以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 精华文章阅读 Elitaj legaĵoj (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=21) ---- Reĝino de la maroj (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=21&id=6882) |
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
-- 作者:mandio -- 发布时间:2008/12/13 8:25:47 -- Reĝino de la maroj Reĝino de la marojQueen Mary 2 (Reĝino Maria la 2a), konstruita en Francio por la kompanio Cunard, estas la plej granda pasaĝerŝipo en la mondo. Ĝi forlasis sian konstruejon en Saint-Nazaire, nord-okcidenta Francio, en decembro 2003 cele al prov-vojaĝo. La ŝipo estos uzata i.a. por sestagaj transatlantikaj krozoj, kiuj kostos inter 3100 kaj 41 000 eŭrojn. Komenciĝis la konstrulaboro en januaro 2002, kaj kunlaboris pli ol 800 diversaj firmaoj kun entute 12 000 dungitoj – parte subpagataj nefrancaj laboristoj (baratanoj, grekoj, italoj kaj rumanoj). Pro tio okazis dum 2003 pluraj laborbataloj. Queen Mary 2 estas la unua tiel granda pasaĝerŝipo konstruita post Queen Elizabeth 2 (Reĝino Elizabeta la 2a) en 1969. SekurecoOni tre atentis la sekurecon. Estas pli da lokoj en la savboatoj ol pasaĝeroj. Eĉ se la ŝipo flankenkliniĝas je 20 gradoj, eblas almarigi ambaŭflanke la savboatojn. Ĉie en la ŝipo troviĝas kameraoj, ŝprucigiloj, fum- kaj fajro-detektiloj. Ankaŭ la ekologio gravas. Internaciaj normoj maraj severas, sekve la ŝipo entenas diversajn ilojn – cindrigilojn, pistilojn, kompaktigilojn – por ke neniu rubo solida estu enmaren ĵetita. Kvar elektraj motoroj troviĝas sub la ŝipo: rezulte, neniu stirilo kaj neniu helicoŝafto povas vibrigi kaj bruigi la ŝipon. Moveblaj motoroj povas rotacii je 360 gradoj kaj tiel la ŝipo povas surloke turniĝi. Gasturbinoj, similaj al tiuj de grandkapacitaj avioj, kaj pli puraj kaj silentaj ol dizelaj motoroj, estas uzataj por produkti la elektran energion por la motoroj. Ŝipkonstruado komenciĝis en Saint-Nazaire en 1862. Nuntempe, tamen, ĉiuj eŭropaj ŝipkonstruejoj atendas novajn mendojn: suferas la industrio post la atencoj de la 11a de septembro 2001 en Usono kaj post la Irak-milito. Krome la malforteco de la dolaro kompare kun la eŭro ne favoras eŭropajn ŝipkonstruejojn. Tamen du novaj mendoj de pasaĝerŝipoj, unu al la finna ŝipkonstruejo Kvaerner Masa kaj la alia al la germana Meyerwerft, esperigas pli favoran estonton. Komparo de kelkaj pasaĝerŝipoj
Christian BERTIN/pg
|