以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 精华文章阅读 Elitaj legaĵoj (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=21) ---- LA UNUA AMO (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=21&id=5336) |
-- 作者:mandio -- 发布时间:2008/6/20 8:14:34 -- LA UNUA AMO LA UNUA AMONovelo de Ivan TurgenevLa titolo de la rusa originalo: Первая любовьTradukis el la rusa:Redaktis: Aleksander Korĵenkov Kompostis: Natalia Kloĉkova Enpaĝigis: Galina Cvetkova Teknika redaktoro: Margarita Gorŝkova Serio Rusa literaturo, No 2 TURGENEV, Ivan Sergejeviĉ. La unua amo: Novelo / Tradukis el la rusa A.Korĵenkov, V.Kudrjavcev, I.Novikova; — Jekaterinburg: Sezonoj, 1993. — 72 paĝoj. — (Rusa literaturo; No 2) © Traduko en esperanto, enkonduko Sezonoj, 1993
Sur la kovrilpaĝo estas bildo de la domo de Pauline Viardot-Garcia, en Courtavnelle, kie I.S.Turgenev pasigis multajn jarojn de sia vivo (Pentraĵo de P.Viardot-García). Laŭ la Titolaro de esperantaj verkoj tradukitaj el la rusa literaturo kompilita de Georgo Davidov (Moskvo: Librejo Esperanto, 1912) verkoj de Ivan Turgenev (1818—1883) estis plej ofte tradukataj el la rusa lingvo en esperanton. La titolaro registras esperantigon de almenaŭ 112 romanoj, noveloj kaj prozversaĵoj de Ivan Turgenev, el kiuj tridek verkoj tradukiĝis dufoje. |
-- 作者:mandio -- 发布时间:2008/6/20 8:15:00 -- ĈAPITRO 4En la eta kaj malpura antaŭĉambro de la dometo, kien mi eniris kun nevola tremo de la tuta korpo, min akceptis olda grizhara servisto kun malhela kuprokolora vizaĝo, porkaj obskuraj okuletoj kaj tiaj profundaj sulkoj sur la frunto kaj tempioj kiajn mi neniam vidis. Li portis sur telero ĉirkaŭmanĝitan haringon kaj piedfermante la pordon al alia ĉambro abrupte diris: — Kion al vi? — Ĉu princino Zasekina estas hejme? — mi demandis. — Vonifatij! — kriis tremanta virina voĉo post la pordo. La servisto senvorte turnis al mi sian dorson, ĉe tio vidiĝis tute trivita dorso de lia livreo kun la sola rustiĝinta ofica butono, kaj foriris metinte la teleron surplanken. — Ĉu la butikon vizitis? — La sama virina voĉo ripetis. La servisto ion murmuris. — Kio?.. Alvenis iu?.. — denove aŭdiĝis. — La sinjorido najbara? Nu invitu lin. — Bonvenu en la salonon, — diris la servisto, denove aperinte antaŭ mi kaj levante la teleron de la planko. Mi ordigis la vestojn kaj venis en la “salonon”. Mi trafis en etan kaj ne tre puran ĉambron kun malriĉa, kvazaŭ haste dismetita, meblaro. Ĉe la fenestro en fotelo kun rompita brako sidis malbela virino, ĉirkaŭ kvindekjara en verda trivita robo, kun nekovrita kapo kaj bunta lanŝpinaĵa kaptuko ĉirkaŭ la kolo. Ŝiaj nigraj okuletoj trapikis min. Mi paŝis al ŝi kaj riverencis. — Ĉu mi havas la honoron paroli kun princino Zasekina? — Mi estas princino Zasekina; sed ĉu vi estas la filo de sinjoro V.? — Ĝuste tiel. Mi venis al vi kun komisio de mia panjo. — Bonvolu sidiĝi. Vonifatij, kie estas miaj ŝlosiloj, ĉu vi vidis ilin? Mi sciigis al sinjorino Zasekina la respondon de mia panjo al ŝia mesaĝo. Ŝi aŭskultis min frapante la fenestrobreton per siaj dikaj ruĝaj fingroj, kaj kiam mi finis, ŝi denove fiksis sian rigardon al mi. — Tre bone. Mi nepre venos, — ŝi finfine diris. — Aĥ, kiel juna vi estas. Kiom da jaroj vi havas, permesu demandi? — Dek ses jarojn, — mi respondis kun nevola hezito. La princino elŝovis el la poŝo iujn dense skribitajn grasmakulitajn paperojn, proksimigis ilin al la nazo kaj komencis trarigardi. — Bela aĝo, — ŝi subite diris, turnante sin kaj svingmoviĝante sur la seĝo. — Sed bonvolu ne fari ceremoniojn. Ĉe mi estas simple. “Tro simple”, — mi pensis, kun nevola naŭzo ekzamenante ŝian tutan hidan staturon. Tiam la alia pordo de la salono rapide ovriĝis kaj sur la sojlo aperis la junulino, kiun mi vidis hieraŭ en la ĝardeno. Ŝi levis sian manon, kaj sur ŝia vizaĝo preterkuris mokrideto. —Aĥ, jen filino mia, — diris la princino per kubuto montrante ŝin. — Zinjo, li estas la filo de nia najbaro, sinjoro V. Kio estas via nomo, permesu demandi? — Vladimir, — mi respondis, stariĝante kaj lispetante pro la ekscito. — Kaj via patronomo? — Petroviĉ. — Jes. Mi konis policestron, ankaŭ Vladimir Petroviĉ. Vonifatij, ne serĉu la ŝlosilojn, la ŝlosiloj estas en mia poŝo. La junulino rigardis al mi kun la sama mokrideto, duonfermante la okulojn kaj klininte la kapon iom flanken. Mi jam vidis monsieur Voldemar, — ŝi ekparolis. (Arĝentaj sonoj de ŝia voĉo trakuris en mi kvazaŭ dolĉa frisko.) — Ĉu vi permesos tiel nomi vin? — Bonvolu, — mi balbutis. — Kie vidis? — demandis la princino. La princidino ne respondis al sia patrino. — Ĉu vi nun estas okupita? — ŝi demandis fikse rigardante al mi. — Tute ne. — Ĉu vi volas helpi min malvolvi lanon. Iru ĉi tien, al mi. Ŝi kapsignis al mi kaj foriris el la salono. Mi sekvis ŝin. En la ĉambro, kien ni eniris, la mebloj estis iom pli bonaj kaj aranĝitaj kun certa gusto. Cetere, tiumomente mi apenaŭ povis rimarki ion: mi moviĝis kiel en dormo kaj en la tuta korpo perceptis ian stultan intensan bonstaton. La princidino sidiĝis, elmetis faskon de ruĝa lano kaj montrinte al la seĝo kontraŭ si malligis la faskon kaj metis ĝin sur miajn manojn. Ĉion ĉi ŝi faris silente, kun iu amuza flegmo kaj kun la sama hela kaj ruza mokrideto sur preskaŭ fermitaj lipoj. Ŝi komencis volvi lanon ĉirkaŭ fleksita kartoneto kaj subite lumigis min per tia klara kaj rapida rigardo ke mi nevole mallevis la okulojn. Kiam ŝiaj okuloj, plejofte fermitaj duone, estis plene apertaj, — ŝia vizaĝo ŝanĝiĝis absolute; kvazaŭ lumo disfluis laŭ ĝi. — Kion vi pensis pri mi hieraŭ, monsieur Voldemar? — ŝi demandis post kurta paŭzo. — Eble vi mallaŭdis min? — Mi… princidino… mi nenion pensis… ĉu mi povas… — mi respondis konfuzite. — Aŭskultu, — ŝi oponis. — Vi ankoraŭ ne konas min: mi estas tre stranga; mi volas ke oni ĉiam diru al mi veron. Vi havas, mi aŭdis, dek ses jarojn, sed mi estas dudekunujara: vi vidas ke mi estas multe pli aĝa ol vi, tial vi ĉiam devas diri al mi veron… kaj obei min, — ŝi aldonis. — Rigardu al mi — kial vi ne rigardas al mi? Mi iĝis eĉ pli konfuzita, tamen levis miajn okulojn al ŝi. Ŝi ridetis nun ne per la sama, sed per alia, aproba rideto. — Plu rigardu, — ŝi diris, afable softigante la voĉon. — Por mi tio estas ne malagrabla… Al mi plaĉas via vizaĝo; mi antaŭsentas ke ni iĝos amikoj. Sed ĉu mi plaĉas al vi? — ŝi ruzete aldonis. — Princidino… — mi komencis. — Unue, nomu min Zinaida Aleksandrovna, kaj due, kial infanoj (ŝi korektis sin) — kial junaj homoj ne kutimas diri rekte kion ili sentas? Tio taŭgas por adoltoj. Mi ja plaĉas al vi? — ŝi ruzete aldonis. Kvankam por mi estis tre agrable, ke ŝi tiel sincere parolis kun mi, mi iom ofendiĝis. Mi volis montri al ŝi, ke ŝi rilatas ne kun knabo, kaj ekhavinte laŭeble senĝenan kaj seriozan aspekton, diris: — Kompreneble, vi tre plaĉas al mi, Zinaida Aleksandrovna; mi ne volas tion kaŝi. Ŝi mediteme balancis la kapon: — Ĉu vi havas guverniston? — ŝi subite demandis. — Ne, mi jam delonge ne havas guverniston. Mi mensogis; ankoraŭ unu monato ne pasis post la disiĝo kun mia franco. — Ho, mi vidas ke vi estas tute matura. Ŝi delikate batis miajn fingrojn. — Tenu la brakojn rekte. — Kaj ŝi komencis diligente volvi la bulon. Mi kaptis la okazon ke ŝi ne levis la okulojn kaj komencis ekzameni ŝin, unue kaŝe kaj poste ĉiam pli kuraĝe. Ŝia vizaĝo ŝajnis al mi eĉ pli bela ol antaŭe; ĉio en ĝi estis tre subtila, saĝa kaj ĉarma. Ŝi sidis dorse al fenestro kun blanka kurteno: sunradio, batanta ŝin tra la kurteno, verŝis mildan lumon sur ŝian lanugan orbrilan hararon, ŝian virgan kolon, deklivajn ŝultrojn kaj delikatan serenan bruston. Mi rigardis al ŝi — kiom kara kaj proksima ŝi iĝis por mi! Al mi ŝajnis, ke mi delonge ŝin konis kaj nenion sciis kaj ne vivis antaŭ ekkoni ŝin… Ŝi estis vestita en malhela, jam iom trivita robo kun antaŭtuko; mi ŝajne volonte karesus ĉiun faldon de tiu robo kaj de la antaŭtuko. La pintoj de ŝiaj ŝuoj montriĝis el sub ŝia robo: mi adore surgenuiĝus al tiuj ŝuoj… “Kaj jen mi sidas kontraŭ ŝi”, — mi pensis, — “mi konatiĝis kun ŝi… kia feliĉo, dio mia!” Mi preskaŭ saltis de la seĝo pro admiro, sed nur iome balancis la krurojn kiel infano frandanta. Mi fartis bone, kiel fiŝo en akvo, kaj mi eterne ne forirus el tiu ĉambro, ne lasus tiun lokon. Ŝiaj palpebroj lante leviĝis kaj denove ŝiaj helaj okuloj afable brilis antaŭ mi kaj ŝi denove mokridetis. — Kiel vi rigardas al mi, — ŝi nehaste diris kaj minacis min per la fingro. Mi ruĝiĝis… “Ŝi ĉion komprenas, ŝi ĉion vidas, — fulmis en mia cerbo. — Kaj kiel ŝi povus ne kompreni kaj ne vidi ĉion?” Subite io klakis en la najbara ĉambro — ektintis sabro. — Zina, — kriis el la salono la princino. — Belovzorov alportis al vi katidon. — Katidon! — kriis Zinaida, impete leviĝis de la seĝo, ĵetis la bulon sur miajn genuojn kaj forkuris. Ankaŭ mi stariĝis kaj, metinte la lanfaskon kaj la bulon sur la fenestrobreton, foriris en la salonon kaj haltis embarasite. Meze de la ĉambro, etendinte la krurojn, kuŝis stria katido; Zinaida staris antaŭ ĝi sur genuoj kaj atenteme levis ĝian muzeleton. Apud la princino, ŝirminte preskaŭ la tutan vandon inter la fenestroj, staris brava viro kun blonda vila hararo, husaro kun ruĝvanga vizaĝo kaj elstaraj okuloj. — Kia ridinda, — ripetadis Zinaida, — kaj la okuloj estas ne grizaj, sed verdaj, kaj kiaj grandaj estas la oreloj. Dankon al vi, Viktor Jegoroviĉ. Vi estas tre afabla. La husaro, kiun mi rekonis kiel unu el la junuloj viditaj de mi hieraŭ ridetis kaj riverencis, ĉe tio li klakis per la spronoj kaj tintigis la sabroĉenerojn. — Vi hieraŭ bonvolis diri, ke vi deziras havi strian katidon kun grandaj oreloj… jen mi akiris. Vorto estas leĝo. — Kaj li refoje riverencis. La katido mallaŭte pepis kaj komencis flari la plankon. — Ĝi estas malsata, — kriis Zinaida. — Vonifatij! Sonja! alportu lakton. La ĉambristino en trivita flava robo, kun paliĝinta tuko ĉirkaŭ la kolo eniris kun telero da lakto en sia mano kaj metis ĝin antaŭ la katido. La katido ektremis, fermis la okulojn kaj komencis leki. — Kia roza estas ĝia lango, — rimarkis Zinaida, klininte la kapon preskaŭ al la planko kaj rigardante deflanke sub ĝian nazon. La katido satiĝis kaj ekmurmuris, afekte trotante per la piedoj. Zinaida leviĝis kaj, turnante sin al la ĉambristino, senemocie diris: — Forportu ĝin. — Pro la katido — donu vian manon, — diris la husaro, vaste ridetante kaj konvulsiante per sia tuta herkula korpo, forte kuntirita en la nova uniformo. — Ambaŭ, — oponis Zinaida kaj etendis siajn manojn al li. Dum li kisis ilin, ŝi rigardis al mi trans la ŝultro. Mi staris senmova kaj ne sciis — ĉu mi ridu, diru ion aŭ simple silentu. Subite tra la aperta pordo de la antaŭĉambro miaj okuloj kaptis la figuron de nia servisto Fjodor. Li gestis al mi. Mi mekanike eliris al li. — Kio okazis? — mi demandis. — Via panjo sendis min por vi, — li flustris. — Ŝi koleras pro tio, ke vi kun la respondo ne revenas. — Ĉu mi jam delonge estas ĉi tie? — Pli ol unu horon. — Pli ol unu horon! — mi nevole ripetis kaj reveninte en la salonon komencis adiaŭi kaj riverenci. — Kien vi? — demandis min la princidino rigardante el post la husaro. — Mi devas iri hejmen. Do mi diros, — mi aldonis adresante al la olda princino, — ke vi venos al ni post la unua horo tage. — Tiel do diru, karulo. La princino haste elŝovis tabakujon kaj tiel brue enflaris tabakon, ke mi eĉ ektremis. — Tiel do diru, — ŝi ripetis tralarme, palpebrumante kaj ĝemante. Mi refoje riverencis, turniĝis kaj eliris el la ĉambro kun tiu ĝeno en la dorso kiun sentas tre juna homo, scianta ke li estas sekvata per okuloj. — Do, monsieur Voldemar, venu al ni, — kriis Zinaida kaj denove ridis. “Kial ŝi ĉiam ridas?” — mi pensis, revenante en akompano de Fjodor, kiu nenion diris al mi sed sekvis min malaprobe. La panjo min riproĉis kaj miris: kion mi povis tiel longe fari ĉe la princino? Mi nenion respondis al ŝi kaj iris en mian ĉambron. Mi subite ekmalĝojis… Mi penegis ne ekplori… Mi ĵaluzis al la husaro. |
-- 作者:mandio -- 发布时间:2008/6/20 8:15:25 -- ĈAPITRO 5La princino, laŭ la promeso, vizitis la panjon kaj ne plaĉis al ŝi. Mi ne ĉeestis en ilia rendevuo, sed ĉetable la panjo rakontis al la patro ke tiu princino Zasekina ŝajnas al ŝi une femme très vulgaire, ke tiu tedis ŝin per siaj petoj pledi ĉe princo Sergij pro ŝi, ke ŝi ĉiam havas iujn procesojn kaj aferojn — des vilaines affaires d\'argent — kaj ke ŝi devas esti granda ĉikanistino. La panjo tamen aldonis ke ŝi invitis la princinon kun la filino por la morgaŭa tagmanĝo (aŭdinte la vorton “kun la filino” mi ŝovis la nazon en mian teleron), — ĉar tamen ŝi estas najbarino kun fama nomo. Ĉe tio la patro deklaris al la panjo, ke li nun rememoras kia sinjorino ŝi estas; ke en sia juna aĝo li konis mortintan princon Zasekin, brile edukitan, sed frivolan kaj kvereleman viron; ke en societoj oni nomis lin “le Parisien” kaŭze de lia longa loĝado en Parizo; ke li estis tre riĉa, sed malgajnis tutan sian havaĵon — kaj pro nekonata kialo, eble eĉ pro mono, — cetere li povus fari pli bonan elekton, — la patro aldonis kaj rikanis, — edziĝis je la filino de iu advokato, kaj edziĝinte komencis spekuli kaj komplete ruiniĝis. — Ja ŝi povas monon pruntepeti, — rimarkis la panjo. — Tio estas tre ebla, — trankvile diris la patro. — Ĉu ŝi parolas france? — Tre malbone. — Hm, sed tio ne gravas. Vi ŝajne diris al mi ke ankaŭ la filinon vi invitis; iu asertis ke ŝi estas tre ĉarma kaj klera fraŭlino. — Ha! Do, ŝi ne similas sian patrinon. — Nek la patron, — oponis la patro. — Ankaŭ tiu estis klera, sed stulta. La panjo suspiris kaj enpensiĝis. La patro eksilentis. Mi estis ege ĝenita dum la konverso. Post la tagmanĝo mi iris en la ĝardenon, sed sen pafilo. Mi donis al mi mem la vorton ne veni al la ĝardeno de Zasekina, sed nerezistebla forto logis min tien kaj ne vane. Apenaŭ mi proksimiĝis al la barilo, kiam mi ekvidis Zinaidan. Ĉi foje ŝi estis sola. Ŝi tenis libron en siaj manoj kaj lante iris sur la vojeto. Ŝi ne rimarkis min. Mi preskaŭ pretergapis ŝin, sed subite rememoris kaj tusetis. Ŝi returniĝis, sed ne haltis, forigis per sia mano vastan bluan rubandon de sia ronda pajla ĉapelo, rigardis al mi, kviete ridetis kaj denove direktis la okulojn en la libron. Mi demetis mian kaskedon kaj iom hezitinte kun obskuraj pensoj iris foren. “Que suis-je pour elle?” — mi pensis (dio scias kial) france. La konataj paŝoj aŭdiĝis post mi, mi rigardis tien — rapide kaj facile iris al mi la patro. — Ĉu ŝi estas la princidino? — li demandis. — Jes, la princidino. — Ĉu vi ŝin konas? — Mi vidis ŝin ĉi-matene ĉe la princino. La patro haltis kaj impete turniĝinte sur la kalkanumoj iris reen. Atinginte Zinaidan, li ĝentile riverencis. Ŝi reciproke riverencis, ne sen certa miro sur sia vizaĝo kaj mallevis la libron. Mi vidis, ke ŝi sekvas lin per siaj okuloj. Mia patro ĉiam vestiĝis tre elegante, originale kaj simple; sed neniam lia staturo ŝajnis al mi pli svelta, neniam lia griza ĉapelo pli bone sidis sur liaj apenaŭ maldensiĝintaj bukloj. Mi intencis iri al Zinaida, sed ŝi eĉ ne rigardis al mi, relevis la libron kaj foriris. La tutan vesperon kaj sekvan matenon mi pasigis en iu trista muteco. Mi memoras, ke mi provis lerni kaj komencis legi Kajdanov — sed vane kuris preter miaj okuloj maldense presitaj linioj kaj paĝoj de la fama lernolibro. Dekfoje mi legis la vortojn — “Julio Cezaro distingiĝis per militista kuraĝo” — komprenis nenion kaj lasis la libron. Antaŭ la tagmezo mi denove pomadis min kaj denove surmetis miajn surtuton kaj kravaton. |
-- 作者:mandio -- 发布时间:2008/6/20 8:15:49 -- ĈAPITRO 7Ĝuste je la oka mi en la surtuto kaj kun levita hartubo eniris la antaŭĉambron de la dometo, kie loĝis la princino. La olda servisto obskure rigardis al mi kaj nevolonte leviĝis de la benko. El la salono aŭdiĝis gajaj voĉoj. Mi malfermis la pordon kaj repaŝis en mirego. Meze de la ĉambro sur la seĝo staris la princidino kaj tenis antaŭ si viran ĉapelon; la seĝon ĉirkaŭis kvin viroj. Ili penis meti siajn manojn en la ĉapelon, sed ŝi levis ĝin supren kaj forte skuis. Ekvidinte min, ŝi kriis: — Ĉesu, ĉesu! Jen nova gasto, necesas ankaŭ al li doni bileton, — kaj facile saltinte de la seĝo ŝi prenis min je la refaldo de mia surtuto. — Ni iru, — ŝi diris, — kial vi staras? Messieurs, permesu konatigi vin: monsieur Voldemar, la filo de nia najbaro. Kaj tiuj estas, — ŝi aldonis adresante al mi kaj montrante laŭvice la gastojn, — grafo Malevskij, doktoro Luŝin, poeto Majdanov, eks-kapitano Nirmackij kaj Belovzorov, la husaro kiun vi jam vidis. Bonvolu ilin ŝati kaj flati. Mi tiel konfuziĝis, ke eĉ ne riverencis. En la doktoro Luŝin mi rekonis tiun nigraharan sinjoron, kiu tiel senkompate hontigis min en la ĝardeno; la ceteraj ne estis konataj al mi. — Grafo! — daŭrigis Zinaida, — skribu bileton al monsieur Voldemar. — Tio estas maljusta, — oponis kun neforta pola prononco la grafo, tre bela kaj dande vestita brunulo kun esprimivaj brunaj okuloj, streta hela nazo kaj mincaj lipharoj super la eta buŝo. — Li ne ludis kun ni. — Maljuste, — eĥis Belovzorov kaj la sinjoro nomita eks-kapitano, viro, ĉirkaŭ kvardekjara, preskaŭ monstre variolkava, krispa kiel negro, iom ĝibeta, kurbakrura kaj vestita en militista surtuto sen epoletoj, ne butonumita. — Skribu bileton, mi diris, — ripetis la princidino. — Ĉu vi ribelas? Monsieur Voldemar estas kun ni la unuan fojon, kaj li hodiaŭ ne devas obei la regulojn. Ne grumblu, skribu, mi volas tion. La grafo levis la ŝultrojn, sed obee klinis la kapon, prenis plumon en blankan manon ornamitan per ringoj, ŝiris pecon da papero kaj komencis skribi sur ĝi. — Permesu almenaŭ klarigi al sinjoro Voldemar la aferon, — rikane komencis Luŝin, — li tute perdis la kapon. Do, junulo, ni ludas garantiaĵojn; la princidino estas punita, kaj kiu tiros la feliĉan bileton tiu rajtos kisi ŝian manon. Ĉu vi komprenis, kion mi diris al vi? Mi nur rigardis al li kaj daŭrigis stari kvazaŭ nebuligita, sed la princidino refoje saltis sur la seĝon kaj denove komencis skui la ĉapelon. Ĉiuj tiris sin al ŝi — kaj mi post la aliaj. — Majdanov, — vokis la princidino altan junan homon kun vangokava vizaĝo, etaj blindecaj okuloj kaj ekstreme longaj nigraj haroj, — vi kiel poeto devas esti nobla kaj cedi vian bileton al monsieur Voldemar, por ke li havu du ŝancojn anstataŭ unu. Sed Majdanov kapneis kaj skuis sian hararon. Mi la lasta ŝovis la manon en la ĉapelon, prenis kaj malrulis la bileton… Dio! Kia mi fariĝis kiam ekvidis en ĝi la vorton: kiso. — Kiso, — mi nevole kriis. — Brave! Li venkis, — kriis la princidino. — Kiel mi ĝojas. — Ŝi forlasis la seĝon kaj tiel klare kaj dolĉe rigardis en miajn okulojn, ke mia koro ekruliĝis. — Ĉu vi ĝojas? — ŝi demandis min. — Mi? — mi balbutis. — Vendu al mi vian bileton, — tondris en mian orelon Belovzorov. — Mi donos al vi cent rublojn. Mi respondis al la husaro per tiom indigna rigardo, ke Zinaida aplaŭdis kaj Luŝin kriis: bravulo! — Tamen, — li daŭrigis, — mi kiel ceremoniestro devas zorgi ke ĉiuj reguloj estu respektataj. Monsieur Voldemar, stariĝu unugenue. Ni havas tian ordon. Zinaida ekstaris antaŭ mi, iom klinis sian kapon flanken kvazaŭ por pli bone ekzameni min kaj digne etendis al mi sian manon. Mi preskaŭ svenis; mi intencis stariĝi sur unu genuo, sed falis sur ambaŭ kaj tiel nelerte tuŝetis per miaj lipoj la fingrojn de Zinaida, ke iom gratis mian nazopinton per ŝia ungo. — Bone! — kriis Luŝin kaj helpis min leviĝi. La ludo daŭris, Zinaida sidigis min apud si. Kiajn punojn ŝi elpensis! Ŝi, interalie, estis devigita prezenti statuon — kaj por piedestalo ŝi elektis monstran Nirmackij, ordonis al li kuŝiĝi vizaĝaltere kaj, krome, kaŝi la vizaĝon en sia sino. Ridego ne ĉesis eĉ por momento. Por mi, izolite kaj sobre edukita knabo, kreskinta en sinjora serioza hejmo, tia bruego, tia spontana, preskaŭ furioza gajeco, tial neordinaraj rilatoj kun nekonatoj frapis mian cerbon. Mi simple ebriiĝis kvazaŭ pro vino. Mi komencis ridegi kaj babili pli laŭte ol la aliaj, ke eĉ la olda princino, sidanta en la najbara ĉambro kun iu advokato de Iveria Pordego alvokita por konsilo, eliris por rigardi al mi. Sed mi estis tiom feliĉa ke tute ne atentis ies rikanojn kaj strabajn rigardojn. Zinaida plu preferis min kaj ne forlasis min de si. En iu puno al mi okazis sidi apud ŝi kovrita per la sama silka tuko: mi devis diri al ŝi “mian sekreton”. Mi memoras kiel niaj ambaŭ kapoj subite troviĝis en sufoka duondiafana aroma obskuro, kiel en tiu obskuro proksime kaj milde brilis ŝiaj okuloj kaj flame spiris ŝiaj apertaj lipoj, kaj la dentoj vidiĝis kaj pintoj de ŝiaj haroj tiklis kaj bruligis min. Mi silentis. Ŝi ridetis mistere kaj ruzete kaj finfine flustris al mi: “Nu, diru”, sed mi nur ruĝiĝis kaj ridis kaj forturniĝis kaj apenaŭ spiris. La ludo tedis al ni, ni komencis ludi ŝnuret-ludon. Dio mia! Kian ravon mi sentis, kiam gapinte mi ricevis de ŝi fortan kaj akran baton je la fingroj. Kaj poste mi intence ŝajnigis min kvazaŭ gapanta, kaj ŝi incitis min kaj ne tuŝis la etenditajn manojn. Sed ne nur tion ni faris dum la vespero. Ni pianludis, kantis kaj dancis kaj imitis ciganan tendaron. Nirmackij estis vestita kiel urso kaj trinkigita per sala akvo. Grafo Malevskij montris al ni diversajn kart-trukojn kaj finis per tio, ke miksinte la kartojn disdonis al si por visto ĉiujn atutojn, okaze de kio Luŝin “havis la honoron lin gratuli”. Majdanov deklamis fragmentojn de sia poemo “Murdisto” (la afero okazis ĝuste en la apogeo de l\' romantismo), kiun li intencis publikigi kun nigra kovrilo kaj majuskloj de sanga koloro; ĉe la advokato de Iveria Pordego ni ŝtelis de la genuoj lian ĉapelon kaj devigis lin anstataŭ elaĉeto plenumi dancon “Kazaĉok”; sur la oldulon Vonifatij ni metis kufon, kaj la princidino metis sur sin viran ĉapelon… Ĉion ne eblas mencii. Nur Belovzorov plejparte estis flanke, kolere kuntirinte la brovojn… Fojfoje liaj okuloj pleniĝis per sango, li ruĝiĝis, kaj ŝajnis, ke li tuj impetos al ni kaj disĵetos nin ĉien kiel splitojn, sed la princidino rigardis al li, fingre minacis al li, kaj li denove kaŝis sin en angulo. Finfine ni perdis la fortojn. La princidino estis, kiel ŝi mem diris, viglulino — nenia bruo ŝin ĝenis, tamen ankaŭ ŝi laciĝis kaj ekvolis ripozi. Post la dekunua nokte oni surtabligis vespermanĝon, konsistantan el peco da malfreŝa seka fromaĝo kaj iaj fridaj kuketoj kun ŝinko, kiuj ŝajnis al mi pli bongustaj ol ĉiuj pasteĉoj; estis nur unu botelo da vino, eĉ tiu estis stranga: malhela, kun larĝa kolo, kaj la vino en ĝi gustis rozan farbon: cetere neniu ĝin trinkis. Laca kaj feliĉa ĝis konsumiĝo mi forlasis la dometon; je la adiaŭo Zinaida forte premis mian manon kaj denove mistere ridetis. La nokto peze kaj humide odoris en mian flamantan vizaĝon; ŝajnis, ke komenciĝos fulmotondro; nigraj nuboj kreskis kaj rampis laŭ la ĉielo, rapide ŝanĝante siajn fumajn konturojn. Venteto agite konvulsiis inter nigraj arboj kaj ie trans la horizonto, kvazaŭ por si mem, grumblis tondro, kolere kaj obtuze. Tra la malantaŭa eniro mi penetris en mian ĉambron. La servisto dormis surplanke, kaj mi estis devigita transpaŝi lin. Li vekiĝis, ekvidis min kaj sciigis, ke la panjo denove kolereĝis pri mi, deziris sendi iun por voki min, sed la patro detenis ŝin de tio. (Mi neniam enlitiĝis sen adiaŭi la panjon kaj peti ŝian benon). Do, kion mi faru? Mi diris al la servisto, ke mi mem senvestiĝos kaj kuŝiĝos, kaj estingis la kandelon. Sed mi ne senvestiĝis, nek kuŝiĝis. Mi sidiĝis sur seĝon kaj longe sidis kvazaŭ sorĉita. Miaj sentoj estis tiel novaj kaj tiel dolĉaj… Mi sidis apenaŭ ĉirkaŭrigardante kaj senmove, lante spiris kaj nur fojfoje jen silente ridis rememorante, jen interne frostis pro la penso, ke mi enamiĝis, ke jen ĝi estas — tiu amo. La vizaĝo de Zinaida kviete flugis preter mi en tenebro; flugis, sed ne forflugis. Ŝiaj lipoj samkiel antaŭe mistere ridetis, la okuloj rigardis al mi iom deflanke, demande, mediteme kaj tenere… kiel en la momento de nia adiaŭo. Finfine mi ekstaris, piedpinte proksimiĝis al mia lito kaj singarde, ne senvestiĝante, metis mian kapon sur kusenon, kvazaŭ timante maltrankviligi per abrupta movo tion, per kio mi estis plenŝtopita… Mi enlitiĝis, sed eĉ ne fermis la okulojn. Baldaŭ mi rimarkis, ke en mian ĉambron senĉese enfalis iaj palaj rebriloj. Mi duonleviĝis kaj rigardis tra la fenestro. Ĝia framo klare reliefiĝis fone de la vitroj, mistere kaj svage blankintaj. “Fulmotondro”, — mi pensis, kaj estis ĝuste fulmotondro, sed ĝi pasis tre fore, eĉ tondro ne aŭdiĝis; nur surĉiele senĉese flamis fulmoj, nebrilaj, longaj, kvazaŭ distranĉitaj: ili ne tiom flamis kiom tremis kaj konvulsiis, kiel flugilo de agonianta birdo. Mi ellitiĝis, iris al fenestro kaj staris tie ĝismatene… Fulmoj ne ĉesis eĉ por unu momento; estis nokto, kiun la popolo nomas “pasera”. Mi rigardis al la muta sabla kampo, al la obskura maso de la ĝardeno Neskuĉnyj, al la flavetaj fasadoj de foraj domoj kvazaŭ tremantaj kun ĉiu febla ekflamo… Mi rigardis kaj ne povis ĉesi; tiuj mutaj fulmoj, tiuj nefortaj briloj ŝajnis respondi al la mutaj misteraj impetoj kiuj flamis ankaŭ en mi. Ekmateniĝis; per ruĝaj makuloj aperis aŭroro. Krepuskiĝis, kaj la fulmoj iĝis pli palaj kaj kurtaj: ili brilis pli kaj pli malofte kaj fine vanuis, inunditaj de sobriga kaj reala lumo de la venanta tago. Ankaŭ miaj fulmoj malaperis. Mi eksentis grandan lacon kaj kvieton, sed la fantomo de Zinaida daŭrigis ŝvebi, triumfante, super mia animo. Sed ĝi mem, tiu fantomo ŝajnis kvieta, kiel fluganta cigno de marĉaj herboj; ĝi flankiĝis de la ĉirkaŭaj fiaspektaj figuroj, kaj mi, ekdormonte, lastfoje tuŝis ĝin kun adiaŭa kaj fidoplena adoro… Ho, humilaj sentoj, mildaj sonoj, boneco kaj silentiĝo de l\' kortuŝita animo, degelanta ĝojo de la unuaj admiroj de la amo — kie, kie vi estas? |
-- 作者:mandio -- 发布时间:2008/6/20 8:16:13 -- ĈAPITRO 8En la sekva mateno, kiam mi venis por teumado, la panjo insultis min, tamen, malpli forte ol mi atendis — kaj igis min rakonti, kie mi pasigis la antaŭan vesperon. Mi respondis al ŝi per kelkaj vortoj, lasante multajn detalojn kaj penante ŝajnigi ĉion bagatela. — Tamen, ili estas homoj ne “comme il faut“, — rimarkis la panjo, — kaj por vi ne indas vizitadi ilin anstataŭ prepariĝi al la ekzameno kaj lerni. Ĉar mi sciis, ke panjaj zorgoj pri miaj studoj finiĝas per tiuj nemultaj vortoj, mi opiniis ne enda protesti, sed post la teumado la patro prenis min je la brako, kaj irinte kun mi en la ĝardenon igis min rakonti ĉion, kion mi vidis ĉe Zasekinoj. Strangan influon havis al mi la patro — kaj strangaj estis niaj rilatoj. Li preskaŭ ne partoprenis en mia edukado, sed li neniam ofendis min; respektis mian liberon — li eĉ estis, se oni povas tiel diri, ĝentila al mi… nur neniam proksimigis min al si. Mi amis kaj admiris lin, li ŝajnis al mi la ekzemplo de vera viro, — kaj, dio mia, kun kia pasio mi proksimiĝus al li, se konstante mi ne sentus lian rezistan manon! Sed kiam li deziris, li scipovis preskaŭ tuj, per unu vorto, per unu movo eksciti en mi senliman fidon al si. Mia animo apertis sin al li — mi babilis kun li kiel kun saĝa amiko, kiel kun indulgema mentoro… poste li same subite distancigis min, — karese kaj mole, sed distancigis. Foj-foje li fariĝis gaja kaj tiam li pretis petoli kun mi kiel knabeto (li ŝatis ĉiun fortan korpan movon); foje — nur unu foje! — li karesis min tiom tenere, ke mi preskaŭ ploris… Sed lia ĝojo kaj lia kareso vanuis senspure kaj niaj rilatoj promesis al mi neniujn esperojn por estonto — kvazaŭ mi tion sonĝus. Estis momentoj: mi komencas rigardi al lia saĝa, bela vizaĝo, koro mia ektremas kaj tuta mia animo impetas al li… li kvazaŭ eksentus, kio al mi okazis, preterpasante karesas min, poste foriras aŭ okupas sin pri io, aŭ subite li iĝas senmova, kiel nur li sola sciis fari, kaj mi tuj ŝrumpas, malvarma. Maloftaj okazoj de lia favoro al mi neniam estis kaŭzitaj per miaj senvoĉaj sed kompreneblaj preĝoj. Iom poste, cerbumante pri la karaktero de mia patro mi konkludis, ke li neniam zorgis pri mi, nek pri la familia vivo; li ŝatis alion kaj ĝuis tiun alion plene. “Mem akiru kion vi povas, sed en fremdajn manojn ne trafu; aparte nur al vi mem — jen la senco de la vivo”, — li diris al mi iam. Alifoje mi, konsiderante min juna demokrato, komencis en lia ĉeesto rezoni pli libero — li tiutage estis, kiel mi nomis, “kora”, tiam kun li oni povis paroli pri io ajn. — Libero, — li ripetis, ĉu vi scias, kio povas doni al la homo liberon? — Kio? — Volo, la propra volo, eĉ la potencon ĝi donas, kiu pli bonas ol la libero. Sciu deziri, — kaj vi estos libera, kaj vi or- donos. La patro antaŭ ĉio deziris vivi bone, — kaj vivis… Povas esti ke li antaŭsentis, ke nelonge li uzos la aĵon vivo: li mortis kvardek du jara. Mi detale rakontis al la patro pri mia vizito al Zasekinoj. Li duonatente, duondistrite aŭskultis min sidante sur la benko kaj pentrante ion per vipeto sursable. Li foj-foje moketis, iel hele kaj petole rigardante min kaj kuraĝigis min per kurtaj demandoj kaj oponoj. Komence mi eĉ ne aŭdacis diri la nomon de Zinaida, kaj poste mi perdis la sinregon kaj komencis laŭdi ŝin. La patro daŭrigis moketi. Poste li meditis, sinetendis kaj ekstaris. Mi rememoris, ke elirinte el la hejmo li ordonis seli por si la ĉevalon. Li estis brila rajdisto — kaj sciis pli bone ol sinjoro Reri dresi la plej sovaĝajn ĉevalojn. — Ĉu mi veturu kun vi? — mi petis lin. — Ne, — li respondis, kaj lia vizaĝo ekhavis tuj kutiman indiferente-karesan mienon. — Iru sola, se vi volas, kaj diru al la koĉero, ke mi ne veturos. Li turniĝis al mi dorse kaj foriris. Mi sekvis lin per la okuloj — li vanuis post la pordo. Mi vidis kiel lia ĉapelo aperis super la barilo; li eniris al Zasekinoj. Li restis ĉe ili ne pli ol unu horon, sed tuj poste iris al la urbo kaj revenis hejmen nur vespere. Post la tagmanĝo mi mem venis al Zasekinoj. En la salono mi renkontis nur la oldan princinon. Ekvidinte min ŝi gratis sian kapon sub la ĉapelo per la trikila pinto kaj subite demandis min — ĉu mi povas reskribi por ŝi unu paperon. — Plezure, — mi respondis kaj sidiĝis sur la seĝrandon. — Nur atentu skribi la literojn pli grandajn, — diris la princino etendante malpuran folion, — kaj ĉu eblas jam hodiaŭ, patro mia? — Ĝuste hodiaŭ mi reskribos. La pordo el la najbara ĉambro iom malfermiĝis — en la fendo aperis la vizaĝo de Zinaida — pala, meditanta, kun haroj kokete faligitaj malantaŭen: ŝi rigardis min per grandaj fridaj okuloj kaj sensone fermis la pordon. — Zinjo, Zinjo, — diris la oldulino. Zinaida ne respondis. Mi kunprenis la paperon de la oldulino kaj la tutan vesperon ŝvitis super ĝi. Mia “pasio” komenciĝis de tiu tago. Mi memoras, ke mi sentis tiam ion similan al tio, kion devas senti homo, kiu ĵus ekoficis; mi jam ĉesis esti simpla juna knabo; mi estis amanto. Mi diris, ke de tiu tago komenciĝis mia pasio. Mi povas aldoni, ke ankaŭ suferoj miaj komenciĝis de la sama tago. Mi suferegis dum la foresto de Zinaida; mi povis pensi pri nenio; ĉio falis el la manoj, mi dum tutaj tagoj pensis pri ŝi… Mi sopiris… sed kun ŝi ne fartis pli facile. Mi ĵaluzis, mi konsideris mian sensignifecon, mi stulte ofendiĝis kaj stulte humilis — kaj malgraŭ ĉio iu nerezistebla forto tiris min al ŝi — kaj ĉiufoje mi, sentante nevolan tremon de feliĉo transpaŝis la sojlon de ŝia ĉambro. Zinaida tuj konjektis, ke mi al ŝi enamiĝis, kaj mi eĉ ne intencis tion kaŝi; ŝi amuziĝis pri mia pasio, mensogis, turmentis kaj karesis min. Dolĉas esti la sola fonto, potenca kaj senresponda kaŭzo de granda ĝojo kaj profunda malfeliĉo por aliu — mi ja en la manoj de Zinaida estis mola vakso. Interalie, ne mi sola enamiĝis al ŝi; ĉiuj viroj, frekventantaj ŝian hejmon perdis pro ŝi sian kapon — kaj ŝi ĉiujn tenis ligitaj ĉe siaj piedoj. Ŝin amuzis la eblo eksciti en ili jen esperojn, jen timojn, turni ilin laŭ sia plaĉo (ŝi tion nomis: kunfrapi la homojn) — sed ili eĉ ne provis rezisti kaj volonte cedis al ŝi. |
-- 作者:mandio -- 发布时间:2008/6/20 8:16:35 -- ĈAPITRO 10Miaj veraj turmentoj komenciĝis de tiu ĉi momento. Mi pensis, pensadis, repensadis — kaj konstante, laŭeble kaŝe, spionis Zinaidan. Ŝi ŝanĝiĝis — tio estis videbla. Ŝi ofte foriris promeni sola kaj promenis longe. Jam ŝi ne aperis antaŭ la gastoj; dum tutaj horoj ŝi sidis en sia ĉambro. Antaŭe oni ne rimarkis tion en ŝi. Mi subite iĝis, — aŭ al mi ŝajnis, ke iĝis, — eksterordinare sagaca. “Ĉu li? Aŭ li?” — demandis mi min mem, maltrankvile taksante pense ŝiajn adorantojn unu post la alia. Grafo Malevskij (kvankam mi hontis pro Zinaida konfesi tion) ŝajnis al mi pli danĝera ol la aliaj. Mi ne estis tro atenta, bedaŭrinde, kaj mia kaŝemo, evidente, neniun trompis; almenaŭ doktoro Luŝin baldaŭ min malsekretigis. Cetere, ankaŭ li ŝanĝiĝis lastatempe; li maldikiĝis, ridis same ofte, sed iom obtuze, malice kaj kurte — nevola, nerva incito en li substituis la iaman leĝeran ironion kaj afektan cinikecon. — Kial vi senĉese venas ĉi tien, junulo, — li diris al mi foje, restinte kun mi en la salono de Zasekinoj. (La princidino dume promenadis, kaj kriaĉa voĉo de l\' princino sonis en la mansardo: ŝi skoldis sian ĉambristinon). — Vi devas lerni, labori — dum vi estas juna, — sed kion vi faras? — Vi ja ne scias, eble mi laboras hejme, — mi protestis al li ne sen digno, sed ankaŭ ne sen konfuzo. — Ĉu vi laboras! Vi ne pri tio pensas. Nu, mi ne kontraŭas… en via aĝo tio estas tute natura. Sed elekto via ŝajnas ne taŭga. Ĉu vi ne vidas, kia estas ĉi tiu domo? — Mi vin ne komprenas, — mi rimarkis. — Ĉu vere ne komprenas? ve al vi! Mi opinias mia devo averti vin. — Ni, maljunaj fraŭloj, povas ĉi tien veni: kio al ni okazos? ni estas homoj ferocaj, por ni nenio danĝeras; sed via haŭto ankoraŭ estas freŝa; kaj la aero ĉi tie por vi malutilas — kredu min, eblas infektiĝi. — Kiel? — Tutsimple. Ĉu vi estas sana nun? En normala stato? Ĉu tio, kion vi sentas — estas por vi salubra, bona? — Kion do mi sentas? — mi diris, konfesante en la animo, ke la doktoro pravas. — Eĥ, junulo, junulo, — daŭrigis la doktoro kvazaŭ esprimante per tiu vorto ion ofendan por mi, — ĉu vi scias ruzi? dank\' al Dio, sur via vizaĝo respeguliĝas via animo. Sed tamen, kial babili? Mi mem ne frekventus ĉi tien, se (la doktoro kunpremis la dentojn)… se mi ne estus la sama bizarulo. Min nur mirigas: kiel vi, tiom saĝa, ne vidas, kio okazas ĉirkaŭ vi? — Sed kio speciala okazas? — mi respondis kaj streĉiĝis. La doktoro observis min kun rikana kompato. — Jen mi, — diris la doktoro, kvazaŭ murmurante, — ĉu indas al vi tion diri? Unuvorte, — li aldonis, altigante la voĉon — mi ripetas: tiu ĉi atmosfero por vi ne taŭgas. Al vi agrablas esti ĉi tie, ja! ankaŭ en la oranĝerio agrable odoras — sed loĝi en ĝi ne eblas. Ej! Aŭskultu min, okupiĝu denove pri Kajdanov! Eniris la princino kaj komencis plendi al la doktoro pri la dentodoloro. Poste aperis Zinaida. — Aĥ, — aldonis la princino, — sinjoro doktoro, insultetu ŝin. Dum la tuta tago ŝi trinkas akvon kun glacio; ĉu tio utilas por ŝi, por ŝia febla brusto? — Kial vi faras tion? — demandis Luŝin. — Sed kio povas okazi? — Kio? Vi povas malvarmumi kaj morti. — Ĉu vere? Jes? Nu tiam — inda vojo! — Jen kiel! — grumblis la doktoro. La princino foriris. — Jes, tiel, — respondis Zinaida. Ĉu la vivo estas gaja? rigardu… Kio estas bona? Aŭ vi opinias, ke mi tion ne komprenas? Ne sentas? Por mi estas plezuro trinki akvon kun glacio, kaj vi serioze certigas min, ke tiu ĉi vivo pli valoras ol risko de momenta plezuro, pri feliĉo mi eĉ ne parolas. — Nu jes, — rimarkis Luŝin, — kaprico kaj sendependo… Tiuj du vortoj elĉerpas vin: tuta via naturo estas en tiuj du vortoj. Zinaida nervoze ekridis. — Via poŝto malfruis, afabla doktoro. Vi observas malbone; postrestas. Surmetu okulvitrojn. Ĉu mi emas kaprici nun? vin trompi, min trompi… gaja okupo! — sed kio koncernas sendependon… Monsieur Voldemar, — subite aldonis Zinaida kaj piedfrapis kaprice, — ne faru melankolian fizionomion. Mi ne toleras, kiam oni min kompatas. — Ŝi rapide malaperis. — Malutilas, malutilas por vi la atmosfero, junulo, — refoje diris Luŝin. Vespere de la sama tago ĉe Zasekinoj kunvenis la kutimaj gastoj, inter ili ankaŭ mi. |
-- 作者:mandio -- 发布时间:2008/6/20 8:16:58 -- ĈAPITRO 12La tagoj pasis, Zinaida iĝis pli stranga, pli nekomprenebla. Foje mi venis al ŝi kaj ekvidis ŝin sidi sur pajla seĝo kun la kapo premita al la akra tablangulo. Ŝi rektiĝis, ŝia tuta vizaĝo estis kovrita per larmoj. — Aha! vi! — ŝi diris kun rikana rideto. — Iru ĉi tien. Mi venis al ŝi: ŝi metis la manon sur mian kapon, kaj, subite, preninte miajn harojn, komencis tiri ilin. — Doloras… — diris mi fine. — Aha! doloras! sed ĉu al mi ne estas dolore? ĉu ne dolore? — ripetis ŝi. — Aj! — ŝi subite ekkriis, vidinte, ke eltiris fasketon de la haroj… — Kion mi faris? Povra monsieur Voldemar! Ŝi zorgeme ordigis la eltiritajn harojn, volvis ilin ĉirkaŭ fingro kaj faris el ili ringon. — Mi metos viajn harojn en mian medalionon kaj kunportos ilin, — ŝi diris, kaj sur ŝiaj okuloj daŭre brilis larmoj. — Eble tio iom konsolos vin… kaj nun: adiaŭ. Mi revenis hejmen kaj trovis tie malagrablaĵon. La panjo havis parolon kun la patro: ŝi riproĉis lin pro io, sed li, kiel kutime, malvarme kaj ĝentile silentis kaj baldaŭ forveturis. Mi ne povis aŭdi, pri kio parolis la panjo, min tio ne interesis; mi memoras nur, ke post la konverso kun la patro ŝi ordonis voki min en sian kabineton kaj kun forta malkontento traktis miajn oftajn vizitojn al la princino, kiu laŭ ŝiaj vortoj estis une femme capable de tout. Mi kisis ŝian manon (mi faris tiel ĉiam, kiam volis ĉesigi la parolon), kaj foriris al si. La larmoj de Zinaida embarasis min; mi tute ne sciis, pri kio mi pensu kaj mem pretis plori: mi, tamen, estis infano, malgraŭ miaj dek ses jaroj. Ja mi ne pensis pri Malevskij, malgraŭ ke Belovzorov de tag\' al tago iĝis pli kaj pli malica kaj rigardis al la lerta grafo kiel lupo al ŝafo; mi ja pensis pri nenio kaj neniu. Mi perdiĝis en la konjektoj kaj ĉiam serĉis senhomajn lokojn. Mi precipe ŝatis ruinojn de la oranĝerio. Kutime mi rampis sur altan muron, kaj sidis tie tiom malfeliĉa, soleca kaj morna junulo, ke eĉ mem kompatis min — tiom plaĉaj estis por mi tiuj ĉagrenaj sentoj, tiom ĝuis mi ilin!.. Kaj jen foje mi sidis sur la muro, rigardis malproksimen kaj aŭskultis preĝejajn sonorilojn… subite, kvazaŭ formikoj surhaŭtaj — ĉu venteto, ĉu tremo de ies proksimeco… Mi mallevis la okulojn. Malsupre, sur la vojo en facila grizeta robo kun rozkolora ombrelo surŝultre, rapide iris Zinaida. Ŝi ekvidis min, haltis, kaj fleksinte la randon de pajla ĉapelo, levis al mi siajn velurajn okulojn. — Kion vi faras tie, en tioma alto? — ŝi demandis min kun stranga rideto. — Jen, — ŝi daŭrigis, — vi ĉiam certigas min, ke vi min amas, — saltu al mi sur la vojon, se vi vere amas min. Zinaida ne sukcesis fini tiujn vortojn, kiam mi jam flugis, kvazaŭ iu pelus mian dorson. La muro altis ne malpli ol du klaftojn. Mi batiĝis kontraŭ la teron per la piedoj, sed la bato estis tiom forta, ke mi perdis la ekvilibron, falis kaj por momento svenis. Kiam mi rekonsciiĝis, mi, sen malfermi la okulojn, sentis Zinaidan apud mi. — Knabo mia kara, — ŝi parolis klininte sin super mi, kaj en ŝia voĉo sonis maltrankvila kareso, — kial vi faris tion, kial vi obeis min… sed mi ja amas vin… leviĝu. Ŝia brusto spiris apud la mia, ŝiaj manoj tuŝis mian kapon, subite, — kio okazis al mi tiam! — ŝiaj molaj, freŝaj lipoj komencis kovri tutan mian vizaĝon per kisoj… ili tuŝis miajn lipojn… Sed subite Zinaida komprenis, evidente, laŭ mia vizaĝo, ke mi jam rekonsciiĝis, malgraŭ ke mi ne malfermis la okulojn, — kaj, rapide leviĝis, parolante: — Nu, leviĝu, petolul\' freneza; kial vi kuŝas en polvo? Mi levis min. — Donu al mi mian ombrelon, — diris Zinaida, — jen kien mi ĝin ĵetis; kaj ne rigardu al mi tiel… jen drolaĵo? ĉu vi kontuziĝis? verŝajne, urtikita? Mi ja diras, ne rigardu min… Li ja nenion komprenas, ne respondas, — ŝi aldonis kvazaŭ por si mem. — Iru hejmen, monsieur Voldemar, purigu la vestojn, kaj ne sekvu min, aliel mi koleriĝos, kaj neniam plu… Ŝi ne finis sian parolon kaj rapide foriris, kaj mi sidiĝis sur la vojon… la kruroj min ne tenis. La urtikoj brogis miajn manojn, la dorso doloris kaj la kapo turniĝis; sed la sento de beato, kiun mi spertis tiam, ne plu ripetiĝis en mia vivo. Ĝi kiel dolĉa doloro estis en ĉiuj miaj membroj, kaj eksplodis, fine, en ekstazaj saltoj kaj jubiloj. Vere: mi estis ankoraŭ infano. Mi tiel gajis kaj fieris tra la tuta tago, tiel vivaj estis sur mia vizaĝo la perceptoj de Zinaidaj kisoj, mi kun ega ĝojtremo memoris ĉiun ŝian vorton, mi tiel karesis mian subitan feliĉon, ke mi eĉ sentis timon, mi ne volis eĉ vidi ŝin, la kaŭzon de tiuj novaj sentoj. Mi opiniis, ke nenion plian mi povas postuli de la sorto, ke endus nur rezolute enspiri por la lasta fojo kaj morti. Tial sekvatage ironte al la dometo, mi sentis fortan konfuzon, kiun mi vane penis kaŝi sub la masko de modesta familiareco, taŭga por la homo, kiu emas montri, ke li scias kaŝi sekretojn. Zinaida renkontis min tute trankvile, nur minacis al mi per fingro kaj demandis: ĉu mi ricevis bluajn makulojn? Tutaj miaj modesta familiareco kaj mistero tuj malaperis, kaj kun ili ankaŭ mia konfuzo. Certe, mi atendis nenion specialan, sed la trankvilo de Zinaida sobrigis min kiel malvarma akvo. Mi komprenis, ke mi estas infano en ŝiaj okuloj kaj mi ekfartis tre malfacile! Zinaida paŝis tien-reen laŭ la ĉambro, ĉiufoje ridetante, kiam rigardis miaflanken, sed ŝi pensis ne pri mi, mi tion klare komprenis… “Ĉu mi mem ekparolu pri la hieraŭo — pensis mi, — kaj demandu ŝin, kiel ŝi tiel rapidis, por fine ekscii…”, sed mi nur mansvingis kaj sidiĝis en angulon. |
-- 作者:mandio -- 发布时间:2008/6/20 8:17:23 -- ĈAPITRO 14Sekvan matenon mi vekiĝis frue, eltranĉis por mi bastonon kaj foriris al Kaluĵskaja zastava. Decidis mi iri, ĝui mian malfeliĉon. La tago estis bonega, hela kaj ne tro varma; gaja, freŝa vento flugis super la tero kaj neforte susuris kaj petolis, ĉion movis sed nenion rompis. Mi longe promenis inter arboj, inter montoj. Mi ne sentis min feliĉa, mi eliris el la hejmo kun intenco enui — sed la juneco, bonega vetero, freŝa aero, plezuro de rapida paŝado, beato de soleca kuŝado sur densaj herboj — efikis al mi tute male: la memoro pri tiuj neforgeseblaj vortoj, pri tiuj kisoj denove aperis en mia animo. Por mi estis agrable pensi, ke Zinaida ne povas, tamen, ne konsideri mian decidemon, mian heroecon… “La aliaj por ŝi estas pli bonaj ol mi, — mi pensis, — estu tiel! Sed la aliaj nur diras, ke ili faros, sed mi faris! Kaj kion ankoraŭ mi povas fari por ŝi!” Mia fantaziemo tuj eklaboris. Mi komencis imagi. Kiel mi savos ŝin el malamikaj manoj, kiel mi, kovrita per sango, liberigos ŝin el malliberejo, kiel mi mortos apud ŝiaj piedoj! Mi rememoris la pentraĵon, kiu pendis en mia salono: Malek-Adel, forportanta Matildan, — kaj tuj ekatentis la grandan, buntan pegon, kiu klopodis altiĝi laŭ minca betula trunko kaj maltrankvile rigardis el post ĝi, jen dekstren, jen liven, kiel muzikisto el post kolo de kontrabaso. Poste mi kantis “Ne blanka neĝo”, kiu transformiĝis en la popularan romancon “Mi vin atendas, dum zefir\', petolas”; poste mi komencis laŭte legi la apelon al steloj de Jermak el la tragedio de Homjakov, provis verki ion sentimentalan, elpensis eĉ la lastan verson, kiu devus kroni la tuton: “Ho, Zinaida! Zinaida!”, sed rezulte malsukcesis. Interalie, venis tempo por tagmanĝi. Mi descendis en la valon; streta sabla pado serpentumis laŭ ĝi kaj direktiĝis en la urbon. Mi ekpaŝis sur la pado. Obtuzaj frapoj de ĉevalaj hufoj eksonis post mi. Mi returniĝis, nevole haltis kaj demetis la kaskedon: mi ekvidis mian patron kun Zinaida. La patro estis diranta ion al ŝi turninte la tutan sian korpon al ŝi, apogante je la kolo de ŝia ĉevalo. Li ridetis, Zinaida aŭskultis lin silente, strikte mallevinte la okulojn kaj kunpreminte la lipojn. Mi dekomence ekvidis nur ilin; nur post kelkaj momentoj, el post turno de la valo aperis Belovzorov en husara uniformo, sur ŝaŭmita nigra ĉevalo. La fortika ĉevalo skuis la kapon, snufis kaj dancis: la rajdanto kaj bridis ĝin, kaj spronis. Mi flankiĝis. La patro prenis la bridon, flankiĝis de Zinaida, ŝi lante levis al li la okulojn kaj ambaŭ ekrajdis… Belovzorov direktiĝis post ili, grincante per la sabro. “Ruĝa kiel kankro, — mi pensis, — sed ŝi… Kial ŝi estas tiom pala? rajdis dum la tuta mateno, sed pala?” Mi plioftigis la paŝojn kaj venis hejmen antaŭ la tagmanĝo. La patro sidis jam alivestita, lavita kaj freŝa, apud la patrina fotelo kaj legis al ŝi per sia modela sonora voĉo felietonon el franca revuo “Journal des Débats”; sed la patrino aŭskultis lin sen atento, kaj ekvidinte min, demandis, kie mi estis dum la tuta tago, aldoninte, ke ŝi ne ŝatas, kiam mi malaperas dio-scias-kie kaj kun dio-scias-kiu. “Sed mi vagadis sola”, — mi dezirus respondi sed rigardis la patron kaj ial ne apertis la buŝon. Dum la sekvaj kvin-ses tagoj mi preskaŭ ne vidis Zinaidan: ŝi prezentis sin malsana, tamen tio ne malhelpis al la kutimaj frekventuloj veni — kiel ili diris — al sia deĵoro. Nur Majdanov estis tuj perdanta la kuraĝon, se li ne havis okazon admiri. Butonumita kaj ruĝa Belovzorov sidis angule; sinistra rideto vagis sur la delikata vizaĝo de grafo Malevskij — li vere ricevis malfavoron de Zinaida kaj kun aparta peno ĉiel flate komplezis la oldan princinon, kune kun ŝi vojaĝis al la generalo-gubernatoro. Cetere, tiu vizito estis senrezulta, kaj Malevskij eĉ speciale malsukcesis: oni memorigis al li iun okazon kun iuj fervojaj oficistoj — li devis klarigi ĉion per sia malsperteco. Luŝin venis ĉiudiurne po du fojojn, sed por nelonge; mi timetis lin post nia lasta renkonto kaj samtempe sentis al li sinceran simpation. Foje li promenis kun mi en la ĝardeno Neskuĉnyj, estis bonhumora kaj afabla, sciigis al mi la nomojn kaj kvalitojn de diversaj herboj kaj floroj, sed subite — nek al teksto, nek al preteksto — frapis sian frunton: “Sed mi, stultul\' , pensis, ke ŝi estas koketulino! Verŝajne sinoferoj gustas dolĉe — por kelkiuj”. |
-- 作者:mandio -- 发布时间:2008/6/20 8:17:50 -- ĈAPITRO 16Post la tagmanĝo la gastoj denove kunvenis kaj la princidino venis al ili. La tuta kompanio estis komplete sur la loko, kiel en tiu vespero, kiun mi neniam forgesos; eĉ Nirmackij altrenis sin; Majdanov venis la unua kaj alportis novajn poemojn. Denove garantiaĵ-ludo komenciĝis, sed jam sen la antaŭaj folaj gagoj, sen drolaĵoj kaj sen bruo — la cigana elemento vanuis. Zinaida donis novan agordon al nia kunveno. Kiel la paĝio, mi sidis apud ŝi. Cetere, ŝi proponis, ke la posedanto de la elektita garantiaĵo rakontu sian sonĝon; sed tiu ideo ne estis bona. La sonĝoj rezultis aŭ neinteresaj (Belovzorov sonĝis, ke li nutras sian ĉevalon per karasoj, kaj ke tiu ĉevalo havis lignan kapon) aŭ nenaturaj, verkitaj. Majdanov regalis nin per novelego: en ĝi estis kaj tombejaj kriptoj, kaj anĝeloj kun liroj, kaj parolantaj floroj, kaj elfore flugantaj sonoj. Zinaida ne permesis al li fini. — Se ektemas pri verkoj, — ŝi diris, — do, ĉiu rakontu ion nepre elpensitan. La loto elektis Belovzorov\'on. La juna husaro konfuziĝis. — Mi povas elpensi nenion! — li eksklamis. — Bagateloj! — Zinaida reagis. — Nu, ekzemple, imagu vin esti edzo kaj rakontu al ni, kiel vi pasigus tempon kun la edzino. Ĉu vi fermus ŝin hejme? — Jes, mi enfermus. — Kaj mem sidus kun ŝi? — Nepre sidus. — Superbe. Sed se tio tedus al ŝi, kaj ŝi kokrus vin? — Mi murdus ŝin. — Sed se ŝi fuĝus? — Mi ŝin trovus kaj nepre murdus. — Do, tiel; sed se mi estus via edzino, kion vi farus en tiu okazo? Belovzorov iom silentis. — Mi murdus min. Zinaida ridis. — Mi vidas, ke kurtas via kant\'. La dua elekto trafis Zinaidan. Ŝi levis la okulojn al la plafono kaj ekmeditis. — Jen, atentu, — fine ŝi komencis, — jen kion mi elpensis… Imagu grandiozan palacon, someran nokton kaj mirindan balon. La balon donas la reĝino. Ĉieas oro, marmoro, kvarcvitroj, silko, briloj, diamantoj, floroj, incensoj kaj ĉiuj aliaj luksaĵoj. — Ĉu vi ŝatas lukson? — Luŝin intervenis. — La lukso belas, kaj mi ŝatas ĉiun belon. — Eĉ pli ol la belegon? — li redemandis. — Aj, tro ruze, mi ke komprenas. Ne malhelpu min. Do, la bal\' superbas. La gastoj abundas, ĉiuj ili estas junaj, belegaj, kuraĝaj kaj ĉiuj freneze amas la reĝinon. — Ĉu inter la gastoj estas virinoj? — demandis Malevskij. — Ne — aŭ tamen — jes, estas. — Malbelaj? — Lindaj. Sed la viroj amas la reĝinon. Ŝi altas kaj sveltas, kaj diademo kronas ŝian nigran hararon. Mi ĵetis rigardon al Zinaida — kaj tiumomente ŝi aperis al mi pli alta ol ni, ŝia blanka frunto kaj senmovaj brovoj radiis tioman helan saĝon kaj tioman potencon, ke mi pensis: “Vi mem estas reĝino!” — Oni tumultas ĉirkaŭ ŝi, — daŭrigis Zinaida, — ĉiuj prodigas antaŭ ŝi la plej flatajn parolojn. — Ĉu ŝi ŝatas la flaton? — demandis Luŝin. — Aj, kia tedulo! Malhelpas ĉiam… Kiu ne ŝatas la flaton? — Ankoraŭ unu demando, la lasta, — rimarkis Malevskij. — Ĉu la reĝino havas la edzon? — Mi ankoraŭ ne pensadis pri tio. Ne, por kio edzo? — Ja, ja, — eĥis Malevskij, — por kio edz\'? — Silence! — eksklamis Majdanov, kiu malbone posedis la francan. — Merci, — Zinaida diris al li. — Do, la reĝino aŭskultas tiujn parolojn, aŭskultas muzikon, sed malvidas la gastojn. La ses fenestroj estas komplete apertaj, de l\' plafono ĝis la planko; post ili videblas malluma ĉielo kun grandaj steloj kaj malluma ĝardeno kun altaj arboj. La reĝino rigardas la ĝardenon. Tie, apud la arboj situas fontano, ĝi blankas en la obskuro — longa, tre longa kiel fantomo. La reĝino tra la paroloj kaj muziko aŭdas softan akvo-plaŭdon. Ŝi rigardas kaj meditas: ĉiuj vi, sinjoroj, estas noblaj, saĝaj, riĉaj, vi ĉirkaŭas min, vi alte aprecas ĉiun mian diron, ĉiuj pretas morti ĉe miaj piedoj, mi regas vin… Sed tie, apud la fontano, apud la plaŭdanta akvo, staras kaj atendas min tiu, kiu regas min. Li surhavas nek riĉan veston, nek juvelojn, neniu lin konas, sed li atendas min kaj certas pri mia veno, — jes, mi venos, kaj en la mondo estas nenio, kio povas haltigi min, kiam mi volos iri al li, resti kun li, perdiĝi kun li en la ĝardena obskuro, sub la susurantaj arboj, sub la plaŭdoj de l\' fontano… Zinaida eksilentis. — Ĉu estas elpenso? — ruze demandis Malevskij. Zinaida eĉ ne rigardis al li. — Sinjoroj, kion ni farus, — subite ekvoĉis Luŝin, — se ni estus inter la gastoj kaj scius pri la apudfontana feliĉulo? — Haltu, haltu, — Zinaida intervenis, — mi mem diros al vi kion farus ĉiu el vi. Vi, Belovzorov, vokus lin al duelo; vi, Majdanov, verkus pri li epigramon… Cetere, ne — vi ne scias epigrami; vi verkus pri li longan jambaĵon, simile al Barbier kaj aperigus la verkon en La Telegrafo. Vi, Nirmackij, prunteprenus ĉe li… ne, vi pruntedonus al li monon je uzura interezo. Vi, doktoro… — ŝi haltis. — Ha, jen mi ne scias, kion vi povus fari. — Kiel la kortega doktoro, — Luŝin respondis, — mi preskribus al la reĝino ne doni la balojn, se ŝin ne interesas gastoj. — Eble vi pravas, sed vi, grafo? — Mi? — ripetis Malevskij kun sia sinistra rideto… — Vi regalus lin per venenita bombono. La vizaĝo de Malevskij iom tordiĝis kaj por momento havis judan esprimon; sed li tuj ridegis. — Koncerne vin, Voldemar… — Zinaida daŭrigis, — tamen sufiĉas; ni ludu alian ludon. — Monsieur Voldemar, kiel la paĝio de l\' reĝino, tenus la baskon de ŝia robo kiam ŝi kurus en la ĝardenon, — sarkasmis Malevskij. Mi ruĝiĝis, sed Zinaida rapide metis la manon sur mian ŝultron, kaj, leviĝinte, diris per la voĉo iom tremanta: — Mi neniam permesis al via grafa moŝto la rajton arogi kaj tial mi petas vin foriri. — Ŝi montris al li la pordon. — Kompatu min, princidino, — balbutis Malevskij kaj paliĝis. — La princidino pravas, — kriis Belovzorov kaj ankaŭ li ekstaris. — Je Dio, mi tute ne atendis, — Malevskij daŭrigis, — ŝajne, en miaj vortoj estis nenio… mi absolute ne volis vin ofendi… Pardonu min. Zinaida ĵetis al li fridan rigardon kaj fride ridetis. — Bonvolu resti, — ŝi diris kun senzorga movo de l\' mano. — Mi kun monsieur Voldemar vane koleriĝis. Vin plezurigas piki serpenteske… piku por via sano! — Pardonu min, — refoje ripetis Malevskij, sed mi rememorante la movon de Zinaida denove pensis, ke la aŭtenta reĝino ne povus pli digne montri la pordon al arogantulo. La ludo nelonge daŭris post tiu sceno; ĉiuj ekfartis iom ĝenite, ne nur pro la sceno, sed pro iu nedifinita, sed tre peza sento. Neniu pri tio parolis, sed ĉiu konsciis ĝin kaj en si kaj en sia najbaro. Majdanov deklamis al ni siajn versojn, kaj Malevskij kun afekta ardo laŭdegis ilin. “Kiel li nun volas ŝajnigi sin bonkora”, — Luŝin flustris al mi. Ni baldaŭ disiris. Zinaidan subite atakis pensado; la princino ordonis sciigi, ke ŝin doloras la kapo; Nirmackij ekplendis pri siaj reŭmatismoj. Mi longe ne povis ekdormi, la rakonto de Zinaida mirigis min. — Ĉu en tio estas aludo? — mi demandis min mem, — sed kiun kaj kion ŝi aludas? Se vere estas aludindo… kiel eblas kuraĝi? Ne, ne povas esti, — mi flustris turniĝante enlite sur alian flankon, de unu varma vango sur la alian… Sed mi rememoris ankaŭ la esprimon de la vizaĝo de Zinaida dum ŝia rakonto… Mi rememoris ankaŭ la eksklamon, flugintan el la buŝo de Luŝin en Neskuĉnyj, ŝiajn subitajn ŝanĝojn en la rilato al mi — kaj konjektoj tumultis en mia kapo. “Kiu li estas?” Tiuj vortoj kvazaŭ ŝvebus antaŭ miaj okuloj, vortoj desegnitaj en la obskuro. Kvazaŭ malalta sinistra nubo pendus super mi — kaj mi sentus ĝian premon — kaj mi atendus ĝian fulmon. En la lasta tempo mi alkutimiĝis al multo ĉe Zasekinoj: malordemo, kandelstumpoj, rompitaj tranĉiloj kaj forkoj, sombra Vonifatij, ĉambristinoj en vestoj trivitaj, la manieroj de la princino mem — tiu stranga vivo ne plu mirigis min… Sed mi ne povis alkutimiĝi al tio, kion mi svage imagis pri Zinaida. “Avanturierino”, — mia patrino foje nomis ŝin. Avanturierino — ŝi, mia idolo, mia dio! Tiu titolo estis bruliganta min, mi penis eskapi el ĝi en la kusenon kaj indignis — sed samtempe mi pri ĉio konsentis, mi ĉion oferus nur por fariĝi la ĉefontana feliĉulo!.. Mia sango bolis kaj freneze cirkulis. “La ĝardenon… fontano. — mi ekpensis. — Mi iru en la ĝardenon”. Mi rapide vestiĝis kaj forglitis el la hejmo. La nokto obskuris, la arboj apenaŭ susuris; el la ĉielo faladis softa frisko; la legomejo fluigis fenkolan aromon. Mi laŭiris ĉiujn aleojn; la sonoj de miaj paŝoj ĝenis kaj freŝigis min; mi estis haltanta, atendis, aŭskultis la batadon de l\' koro — fortan kaj rapidan. Fine mi proksimiĝis al la barilo kaj apogis min sur minca stango. Subite — aŭ nura ŝajno? — je kelkaj paŝoj de mi trakuris virina silueto… Mi streĉis la okulojn en la mallumon kaj retenis la spiron. Kio estas ĝi? Ĉu vere paŝoj, aŭ denove la bato de l\' koro? “Kiu estas?” — mi softe elbalbutis. Ĉu denove? retenata rido? Aŭ la folioj susuris? aŭ suspiro tutproksima? Mi ektimis… “Kiu estas?” — mi ripetis eĉ pli softe. La aero pormomente ekturbulis, en la ĉielo ekbrilis fajra strieto: stelo trakuris. “Zinaida” — mi volis demandi, sed la vorto mortis surlipe. Kaj subite la tuta ĉirkaŭo profunde ekmutis, kiel ofte okazas noktomeze… Eĉ lokustoj ĉesis grinci inter la arboj, nur ie fenestro klakis. Mi iom staris kaj revenis en mian ĉambron, al mia frostiĝinta lito. Mi sentis strangan emocion: kvazaŭ mi venus al rendevuo kaj restus sola kaj preterirus fremdan feliĉon. |
-- 作者:mandio -- 发布时间:2008/6/20 8:18:14 -- ĈAPITRO 17En la sekva tago mi vidis Zinaidan nur okulrande, ŝi kun la princino ien veturis per fiakro. Tamen mi vidis Luŝin\'on, kiu apenaŭ degnis saluti al mi kaj Malevskij. La juna grafo vidigis la dentojn per rideto kaj amike ekkonversis kun mi. El inter la frekventuloj de la dometo nur li sukcesis hejmiĝi ĉe ni kaj ekplaĉis al la patrino. La patro ne ŝatis lin kaj traktis lin kun ofenda ĝentilo. — Ah, monsieur le page! — komencis Malevskij, — mi tre ĝojas vin renkonti. Kion faras via plejbela reĝino? Lia freŝa, bela vizaĝo tiel naŭzis min tiumomente — kaj li rigardis min tiel moleste-ludeme — ke mi tute ne respondis al li. — Ĉu vi plu paŭtas? — li daŭrigis. — Vane. Ja ne estas mi, kiu promociis vin paĝio, kaj precipe la reĝinoj havas paĝiojn. Sed permesu rimarkigi, ke vi malzorge plenumas vian taskon. — Ĉu? — La paĝioj devas ĉiami ĉe la regantinoj; la paĝioj devas scii kion tiuj faras; ili devas observi tiujn — li aldonis per pli softa voĉo — tage kaj nokte. — Kion vi volas diri? — Kion mi volas diri? Ŝajnas, ke mi klare esprimas min. Tage kaj nokte. Nu, tage oni povas fuŝe servi; tage lumas kaj homoj multas, sed nokte — jen kiam oni atendu la peston. Mi ŝatus konsili, ke vi maldormu nokte, kaj observu, plenforte observu. Memoru, en la ĝardeno, nokte, ĉe l\' fontano, tie oni devas deĵori. Vi poste dankos min. Malevskij ekridis kaj montris al mi sian dorson. Li, kredeble, ne opiniis siajn vortojn tro gravaj; li havis la reputacion de brila mistifikisto kaj famis pro sia povo dupigi la homojn en maskobaloj, kion premisis lia senkonscia mensogemo plene saturanta lin… Li volis nur moketi min, sed ĉiu lia vorto kvazaŭ veneno fluis tra miaj vejnoj. La sango atakis mian kapon. “Ha! Tiel! — mi diris al mi mem. — Bone! Do, mi ne senkaŭze estis logita en la ĝardenon! Ne estos tiel!” — mi laŭte kriis, kvankam mi ne sciis, kio ne devas tieli. “Ĉu mem Malevskij bonvenos en la ĝardenon, — mi estis rezonanta (li eble elbabilis la sekreton; por tio lia insolento sufiĉas), — ĉu iu alia (la barilo de nia ĝardeno ja tre malaltas, kaj oni povas senpene transgrimpi ĝin), — sed ne plej mielan farton havos la ul\' de mi kaptota! Al neniu mi konsilus tiam renkontiĝi kun mi. Mi pruvos al la tuta mondo, ankaŭ al ŝi, la perfidulino (mi ver-vere nomis ŝin perfidulino), ke mi scias venĝi!” Mi revenis en mian ĉambron, prenis el la skribotabla tirkesto la tiel nomatan “anglan” tranĉilon, fingre ekzamenis la klingon kaj kun frida atentema rezoluto ŝovis la tranĉilon en la poŝon, kvazaŭ tiajn aferojn mi farus ofte kaj senskrupule. Mia koro malice leviĝis kaj restis rigida. Mi ĝis la nokto restis kun kunŝovitaj brovoj kaj fermita buŝo. Mi ofte promenis tien kaj reen, premante en la poŝo la varmiĝintan tranĉilon kaj anticipe preparadis min al la terura io. Tiuj novaj sentoj, ne pli frue spertitaj, tiom akaparis kaj distris min, ke pri mem Zinaida mi apenaŭ memoris. Min ĉiam halucinis: Aleko, la juna cigano — “Juna belul\', kienas vi? — Kuŝu…”, kaj poste: “Vidu, la sango vin aspergis!.. Ho, kio estis?..” — “Bagatel\'!” Kun feroca rideto mi ripetis tiun “Bagatel\'!” La patro mankis hejme, sed la panjo, kiu de kelka tempo aspektis iom incitita, ŝi atentis mian fatalan aspekton kaj diris al mi ĉe l\' vespermanĝo: “Kial vi paŭtas kiel ofendita bubo?” Mi respondis al ŝi per indulga rideto kaj pensis: “Se ili scius!” La horloĝo gongis dek unu fojojn; mi reiris en mian ĉambron kaj sen demeti la vestojn atendis la noktomezon; fine la horloĝo gongis ankaŭ ĝin. “La tempo venis” — mi flustris tradente, komplete butonumis min, eĉ refaldis la manikojn kaj eliris ĝardenen. Jam pli frue mi elektis la gardolokon rande de l\' ĝardeno, kie la barilo, disiganta nian terenon disde la Zasekina, venas al la komuna muro. Tie, starante sub malaltaj densaj branĉoj de soleca abio mi vidis la ĉirkaŭaĵon tiom bone, kiom permesis la nokta obskuro. Apude zigzagis pado, kiu ĉiam ŝajnis al mi mistera; ĝi serpentumis sub la barilo konservanta ĉi loke la spurojn de la transirantaj piedoj, kaj kondukis al la ronda pavilono formita el densaj akacioj. Mi atingis la abion, apogis min ĉe la trunko kaj komencis la deĵoron. La nokto estis kvieta samkiel hieraŭ, sed la nuboj sur la ĉielo malpli multis — la konturoj de la arbustoj, eĉ tiuj de altaj floroj, videblis pli klare. La unuaj momentoj de la atendo estis lacigaj, preskaŭ timigaj. Mi jam firme decidis agi, nur cerbumis, kiel mi agu. Ĉu tondri: “Kien vi iras? Halt! diru — aliel morto!” — aŭ simple murdi… Ĉiu sono, susuro kaj flustro ŝajnis al mi grava kaj neordinara. Mi pretiĝis… Klinis min antaŭen… Sed pasis duona horo, unu horo, kaj mia sango kvietiĝis, fariĝis malvarma. La konscio, ke mi faras tion vane, aperas iom ridinda, ke Malevskij nur ŝercis — tiu konscio komencis penetri en mian animon. Mi forlasis mian kaŝejon kaj trairis la tutan ĝardenon. Kvazaŭ spite al mi, eĉ brueto nenie aŭdiĝis; ĉio dormis; eĉ nia hundo volviĝinta ĉe l\' pordeto kvazaŭ pufo, eĉ ĝi spektis sonĝojn. Mi grimpis sur la ruiniĝintan oranĝerion, ekvidis antaŭ mi vastan kamparon, rememoris pri la renkontoj kun Zinaida kaj enpensiĝis… Mi ektremis… Mi ŝajnis aŭdi knaron de apertata pordo, poste facilan krakon de frakasita branĉo. Mi dusalte malleviĝis de sur la ruinaĵo kaj rigidiĝis. Rapidaj, facilaj, sed atentaj paŝoj klare sonis en la ĝardeno. Ili estis proksimiĝantaj al mi. “Jen, li… Jen, li, finfine!” — fulmis en mia koro. Mi konvulsie elpoŝigis la tranĉilon, konvulsie malfermis ĝin — iuj ruĝaj fajreroj karuselis antaŭ miaj okuloj. Pro timo kaj malico hirtiĝis la haroj sur la kapo… La paŝoj direktiĝis ekzakte al mi — mi fleksiĝis kaj treniĝis renkonte al ili… Aperis iu viro… Dio mia! La patro! Mi tuj rekonis lin, kvankam li estis kovrita per malhela mantelo kaj tiris la ĉapon sur la vizaĝon. Fingropinte li preteris. Ne rimarkis min, kvankam nenio min ŝirmis, sed mi tiom kurbiĝis kaj ŝrumpis, ke ŝajnis kvazaŭ mi sterniĝus surtere. La ĵaluza, murdonta Otelo subite transformiĝis en lernanton… Mi tiom timis la surprizan aperon de l\'patro, ke komence eĉ ne rimarkis de kie li iris kaj kien li vanuis. Tiam mi nur rektiĝis kaj pensis: “Por kio la patro nokte paŝadas tra la ĝardeno?” — kaj denove ĉio silentiĝis. Pro la timo mi ellasis la tranĉilon sur la herbojn, sed eĉ ne serĉis ĝin. Mi tre hontis. Tuj mi rektiĝis. Tamen, revenonte hejmen mi venis al mia subsambuka benketo kaj ĵetis la rigardon al la fenestro de dormoĉambro de Zinaida. La etaj fenestraj vitroj, iom konveksaj, malhele bluis en la pala lumo de la nokta ĉielo. Subite, la koloro komencis ŝanĝiĝi… Postvitre — mi vidis, klare vidis — diskrete kaj kviete malleviĝis blanka kurteno, ĝi atingis la fenestrobreton kaj restis senmova. — Kion ĝi signifas? — mi diris preskaŭ plenvoĉe, preskaŭ nevole, kiam mi denove troviĝis en mia ĉambro. — Sonĝo, hazardo, aŭ… La supozoj, kiuj neatendite inundis mian kapon, estis tiom novaj kaj strangaj, ke mi ne kuraĝis pripensi ilin. Matene mi vekiĝis kun kapdoloro. La hieraŭaj emocioj vanuis. Ilin anstataŭis peza perplekso, kaj iu malĝojo, ĝis nun nekonata — kvazaŭ io mortus en mi. |