkaŭkuras, poste ĝi haltas ie vibrante per ruĝa lumo ĉe Maria. La ĉefo ordonas:

                - Littmann! Akiru sinjoron!

                - Kaj Littmann kuregas! Liaj okuloj haltas sur Zombori kaj invitas lin paŝi sur la pargeton apud Marian. Zombori malamas la komedion, la degnan ŝercon de tiuj grandaj sinjoroj, kaj li tute ne volas fari amuzaĵon el si.

                - Ĉu vi venis antaŭ nelonge, ke vi volas desegni? Nu, se vi partoprenos la ludon, ni aĉetos viajn kvar desegnaĵojn.

                Kaj Zombori, la fiera, fortika Zombori pensante pri la proksimiĝanta unua de la monato, li ĝustigas sian monoklon kaj kun malestima orgojlo, kun malrapidaj paŝoj, li tamen staras sur la pargeton apud Marian. La reĝisoro diras la enhavon de la sceno:

- La artistino ludos la rolon de mondumanino, kaj la sinjoro estas ŝtatsekretario. La virino petegas sian malfidelan amanton, ŝi surgenuiĝas, etendas ilian komunan infanon al li, la ŝtatsekretario deturnas sin, prineas la amantinon, la patrinon kaj la infanon. – Li levis la paroltubon: - “Atenton”… filmado!… Komencu!” – La kameraisto komencas turnadi sian manon sur la ĉampanmalvarmigujo, la reĝisoro ordonas tra la paroltubo. “Surgenuiĝu!… Montru la infanon plorante…” Kaj Mari ludas. Kore-anime, plorante, baraktante, kaj ŝi suferas, Zombori staras indiferente por esprimi, kiom li ne volas ludi rolon, kiom li ne partoprenas la ŝercon, kiel subjekto, en kia deviga situacio li estas. La reĝisoro krigas al li: “La ŝtatsekretario deturniĝu”! – Kaj Zombori deturnas sin kun tia malestimo kaj naŭzo, kiel vera ŝtatsekretario, de tiu ebria, fia societo. La reĝisoro, kvazaŭ li estus incitanta lin, konstante kriadas al li: “La ŝtatsekretario krucigu siajn brakojn, okulmezuru la virinon, paŝu el ŝia proksimo, farante mallongan mangeston.” Maria endonas sian tutan koron, ĉiun sian ĉagrenon, impreson en la ludon, kiujn ŝi vidis iam en la kinejoj, Zombori agas tute kontraŭe, kiu en sia monokla orgojlo, alte malestimas la tutan bandaĉon. La reĝisoro kvazaŭ komencus interesiĝi, li paŝas antaŭen, ne ridetas, atentas kaj ordonas, Maria ludas eĉ pli senbride. Ĝi daŭras duonminuton tiel, la reĝisoro akre krias en la paroltubon: prete!… malŝaltu!.. Mi dankas. – Estĝas silento.

                La reĝisoro ekparolas:

                - Vi estas dungita! – li demetas la paroltubon. Maria feliĉe, ankoraŭ duone ne la tranco de la ludo, proksimiĝas unu paŝon, sed la “plejpotenculo” resendas ŝin mangeste:

                - Ne vi. Sed la sinjoro.

                Zombori pensas tion, ke ili eĉ nun ŝercas:

                - Sufiĉe!

                - Ĝi ne estas ŝerco – diras la reĝisoro. – Mi dungas vin, kiel ĉefrolulon en la filmo, kies titolo estas “Politiko kaj amo”. Vi estas multe pli bona, ol tiu, al kiu mi volis doni unue tiun rolon, jen estas mia vizitkarto, mi atendos vin je la deka horo en la kontoro de la entrepreno. Estu tie akurate!

                - Sed, mi estas pentristo…

                - Kio vi estas, mi scias tion pli bone. Mi estas filmaktoro, amiko mia. Kredu min, mi komprenetas iom pri tiu metio… Nu sinjoroj, ni povas iri! Mi atendos vin je la deka.

                Oni estingadis la lampojn, la orkestro pakis, ni ekiris en la aŭroro, kaj Maria restis tie, verŝajne porĉiam, sur Pigalle. Sur la bulvardo Sebastopolo ni eniris en tiun saman rapidservan restoracion, kie mi eltiris mian noktoĉemizon el mia poŝo. Ni trinkis kafon.

                - Nun venu en la artlaborejon – mi diris al Zombori. – Tie ni priparolos, kiel plu. Antaŭ ĉio mi fotografos vin.

                - Ankaŭ mi iros kun vi – diris Kárpát, kaj li jam ekprenis la ĉerkon de sia muzikinstrumento, tiun malgrandan muzikilujon, en kiu li kunportis la ukululeon, kiel infanan kadavron de siaj grandaj ambicioj. Ni iris en la artlaborejon, sur la Granda Bulvardo. La delikata, matena vento kuntrenis grandan ĵurnalpaperon en la mezo de la blanka, malplena strato. La du palaj, strangaj homoj preskaŭ fandiĝis en tiun profundan etoson, kiel ili paŝadis senvorte apud mi, en la senhoma Parizo. Mi iris kun ili en la artlaborejon.

                Negro ankoraŭ dormis.

                - Kio okazis? – li vekiĝis subite.

                - Urĝa negoco – mi diris, prezentante la sinjorojn al li. Li tre miris, precipe pri Kárpát, pensante, ke mi fotografos lin, kiel ian hindan, pilgrimantan strangulon. Mi havis ĉe Negro du miajn elegantajn vestaĵon, ĉar mi aperis antaŭ Nedda ĉiutage kun la sama eksteraĵo, kia mi estis tiam, kiam ni komencis loĝi kune. Disponiginte mian plej bonan vestaĵon al Zombori, mi faris kelkajn fotojn pri li. Negro tute ne demandis la kaŭzon de tiu fantomeska, aŭrora apero en la artlaborejo, li vestis sin. Kiam mi estis preta pri la fotoj, jam estis tage. Zombori rigardis sin kelkfoje en la spegulo, ĝustigis sian monoklon, poste li rigardis min demande:

                - Kompreneble vi aperos tiel ĉe la reĝisoro, la unua impreso tre gravas – mi diris.

                Zombori povis diri nek unu vorton. Li estis ekscitita tiel, ke dum foriro li metis la tre delikatan, grizan ĉapelon de Negro sur sian kapon. Mi tuj komencis prilabori la fotojn, dume mi rakontis ĉion al Negro. Kárpát, kiu mirinde partoprenis la ekscitan aferon en la plej granda mezuro, ekdormis sur la divano, kaj li aspektis tiel, kiel la kapo de Johano el la dramo Salomea, kun la fermitaj okuloj, kun la pala, granda frunto de sia vizaĝo, elstaranta el la altkoluma, malhela ĉemizo. Nun sekvis la nervoŝiraj horoj de la atendo, plenaj de duboj. Eblas, ke la reĝisoro eldormis ĝis mateno la tutan historion el si. Kárpat vekiĝis subite kaj mordetis siajn lipojn. Negro elprenis el la murŝranko brandon, faritan el pruno, kaj ni trinkis. La nervoziĝo ne malpliiĝis. Kárpát prezentis havajajn kantojn sur ukululeo. La nevoziĝo kreskis. Estis la dek dua horo. La telefono sonis… ni salte leviĝis… Eraro! Ni triope iradis tien-reen en la ĉambro silente kaj nervoze. Kárpát ekkuŝis, ĉar li sentis fortan korbatadon, Negro kaj mi ludis kvizon. Estas la unua horo… La telefono sonas! Negro levas la aŭdilon, silentas, poste li diras mallaŭte: “Li” estas tiu… (Kárpát ekploras.) Ni ekscias la rezulton: oni dungis lin! Oni jam atendis lin malpacience, la reĝisoro rakontis al ĉiu, ke li trovis mirindan, novan talentulon… Mi pakis la bildojn kaj ekiris. Kárpát venis kun mi, ekscitite kaj fervore. Ni sidis en taksion. Kvazaŭ mi farus revuon de armeo, tiel mi rigardis triumfe la venkitan Parizon, preterkurantan la aŭton. Mi vizitis la redaktejojn unu post la alia, proponante al ili la fotojn de la plej nova filmstelulo. Nenie kredinte la historion, oni telefonis al la filmfabriko, poste ili aĉetis la fotojn. Mi vendis ĉiujn bildojn, ricevinte kvarcent-kvincent frankojn, mi donis ducent frankojn al Kárpát, sed li ne volis akcepti ĝin, ĉar ne tial li ekscitiĝis, dank’ al Dio li havas dudek frakojn. Mi lasis lin tie, metinte la monon en lian poŝon.


--  作者:mandio
--  发布时间:2008/6/10 10:17:33
--  
Champs-Élysées

 

 

 

1

 

 

                Proksimiĝis la aŭtuno, kaj denove la dika tavolo de la malkonteco gluiĝis al mia gingivo. Ĉu Austerlitz kaj kapute? Nun jam ni perlaboris tion, kion ni bezonis, kaj ĝi estas grava afero en Parizo. Ni havis fotopligrandigilon kaj lakeon, sur kies uniforma ĉapelo estis skribite kun oraj literoj: “Foto Beauy-Arts”. Mi komprenis, ke tiu troa ambicio estas malbela trajto en mi, ĉar sendanke min ne kontentiĝas per la ĝisnunaj, eksterordinaraj rezultoj, sed mi senti tiel, ke sen totalaj venkoj nur tiam mi povus konsideri la celon trankvila punkto, se mi atingus la maksimumon de la ebloj. Kaj nun kvazaŭ la raketo de la kariero estus surteriĝinta kun mi. La formika laboro ne kontentigis min. Mi apenaŭ laboris, mi vagadis sur la bulvardoj dum la tuta tago, kaj la fotoaparato, kiel reviviĝinta simbolo de riproĉo pendis ĉeflanke. La vesperon de tia tago mi eniris la kafejon Globo, kiu estas fama en Parizo pri la biliardtabloj en la subteretaĝo. Iu mia konato vokis mian atenton pri la albana princo, kiu ludas ĉe iu malantaŭa tablo, sen biliardbastono. Li turnadas la globon per siaj fingroj, kaj li vetas je tridek frankoj ludi unu partion. Granda grupo de gastoj ĉirkaŭstaris la tablon, kaj eleganta homo en la mezo de la spektantoj turnadas la globon. Mi vidis surprizite, ke la albana princo estas la plej drameca membro de nia mizer-taĉmento: Ribári, la elmigrinto! Li ŝmiradis la pinton de siaj kvin fingroj per biliardkreto, kaj lia rigardo indiferente glitis de sur mi. Li turnadis la globon trankvile. “Naŭdek naŭ”. Kalkulis iu. Mi ne rekonis la “albanan princon”. Mi iris denove sur la straton kaj miskiĝis en la brua homamso. Mi havis nek penson, nek ekideon, mi preskaŭ eĥisis interne de la malpleno kaj malemo. Iu ektuŝis mian ŝultron. Ribáris atingis min. Ni iris kune en la tumulto.

                - Amiko mia, ĝi estas malfacila metio – li diris kaj iris apud mi.

                - Kiel vi vivas, kiel elmigrinto? – mi demandis.

                - Ne demandu tion. La rusoj donas nenion, la polaj socialistoj divenis, ke mi estas kroata separatisto, restis ankoraŭ la hispanaj rojalistoj, sed nun ankaŭ tiuj faris malfacilaĵojn. Ĉar ili unuiĝis kun la franca partio de la reĝo, kaj nur al tiu ili donos subvencion, kiu partoprenos morgaŭ la demonstracion. Kompreneble mi lasis la subvencion tie.

                - Kie estos la demonstracio?

                - La respublikanoj iros al la monumento de la Invaliduloj kaj la elkriistoj de la reĝo provokos la demonstracion. Verŝajne ili provokos tiujn ĉe la placo Etoile aŭ ĉe Chams-Élysées. Je la deka horo.

                Mi decidis iri tien,  kvankam ĝi promesiĝis nur bona raportaĵo, eĉ en la plej bona okazo.

 

 

2

 

 

                La sekvan tagon mi rapidis al la placo Etoile je la deka horo. Mi vidis jam de malproksime, ke mi alvenis malfrue. La polico dispelis amason da scivolemaj gapantoj, oni baris Champs-Élysées-on per kordono, kaj la ŝoforoj de la atendantaj taksioj staris en tre  longaj vicoj antaŭ la hoteloj, premiĝinte ekster la homamason. Ok-dek fotoraportisto krozis tie kun agopretaj fotoaparatoj senpove. De malproksime aŭdiĝis frakasbruo, kriado konfuze. La ambulanco alvenas sirenante, la polica aŭto haltas, la personaro saltadas de sur ĝi… kuras al la ribelo. La bruo aŭdiĝas ĉiam pli laŭte el la malproksimo… La aŭto de la fajrobrigado turniĝas ĉe la stratangulo… Pafo!… En mi bolas la sango de raportisto… mi ĉirkaŭrigardas, kiel estus eble trairi la kordonon?…

                Dekstre de mi staras aŭto, la unua el tiu tre longa vico, kiu restadas senmove sur Champs-Élysées, interne de la kordono… Fine ja kio okazis efektive? Post momenta pensado… ekregas min la ekscitiĝo subite… per unu salto mi estas sur la varmoforigilo de la unua aŭto… de tie sur ĝia tegmento… multaj homoj kriadas… iu policisto volas kapti mian maleolon, sed li jam ne atingas ĝin… li ĵetas sian gumbastonon post min, sed tio preterflugas mian kapon, kaj mi kuregas! Per grandegaj saltoj mi traflugas la kolrompajn interspacojn… Mi estas meze de la batalo!… La homamaso kirliĝas ĉirkaŭ mi… gumbastonoj pumbruas… kriego… frakasbruo… fajfo!… ŝriko. Vera batalo!… Alpreminte la fotoaparaton sur mian bruston, mi  eksponas unu post la alia… Mi faras la fotojn turniĝante dekstren-maldekstren, sola sur la tegmento de la aŭto, en la meza mezo de la revolucio, okazanta en nuksoŝelo…. Ĵetita ŝtono trafas mian vizaĝon, kiu rompas iun mian denton… Mi ankoraŭ faras unu foton. Du policistoj venas al mi kurante… Mi ĉirkaŭrigardas. Malantaŭ mi estas arklampo. Kaptinte ĝian stangon, mi grimpas sufiĉe alten… Krucinte la kandelabron per miaj femuroj, mi serĉas novan temon… Fumo leviĝas el iu vendejo, kaj la fajrobrigado ĵetas malsekajn, fulgajn meblojn sur la veturejon… La bildo iom post iom klariĝas, oni liveras per aŭtoj la ĉirkaŭitajn grupojn, ruboj , ĉapeloj kuŝas sur la asfalto, kaj mi fotas la renversitan aŭtobuson sur la lasta plako… La strato estas malplena, la ordo restariĝis. Glitinte de sur la kandelabro, mi viŝas mian vizaĝon kaj kraĉas sangon… Junulo elpaŝas el la pordego de la apuda domo kaj alparolas min ĝentile:

                - Bonvolu veni kun mi, sinjoro.

                Ĉar li invitas min amike, mi sekvas lin. Li gvidas min en elegantan laborĉambron. Grandega homo sidas malantaŭ skribotablo, mi tuj rekonas lin: la ĵurnal-reĝon! Li sidis tie, kiel giganta, orienta idolo, kaj li rigardis min longe, poste li ekparolis kun sia alta, nazvoĉo.

                - Mi gratulas, mi vidis vian bravuron. Vi estas rezoluta, lerta homo. Kie vi laboras?

                - Mi ne estas dungita. Mi laboras, kiel agento, vendante miajn raportaĵojn.

                - Nevidinte mi aĉetus viajn fotojn. Mi donus mil frankojn por tiuj…

                Ĝi estis bela prezo, sed mi volis ricevi pli ol mil frankojn. Mi tute ne avidis la monon. Mi decidis montri min karaktera homo.

                - Bedaŭrinde la bildoj ne estas vendataj – mi respondis ĝentile.

                - Nu? Kial ne?

                - Hieraŭ mi informiĝis pri la demonstracio kaj mi devontigis min al la ĵurnalo Petite Parisienne por okcent frankoj.

                Kompreneble eĉ unu vorto ne estis vera el la tuto, ĉar mi ne havis okazon prezenti mian bonegan karakteron, mi do estigis tian situacion.

                - Vi ricevos trimil frankojn de mi – li proponis kun firma voĉo.

                - Tio dependas ne de la mono, sinjoro ĉefredaktoro. Bedaŭrinde, mi interkonsentis.

                - Ĉu tio estis parola interkonsento?

                - Ĝi estas la sama ĉe mi, kiel la skriba.

                Li pensadis.

                - Mi donos al vi kvarmil frankojn, nu bone, portu la duonon de la fotoj al la ĵurnalo Parisenne.

                - Mi tre bedaŭras, ke prezentiĝas tia okazo, kaj mi devas preterlasi tion, sed mi ripetas, ĝi dependas ne de la mono. – Mi staris por momento, poste mi kliniĝis kaj ekiris al la pordo. Li kriis post min:

                - Sinjoro! – Mi turniĝis. Kelkfoje li okulmezuris min.

                - Kiom da mono vi perlaboras dum unu monato?

                - Kvarmil frankojn – mi diris sen palpebrovibro.

                - Mi donos al vi kvinmil frankojn, se de nun vi laboros nur al mi. Portu tiujn fotojn al la ĵurnalo Petite Parisienne.

                Ĝi sukcesis! Se mi ne mensogas pri la ĵurnalo Petite Parisienne (kiu ĵurnalo cetere aĉetis la bildojn por sescent frankoj), eble eĉ tiam li estus dunginta min, sed ne kun tia eksterordinara impreso, pri tio mi estas konvinkiĝinta, kies sekvo estis mia plua kariero. Tiel mi posteniĝis al la ĵurnalo por kvinmil franka salajro, kiel la unua fotoraportisto.

                Ĝi estis Arcole, kie per bombasta tamburado mi anstataŭigis tutan armeon.

 

 

3

 

 

                La Foto Beaux-Arts transloĝiĝis al Champc-Élysées. La redaktejo ĉiutage sendis min kun sia raportisto al ministroj, mondfamuloj, al balo de opero kaj al geedziĝaj festoj por fotografi. Mi utiligis miajn kontaktojn kun eminentuloj al la bono de Foto Beaux-Arts. Nia firmao subite ekprosperis, ni okupiĝis nur pri unuarangaj laboroj. Kompreneble ni jam estis negocpartneroj. Negro kaj mi dividis la en- kaj la elspezojn inter ni. Precipe mi havis la bonvolon de la “oldulo” Ofte li alparolis min, konversaciis kun mi, petis min rakonti mian vivhistorion. Multfoje mi iris en lian kontoron kaj prezentis iujn miajn raportaĵ-ekideojn, kiujn plej ofte li trovis bonaj. Zombori rikoltis la plej bruan karieron en la malmultenombra, hungara kolonio. Lia unua filmo pravigis la reĝisoron, oni prezentis ĝin kun granda sukceso. La ekspentroartisto luis bonegan loĝejon en Versajlo, kaj li veturis al la scenejo de la filmado per aŭtmobilo. Li akceptis Renenon Kárpát en sian loĝejon, kiel “sekretarion”, kaj li donis monon al Maria Pataki, por ke ŝi reveturu hejmen. Li mem akompanis ŝin al la stacidomo, li atendis, ke la trajo ekveturu. Sed  Maria descendis ĉe la ranĝostacio, kaj vespere ŝi jam estis sur la placo Pigalle. Kion ŝi povintus fari hejme.

                Kie ajn mi plenumis mian tagan laboron, vespere mi revenis en la artlaborejon, surpreninte denove la trivitan vestaĵon, la malbonan ĉapelon, la distretitajn ŝuojn, mi iris hejmen al Montparnasse. Mi vivis tiel, kiel sorĉita reĝido. Ĉiuvespere mi devis ludi la rolon de malesperiĝinta, juna titano, kvazaŭ surmetinte mian polvokovritan maskon. Dum tiu tempo Nedda eksplikis pasie por mi indiferentajn, artajn kaj sociajn demandojn. Ŝia trompiĝo pri Vlasta ne deprimis ŝin tiom, malrapide revenis ŝia diskutemo, energio, elasteco, kiel ŝi alfrontis la luktojn. Eĉ nun mi pruntepetis ĉiusemajne kelkajn frankojn, nur tial, ke ankaŭ ŝi povu peti de mi trankvile, kiam ŝi bezonis monon. Aŭtuniĝis, la ŝtoneraj, flavaj vojoj de Bois de Boulogne estis plenaj de rufaj arbofolioj kaj aŭtunaj malpuraĵoj, kaj ofte falis la drizelanta, daŭra, pariza pluvo, alvenis la nebuloj kaj la epidemio de influenco el la direkto de la norda maro. Iun vesperon mi trovis Nedda-n hejme tusante, kaj kun purpura vizaĝo. Ŝi spiregis, deliris kaj kuŝis en malvarma ĉambro. Mi tuj telefonis por venigi kuraciston kaj hejtis la ĉambron. Kiam la doktoro alvenis, ŝia febro altiĝis timige. Ŝi konstante parolis bulgare kaj ruliĝadis de iu flanko al la alia.

                - Nu, ĝi estas influenco – diris la kuracisto, ekzameninte ŝin. – Ĝi ne ŝajnas esti malgrava. En ĉiu dua horo ŝi devas ricevi malvarmakvan kompreson, nur tio povas savi ŝian pulmon.

                Li foriris. Mi iradis tien-reen cerbumante. Nun kion fari? Kiel kompresi ŝin de la akselo ĝis la trunko en ĉiu dua horo? Kiel misuzi la situacion de virino senkonscia? Sed se mi ne faros tion, ĝis mateno certas la pulmito. Eh, fine ja temas pri ŝia vivo… Mi faris la malvarmakvan kompreson, poste mi sidis apud ŝian liton, zorgante pri tio, ke la kovrilo ĉiam estu sur ŝi. Noktomeze altiĝis ŝia febro, perforte mi donis al ŝi kininon. Malferminte siajn okulojn por momento, ŝi ekprenis mian manon kaj ekdormis tiel. Mi estis tre feliĉa pro ĝi. Ni dormis man’ en mano, ŝi en la lito, mi en la fotelo, vestite. Matene venis la kuracisto.

 - Jam tio estas esperiga afero, ke ŝia sanstato ne malboniĝis. Ni ne povas fari alion, ol doni al ŝi kininon kaj malvarmakvan kompreson. Tuta Parizo estas malsana je influenco, oni devas tre atenti, ĉar multaj homoj mortos ĉi-jare. – Posttagmeze komenciĝis la krizo, ŝia febro altiĝis denove, mi sciis, ke tiuj estas decidaj momentoj. Pro mia nervoziĝo, senpoveco kaj helpivolo mi frotadis ŝiajn piedojn. Mi sentis tiel, ke ĝi helpas. Ŝi ekdormis. Ŝi parolis en sia sonĝo kaj diris kelkfoje la nomon de Vlasta, fine la mian. Aŭroris… Ŝia febro ĉesis preskaŭ de iu minuto al la alia, ŝia vizaĝo, kiu havis fajroruĝan koloron nun fariĝis helflava. Je la naŭa horo ŝi rekonsciiĝis kaj petis akvon. Ŝi parolis lace, kun ĝemetanta voĉo:

                - De kiam mi kuŝas en la lito?

                - Du tagojn.

                Subite ŝi ekmiris kaj rigardis min timiĝinte.

                - Kiu… metis… sur min la kompreson?

                Nur malvarmsango povis helpi.

                - La doktoro diris, ke via pulmo ne estas savebla alimaniere. Kion vi estus farinta en mia situacio? Jen kuŝas mia kamarado, kiu cetere estas virino, ĉu mi kompresu ŝin, aŭ mi lasu, ke la malsano ekregu ŝin morte?

                Ferminte siajn okulojn, ŝi kunpremis siajn lipojn kaj tre ruĝiĝis. Ŝi kuŝis longe tiel, senmove. Mi vidis, ke ŝi ne dormas. Tagmeze el la restoracio mi portis al ŝi buljono, faritan el viando-ekstraktaĵo, ŝi trinkis la tuton, kaj la vivo revenis denove en ŝiajn okulojn. Ŝi rigardis sur min dankeme, tamen kun strangaj, severaj ekrigardoj.

                Tiu knabino ne kredis la bonecon, ŝin ne karesis patrino, ŝi ne legis librojn de Julio Verne en blanka, varma infanĉambro, en tiu knabino la malnovaj, balkanaj tragedioj, slavaj brutalecoj profundigis tiun nekredmon, pro kiuj fortimigite de la homa komunumo, ŝi vivis en konstanta, anima revolucio.

                Ŝi elprenis cigaredon el la tirkesto de la noktoŝranketo kun sia kutima movo. Mi petis ĝin de ŝi milde, kaj mi metis la tutan paketon en mian poŝon.

                - Bonvolu doni al mi mian cigaredon – ŝi diris akre.

                - Mi tute ne faros tion. Minimume unu tagon ne estas permesate fumi.

                - Mi ne toleras, ke vi kontinue riproĉetu min!

                - Morgaŭ vi resaniĝos, kaj tiam, se vi volas, mi iros al la azilejo loĝi. Kaj nun ne pro riproĉeto, sed simple laŭ la rajto de pugno, kiel la plifortulo, mi malhepas vin en tio, ke vi cigaredu. – Ŝi turnis sian dorson al mi kolere, kaj mi legis ĵurnalon.

                Sekvan tagon ŝi ellitiĝis. Ŝi ne menciis la incidenton, sed ni ne parolis eĉ unu vorton. Ŝi trovis unu permesitan cigaredon sur la noktoŝranketo, kiun ŝi fumis en du partoj. Ankaŭ posttagmeze ni silentis. Ŝi rigardis sian malgrasiĝintan vizaĝon en la spegulo, manipulis siajn kajerojn, flegis siajn ungojn, poste legis. Je la kvina horo ŝi ekparolis subite:

                - Mi ne ŝatas Carlyle-on.

                La pluvo ĉesis dnove, kaj aperis la suno. Ĝi donacis Parizon per kelkaj senvivaj, malproksimaj, friskaj radioj. Rigardinte tra la fenestro al la mallarĝa strato, mi vidis, ke bruna, rapidflua, mallarĝa akvo torentas sur la strato al la kanalo.

                La samovaro murmuretis.


--  作者:mandio
--  发布时间:2008/6/10 10:18:09
--  
Opero

 

 

                Kaj aperis la speciala gasto de la vintro en Parizo: la neĝo. Mi luis triĉambran loĝejon en la mallonga strato Antine, kiu kunligas la placon de la Operdomo kaj la bulvardon Hussman. Ĉar mi redaktis la ilustritajn suplementojn memstare, kaj mi mem direktis la fotoraportaĵojn, mia salajro altiĝis al dekmil frankoj. Mi ne havas pli da interesa direndo pri mia rapide prosperanta kariero, tiel rapide kaj per si mem okazis ĉio. Mi havis grandmezure la fidon de la ĉefredaktoro, rilate mian personan simpation, jam de la unua momento. Poste li vidis, ke li povas uzi min multe pli bone, kiel memstaran laborforton, kaj mi ricevis tute liberan agosferon, mi ne fotografis, mi nur direktis la fotistojn, planante bildoseriojn.

                Ne nur la bonŝanco, sed mia kredo kaj memfido, kreskiĝintaj pro la rezultoj, progresigis min. Estis memkomprenebla, kiam la entrepreno decidis, ke ĝi revivigos en sia konserno iam ĉesigitan, pli grandan, parizan magazinon, la ĉefredaktoro nomumis nin, kiel la unuan homon de tiu ĵurnalo. Nun jam mi direktis memstare la artajn kaj politikajn kampanjojn. Mi perlaboris du milionojn da frankoj dum la balotado. Mi havis aŭton, mi kontaktiĝis ĉiutage kun ministroj, trust-grandpotenculoj, filmfabrikistoj. Mi atingis ĉion, nur Nedda, Nedda restis senŝanĝe neatingebla por mi, eble iom orgojla kaj malestima, rilate min. Tio nun jam ĝenis min pli ol ĉio, ĝi malbonigis la guston de la triumfo, sed kion ŝi povintus senti al homo, kiu malgraŭ tio, ke li estis viro, alvenis ĉiutage antaŭ ŝiajn okulojn deprimite, malesperiĝinte kaj en trivita vestaĵo. La kurknabo, kiu havis abiturientan ekzamenon, tute ne estas eksterordinare romantika en Parizo. Sed nun jam estis preskaŭ netolerebla tiu situacio, kiel en terura, vintra frosto mi devis demeti la peltmantelon, la dikplandajn ŝuojn de vespero al vespero, kaj aperi en nia komuna loĝejo portante miajn foruzitaj vestojn, en ĉapelo kun anguleca rando. Parte minacis min tiu danĝero, ke havante tian aspekton, mi renkontiĝos kun iu mia konato, parte mi devis timi tion, ke tage Nedda ekvidos min ie. Miaj nervoj tre malboniĝis en tiu ludo. Mian situacion faris eĉ pli ĝena tiu fakto, ke Nedda kun sia tuta memo eĉ nun apartenis tien, de kie mi dizertis jam tiel longe kaj radikale. Mi incitiĝis pro ŝiaj temoj, kaj estis malpermesate elmontri tion, eĉ mi devis absorbiĝi en la ekspliko de la teoriaj veroj, en literaturaj kaj sociologiaj diskutoj, kiam miaj ĉiuj nervoj sentis ridinda kaj ekstravaganca tiun pozeman draŝadon de pajlo. Sed tio nervozigis min antaŭ ĉio, ke Nedda vivis tiam en la plej granda mizero. Mi ne scias kial, sed oni ĉesis alpoŝtigi dehejme tiun malmulte da pomonata monsumo al ŝi, per kiu oni subvenciis ŝin, vane ŝi sendis eĉ plu siajn socio-korektajn artikolojn al la redaktejoj, ŝi estis antaŭ la lastaj, rigoraj ekzamenoj, kaj ŝi apenaŭ povis akiri ties kotizon. Ŝiaj botoj jam delonge perdis sian brilon, la rando de ŝia kravato disfibriĝis. Mi sciis bone, mi konis ŝin, se ĉesus la kamarada motivo, ŝi ne plu loĝus kun mi, kaj prefere ŝi finus siajn studojn, ol akcepti subtenon de mi, tiel do mi devis rigardi ŝian teruran lukton, kaj mi povis fari nenion por ŝi, al kiu mi plej volonte estus doninta ĉion. Kaj mi devis ludi ĝuste antaŭ ŝi nemerititan, malestimitan, senpovan rolon, tute ne rolon, ĉar kiam mi surprenis mian malnovan vestaĵon, subite mi fariĝis malbonhumora interne, kvazaŭ mi estus surpreninta mian iaman memon. Tiu duobla vivo estis kvazaŭ simila al opereto: eleganta sinjoro sur Champs Élysées, kaj trivita kurknabo en Montparnasse. Nedda sentis bonvolan superemon pri mia sorto, kaj ŝi opiniis sian situacion pli bona, ol la mia. Vespere, sidante sur la tablo kaj manipulante la samovaron, ŝi diris tiaĵojn:

                - Vi ne devas malesperiĝi. La malesperiĝo mortigas la agoforton. Jen mia ekzemplo, nun mi estas modelo, dume mi lernas, kaj mi havas tempon eĉ por skribi artikolojn.

                Ŝi klopodis kuraĝigi, instigi, reanimi min, ĉar ŝi pensis min malaplomba, sentimentala homo.

                Sur la terasoj de la kafejoj aperis denove la stankoloraj fornoj por rosti maronojn, kiuj ebligas, ke la publiko de la kafejoj de Parizo ankaŭ vintre sidu ekstere sur la strato, kaj ŝajnas, ke tio tre konvenis al la francaj homoj, ĉar la terasoj estis plenaj de gastoj, portantaj vintran mantelon, kiuj sidante ĉirkaŭ la fornoj, trinkis la kafon. Mi iris malsupre sur la kajo Orsayn, kaj venis en mian memoron, ke ankoraŭ ne pasis unu jaro, kiam mi kubutumis ĉi tie sur la ponto, tri ĉemizoj estis sur mi, kaj pli ol mil malesperiĝintaj, senhejmaj, rezignintaj, sinmortigotaj homoj en Parizo. La konstruaĵoj el la reĝa epoko sur la alia flanko kun siaj grandegaj ombroj, malnovaj arkitekturaĵoj ŝanĝiĝis neniom de tiam. Kaj jen, kiel mi atingas la kajon Voltaire, kiun mi ekvidas samtiel kaj samtie, kie iam, en rajdpantalono, kiu tiam estis agnoskebla, karadita blanke-nigre, kun sia granda hokbastono, senĉapele, en jako, sed rigardante la statuon de Volteire kun scivolemo, staris homo infaneca: Ludoviko Siro!

                - Interese – li diris, kiam li premis mian manon, tre indiferente, rilate mian elegantan aspekton – ĵus venis en mian memoron, ke antaŭ nelonge mi renkontis vin en la sama loko.

                Antaŭ nelonge!

                Se tio eblis, li estis multe pli maldika, ol iam, liaj okuloj brilis febre, lia raspa voĉo fariĝis raŭka flustrado, kaj la kroĉtrikita tuko eĉ nun pendis ĉirkaŭ lia kolo, kio memorigis lin pri Ernestro Nemecsek el la libro, kies titolo estas Knaboj el la strato Paŭlo, kiu jam morte malsana kaj nur sekrete vizitis la lud-grundon, kien li fuĝis en sia somnabula malsano de apud sia patrino, kaj li vagadis jam pli ol unu jaron miregante. Eble li jam ne cigaredis delonge, ĉar li ĝoje enspiris la fumon profunde. La dormemo ekregis lin en la aŭto per elementa forto, lia kapo balanciĝis dekstren-maldekstren, dume li diris apenaŭ aŭdeble:

                - Mi ŝatus traduki volumon de Racine. Lastatempe mi okupiĝas multe pri tiu duone antikva poeto.

                - De kiam vi ne dormis?

                - Du tagojn… Vi ne havas eĉ konjekton, kiel nova estas Racine eĉ hodiaŭ.

                - De kiam vi ne manĝis?

                - Du tagojn… Mi decidis restaŭri la nimbon de la malnovaj poetoj, elektante tiujn, kiujn ne koni vere estas damaĝe.

                Lia kapo kliniĝis flanken, batiĝante al la ligna kadro de la fenestro, sed li jam ne sciis pri tio, ĉar li ekdormis, kaj certe li sonĝis pri antikvaj poetoj, kiujn ne koni estas tre damaĝe…

                Sekvan tagon mi klopodis fari la eksteraĵon de Ludoviko Siro iom eŭropana. Mi tondis lian frizaĵon, similan al tiu de la prahomo, vivinta en la valo Neander, mi urĝe ŝanĝis lian mizeran, rajdistan vestaĵon al iom malpli okulfrapaj vestoj, eĉ post multhora persvado li konsentis demeti sian hokbastonon. Unu tutan tagon li nur manĝis, se oni ja povas nomi nutrado tiun agadon, kiu konsistas nur le fulmorapidaj glutoj, absolute neuzante la dentojn. La trian tagon mi iris kun li al Negro.

                - Jen estas mia amiko, Ludoviko Siro, li estas tre inteligenta, faksperta junulo, li lernos ĉe vi la metion de la fotografado, donu al li dudek frankojn ĉiutage! – Ĉar mi restadis malmulte en mia hejmo, li loĝis ĉe mi. Li estis kontenta pri la loĝejo, sed li havis multe da konfilkoj kun la lakeo, kiu ŝajnis preskaŭ nekapabla alproprigi la hungaran lingvon de li, sed la franca lingvoscio de Ludoviko eĉ nun ne superis la dudek vortojn, kiujn li sciis antaŭ unu jaro. Li trovis ne nur rajta, sed memkomprenebla sian situacion ĉe mi, sed li atendis ankaŭ tion, ke mi estimu lian nervozan sentemon. Mi povis ekvilibrigi tiun situacion nur kun la plej granda sinrego kaj takto, ĉar kiel ajn malgrandan kontraŭan argumenton mi diris pri io, li tuj apelaciis sian pantalonon, kadritan blanke-nigre, en kiu li venis kaj minacis min, ke li tuj lasos min ĉi tie. Li estis en konstanta preteco por trovi humiligojn, el kiuj evidentiĝis, ke mi jam ne estas lia iama amiko. Kiam mi petis lin milde, se lia nepra agado estas elverŝi la inkon, li faru tion laŭeble en la banĉambro, kaj ne sur la tapiŝon: li ne respondis kaj rigardis sur min tiel, kiel enkaĝigita leono, kiun batis ĝia manĝiganto. Mia duobla vivo fariĝis ĉiam pli laciga. Mi ellitiĝis je la sesa horo matene por iri en mian loĝejon, troviĝanta en la starto Antine, tute alivestiĝi.

                Vespere mi surprenis denove miajn foruzitajn vestojn, tiel mi iris en Montparnasse-on. Tamen mi ne povis decidi min disiĝi de Nedda. Sed finiĝis jam ankaŭ la bonetosaj vesperoj. Ni sidis malgaje, senvorte en la ĉambro ĉiuvespere. Mi mem suferis ĝuste tiel, kiel Nedda, eble eĉ pli, ĉar ankaŭ la kolero streĉis min interne, ke mi devas rigardi ŝian mizeron, kaj mi povas fari nenion. Ŝi ne perlaboris eĉ la plej minimuman monon, kiel manekeno, la ĵurnaloj tute neglektis ŝiajn arikolojn. Mi rigardis, kiel ŝi mekanike, senespere, plie obstine, ol kredante, tamen ŝi metas siajn verkojn en koverton, adresante ĝin al tiu ĵurnalo, ĝuste al la ĵurnalo, ĉe kies filio ankaŭ mi estis redaktoro. Kompreneble mi povis fari nenion en ŝia intereso, mi konis la skribaĵojn de Nedda, kaj mi sciis bone, ke en tiu ĵurnalo oni ne publikigas artikolojn, skribitajn en simila stilo.

                Sekvan tagon mi estis ĉe la “oldulo” por ricevi instukciojn, kaj mi kunportis lerte kelkajn stampitajn paperfoliojn de la firmao. Vespere estis festo en la malgranda ĉambro. La vizaĝo de Nedda brilis, ŝi iradis tien-reen kun siaj malnovaj, bruegantaj paŝoj, ŝi primetis la tablon bele, alportis bongustan vespermanĝaĵon, kredencis ankaŭ vinon, eble ŝi estus flagornaminta al ĉambron, se ŝia memrego ne limigus ŝian entuziasmon. Ĉar okazis tio, ke la ĵurnal-trusto akceptis ŝian lastfoje senditan manuskripton, kaj aldone oni sendis al ŝi ĉekon pri kvincent frankoj. Ĉe la pli gravaj, parizaj ĵurnaloj estas tiel nomata usona sistemo, oni tuj premias la akceptitajn manuskriptojn, kaj eble ĝi estos publikigita nur post monatoj. La triumfo de Nedda estis grandega! Eble ŝi moderigis sin nur por ne ofendi mian sentemon, ĉar mi partoprenis la feston tiel senespere, kaj tiel mizere… Ŝi klopodis meti bongustajn manĝopecojn sur mian teleron, babiladi senĝene kaj preteri tiun tiklan punkton de la situacio, ke ŝi, la virino estas pli forta kaj sukcesa, ol mi. La vino pelis iom da sango en ŝian vizaĝon, la sukceso ŝtele portis iom da konfido, varmo en ŝian vivon, ŝi estis tiel bela, tiel feliĉa kaj tiel kara… Unuavice ŝi donis al mi trude kvindek frankojn, ĉar ĝis nun, se iu havis monon el ni, tiu helpis la alian. Ŝi diris festparolon pri la energio, pri la lukto kaj ne forgesis diri analogaĵojn, rilate mian personon, pri mia situacio:

                - Mi opinias, ke vi estas talenta homo, sed malforta, vi ne havas persistemon, internan forton, bezonatan al la rezultoj, kaj vi estas tre rezignema. Morgaŭ nepre aĉetu por vi paron da ŝuo, vi ja ne decas iri sur la stratoj tiel.

                Venis en mian memoron mia aŭtomobilo Bugatti, kaj mi ĝemis.

                - Ĉu vi ne pensas, ke mi ekspluatos vin tiom? Ĝis ni dividis nian malmulte da mono inter ni, estis alie. Sed nun jam temas pri tio, ke vi konstante donos pli multe al mi.

                Ŝiaj okuloj brilis kolere.

                - Vidu, tial sukcesas al vi nenio, ĉar vi estas tiel senpova homo, vi estas plena de kavaleriaj azenaĵoj, de burĝaj tradicioj. Se vi estus sukcesinta, vi certe agus same.

                - Ĉu? Se morgaŭ mi fariĝus riĉega homo, samproporcie, kiel vi nun donis kvindek frankojn el la ducent, mi povus provizi vin per ĉio, mi povus lui loĝejon, kovri la kostojn de viaj lernolibroj, rigoraj ekzamenoj, vivteno, ĉu vi akceptus tion?

                Ŝi konsterniĝis.

                - Kompreneble ne. Tio jam ne estus reciproka helpo, sed nur subvencio, kaj kion aj mi sukcesintus, degradus la valoron de ĉiu rezulto tio, ke mi atingis ĝin ne propraforte, sed kun la helpo de alies subvencio. Mi ne estas malforta virino, en tiu formo mi neniam akceptus ion de iu.

                Ni ambaŭ eksilentis, kaj la etoso jam ne varmiĝis inter ni tiun vesperon. Eble ĝenis Nedda-n tiu miskredo, ke mi envias ŝin, ke ŝia sukceso humiligas min, ŝia lasta frazo doloris min, kiu forblovis miajn cetere tute malmulte da esperoj.

                …Kaj la ĵurnal-trusto, kvazaŭ ĝi estus specialiĝinta al la skribaĵoj de Nedda, aĉetis ĉiumonate artikolojn de ŝi por mil kvincent-dumil frankoj, precipe sociologiajn eseojn, sed mi opinias, se Nedda estus skribinta eseojn pri la procedo de la vernis-rafinado aŭ pri la ŝanĝiĝo de la merkata prezo de la rostita krevmaizo, ŝi estus ricevinta la honorarion ĝuste tiel, kiel por la utopia verko, kun la titolo “Nova Eŭropo”, kies tri daŭrigojn aĉetis la ĵurnalo. Iom post iom revenis la malnova etoso en nian ĉambron. La samovaro murmuretis, Nedda legis nekredeble dikajn mecinajn librojn, denove komenciĝis la diskutoj ĝis la noktomezo, kiuj, senkonsidere de ties spirita enhavo, estis tiel agrablaj por mi, aŭdi ŝian voĉon, vidi ŝin, tio, ke ni estas kune, kaj ŝi parolas al mi… La fumo de la cigaredo Maryllan-Hohn kun stranga odoro ŝvebis blue ĉirkaŭ la elektra lampo, kaj la milda vetero de marto faris marĉa la stratojn de Parizo.

 

 

2

 

 

                La membroj de la mizer-taĉmento, kvankam mi serĉis ilin, aŭ ili vojaĝis malproksimen, en aliajn landon, aŭ ili fariĝis netroveblaj, mi konis la sorton de kelkiuj. Plej ofte mi vidis Ribári-on, foje en eleganta loko kun ia okuofrape bela virino, alifoje li elvenis el fifama, nokta lokalo kun ĉiuspecaj, suspektindaj uloj, sed li restadis plej ofte, havante sian plej elegantan aspekton en la kafejo Paco, kien, Dio scias kial, li iris nur kun aktujo. Ivan Bük, la arthistoriisto, futbalis en Alĝerio, kie la duaklasoj teamoj pagas pli bone, ol en Eŭropo. Li informis min pri tio pere de bildkarto, sur kiu li estis fotita en burnuso, kun nazumo kaj sur la dorso de kamelo. Kárpát plendis multe, ke Zombori estas malagrabla kunloĝanto, de kiam li havas monon, li jam ne estas la iama homo, li pensas, ke nun jam li povas esti superema, sed li tre eraras pri tio. Li kaj Ludoviko Siro bone komprenis unu la alian, ilian tragikan situacion, la subpremitecon, ili ridetis en si mem malgaje, pugnigis siajn manojn, suferis kaj toleris. Kial ili suferis kaj kion ili toleris, ni neniam eksciis tion, nek Zombori, nek mi, sed ili okulvideble suferis kaj toleris. La ofte aperanta sunbrilo, la milda, frua printempo venigis la unuajn hirundojn de la filmado, kaj la homamasoj, dezirantaj statisti svarmis tie, antaŭ la filmkafejoj ĉe la estuaro de la bulvardoj Strasburgo kaj Sebastopolo. Iun tagon, ĉar mi serĉadis ĉiutage, fine mia espero plenumiĝis, kaj mi vidis staradi en iu grupo Stefanon Ŝebaon, la “reĝinon”, kun terure trampa eksteraĵo, en ŝiriĝintaj ŝuoj, li estis nerazita kaj portis krudmaterialan mantelon, sur kiu estis videbla multjara postsigno de laboro de masonisto, sed butonoj ne. Li staradis en cilindra ĉapelo, nehavante ties duonon da rando, kun plendinda vizaĝo kaj interfrotadis siajn manojn. Li estis la sola el ni, kiu elmigris kun aktoraj ambicioj, li volis ludi rolon en filmoj, kiel distingita, diplomita filmakademiano kun belega voĉo, kun bonega kondutmaniero, kun klasika instruiteco, kaj kun kulisofenda pozemo. Lin tre surprizis mia kariero, al li imponis mia aspekto, ĉar li estis adoranto de la elegantaj, belaj vestoj. Jam post kelkaj vortoj li diris kun moka, malgaja voĉo:

- Ĉu vi aŭdis, kian karieron faris Zombori? Ĝis nun li estis diletanto nur pri la pentrado, nun jam li estas fuŝulo ankaŭ en la filmarto. Mi tute ne scias, kiel ĝi povis okazi?

Mi komprenis lin, kiu finis filmakademion, kaj li staras ĉi tie, dume alia homo, kiu havas nenion komunan al la aktorado, tiu faris brilan karieron.

- Kial vi ne vizitis Zombori-on? Li cetre estus helpinta vin volonte.

- Ĉu mi lin? – li diris preskaŭ timiĝinte. Ĉu li? La filmakademiano? – Ke tiu kondutu supereme, ke li protektu min per sia influo dungiĝi, kiel statisto?

                - Venu kun mi, ni faros ion!

                Mi invitis lin al Negro, ni priparolis, ke sekvan tagon la kameraisto de la Foto Beaus-Arts faros provfilmojn pri Ŝebao. La provfilmado okazis, en kiu Ŝebao prezenzis siajn ĉiujn ŝatatajn pozojn en miaj vestaĵoj, li ridetis, freneziĝis, rajdis, agoniis, amkonfesis en proksimaj kaj sekundaraj planoj. Tiutempe mi sukcesis solvi eksterodinare ĝenan aferon de iu dramaturgiisto de la direktoro de la filmfabriko ĉe la ĵurnaloj, ke ĝi ne estu puglikigata. Mi iris kun li al tiu homo por fari provfilmadon. La dramaturgiisto ĝojis, ke li povas rekompenci mian volontecon, kaj li tuj projeciigis al si la multflankan agadon de Ŝebao. Ke la artisto finis la akademion kun stipendio, li nur eklevis siajn ŝultrojn kaj mansvingis. Ŝebao ankoraŭ ne sciis, kion mi jam tre longe lernis, ke en Parizo ne gravas dokumentoj, kvalifikoj, nur la produkto. Oni projekciis la filmon malrapide, la dramaturgiisto rigardis ĝin atente. Kiam fariĝis lumo, li silentis por iom da tempo, poste li diris al la projekciisto, ke ferminte la pordon post nia foriro, li portu la ŝlosilon en la kontoron. Ni triope iris sur la ŝtuparo malsupren. La dramaturiisto invitis nin en la vid-al-vidan rapidservan restoracion por trinki aperitifon. Kiam ni eksidis, li frapetis la ŝultron de Ŝebao dirante:

                - Mi tre ŝatus helpi vin, ĉar mi malofte vidis pli simpatian homon kun saĝa vizaĝo, ol kia vi estas. Ni elpensos ion. Kompreneble vi ne taŭgas, kiel filmaktoro, eĉ konjekton vi ne havas pri tiu profesio, ĉar ĝi ne estas arto, sed profesio. Eĉ inklinon vi ne havas al tio.

                Li mendis absinton kaj klarigis al Ŝebao gaje, kun bonvolo, ŝajnis, ke tiu malgaja, junulo kun simpatia vizaĝo plaĉis al li. La lango de Ŝebao malligiĝis malrapide, post la kvara glaso da drinkaĵo, sen ĉiu transiro, li fariĝis tre ebria, larmoj sidis en liaj okuloj kaj rakontis sian vivon. Li diris, ke oni parolis pri li en la akademio, kiel pri la plej granda multpromesa aktoro, li jam ludis rolon en la Nacia teatro, kiel studento, kaj li enamiĝis al sensignifa, juna studentino, kiun oni nomis laŭ la persona nomo Anna. Poste intervenis la vivo por miksi la ludkartaron, aranĝitan fare de la homoj, kaj ĉiu karto estis alia: li, kiel finstudinta stipendiulo ne povis dungiĝi, la sensignifa, juna studentino faris brilan karieron. Apatie, elreviĝinte el la senespera, provinca aktorado, li vojaĝis al Parizo, en triaklasa vagono; la virino en unuaklasa dormovagono, kun bonega kontrakto. Kaj iun tagon ili staris dudekope, kiel halebardistoj en la filmfabriko, kaj aperis la ĉefrolulino: la reĝino. Anna! Ŝi preterpaŝis la halebadistojn kaj ekvidis lin, la statiston, la stelulon, kaj ŝi haltis antaŭ li ridetante: “Ho! Ĉu vi estas ĉi tie? Ĉu vi bezonas ion?…” Ŝi demandis tion, ridetante, kaj la statisto forĵetinte siajn halebardon kaj kaskon, li forkuregis el la fabriko, du tagojn li vagadis en la periferioj de Parizo sen manĝo kaj trinko, kaj nur tial li restis vivanta, ĉar li volas montri… li volas montri…

                …Ŝebao klinis sian kapon surbraken kaj faligis absintajn, amarajn, ebriaj kaj tamen morte verajn larmogutojn. La proprietulo ĵus lavis glasojn per globforma broso kaj rigardis tien mirante… La dramaturgiisto batis sur la tablon kaj diris:

                - Ĝi estas aĉetita! Tio estas bonega ideo. Bonvolu verki ĝin tute mallonge, sur tri tajpitaj paĝoj kaj portu tion al mi, kiel eble plej baldaŭ. Ĝi estos mia sekva filmo. En vi estas fantazio, filo mia, vi ne devas aktoradi, konfidu vin al via fantazio, el tio vi povos bone vivteni ĉi tie. Mi volas pagi! Kelnero!

                Mi iris kun Ŝebao en la redaktejon. Li volis hejmeniri por pensadi iomete, bonegaj, novaj detaloj venis en lian kapon, sed mi sciis, ke la rapida antaŭeniro estas gravega, mi invitis lin en mian laborĉambron. Elmetinte paketon da cigaredoj kaj sidiginte tajpistinon apud lin, mi ŝlosis la pordon. Post unu horo estis preta la tri tajpitaj paĝoj, kaj la tajpistino elakompanis Ŝebaon kun lirikaj ekrigardoj, kiam li foriris. Posttagmeze je la kvina horo Ŝebao havis dudek mil frankojn, li parolis pri aliaj filmhistorioj kaj deklaris, ke ankaŭ li luos loĝejon en Versajlo, kiel Zombori, ĉar la trafika bruo de Parizo tute nervozigas lin… Post mallonga tempo li estis dungita dramaturgiisto de la filmfabriko. La okuloj de Parizo trompiĝis nek en lia kazo, lia fantazio levis lin inter la plej eminentulojn. Li estis la tria kaj bedaŭrinde la lasta hungaro el la multe da talentaj kaj penadantaj sampatrujanoj, kiu tiutempe faris karieron en Francio. Krom la talento ankoraŭ du nemalhaveblaj akcesoraĵoj estas bezonataj al la prospero en Parizo, iu estas tiuj nekonataj, nenomeblaj, internaj kredo kaj forto, kiuj altiras la sukceson, la alia kompreneble estas la fortuno, sen kiu oni vane kaptas la plej taŭgan momenton, kiu ofte en la plej malespera situacio neatendite okazigas la grandan sortoturnon el la nenio. Antaŭkondiĉo: rezigni ĉiun fiksitan celon kaj konformiĝi kun servutula mimetismo al la prezentiĝantaj ebloj Tiam ni devas salti en la trajnon de Fortuno, kiam ĝi preterveturegas nin, egalas, kien ĝi portas vin, ĉar malbona, hezitema salto, kaj vi vane atendas alian trajnon dum via tuta vivo: englutos vin la senfunda bulvardo.

 

 

3

 

 

                La ĵurnalo estis presota, kiam mia plej bona fotoraportisto enkuris kaj metis bildon sur la tablon triumfe. Ĝi estis arĥaika foto de la polica registrado, farita per speciale primitiva  tekniko, de sur kiu Vlasta rigardis al mi, sen kolumo, sur lia brusto pendis tabulo kun pluropa cifero. Mi rigardas la bildon, mi memoras pri Vlasta, mi malgajiĝis pro Nedda, kaj dume la raportisto diras, ke nun ĝi estas sensacia foto, ĉar Vlasta Crmoviĉ, la trompludisto, serĉata en tuta Eŭropo, kiam oni akompanis lin de la policejo al la arestejo de la prokurorejo, li fuĝis aŭdace. Mi forlasis la redaktejon kun peza deprimo, kaj mi iris en la amuzejon Ritz por serĉi iun. Enpaŝinte, mi mangeste venigis la ĉefkelneron. En tiu momento tolpora teruro trakuris mian korpon de la kalkano ĝis la nuko. Nedda sidis vid-al-vide, je dudek paŝa distanco de mi! En bonega, velurkolora, silka vestaĵo, belege, admirinde… Mi kolektis mian forton dum dekono da sekundo, mia rigardo glitis supern ŝi malvarme, poste kiam mi vidis, ke ŝi fiksrgardas min konsternite, mi okulmezuris ŝin kun tiu stranga, impertinenta rideto, kiu aperas sur la vizaĝo de viroj, kiam ili vidas, ke frivola virino koketas kun ili. Poste mi diris al la kelnero rapide:

                - Kiam mi foriros, virino interesiĝos pri mi. Diru al ŝi, ke mi estas aktiva kolonelo en la franca armeo, esceptokaze mi portis civilan vestaĵon. Sed la virino ne akceptos ĝin. Se vi lerte kredigos tion al ŝi, vi ricevos ducent frankojn.

                Mi direktis ankoraŭ unu impertinentan rideton al Nedda, kiu sidis ŝtoniĝinte, kaj mi paŝis tra la pordo trankvile. Ekstere mi jam des pli rapide saltis en la aŭton, kaj mi diris al la ŝoforo:

                - Chaussée D’Antine, veturu, kiel rapide vi povas!

                Mi kuris supren sur la ŝtuparo, kiel ventego, tute ne parolante kun Ludoviko Siro, dum sekundoj mi surprenis mian mizervestaĵon, hontigante eĉ Frigoli-on, kaj mi jam kuregis reen al la aŭto:

                - La altigo de via salajro dependas de tio, kiel rapide vi atingos la straton Bac!

                Tiun vesperon la aparta graco de Dio gardis dem dek minutoj la nedifektecon de la parizaj piedirantoj, kiam mia aŭto veturegis, kiel raketo ĝis la strato Bac… Mi alvenis!

                Ekfuminte cigaredon rapide, mi kuŝiĝis sur la divano. Ne pasis du minutoj, kiam envenis Nedda, ŝi haltis ĉe la pordo kaj rigardis mirante, longe, poste ŝi ekridis subite.

- Mi ankoraŭ en mia vivo ne vidis tian similecon. Imagu, ke vestinte min per nova kreaĵo de la modsalono, oni sidigis min en la amuzejon Ritz. Subite enpaŝis vi. Tute simila homo, kiel vi! En la amuzejon Ritz! Li aspektis tute same, kiel vi, nur lia irmaniero ŝajnis pli aplomba, kaj mi opinias, ke li estis kelkajn centimetrojn pli alta, sed lia vizaĝo kvazaŭ estus la via. Mi kredis, ke mi sonĝas… La ĉefkelnero poste klarigis, ke li estas ia kolonelo en civila vestaĵo, tiu ĉefkelnero kondutis tre afable, li rakontis la genealogian arbon de la kolonelo ĝis Ludoviko la XII-a.

- Kiel damaĝe, ke vere ne mi estis tiu…

- Vi jam denove malesperiĝis. Vi estas olda fraŭlino! Mi kunportis kolbasaĵon, venu vespermanĝi!

                Mi opinias, ke mi ludis la rolon de Ludoviko Siro ĉe ŝi, simpatian, senpovan, malgajan knabon.

 


--  作者:mandio
--  发布时间:2008/6/10 10:18:43
--  
Gare de l’Est

 

 

1

 

 

                Mi vojaĝis hejmen. Mi diris al Nedda, ke mi veturos al Lyon, eble mi ricevos laboron tie, se mi ne skirbos, tiam mi revenos post kelkaj tagoj. Ŝi donis trude kvindek frankojn denove, ĉar la antaŭan tagon oni akceptis ŝian alian eseon, kiu valoris mil ducent frankojn. Ŝi vidis prosperi sian memkonscion, laboremon tiagrade, ke la enspezo estis multe pli signifa por ŝi morale, ol finance.

                La trajnoj ekveturis hejmen de la stacidomo Gare de l’Est.

                Tiu stacidomo, kvazaŭ simbolante mian situacion, fariĝis pli bela kaj eleganta, de kiam mi elpaŝis el ĝi iun aŭroron, kun dudek florenoj en mia poŝo kaj ekiris sur la mallarĝa, malnova strato St Martino, pavimita per trivitaj granitkuboj… Oni konstruis ties enirejon pli ornamita, kaj ĝi rigardis dignoplene al la brua estuaro de la bulvardo Sebastopolo… La trajno jam veturigis min… Hejmen! Al Budapeŝto! Mi ne povis legi, dormi, pensadi… Mi rigaris kun stranga ekscitiĝo la preterkurantan, fremdan pajzaĝon…

                … Kaj iun belan, printempan tagon, antaŭtagmeze ĉirkaŭ je la dekunua horo, sinjoro elpasis el la alvena flanko de la Orienta stacidomo kaj ekiris sur la placo Baross, al la strato Rákóczi. Li turniĝadis emociite, plej volonte li estus ĵetinta sian ĉapelon alten, kriante: Hura! Li estas hejme! Li ŝatintus karesi la konatajn domojn, brakumi la nekonatajn piedirantojn, sed ĉar tiu sinjoro atribuis gravan signifon al tio, ke liaj homkunuloj ne konsideru lin cerbmalsanulo, li do nur iris, silente kaj turniĝis en la straton Rottenbiller. Ĝi okazis tiel, ĝi ne estis fabelo, mi havis tridek unu jarojn, kaj estis printempo. Kompreneble tuj, preskaŭ inkognite, kiel mi alvenis, mi pilgrimis al la gimnazio. Ĉio estis sur sia loko: papervendejo, la drinkejo kaj vid-al-vide la konstruaĵo de la lernejo, kvazaŭ uinformigite inter la aliaj domoj, kun sia enkonstruita, oficiala karaktero, nur el la duaetaĝa fenestro ne elrigardis mia pala infanvizaĝo, kiel kelkfoje mi gapis malsupren al la strato. Tie diris mia klasestro iun tagon, restu starantaj, knaboj, hodiaŭ mi informas vin pri ĝoja afero, niaj venkintaj trupoj okupis Belgradon… Mi promenis ĝis la Urba Parko, kie du flugilaj, ercaj bestoj gardas, kiel cerberoj vid-al-vide al la sanatorio, ĝuste tiel, kiam mi vizitadis ĉi tien en la “arbaretan rondon” ludi eliminan ludon. Oni vendis ĉi tie krescentegojn kaj ĉiuspecajn, kolorajn trinkaĵojn…

                Mi iris hejmen. La malnovaj ĉambroj, la malnovaj vizaĝoj ankoraŭ eksonigis kelkajn polvokovritajn melodiojn sur la muzikilo de la memoro. Kortuŝita, blankahara homo: mia patro, infano, adoleskiĝinta fianĉino: mia fratineto, mia plej nova parenco: la fianĉo kaj antaŭ ĉio el la revema rigardo de mia patro, el la mebloj, el la aero de la loĝejo, memoro de mortinta, sankta virino: la forsoninta voĉo, la iama humila irmaniero de mia patrino, vivas eĉ nun inter ni, kun ni, kvazaŭ ŝi ne estus forpasinta, ankaŭ ŝi, kiel tiom da aferoj de tiam, estas belaj, bonaj kaj veraj… La cetaraj estis konfuzaj, lacigaj kaj malbongustaj. Artista klubo “Nesto”, teatro Komedio, hotelo Hungario, la drivo kaptis min, kaj ĝi ne plu forlasis min. La bonaj amikoj, pri kiuj mi neniel memoris, kaj grandsinjoroj, kiuj nepre memoris min, ekscelencoj, kiuj nomis min “fraĉjo”, kelneroj, kiuj titolis min ekscelenco. Kie ajn mi estis, iu ĉiam flankentiris min en iun angulon kaj diris bonegajn ideojn, kiuj en Budapeŝto ne estas efektivigeblaj, sed en Parizo tiuj estus grandiozaj… Ili ĉiuj estas nervozaj fantaziuloj, dronantaj homoj kun maltrankvilaj okuloj, miaj oreloj, kapo kaj koro ekdoloris pro ili…

                Poste mi renkontis ŝian sinjorinan moŝton en la strato Váci, nome sinjorinon Bárdi.  Mi ĵuras, ke mi ne serĉis la renkontiĝon kun ŝi, mia komplico, la hazardo volis tion, kaj mi iris apud ŝi, mi akompanis ŝin ĝentile, konversaciante, pro kiu mi prenis dudek gramojn da aspirino en Városmajor, kaj nun ni iras ĉi tie, kaj kia printempo estas! Ŝi rakontas, ke ili vivas bone, sed Dio scias… Ŝia fileto havas du jarojn, kaj se ni jam renkontiĝis, ŝi diras sincere: ke ŝi imagis ĝi ne tiel. Ŝi rigardis malproksimen super la statuon de Verbőczy, kaj ĉe la hungara placo Sankta Marko, antaŭ la preĝejo de la frankciskanoj densa kolombo-svarmo paŝetadis sur la asfalto. Oni sonorigis. Kio estas al mi? Mi prosperas… Nu… Dio mia: oni multe troigas… Mi havas bonan salajron, mi povas diri nur tion. Mi fianĉiĝis al bulgara studentinon pri medicino, baldaŭ ni geedziĝos, ni loĝos en Auteilly, kaj mi kisas viajn manojn…

                - Mia juna frato estas en Parizo. Ĉu eble vi povus fari ion por li?

                - Volonte. Li vizitu min… – Eklevinte mian ĉapelon, mi ekiris facilmove sur la strato Ludoviko Kossuth. Knabineto vendis violojn, mi aĉetis ĉiujn de ŝi, kaj mi portis tiujn al mia patrino en la tombejon, estanta en la urboparto Rákos.

 

 

2

 

 

La unua surprizo trafis min en mia loĝejo, troviĝanta en la stato Antine. La lakeo raportis malgaje, ke sinjoro Siro en la frumatenaj horoj suprenis sian rajdpantalonon, kraditan blanke-nigre, li renversis ĉion en la loĝejo, ĝis li trovis sian bastonon kaj foriris. Li lasis leteron sur la tablo: “Negro estas fia ulaĉo, kaj vi estas lia amiko. La mono tre ebriigis vin. Mi vojaĝos al Londono, kaj notu bone, ke mi ne estas fotografisto, sed Ludoviko Siro, la poeto.”

                Mi malgajiĝis. Fine ja estis antaŭvidebla, ke la normala laboro, kaj la konstanta loĝejo estas peza ŝarĝo por la nomada naturo de Ludoviko Siro, tamen ĉagrenis min, ke mi ne povas subteni ĝuste tiujn per miaj abundaj monrimedoj, kiujn mi pleje ŝatatintus helpi. Ekzemple la juna frato de la sinjorina moŝto, kiu cetere estas simpatia, sed por mi indiferenta, fremda homo, vere vizitis min. Dunginte lin, mi akiris por li dokumentojn, kaj li atingis bonan postenon ĉe la ĵurnalo dum mallonga tempo per sia diligentemo, delikata maniero, dume la kompatida Ludoviko, kiu estis mia amiko, certe vagadis malsate en sia karakteriza pantalono, kun la vulpokapta bastono en la azilejoj de Anglio. Mi iris al Nedda malbonhumore, preskaŭ sentante, ke nek tie atendos min agrabla akcepto. Mi vidis jam dum la enpaŝo, ke estas problemo. Ŝi sidis ĉe la tablo, fiksrigardis antaŭ sin serioze, kaj la densaj fumnuboj, ŝvebantaj en la ĉambro pruvis, ke ŝi cigaredis longe kaj multe ĉi tie, sola. Laŭkutime mi kuŝiĝis sur la divanon malesperiĝinte. Baldaŭ ŝi ekparolis:

                - Hieraŭ mi vizitis la redaktoron…

                La sango glaciiĝis en miaj vejnoj.

                - Mi interesiĝis, kiam oni publikigos miajn akceptitajn artikolojn. Imagu… Serĉinte tiujn, oni respondis, ke miaj artikoloj ja alvenis, sed ili… foĵetis… kun tiuj de la nepublikigeblaj! – Ŝi diris tion pene kaj rigardis sur min timiĝinte, kvazaŭ ŝi atendus la solvon de mi.

                - Certe ĝi estas ia eraro… – mi balbutaĉis.

                Fariĝis silento. Ŝi pensadis, enspiris la fumon profunde kaj diris mediteme:

                - Ĉu vi aŭdis, ke Vlasta fuĝis?

                Miaj manoj pugniĝis, ĉar mi sentis, kion ŝi pensas, kaj preskaŭ paroksismo de kolero kaptis min.

                - Tiu fripono, tiu ĉarlatano certe estas freneza, se li povis transsavi sian haŭton ien en Afrikon. – Nedda respondis nenion. Ŝia stranga, revema rigardo direktiĝis de sur la ardaĵo de la cigaredo al la perpendikle leviĝanta, maldika fumkoloneto. Estis videbla sur ŝi, ke ŝia cerbo, inklina la fantaziado jam dronis kun melankolio en tiu esperplena ideo, kaj ŝi tute ne aŭdis tion, kion mi diris:

                La trian tagon ŝi ricevis la sekvan leteron:

 

 

                “Fraŭlino!

 

Mi eksciis, ke antaŭ nelonge vi vizitis la redektejon, kaj mi opinias verŝajna, ke surprizis vin la informo, ricevita pri viaj manuskriptoj. Por ne starigi vin antaŭ mistikojn, mi sciigas vin pri la sekvaj aferoj: mi estas ĉeffunkciulo ĉe la ĵurnalo, sed kontraŭ mia konvinkiĝo, pro financaj kaŭzoj mi entreprenis tiun postenon. Viaj artikoloj hazarde trafis en miajn manojn, kiuj ne akordas kun la pensmaniero de la ĵurnalo, sed tiuj koincidas kun mia opinio. Mi kolektis ĉiujn viajn artikolojn, ĉar mi estas konvinkiĝinta pri tio, ke ni havos okazon puglikigi tiujn. Mi trovis komprenebla pagi la honorarion al vi.

Via sincera estimanto.”

 

 

Tio trankviligis ŝin, sed ŝi ne plu sendis aliajn manuskriptojn.

 

 


--  作者:mandio
--  发布时间:2008/6/10 10:19:18
--  
Waterloo

 

 

1

 

 

                Eble mi tute ne devas mencii, ke la miskomprenoj, kaŭzitaj de la strangaj hazardoj de la sorto, kiuj disigis Ŝebaon kaj lian malnovan amantinon, nomatan Anna, tiuj iom post iom klariĝis, kaj la du artistoj geedziĝis. Ili luis vilaon en Versajlo, kaj Zombori estis la konstanta loĝanto de la gastoĉambro. Ŝebao skribis sian unuan grandan verkon tie, kiun li filmigis kun la mondfama ĉefreĝisoro, Zombori kaj Anna estis la ĉefroluloj. Anna estis belega virino. Dum la somera sezono ŝi havis bronzkoloran hararon, ŝi dungis masaĝiston, kosmetikistinon, boks-trejniston kaj psikoanaliziston. Zombori, la iama ĉefreprezentanto de la moderna pentroarto, lernis kanti kaj danci. Tiel okazis la idilia vivo en Versaljo, bedaŭrinde, inter la tre malmultenombraj, sukcesintaj membroj de la mizer-taĉmento. Ankaŭ mi mem ofte partoprenis tiujn amuziĝojn, kie ĉiam troviĝis kelkaj budapeŝtaj gastoj, redaktoroj, aktoroj, bankieroj, pentroartisto, kiam ili vizitis Parizon, ili kunportis la plej agrablajn travivaĵojn el la vilao de Versajlo. La nomon de la vilao propagandis unumetrojn grandaj, neonaj literoj super la enirejo: “VILAO ANNA.” Ni havis gramofondiskojn, kaj grandagan radioaparaton, per kiu ni povis kapti ciganmuzikon el Budapeŝto, kaj la ciganorkestro de la hotelo Hungario de apud la bordo de Danubo akompanis Anna-n, kiu kantis la kanton “Ruĝa roza, blanka rozo” per sia varma, alda voĉo en Versajlo. Trinkinte glason da vino, tuj kaptis ni nostalgio pri niaj hejmaj travivaĵoj, pri Budapeŝto, pri Hungario, ni rankontis historiojn, ni kantis aŭ sidis malgaje, kubutante dum longa silentado super nia hejmsopiro. Ĉar vane… Tamen estus pli bone prosperi hejme… Baldaŭ komenciĝis ĉiuspecaj kolero kaj kverelado. Ŝebao volis mortigi sin kaj Anna-n pro io. Kio okazis efektive, tio neniam diskoniĝis, la senpera medio sciis nur tion, ke Ŝebao atakis la hejmenvenintan Zombori-on, li svingadis en sia mano multkilograman, bronzan objekton, kiel tomahaŭkon kaj kriis tion, ke li rompos la trunkon de sia fia amiko. Bonŝance la masaĝisto intervenis ĝustatempe, kaj li malhelpis, ke la bele prosperanta kariero rompiĝu. Anna eĉ tiun tagon forlasis la vilaon, ankaŭ Zombori, kaj Ŝabeo diris al mi, ke baldaŭ li mortpafos lin sur la strato. “Vi devas skribi tion”, mi proponis al li, kaj li skribis ĝin. Oni faris bonegan filmon el tio, kiel ĝenerale el ĉio, kio okazis al ili kaj en ili, iliaj animo kaj larmoj; la pentrita realaĵo absorbis tiujn eterne, entute, ĝis fine ilia vivo jam tute ne havis vere grandajn travivaĵojn kaj okazaĵojn. Kiam Zombori ekkoleris, li ĵetis preterkuran rigardon al la spegulo, ĉu li ne faras tion malbone, kiam Ŝebao estis malfeliĉa, bona temo venis en lian kapon pri ĝi. La fino de la intermezo estis tio, ke Ŝebao malkonstruigis la slogantabulon, kaj super la vilao ekbrilis la nova teksto: MI FORLASAS VIN. Tiam okazis la doktoriĝo de Nedda. Jam tre turmentis min, ke mi vivis en Parizo, kiel mia propra sozio. Mi angoris konstante, ke iu rekonos min. Tiel mi iris al la bankedo post la doktoriĝo de Nedda, timante mian senmaskigon, bonŝance la malmultenombra societo konsistis el novbakitaj kuracistoj, kies plimulto vivis izolitan, nomadan vivon en la kvartalo Latina, kiu urboparto ĝuste tial estas mondfama en Parizo, ĉar tie la okazaĵoj postrestas minimume cent kvindek jarojn de la nuno. Nedda trinkis kelkajn glasojn da vino, pro kio ŝi ruĝiĝis. Ŝi estis tiel bela, ke mi sentis interne sangoperdi malrapide, dum mi rigardis ŝin. Ni iris kune hejmen, tra senhomaj, mallarĝaj stratoj, en stelplena nokto. Mi dicidis paŝi sur malpermesitan vojon. Mi komenci singarde paroli pri mi, pri miaj infanaĝo, ambicioj, post mallonga paŭzo mi daŭrigis:

                - Diru, Nedda, ĉu vi neniam pensis pri tio, ke eble mi estas enamaiĝinta al vi?

                Mi haltis kaj ekprenis ŝian manon.

                - Mi tre bedaŭrus tion, ĉar ni ne plu povus loĝi kune. – Kaj ŝi permesis, ke mi prenu ŝian manon. Tiu celkonscio estis multe pli malbona, ol ŝi estus fortirinta sian manon.

                - Vidu – ŝi daŭrigis trankvile kaj milde –, mi estos sincera al vi: se mi retrospektas mian vivon, efektive mi havas neniun, kiu estus pli proksime al mi, ol vi. Mi alkutimiĝis al vi, mi ekŝatis vin, mi ne povas diri, ke tiel, kiel mian fraton, ĉar mi neniam amis mian fraton. Eble mi amas vin, kiel vi vian fratineton. Sed havi alian rilaton inter ni, mi tute ne povas imagi tion.

                - Vlasta…

                Ŝi eklevis sian ŝultron serioziĝinte.

                - Mi sentas naŭzon rilate la malhonestajn homojn. Mi teruriĝus, se nur li ektuŝus mian manon. Kredu min, Nikolao, vi estas la sola homo, kiu mankus el mia vivo, se mi ne plu vidus vin, sed certas, ke mi ne estas amanta al vi. – Mi diris ĉe la pordego, ke mi ankoraŭ ne enlitiĝos, ŝi ekpremis mian manon kaj eniris. Mi ekbatis la muron tiel forte, ke mi sentis, ke mia pugno rompiĝos…

 

 

2

 

 

Antaŭtagmeze mi iris en tiun hotelon, kie mi iam lavis telerojn. La maljuna Puskás eĉ nun ordonis tie, kompletigante sian direndon per la dialektoj, uzataj sur la Granda Hungara Ebenaĵo, kiam la vorttrezoro de franca lingvo pruviĝis por li malmulta esprimi sian koleron. Li salutis min tre ĝoje, kaj mi informis lin per kelkaj vortoj, ke mi prosperis bone.

                - Mi povas danki ĉion al vi, oldulo, ĉar mi akceptis vian konsilon, kaj mi absolute ne kredis je la virinoj.

                - Vi faris tion bone – li diris iom heziteme kaj okulmezuris mian sinjoran aspekton, kvazaŭ timante, ke mi donos al li ian donacon. Sed mi jam lernis el la ekzemploj, kaj mi sciis, kiel trakti miajn sampatrujanojn, pli malriĉajn, ol mi. Mi do diris al li, ke mi ŝatus malfermi hungaran restoracion, malgrandan, sed kun bonfama kuirejo, ke oni konu ĝin de Madeleine ĝis la strato Ludoviko Kossuth, kaj mi pensis, ke li, Puskás eble povus proponi bonan kuiriston, kiu bone posedas sian metion kaj estas honesta homo. Fine mi sukcesis persvadi lin, ni priparolis ĉion, kaj baldaŭ malfermiĝis la restoracio “Debrecen” en iu eleganta loko de la interna urbo. Puskás iradis en ĵaketo inter la gastoj, kaj li aspektis tiel, kiel boks-ĉampiono dum bankedo post la matĉo. Li apartenis al tiuj malmultaj homoj, al kiuj mi ŝuldis dankon, kaj mi povis helpi ilin. La plej malbona sento kaptis min tiam, kiam mi ricevis la poŝtkarton de Ludoviko Siro el Londono, sen poŝtmarko, kun tiu helpokrio: “Nikolao mia, se vi povas, sendual mi nur kelkajn frankojn, mi estas malsana, kaj mi ne havas loĝejon!” Kaj kara Ludoviko, ĝi tre karakterizis lin: li forgesis skribi sian adreson sur la poŝtkarton. Sed baldaŭ li skribis poŝtkarton kun telegrame mallonga teksto: “Mi atendis nenion alian de vi, ke vi forgesis viajn amikojn, tiel prosperinte. Nun mi okupiĝas pri Seinburn. Ludoviko.” Mi skribis en Londonon al miaj konatoj por serĉi lin, kompreneble estas senespera afero trovi en la plej granda urbo, la plej malgrandan poeton, kun la plej dika bastono… Reneo Kárpát denove ludis sur la placo Pigalle, kaj ĉesigis la salutrilaton kun Zombori. Sed inter Ŝebao kaj liaj iamaj kunloĝantoj okazis la Versajla packontrakto: post la divorcproceso Zombori edziĝis al Anna, kaj baldaŭ ili denove loĝis kune en la vilao kun tiu diferenco, ke nun Ŝebao dormis en la gastoĉambro, kaj Zombori sur la iama loko de Ŝebao, en la dormoĉambro. Sed ili neniam plu transmuntis la neontubon, kaj nun jam kalkulante ĉiun eblon, la blue ardantaj literoj brilis tie difinitive: MI FORLASAS VIN.

               

 

3

 

 

                Jam preskaŭ ektuŝis min la unua fru-aŭtuna melankolio de la vivo, kiel mi alkutimiĝis al la potenco kaj bonstato, kiel la tagoj pasis sen eventoj, samforme, plenumante nek nun, kiel ĝenerale la imagojn de la junulo pri la “sukcesinta” vivo, kiel la amo al Nedda fariĝis en mi kronika, obtuza doloro; estas malica ironio de la sorto, laŭ la malnova kanto: mi atingis ĉion, nur tion ne, kio valorus pli ol ĉio. Por ke ankaŭ la realo dekoraciu tiun animstaton, denove pluvis, kontinue, et-pluvere, farante plorinda vidaĵo la malsekaĉajn, sentonajn stratoj de la urbo, la urban vivon. Iun tian antaŭtagmezon mi sidis en mia ĉambro, en tiu domo, kie oni laboris febre, rapide sur ĉiu etaĝo, en ĉiu ĉambro, por mi kaj fare de mi. Nur mi sidis en brila, granda laborĉambro, elegante, deprimite. Mi piketis miajn ungojn per surtabla, osta tranĉilo sen tio, ke mi estus havinta ian ajn kaŭzon fari ĝin. Iu dungito enportis vizitkarton, ke iu volas tuj paroli kun mi. Jen tio estis skribita sur la vizitkarto:

 

“D-RO GUNĈEFF”

 

                Mi rigardis tra la fenestro: pluvis, kaj malseka muro de vid-al-vida muro rigardis al mi. Mi ĝemis kaj diris: mi atendas la doktoron! Kaj ŝi venis! En vasta, impregnita surtuto, kun sia grenadista irmaniero, decikaraktere kaj rezolute. Ŝi haltis en la pordo. Mi ĝojis ankaŭ en mia senesperiĝo, ke fine ni estas ĉi tie, al kio mi ne havis forton, nun ĝi solviĝos fare de jam delonge atendita hazardo. Unue ĉiu vorto haltis en ŝia gorĝo, tiel surprizis ŝin la spektaklo, kiel en dek-paŝa perspektivo, malantaŭ grandega skribotablo, en pompa ĉambro mi sidis antaŭ ŝi. Mi iris malrapide, ĝentile por akcepti ŝin:

                - Bonvolu…

                Ŝi okulmezuris min de la kapo ĝis la piedoj, poste ŝi diris malvarme, malestime:

                - Vere, vi estas kelkajn centimetrojn pli alta tiel. Iom pli frue mi ankoraŭ estus veninta per skurĝo ĉi tien. Sed tio jam ne gravas por mi. Vi surtretis mian fierecon inside, embuske – ŝi spiregis kun pugnigitaj manoj, mi nur atendis, kiam vi batos. – Vi ludis abomenindan komedion kun mi, vi priridis kaj ridindigis min ĉiutage, rilate ĉiujn miajn vivprincipon, volon, klopodon… Kio estis la plej sakrilegia, la plej kruela, ke vi humiligis, vangofrapis kaj mokincitis min en mia literaturo… kiel spiriton. Vi kredigis al mi, ke mi povas verki, nur tial, ke vi povu subvencii min. Vi sukcesis pruvi, ke mi estas ridinda kun miaj artikoloj, ke mi povas danki mian memstarecon al patronado de viro – ŝajnis, ke ŝi eksplodos per histeria ploro –, vi… vi… vi estas ridinda heroo de kolportaĵliteraturo!… Mi volis diri tion – ŝi daŭrigis iom pli trankvile –, mi volis bati en vian vizaĝon anstataŭ skurĝo, ke vi estas sendanka, malfidela kamarado, ke vi estas ĝuste tia, kiel tiuj, kiujn mi povintus ami: mensoga, superema, malbona, egoisto… – ŝi senspiriĝis por momento –, vi volis devontigi min, inside, starigi min al pretaj faktoj, kaj poste aperi tiel, plaĉaspekte, grandsinjore, kiel grasiĝinta bonfaranto, por ke ne sekvu poste alia, ol vi… Sed vi tre eraris, tiel vi estas multege malpli antaŭ mi, kiel la malriĉa, revema kurknabo, kiu estis mia kamarado en ĝojo kaj malĝojo… kiu ne estis parfumodora heroo de romano…

                - Bonvolu verŝi sur min vian koleron – mi diris trankvile, ĉar tio, ke mi mem staris vid-al-vide al ŝi, redonis mian aplombon.

                Ŝi embarasiĝis momenton, ĉar kion ajn ŝi diris, ŝi ne povis liberiĝi de la komparo, kaj sekrete ŝi tamen devis iom miri, ke ŝi vidas min tiel, kaj ĉi tie. Sed ŝi denove kolektis sian forton kaj daŭrigis malgaje, unu tonon malpli alte.

                - Neniam mi estus renkontinta vin – ŝi diris mallaŭte. Bonŝance, ke la pli granda parto de la lukto estas antaŭ mi, kaj nun jam mi faros tion difinitive kaj tute sola.

                - Mi amas vin – mi diris mallaŭte, ĉar mi povis atendi nenion alian de ŝi, eble iom indiferente. Ŝi turniĝis kaj formarŝis senvorte en siaj grandaj botoj, en la soldateca, vasta, impregnita surtuto. Vespere mi iris al nia loĝejo, la unuan fojon senmaske, mia aŭto haltis la unuan fojon antaŭ la pordego. La ŝranko de Nedda estis larĝe malfermita, ĝi faŭkis malplene al mi, la bildoj kaj la tablokovriloj malaperis; malpuraĵo, fatraso, kiel ĉe transloĝiĝo, la breto sen libroj, kaj nun mi volonte estus rezigninta la “madeleine-an venkon”, volonte mi estus portinta la stativon post Negron, se estus fermita la pordo de la ŝranko, kaj Nedda sidus denove ĉi tie, ĉe la tablo, apud la samovaro, “laborante”. Letero kuŝis sur la tablo:

 

 

“Sinjoro!

 

Se vi volas, ke ne trafu vin pli da elmerititaj lecionoj, rilate la aferon, ne okupiĝu pri mi, ne serĉu min, eĉ mi petas vin, evitu la renkontiĝon kun mi. Mi pravigas vin en tio, kion vi diris foje, ke mi provokas la sorton, kaj tiajn travivaĵojn. Mi esperas, la subvencion, kion mi ne petis de vi, per kio vi humiligis min, mi povos repagi. Mi ne koleras vin, post la okazintaĵoj mi ne estas via malamiko, sed via iama kamarado.

D-RINO GUNĈEFF.”

 

Mi ĉirkaŭrigardis ankoraŭfoje… Mi havis nenion serĉi ĉi tie, mi foriris, kaj kiam mi frapfermis la pordon malantaŭ mi, ke ĝi fermiĝis tondre, kaj ties bruon reeĥis multoble la volboj de la malnova domo, unu vorto venis en mian kapon…

                Waterloo!


--  作者:mandio
--  发布时间:2008/6/10 10:19:48
--  
D-rino Gunĉeff

 

 

1

 

 

                Tiu venko, kiun mi ambiciis pleje, en kiu mi fiaskegis, ĝi vanigis mian elanon, laboremon por longa tempo. Mi ellitiĝis malfrue, mi forlasis la redaktejon pli frue, mi estis pala kaj malbonhumora; ĉiu simptomo de obstina amo montriĝis sur mi. Bonŝance mi jam atingis tiun gradon de mia kariero, kiel la kartludistoj kutimas diri, “la karto ludas per si mem”, mi povintus iri ankaŭ ferii por kelkaj monatoj, sen tio, ke ĝi estus endanĝeriginta mian pozicion. Mi ofte restadis en Versajlo, mi ĝojis pro la brua amuziĝo, en kiu tolporiĝis la doloro, mi aŭskultis volonte distran, malĝojan muzikon, leĝerajn, gajajn virinojn, kaj mi havis malbonan humoron, se ne estis diboĉado en Versajlo, kio okazis plej malofte. Nedda malaperis. Mi povintus trovi ŝin, sed nun jam ankaŭ mi kunpremis miajn dentojn, kvankam mi sentis malklare, ke tiu afero ne povas finiĝi tiel. Mi decidis ne fari eĉ unu paŝon al ŝi. Sed mi ne volis rifuzi tion, ke almenaŭ mi aŭdi pri li, kaj tiurilate mi parolis kun Ribári, kiu vizitis min ricevi kelkajn frankojn por ia grava politika agado. Mi diris al li, ke mi ŝatus aŭdi ian novaĵon pri Nedda, li serĉu ŝin kaj tudiĝu en ŝian proksimon. Li karesadis sian mentonon mediteme kaj respondis kun aplombo, kutima de li:

                - Mi havus planon… Hm… Ĉu vi povus disponigi al mi vestaĵon?

                - Kompreneble. – Tute ne interesiĝante pri la detaloj, mi sciis, ke li preferas la misterajn aferojn, sed mi fidis lian eltrovemon. Li elektadis el miaj vestoj longe, artsperte kaj zorgeme, ĝis fine li trovis iun mian plej novan, plej elegantan vestaĵon Wipocord taŭga al la celo. Malfacile pasis du tagoj. Mi atendis Ribári-on, kiam iu enpaŝis al mi, vespere mi restis en la kontoro pli longe, matene mi eniris pli frue, mi kondutis netolereble al miaj kolegoj, kiuj cetere ŝatis min pro mia afableco. Post kvardek ok horoj, ĉirkaŭ vespere, aperis Ribári kun aktujo, en mia vestaĵo Wippcord. Ankaŭ Pitt aŭ Bismarc povintus envii la aspekton de lia persono. Eksidinte, li elektis cigaron Havano kun granda faksperto, kaj pesante ĉiujn siajn vortojn, tiel malrapide, ke mi koleriĝis, li komencis paroli:

                - Nu, mi parolis kun ŝi. Jam en la kvara hospitalo oni respondis je mia interesiĝo, ke fraŭlino d-rino Gunĉeff ne laboras en la kirurgia sekcio.

                - Kaj?

                - Mi decidis iri al la ambulanco, kiel malsanulo. Eĉ konjekton vi ne havas, kiel komplika ĝi estas. Ĉar se ŝi estus en la sekcio de la internaj malsanoj, mi dirus simple, ke doloras mia pulmo, ĉu ne?

                - Jes. Daŭrigu! – Mi pensis tion, ke mi vangofrapos lin.

                - Sed ĉu en la kirurgiejo? Kun kia problemo mi anonciĝu? Mi ne volas detranĉigi mian brakon! Unue mi pensis pri tio, ke mi ekmordos mian langon, sed fine ja tio ne sufiĉas por kuraci min, kion oni povus fari tie al mia lango?

                - Bonvolu rakonti pli rapide, ĉar mi estas tre nervoza…

                - Vane, mi povas iri al la sekcio de la internaj malsanoj kun tiu problemo. Fine mi divenis. Mi iris al la ambulanco kun tiu plendo, ke oni forigis fiŝoston el mia gorĝo antaŭ tri tagoj, kaj de tiam mi havas doloron, kiam mi glutas. Mi tuj ekvidis Nedda-n, kompreneble mi ne rimarkis ŝin, kaj mi permesis, ke oni laringoskopiu min, kaj mi plendis tiel, ke fine tri kuracistoj, eĉ la profesoro mem ekzamenis min ĉiel. Poste oni portis ian provomanĝaĵon, ke mi glutu ĝin. Mi ne povis gluti tion. Nek vi povintus…

                Mi jam estis apatia.

                - Oni faris ion al mia laringo, pro kio ĝi tre doloris, poste mi ekiris al la elirejo. Nedda alparolis min. Ni konvesaciis. Mi interesiĝis, kio estas al vi, ĉar ĉiu kredis tion, ke vi geedziĝos.

                - Idioto

                - Ankaŭ ŝi diris tion. Sed ĝuste tiel ŝi konvinkiĝis, ke mi estas bonfida, hebeta homo. Ŝi diris, ke vi kondutis malbele al ŝi. Mi demandis, ĉu vi forportis ion de ŝi? Ŝi respondis, ke ne, eĉ, kaj ŝi ruĝiĝis tiel, kiel tiu gimnazianino, kiun mi ĉiĉeronis antaŭ nelonge en Folies-Bergéres, okaze de ŝia studvojaĝo.

                - Ni do lasu la analogiojn…

                - Laŭ via deziro. Ŝi vivas bone, oni nomumis ŝin, ŝi havas loĝjon en la hospitalo, baldaŭ ŝi laboros apud profesoro, sinceredire, mi ne tre komprenas, kial ŝi ĝojas pro tio, ĉar la profesoro estas vivanta bildo de paviano

                Li ekstaris. Io venis ankoraŭ en mian kapon:

                - Hm… mi ŝatus demandi, se vi ne koleras, kial vi bezonis novan vestaĵon?

                - Ĉar la mia jam estas tre trivita – li diris, salutis kaj foriris dignoplene.

 

 

2

 

 

                La obstino, kaŝiĝanta en mia naturo ne konis rezignon, nur la neanstataŭigeblan amon. Mi sciis, ke ĉi tiun tagon mi suferos decidan, eksterman malvenkon ĉe tiu punkto, ke ekzistas neniu kaj nenio, kio povus returni tiun intensiĝantan tendencon, nur tiu ĉi neatingebla triumfo, la plenumiĝo de la sopiroj de la junaj jaroj apud la sociaj ambicioj: la akiro de la elektita vivkunulino. Mi pasigis preskaŭ mian tutan tempon per malsalubra dormo kaj ekscesa diboĉado. Iun vesperon la “Oldulo” telefonais al mi, kiun mi vidis jam delonge en la lasta tempo, li donis instrukciojn, rilate komenciĝontan aferon. Pro la afero mi devis viziti tiun tagon vespere la ĉehejman balon de deputito. Mi koleretis, ke mi devas intertrakti pri delikata kaj tikla afero en tiu animstato, antaŭvideble partopreni enuan ĝenan amuziĝon. Mi sukcesis fuŝdifekti tri kravatoj pro nervoziĝo, dum mi surprenis mian abomenindan frakon, kaj tute mankis tiu anima harmonio, la aplombo, kiuj ebligis, ke mi atingu la plej bonajn rezultoj en similaj aferoj. La sinjoroj de la gastiga domo, kaj la plimulto de la elegantaj gastoj havis ĉiun kaŭzon akcepti min kun distingita estimo. Kaj tie mi renkontis Neddan.

                Ŝi estis en la alia fino de la salonego, sed mi tuj rimarkis ŝin kaj vidis, ke ankaŭ ŝi ekvidis min. Mi tute ne proksimiĝis al ŝi, mi retiriĝis en angulon, meblitan per divano, kie ĉirkaŭis min la interesataj sinjoroj, ili klarigadis longe, kaj mi povis kontraŭpezi mian internan nepreparitecon, ke mi silentis multe kaj pozeme. Interese, ke tiu inerteco reduktiĝis grandmezure, sciante, ke mi estas sub la sama tegmento kun Nedda. Poste por neglekti la interkonsiliĝan karakteron de la vesperfesto, ni iris inter la gastojn, kaj subite la dommastrino ekparolis apud mi:

                - Permesu, ke mi prezentu vin, sinjoro ĉefredaktoro, al la plej bona kirurgo, kiu savis mian vivon – kaj Nedda staris vid-al-vide al mi. Ni ambaŭ sentis, ke nun estus strange klarigadi al la dommastrino, ni do prezentiĝis unu al la alia; la duan fojon, sed pli oficiale, ol lastfoje. Estis ia nekontraŭstarebla komiko en tiu tre ceremonia sceno. La dommastrino iris plu, kaj ni staris tie plumpe, embarasite, rigardante unu la alian en la meza mezo de la salonego. Fine ekreginte min, mi diris la sekvan banalaĵon:

                - Je mia honorvorto, mi ne sciis, ke vi estos ĉi tie.

                - Vi ne devas senkulpigi vin. Vi tute ne povis sciis, ke mi venos ĉi tien.

                Ni povis fari nenion alian, ol paroladi. Mi memoras, ke temis pri ia arta demando, ĝi estis banala, ne interesa temo, kaj malantaŭ la indiferenta konversacio pulsadi multe pli da streĉiteco, ol en ĉiu intimeco de nia du jara kunloĝado. Mi konfesas, de post unu minuto mi forgesis la tre gravan aferon, la ekscititajn sinjorojn kaj ĝenerale ĉion alian, escepte Neddan. Kiam sekvis la vespermanĝo, ne ni povis agi alimaniere, ol la aliaj: mi etendis mian brakon al Nedda, kaj metinte sian manon leĝere en mian kubutflekson, ŝi ekiris kun mi… Neniam batis mia koro tiel forte, ol nun pro tiu konvencia ektuŝo. Ankaŭ Nedda estis embarasita, kelkfoje ŝi rigardis al mi timiĝinte kaj ruĝiĝis, paliĝis ĉiuminute. Tiu situacio estis precipe ekscitita por ni, en kiu ni staris unu apud la alia tiel elegante vestitaj… Tiam mi jam solvis la enigmon. En nia kunvivado ne estis iluzioj, ĝenaj formalaĵoj, ni vestis kaj lavis nin en la sama ĉambro, en ĝi malsatmortis la fantazio, ne ricevinte nutraĵon. Ni ekiris de la celo, ni do povis nur malproksimiĝi de tio. Baldaŭ eksonis la muziko, kaj kiel strange estis: mi invitis ŝin danci! Ŝi metis iun sian manon sur mian ŝultron facilmove, mi ĉirkaŭprenis ŝian talion, apenaŭ tuŝante ĝin, eble ĝuste tie, kie mi kompresadis ĝin en ĉiu horo, kaj tamen, pro tiu ektuŝos la sango nun leviĝis en mian kapon tamburante, ke la muroj de la salonego ekmoviĝis ĉirkaŭ mi, kaj mi diris tute stulte:

                - Kiel bela vi estas…

                Kiel ia freneza, inversa filmo, kiun oni komencas projekcii ĉe la fino, nun okazis inter ni tio, kion ni preterlasis siatempe pro la kaprico de la vivo: ni konatiĝis, paroladis unu kun la alia, kiel novebakitaj konatoj, ni ĝentiladis, demandadis unu la alian, en vesperfesto, kiel societaj, fremdaj homoj. Nedda havis prosperantan, privatan, medicinan praktikon, kelkajn, riĉajn malsanulojn, belajn, kuracistinajn sukcesojn. Estas vere, ke ŝi laboris multe, ĉar antaŭtagmeze ŝi devis esti en la hospitalo, sed ŝi ŝatis sian profesion, ŝi vivis bone el ĝi, kaj kio estis la plej trankviliga: ŝi jam delonge ne skribis artikolojn. La homo, ekster la favoraĵoj de la socio, kiu sentis la neatingeblajn vinverojn acida. Rangaltiĝinte, ŝi mildiĝis pro la profesio, pozicio, kunlaboro, kiuj krevis en ŝia animo la ŝveliĝintan absceson de la mizantropio. Nun jam verŝajne ŝi trovis la homojn pli bonaj, la vivon pli racia kaj respektinda.

                Poste ni sidadis en kvieta ĉambrego sub artefaritaj palmoj. Estis strange, ke nun kiom multe da aferoj ni povis klaigi pri ni, pri nia interna mondo, nur tiajn aferojn, kiujn ni neniam diris dum longaj vesperoj, dum longaj monatoj en la mizero, anstataŭe pozema diskuto, personataka mokado, malpacienco estis kutima inter ni, kaj maskante nian veran memon, ni staris unu kontraŭ la alia. Nun nia sincereco ekfontis per si mem kaj fluetis plu en la veperfesta atmosfero, la fido, la komprenemo, la simpatio, akompanate de muziko, aŭdebla de malproksime. Mi jam longe mildiĝis, kaj nun ŝajnis, ke nek Nedda volis esti per forto de perforto pli interesa kaj pli ekstravaganca, ol la aliaj virinoj. Eble krom la vesperfesta ĉeesto ŝi jam ne portis botojn, kaj mi vidis tion klare, ke ŝia hararo estas ondumita. Mi rakontis ĉion al ŝi pri la lacegoj de mia duobla vivo, pri miaj senpovaj suferoj, vidante ŝin en la mizero. Ŝi cigaredis, elblovis la fumon delikate, kaj mirinde: ŝiaj ungoj ne estis flavaj, sed manikuritaj! Venis io en mian kapon, kiel ŝi rigardis reveme en la malproksimon.

                - Ĉu vi kutimas ankoraŭ pensi pri Vlasta?

                Kiel strange estis, kiam ŝi iom kokete kaj ridetante rigardis al mi.

                - Ĉu vi eĉ nun havas problemon pri Vlasta?

                Konstante hantis min frazo, kiun mi povis koncepti neniel, kiun mi volis eldiri proksimume centfoje dum la daŭro de la vespero: kie mi povus revidi ŝin denove, ĉu jam estas permesate revidi ŝin? Kaj neniel mi povis eldiri tion, mi timis, ke ŝi rifuzos min. En la vestiblo ĝi jam estis sur mia langopinto por proponi veturigi ŝin hejmen per mia aŭto, kaj kiel ia timema lernanto, mi nur staris tie kaj lasis ŝin foriri. Mi ankoraŭ eklevis mian ĉapelon, kaj la taksio jam forveturegis, kaj restis nenio alia el ŝi, ol la rapide forvaporiĝinta nubo de la benzinfumo…

 

 

3

 

 

                Pasis unu semajno. Mi ne pensas, ke mi estus fuminta pli ol mil cigaredojn tiun semajnon, mi ne pensas, ke mi estus etendinta mian manon por levi la telefonon malpli ol mil fojon, kaj mi scias certe, ke mi ĵetis en la paparkorbon minimume cent duone komencitan aŭ tute skribitan leteron. La memoro pri mia unua malsukcesa amkonfeso vanigis ĉiun mian iniciatemon antaŭ la ekago. Mi tute ne povis dormi, labori. Kion mi ankoraŭ neniam faris en Parizo por liberiĝi de la tumentaj noktoj, vizitinte klubon por katrludistoj, mi gajnis dekmil frankojn, sed mia kapo ekdoloris pro la fumo, pro la ludo, pro la konjako. Poste kie ajn mi havis laboron, mi klopodis preteriri la hospitalon, minimume kvarfoje ĉiun tagon, kompreneble mi ne renkontis ŝin, ĉar la hazardo ĝis nun neniam venis por helpi min tiam, kiam mi kalkulis ĝin, sed ĉiufoje hazarde. Mi ne hontis viziti Ribári-on por rememori lian antaŭ nelonge okazintan renkontiĝon kun ŝi. Feliĉe liaj politikaj afero nun bezonis lian ĉeeston nek en la amuzejo Globo, nek en la kafejo Paco. Fine mi denove decidis min kun mort-defia rezoluto de venkinta militestro, ke mi provokos respondon de ŝi. Mil kaj unufoje, sed lastan fojon por ĉiam mi levis la telefonaŭdilon. Mi sentis min tiel, kiel en tiu sekundo, kiam mi decidis salti sur la unuan aŭton, vice starantaj. Ekaŭdinte ŝian voĉon, mirinde, mia nervoziĝo ĉesis, kaj mi komencis paroli kun ŝi senĝene, gemute pere de la telefono:

                - Alo! Mi havas du biletojn por la prezentado en la teatro Komedio, ĉu vi havus emon veni kun mi tien?

                Silento. Mi sciis, ke nun ĝi estas la momento de la fina decido. Pasis pli ol dek sekundoj, kiam ŝi respondis:

                - Kiam ĝi komenciĝos?

                Mi kuris nun jam sur la tegmento de la aŭtoj…

 

 

4

 

 

                Post la teatra prezentado ni vespermanĝis kune. Ni trinkis ankaŭ botelon da ĉampano, kaj la koloraj lumfaskoj de la turniĝantaj reflektoroj, kvazaŭ tiuj estus ultravioloj radioj, ili penetris ĝis mia koro. Nun la unuan fojon mi spertis, ke Nedda estas sprita, gaja konversaciantino, kaj ankaŭ ŝi rigardis sur min multfoje kun tiu kompara miro, kiun mi vidis la unuan fojon en ŝiaj okuloj tiam, kiam ŝi prirespondigis min en la redaktejo. Baldaŭ mi rimarkis, kiel belajn manojn ŝi havas, ŝi elblovis la fumon ridetante kaj zumkantis tangon… Poste ni vagadis per aŭtomobilo sur la stratoj de la nokta Parizo, iom ebriete, kaj denove, vane, ĝi jam estas refreno en mia vivo kaj en tiu ĉi romano: estis printempo. Freŝa, pluvodora vento blovis… Ŝi sonorigis ĉe la pordo, mi eklevis mian ĉapelon, kaj sekvis la refuto de la paseo de Nedda, promeso je miaj suferoj: mi ekkisis ŝian manon per subita decido! Kaj ŝi permesis tion. Fine ja ankaŭ tio estis neglektita societa formalaĵo ĝis nun en nia kontakto. Estas vere, ke mi tenis miajn lipojn sur ŝia mano tre longe, tute male al la kutima formalaĵo, kaj neniu scias, kiom longe mi estus teninta tiujn sur ĝi, se iu ne venintus plandŝove de interne al la pordego.

                …Ankaŭ ĝi eblas, ke la vento kaŭzis tion, sed dum momento mi sentis bone, ke delikata ektuŝo vibris tra miaj haroj… La pordego frapfermiĝis, kaj tiun tagon tre malgaja domo kaj tre feliĉa homo staris vid-al-vide: la hospitalo kaj mi…

                …Kompreneble ni vojaĝis al Budapeŝto por pasigi niajn mielajn monatojn. Mi gvidis Neddan antaŭ la gimnazion, en la Urban Parkon, al la korso apud la bordo de Danubo, avizantaj aŭtunon, kaj mi prezentis ŝin al la kolomboj de la hungara placo Sankta Marko, eĉ ankaŭ al Stefano Verbőczy mem, sur la placo Apponyi. Nedda ĝojis pro ĉio, sed plej bone pro mia patro, en kiu ŝi ekkonis iun, kiun ŝi malhavis tiel longe el sia vivo: la patron. Kio ankoraŭ restis en ŝi, malfido kaj suspekto, rilate la homojn, tio solviĝis en ŝia animo porĉiam, kiam tiu harmonia, basvoĉa, bela maljunulo metis ŝian kapon sur sian ŝultron kaj karesis ĝin. Ie kraketis ankaŭ meblo, kaj se ekzistas vivo transmonda, tiel ankaŭ la astraj manoj de mia patrion certe etendiĝis ĉi tien el la tombejo de urboparto Rákos por karesi ŝin…

                Neniam plu mi aŭdis pri Ludoviko Siro, lia memoro restis en mia animo, kiel pala, mallarĝa ombro. Nu kaj kompreneble Reneo Kárpát edziĝis al Maria Pataki, sed ili resti eĉ plu sur la placo Pigalle. Inter la multaj novaĵoj eĉ tio diskoniĝis, ke la kontraŭaj paroj en Versajlo volas ŝanĝis lokon denove… Nova divorcproceso, malnova geedziĝa festo… Onidire Zombori revenis en la gastoĉambron, kaj ĉio restis tiel, kiel antaŭe, precipe la neonaj literoj super la vilao. Kaj la granda rado nur turniĝas, turniĝas monotone kaj konstante, plenplena de nigraj kaj blankaj foiraj planedoj, sur kiuj estas skribitaj la sorto de homoj…

                …Nedda eĉ nun estas liberpensulino, sed ni vivas tre feliĉe, kaj ni havas du belajn infanojn…

 

 

FINO