以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 精华文章阅读 Elitaj legaĵoj (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=21) ---- [转帖]el La Ondo de E, n-ro 80 (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=21&id=6217) |
|
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2008/10/16 5:59:29 -- [转帖]el La Ondo de E, n-ro 80 Gaston Waringhien Omaĝo de Aleksander KorĵenkovSe la entuziasmon de la unuaj kelkaj jaroj ne konkludas ĝisrevido pro familiaj aŭ profesiaj kaŭzoj, pro natura seniluziiĝo, aŭ pro nova hobio, kutime sekvas trankvila vizitado de klubkunvenoj, kongresumado, korespondo, legado…Parto de esperantistoj krom ĝui sian esperantistecon kontribuas al iu sfero — lingvistiko, instruado, organizo, literaturo — kaj agas en ĝi dum jardeko aŭ pli longe, per tio ricevante renomon kaj prestiĝon (kaj kritikon) en sia fako kaj/aŭ lando. Iuj faras Esperanton sia profesio kaj sukcesas vivteni sin propralabore aŭ helpe de la dunginta organizo, kvankam la konstanta zorgo pri “mono, mono kaj mono” (laŭ Hans Jakob) ebligis al neniu “profesia esperantisto” plene realigi sin intelekte per Esperanto. (Cetere, la “profesiuloj” havas malpli da libera tempo por Esperanto kiel hobio, ol la amatoroj, ĝue revenantaj al sia ŝatata okupo post la okhora labortago.) Nur tre malmultaj sukcesis elstare aktivi dum jardekoj en kelkaj sferoj, ekzemple, Edmond Privat, kaj nur unu el la esperantistoj brile elstaris en pluraj sferoj de nia Esperantujo ekde la fino de la Unua Mondmilito ĝis la falo de la komunismaj reĝimoj en Eŭropo. Dank\' al la belaj okulojKompreneble, temas pri Gaston Waringhien. Ja li konatiĝis kun Esperanto en 1916, apenaŭ 16-jara, dank\' al la belaj okuloj de la filino de la helpkasisto de la bulonja UK Gaston Lephay, laŭ Roger Bernard, longtempa amiko kaj “vatsono” de Waringhien1. Sed lia intereso al Esperanto ne estis nur lirika, kvankam Duonvoĉe poste montris lin poeto elstara kaj unika, ĝi estis aŭtente lingva, ĉar filologio estis la estonta fako de la juna Gastono.Naskita 20 jul. 1901 en Lille, en la familio de fremdlingva instruisto, li jam en sia 19a jaro estis licenciato pri literaturo, 20-jara li ricevis diplomon pri historio de la religioj kaj 22-jara li iĝis agregaciulo pri filologio — la plej alta grado en la franca instrusistemo. Kaj li neniam ŝanĝis sian fakon, plu laborante kiel profesoro pri la lingvoj kaj literaturo en liceoj de Lille, Turo kaj Parizo, kaj ekde 1953 profesoro pri literaturo en la Brita Instituto (ĉe la Pariza Universitato). Waringhien estis rekonita aŭtoritato en la franca leksikologio kiel membro de Office de Vocabulaire Français kaj kunlaboranto de Larousse. Ke Waringhien neniam ŝanĝis sian fakon, ne signifas, ke li ĉiam profesoris. En 1939 li estis mobilizita kiel stab-oficiro pri ĉifrado. En 1940 li estis militkaptita en Alzaco kaj en 1942 kondamnita pro “kaŝaŭskultado de la anglaj radiodissendoj” kaj restis en koncentrejo de Lubeko ĝis 2 maj. 1945.2 En 1962 Waringhien emeritiĝis kiel honora profesoro kaj en 1963 elektiĝis prezidanto de la Akademio de Esperanto. 15 mil 250 artikoloj sur 3 mil 285 paĝojSed ni komencu de l\' komenco de lia kariero esperantista, ne de unu el la kulminoj, kvankam ĝuste akademie li komencis: nur 24-jara li estis elektita membro de la Lingva Komitato, la prototipo de la nuna Akademio de Esperanto.Kiel filologo, li havis pli bonan bazon por la praktika Esperantologio ol kuracistoj, inĝenieroj kaj natursciencistoj. Kaj li baldaŭ engaĝis sin en laboro pri la du plej gravaj branĉoj de Esperantologio — gramatiko kaj leksiko. Kvankam fine de la 1920aj jaroj ekzistis pluraj dulingvaj vortaroj, mankis bona unulingva vortaro de Esperanto, kiu havus superan aŭtoritaton por la ordinaraj lingvouzantoj, kaj servus kiel bazo por la esperantistaj leksikologoj kaj leksikografoj. La antaŭmilitaj vortaroj de Boirac, Vérax kaj Kabe jam eksmodiĝis kaj postrestis de la postmilita lingvoevoluo kaŭzita de la ekapliko de Esperanto en la socio (SAT) kaj scienco kaj de la vigliĝo de la literatura vivo (Literatura Mondo). Estis danĝero por la juna lingvo, ke kompilantoj de dulingvaj vortaroj kaj de la lernolibroj ne havis ĝisdatan unuecan leksikan bazon. Tion bone konsciis la fondinto de SAT Eŭgeno Lanti. Li konvinkis en decembro 1927 la direktoron de la Akademia Sekcio pri la “Komuna Vortaro” profesoron Emile Grosjean-Maupin ekzorgi pri la vortaro, kiu “estu oportuna, praktika gvidilo por la ordinaraj esperantistoj”. Waringhien, precipe post la malsaniĝo de Albert Esselin fariĝis la ĉefa kunlaboranto de Grosjean-Maupin. Plena vortaro de Esperanto aperis en oktobro 1930 kaj en julio 1934 aperis la dua eldono, funde reviziita kaj aktualigita. Ĝi entenis ĉ. sep mil artikolojn kun multaj frazoj kaj tipaj ekzemploj kolektitaj kaj kribritaj de Grosjean-Maupin kaj Waringhien. La vortaro havis kolosan sukceson kaj estis dek-foje reeldonita de SAT, servante kiel enspezo-fonto por ĉi tiu klasbatala organizaĵo. Lanti antaŭvidis evoluigi PVon al ilustrita enciklopedieto laŭ modelo de Petit Larousse Illustré. Liberiĝinte el la kaptiteco Waringhien sola ekentreprenis la taskon, kontrolante la ekzemplojn kaj trakribrante novajn librojn kaj vortarojn, kaj ekserĉante kunlaborantojn por la scienc-teknika leksika materialo. “Ĉar la cirkonstancoj ne favoris en tiu tempo la eldonon de granda vortaro” Waringhien decidis uzi la akiritan materialon en Esperanta-franca vortaro, kiu estis “kvazaŭ la ĝenerala provado de la P.I.V.” Grand Dictionnaire Espéranto-Français aperis en oktobro 1957, samtempe kun la unua sovetia sputniko, kaj por triona jarcento estis la plej bona Esperanta-nacilingva vortaro — nur en la jaroj 1990aj estis eldonitaj pli ampleksaj vortaroj. Intertempe Waringhien preparis Suplementon al PV, kiu aperis en junio 1954 kun 966 artikoloj, sed li konfesis, ke “la redaktado de tiuj du verkoj evidentigis la neeblon daŭrigi sola tiel ampleksan laboron”. La helpantoj estis trovitaj, kaj en aprilo 1960 Waringhien komencis la redaktadon de la manuskripto de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. La definitiva tajposkripto ampleksis 15 mil 250 artikolojn sur 3285 paĝoj.
La pli ol 1300-paĝa PIV aperis en 1970 kaj signis la novan fazon de la lingvoevoluo — ĝi fariĝis la ĉefa referencilo por la esperantistoj, kio ne sukcesis fariĝi la fundamenta Universala Vortaro. En 1987 aperis la Suplemento al PIV, kiu kronis lian leksikografian laboron — ĝin stafete reprenis Michel Duc Goninaz, ricevante konsilojn de Waringhien ĝis ties vivofino. |
|
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2008/10/16 6:01:55 -- Gramatikon li ja konas …Nur la vortarista laboro sufiĉus por eternigi Waringhien en Esperantujo. Sed nek eternigon, nek sufiĉecon li alstrebis. La vortaro nur donas la lingvan materialon kiun la gramatiko vivigas.Ĉiu kursfininto, ekdaŭriginta la lingvostudojn, scias ke la notoraj 16 reguloj — iam vaste propagataj de la entuziasmaj esperantistoj — neniel estas la gramatiko de Esperanto. Oni bezonas pliajn klarigojn. Ĝuste per gazetaj klarigoj pri gramatikaj problemoj Waringhien komencis, kaj en 1935 aperis ĉe Literatura Mondo la unua eldono de la Plena Gramatiko de Esperanto kunverkita de Gaston Waringhien kaj Kálmán Kalocsay. La maniero de la kreado de PG similis al tiu de PV — registrado de la lingvaj tradicioj, unuavice de la Zamenhofa lingvouzo, kribrado, sistemigado kaj prezentado en la formo laŭeble komprenebla. Sed tiu laboro montriĝis pli komplika ol la leksika, ja la kunaŭtoroj ne disponis pri bone ellaborita terminologia aparato, per kiu oni povus priskribi la lingvon. Rezultis volumo impona, sed multe pli komplike uzebla ol PV. Cetere, eble tiel devus esti, ja la vortaroj estas multe pli ofte uzataj ol gramatikoj. Se en la koncerna lingvo ekzistas fidinda nacilingva priskribo de Esperanto aŭ bona lernolibro, la averaĝa lingvouzanto ne bezonas pli plenan gramatikon, kiu estas pli necesa por la Esperantologoj, verkistoj, tradukistoj kaj redaktoroj3. Tamen la unua eldono estis rapidege elaĉetita, eble ĉar iujn el la aĉetintoj motivis neceso havi, sed ne nepre uzi ĝin. En 1938 sekvis la dua eldono, en kies prefaco Kalocsay kaj Waringhien devis respondi al la kritikoj. La tria eldono sekvis en 1958–64, kaj la kvara titolita Plena Analiza Gramatiko de Esperanto estis eldonita en 1980, post la forpaso de Kalocsay. PG kaj PAG, kiel menciite, ricevis abundan kritikon, foje justan, sed pli ofte nekompetentan, sed ĝis nun nek la Akademio, nek aparta(j) aŭtoro(j) sukcesis verki pli bonan gramatikon. Kaj estas malfacile dubigi la vortojn de Waringhien: “malgraŭ la neeviteblaj mankoj, ĝi efike kontribuis, kaj — mi esperas — kontribuos plu, same kiel la Plena Ilustrita Vortaro sur alia tereno, al la stabiligo kaj unuecigo de nia lingvo…” La plej aŭtoritataj Esperantaj vortaro kaj gramatiko de la plej grava inter la esperantologoj (jam estis menciite, ke li prezidis la Akademion de Esperanto en 1963–79) ne estis liaj solaj lingvistikaj verkoj. La jam menciitan GD, kompletigas liaj didaktikaj verkoj por francaj lernantoj de Esperanto — ja li estis profesoro kaj fondinto de la Franca Esperanto-Instituto (en 1934) — eble la plej grava el tiuj estas lia lingvopriskribo por “la uzo de la beletro-ŝatantoj” (1946). Kun Kalocsay li kunaŭtoris ankoraŭ unu fundamentan konsultverkon. Temas pri la Parnasa gvidlibro (1932, 2a eld. 1968, 3a eld. 1984), kiu estas ĝis nun la ĉefa metia libro por la komencantaj poetoj. La Montaigne de EsperantoEn la multaj artikoloj kaj recenzoj Waringhien poluris sian doktan stilon, ĝis li fariĝis, laŭ Fernando de Diego, “nia unua originala eseisto … senrivala dum ankoraŭ multaj jaroj”, ni diru, la Montaigne de Esperanto.En la eseoj Waringhien belstile meditas pri la problemoj de la kulturo, historio kaj lingvo, montrante eminentan erudicion, penetremon kaj, ofte, humuron. Jen li rolas kiel enketanta ĵurnalisto, jen kiel mistifikanto, jen kiel skeptikulo. Liaj eseoj estis eldonitaj per kvin apartaj volumoj. Eseoj 1. Beletro estis lia unua esearo. Ĝin eldonis en 1956 alia elstarulo — Juan Régulo-Perez en la serio Stafeto. En ĝi Waringhien prezentas kelkajn gravajn verkojn: La Biblio, Hamleto, Infero kaj aliaj. Sekvas literaturaj portretoj de Grosjean-Maupin, Lanti, Helmi Dresen, kaj librofine troviĝas alitemaj literaturaj eseoj, kiel Sprito kaj humuro, La detektivromano, La kiso, Best-albumo de poetoj. La dua eldono sekvis en la jubilea jaro 1987 kiel Beletro, sed ne el katedro. Lingvo kaj vivo, eldonita en 1959, fariĝis eble la plej grava esearo en nia kulturo4. La trafaj, kelkloke paradoksaj, konstatoj de Waringhien iom post iom fariĝas parto de nia baza sciaro, speciale, se temas pri la praEsperanto de Zamenhof. Kial la lingvo fariĝis tia, kia ĝi fariĝis, sed ne tia, kia Zamenhof planis ĝin? Kial ĝi ne fariĝis “la facila lingvo”? Kio pri la landnomoj, pasivo kaj neologismoj? Ĉu estas fidinda la teksto de la Originala Verkaro? Fine mallonga, sed tre valora, “Historia skizo de la esperanta movado”. “Homo estas la sola besto, kiu konscias, ke ĝi mortos. Kaj tiu ideo estas tiel senkuraĝiga, ke, por ŝirmi sin kontraŭ pereiga malespero, la homa raso elpensis tiujn ekranojn, kiaj estas la religio, la arto kaj la scienco”, — antaŭparolas Waringhien en Ni kaj ĝi, kiu memorigas, ke Waringhien studentaĝe okupis sin pri historio de religioj. Religio kaj arto, kaj kristanaj dogmoj estas la temo de tiu volumo. Pilgrimo al la fontoj kaj kritiko sen mallaŭdo — jen la recepto de ekvilibro. 1887 kaj la sekvo… aperis en 1979 (reeld. 1990) kiel kolekto da eseoj Esperantologiaj, speciale pri Zamenhof. Tio ne estas hazarda, ĉar Waringhien ne malpli elstara zamenhofologo5 ol Holzhaus, Dietterle kaj Maimon. Ankoraŭ en 1948 li editoris duvoluman kolekton Leteroj de Zamenhof, kiujn li mem eltrovis. Plue, li saĝe editoris Lingvajn respondojn (1962) de la unua esperantisto. Verŝajne, same kiel Lingvo kaj vivo tiu esearo “devas” esti tralegita de ĉiu konscia esperantisto, speciale La ideologia dramo de L.L.Zamenhof, kaj La inkunabloj de Esperanto, kaj Kulisaj manovroj (kiu dokumente malkovras la konspiron de la estontaj idistoj) kaj … fakte, necesas listigi la tutan enhavtabelon. La alia duono de 1887 pritraktas la lingvon, speciale la vortarojn kaj lian metodon en la leksikografio, kiu rezultigis al ni PIVon. La kvina volumo Kaj la ceter\' — nur literaturo (1983), same kiel la unua, traktas literaturon, per nuancita maniero. La unuaj du partoj prezentas memoraĵon pri Kalocsay — la “verkofrato” de Waringhien. La tria parto pritraktas la esperantan literaturon, precipe la traduk-literaturon. La lasta parto profundigas la kompar-literaturan tradicion de Beletro sub la rubrika titolo Vizite ĉe najbaroj. Eble tiu lasta volumo primeditas malpli akrajn problemojn, sed ĝuste en ĝi la stilo de Waringhien atingas sian plejon, ekzemple, en la ĝuinda Fantomsimpozio pri la mirfabeloj kuniganta opiniojn de reale malrealaj Suzaneta, Arieh ben Guni kaj G.E.Maura, per tio memorigante — kvankam alidimensie — la literaturajn eseojn de Borges. Nia kulturarkivoLia rilato al la eseoj estas konstatebla ankaŭ en La Nica Literatura Revuo (1955–62), kiun William Auld prave titolis “kulturarkivo”. Kvankam en La Nica aperis gravaj beletraj verkoj originalaj kaj tradukaj, nuntempe oni relegas precipe la recenzajn eseojn kaj la lingvohistoriajn studojn, speciale tiujn pri Zamenhof de Naftali Cvi Maimon, kiuj en 1978 aperis libroforme kiel La kaŝita vivo de Zamenhof formetinta la tabuon pri la cionismo de la iniciatoro de Esperanto.La revuo de Waringhien, kiun finance sponsoris modestega Raymond Fiquet, fariĝis evento en la esperanta kulturo, kun kiu laŭ la graveco revuokampe povas esti komparebla eble nur Literatura Mondo (en kiu Waringhien kompreneble kunlaboris, kaj poste li kunlaboris en Norda Prismo, Horizonto, Iltis-Forumo, Literatura Foiro). Post la eleganta fermo de La Nica Waringhien daŭre redaktoris, kompiladis, antaŭparolis kaj editoris, sed ne plu revuojn, kies aperritmo estas kateno tro strikta. Ankaŭ ĉi-sfere li montris emon al gravaj kulturaj verkoj, la Leterojn kaj Lingvajn Respondojn sekvis Fundamenta Krestomatio, posteume eldonita de UEA, kun antaŭparolo kaj notoj de Waringhien. |
|
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2008/10/16 6:03:57 -- Versoj, versoj…Se oni bone konas Waringhien praktike kiel la aŭtoron de PIV kaj de PAG, kaj multaj almenaŭ iomete scias pri liaj eseoj kaj La Nica, lia poezio, precipe la originala, restas malmulte konata.Sed tio estas komprenebla, ja eĉ Kalocsay, la plej granda el la esperantaj poetoj, longe restis en ombro de la malpli profunda, sed pli populara “popola” poeto Julio Baghy. Oni devas esti preparita por ĝui verkojn intelektajn. Waringhien tradukis plejparte francan poezion, kvankam oni konas liajn tradukojn el la persa de Omar Kajam (poste Auld tradukis robaiojn de Kajam el la anglaj versioj de Eduard Fitzgerald, pli konataj en la eŭropa tradicio), el la germana — Heinrich Heine Kantoj kaj romancoj (kun Kalocsay), kaj el la itala — Dekamerono! Ne kvante, sed precipe kvalite elstaris liaj tradukoj el La floroj de l\' malbono de Charles Baudelaire (estas simbole, ke tradukoj de Waringhien komencas kaj finas la volumon). Estus lacige listigi ĉiujn librojn, en kiuj traduke partoprenis Waringhien, sed oni ne povas ne diri pri la mirinda kvar-voluma poezia antologio Tra la parko de la franca poezio6 kun iom malpli ol mil paĝoj, kun poemoj zorge elektitaj kaj tradukitaj de Gaston Waringhien, kaj ĝuinde prefacitaj de li. Eble la kvara el la volumoj, La romantika periodo, estas la plej signifa — ja la envolumaj poemoj de la 19-jarcenta franca poezio estas integra parto de la ĝenerala homa kulturo, kiel la fama Aŭtuna Kanto de Paul Verlaine (por la ruslingvaj legantoj mi aldonas la krestomatian rusan tradukon).
Estas bedaŭrinde, ke nur malmultajn poemojn originalajn Waringhien postlasis, kaj sub tiuj aperis la nomoj de panamano (!) Georgo Stefano Maura kaj Georgo Peterido Peneter. Sed eĉ tiu malmulto sufiĉis por esperantistiĝo kaj poetiĝo de la perma artisto Pavel Pavlov traleginta en la novlernita lingvo eseon pri la poezio de Waringhien far Michel Duc Goninaz en la 112a Literatura Foiro7, precipe per la mildaj erotikaĵoj, kiel la tristrekaj miniaturoj de la “filo” de Peter Peneter: Dorsturne al gapantoPro la erotikeco (laŭ kelkaj pornografio), pli konata ol Maura estas Georgo Peterido Peneter per La travestiita muzo en La libro de amo (1965), kie li denove kunlaboris kun Kalocsay — Peter Peneter, la aŭtoro de la Sekretaj sonetoj. (Plia mistifikaĵo, la prefacon verkis la jam menciita Arieh ben Guni — anagrame Baringhien, kaj eldonis l\' Akacio en Byblos en la fantazia dato 1969.) Kaj evidente pravas Duc Goninaz, ke “Waringhien superis sian modelon kaj kolegon Peneter-Kalocsay sur tiu elektita tereno, kiu ankoraŭ grandparte restas neesplorita teritorio en la puritana Esperantujo”. * * *La 19an de decembro 1991 Perla Martinelli, tiam redaktorino de Literatura Foiro, de la mateno estis en la apartamento de la 90-jara profesoro, ĝis tagmeze priparolante la korektojn en la presprovaĵo de Dekamerono. Sekvis tagmanĝo en pariza restoracio kun esperantistaj amikoj kaj la sekva rendevuo estis fiksita por la venonta tago. Sed ĝi ne okazis, kaj la redaktorino devis repreni la lasitajn materialojn el la domo, kie “li matene kuŝis en sia lito kun la serena mieno de dormanto, neniel tuŝita de zorgoj aŭ ĉagrenoj”. La lasta skribaĵo de Gaston Waringhien estis lia aliĝdeklaro al la Esperanta PEN, fondita tri semajnojn antaŭe. Sian deklaron li akompanis per bonhumora emfazo, ke “verkinte pli ol sesdek librojn, certe mi povas plenrajte eniri tiun klubon de profesiuloj”. Des pli, se inter tiu sesdeko estis pluraj ĉefverkoj de nia kulturo! |
|
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2008/10/16 6:07:23 -- Uzita literaturo8 Duc Goninaz M. Gaston Waringhien // Esperanto. 1992: 2. Duc Goninaz M. La poezia verkaro de Gaston Waringhien // Literatura Foiro. 1988: 112. Li kaj ni: festlibro por la 80a naskiĝtago de Gaston Waringhien / Ed. R.Haupenthal. — Antverpeno; La Laguna: TK; Stafeto, 1985 Martinelli P. Kun Waringhien en lia lasta tago // Literatura Foiro. 1991: 134. Neergard P. Gaston Waringhien // Esperantologio. 1961: 1. 1. Pri tio Waringhien skribis ankaŭ mem: |