以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  精华文章阅读 Elitaj legaĵoj  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=21)
----  DUDEK JAROJN KRESKANTE  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=21&id=5319)

--  作者:mandio
--  发布时间:2008/6/19 8:06:15
--  DUDEK JAROJN KRESKANTE

DUDEK JAROJN KRESKANTE

tradukis Liam Ó Cuirc

Dudekjarojn kreskante,
Dudekjarojn florante,
Dudek jarojn kadukigante,
Dudek jarojn mortante.

Sendube juneco estas bona afero, kvankam mia propra junaĝo ankoraŭ ne finiĝis, kaj prudento ne venas ĝis maljuneco.

Viro mi estas, kiu naskiĝis kaj edukiĝis sur la fora Granda Blasket, la vergaela insuleto, kiu trovigas ĉe la nordokcidento de la marbordo de la Graflando Kerry. Tie la pluvŝtormoj de la grizĉielo kaj la ondoj de la sovaĝa maro senĉese furiozas de jarkomenco ĝis
jarfino, kaj de generacio gis generacio, kontraŭ la mezozoikaj rokoj, kiuj staras super la maro, kaj de tie en la kavojn kie nestas la fokoj.

Mi bone memoras, kiam mi havis kvar jarojn, mi loĝis en Daingean sub la protekto de fremda virino, ĉar mi havis nur duon-jaron kiam mortis mia patrino, la beno de Dio estu sur sia animo kaj sur la animoj de la mortintoj.  Pro tio ne estis iu por prizorgi min.  Mi
havis du fratojn kaj du fratinojn, sed ili, kiel mi mem, ne havis multe da prudento por taŭge zorgi min. Sekve de tio, mia patro metis min sub la protekton de la fremdulino en Daingean, kiel mi jam diris.

Oni firme regadis min, ĉar estis tie multaj aliaj kiel mi, kaj sendube ie kie estas grupo da infanoj estas ankaŭ bruo kaj kolereteco.

Granda estis nia malinklino al la lernejo - sed tio ne estas- la aflikto de ununura infano, mi opinias - ĉar nin instruadis instruistino, kiu estis tiel grizhara kiel melo, kun du elstaraj dentoj suprenirantaj ekstere de siaj buŝlipoj, kaj ŝi estis tiel kolerema kiel kato en sako.

Mi memoras la unuan tagon ĉe ŝi en la lemejo.  Estis Peig de Roiste kiu enirigis min, tenante min per la mano kaj mi ĵuras al vi, ke estis per granda flato ŝi logis min.  "Ho", ŝi diris, "hodiaŭ mi enprenos vin en belan ejon".  "Kaj ĉu estas bombonoj tie?" diris mi. "Ho, estas multaj, kaj tie estas ankaŭ belaj libroj bildplenaj".  Ŝi tiel logadis min ĉiam kaj ĉiutempe ĝis mi eniris la lernejon kun ŝi.