以文本方式查看主题

-  世界语学习论坛  (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp)
--  精华文章阅读 Elitaj legaĵoj  (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=21)
----  Proverboj novaj  (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=21&id=6635)

--  作者:mandio
--  发布时间:2008/12/1 9:24:18
--  Proverboj novaj

Proverboj novaj

Se katoj zorgus pri vivo de ratoj, potenculoj zorgus pri homaj rajtoj.
Leĝoj similas al araneaj retoj, en kiuj kaptiĝas nur insektetoj.
Sinjorina peto egalas al dekreto.
Se najtingalo sian langon bridus, sin en la kaĝo de ĉasist\' ne vidus.
Pli ol kruelaj reĝoj, vundas maljustaj leĝoj.
Kiu havas belajn okulojn, freneze amas spegulojn.
Amo estas supo: ju pli varma, des pli ĉarma.
Arbo falinta ne havas radikojn, homo falinta ne havas amikojn.
Se edzo ne aŭdus kaj edzino ne vidus, dum la tuta kunvivo ili feliĉe ridus.
Feliĉo, samkiel virino bela, malofte dumlonge restas fidela.
Por eviti kverelojn, edzo fermu orelojn.
Ne malĝoju pro kresko de aĝo, se kun tio ankaŭ kreskas saĝo.
Se ne estus pro profito, nenie okazus milito.
Kiam profito permesas, oni humanecon forgesas.
Fajro tuj estingiĝas sen aero, homo velkas sen just\' kaj libero.
Interbatalo de katoj estas bona por la ratoj.
Fermitaj estu buŝoj de saĝuloj, sed malfermitaj iliaj okuloj.
Kiu serĉadas fiulon, enrigardu spegulon.
Se fiŝo ekaperus el seka rivero, el politikista buŝo aperus vero.

MORTEZA Mirbaghian